Kadre de la festivalo „Blut“ (Sango) en danziger50 okazos la ironie amuza Esperanto-spektaklo nome „Verda Sango“ la 28-an de aprilo je la 16-a h en la kela volbajho de danziger50 (Vidu la afishon de la Kulturasocio Prenzlauer Berg r.A.).
Inter alie Kashi el Hamburgo prezentos 8 memfaritajn Esperanto-kantojn. La festivalo entute okazas en du tagoj, la 27-an kaj la 28-an de aprilo en la tuta domo kun diversaj eventoj.
Partoprenos Gary Mickle el Berlin, kiu anoncis, ke li traktos la jenan temon:
Mi volas tie prezenti ion (prelegeton) pri opiniosondoj rilatantaj al la politika sinteno de veganoj/vegetaranoj, ankaŭ pri la vegetarismo en la ISK (Internat. Sozialistischer Kampfbund) en la 20-aj/30-aj jaroj (kiu ankaŭ al Eo pozitive rilatis)
Estos krome prelegoj pri la jena temoj kaj vegana kuirkurso
Vegetarismo el vidpunkto de antropologio
Evoluo de vegetarismo dum 50 jaroj
Kreskaĵoj – sufero ĉe plantoj
Veganismo kaj sano
Veganismo kaj anarkiismo.
Pretos ĝis tiam la subtekstita en Eo versio de “Empatio”, 70-minuta filmo pri veganismo.
Vespere kultura programo :
Regeo-Koncerto de Jonny M la 11-an de majo
Filmoj : Atako de la lunaj zombioj, Incubus (Usono)
Ludoj : Luphomoj, Finite !
PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
Prezo ekde 8 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
Invito al Frankfurt (Oder) 2018-05-01 – Ponta Festo
Invito al la tradicia „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio, 100 km oriente de Berlino, la 1-an de majo 2018. Jam la dekan fojon Ronald Schindler instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin.
La aranĝo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.
Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkom-prenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos la unusola esp-isto dum la festo.
Bedaŭrinde mi mem eble ne havos multe da tempo por akompani vin dum via restado en la urbo ĉar mi, kiel kutime, devos resti ĉe la stando.
Tamen multe okazos dum tiu ĉi tago ambaŭflanke de la Odro-rivero kaj vi certe ne enuos.
Vespere ni renkontiĝos en agrabla restoracio por komuna babilado.
Okaze de malbona vetero oni povos frekventi la kafejon Słubfurt.
Foje estas rapida evoluo. En Septembro 2015 kaj 2016 bonvenigis s-ino Franziska Giffey (SPD) kiel distrikta urbestrino de Berlin-Neukölln la partoprenantojn de la tradicia somera festo sur la Esperanto-Placo. Kaj en marto 2018 ŝi iĝis ministrino de nova granda koalicio.
Komento en la gastlibro 2015
La plena nomo estas »Bundesministerium für Familie, Senioren, Frauen und Jugend« (federacia ministrejo por familio, senioroj, virinoj kaj junularo) kaj tial ankaŭ respondecas por Esperanto. Espereble ŝi ne forgesos, kion ŝi skribis en somero 2015 en la gastlibron:
Ĵaŭdon, la 8an de Marto 2018, 18:00 h -20:00 h, Salono 2249a
Unter den Linden 6, 10117 Berlin-Mitte
Esperanto en Kostariko: Akademia evoluo de la Lingvo Internacia
Esperanto atingis Kostarikon komence de la 20-a jarcento. Jam de tiam la Lingvo Internacia estis forte ligita ne nur al alternativaj mondvizioj, kompreneblaj ene de naciaj sentoj por memregado kaj sendependenco, sed ankaŭ al pioniraj kaj avangardaj lingvistikaj esploroj, sen kiuj ne eblus kompreni la nuntempajn lingvistikajn tendencojn en Kostariko. Post longa paŭzo, kie elstaras la vizito de Tibor Sekelj, la kostarika Movado ariĝis denove komence de la 90–aj jaroj ĉirkaŭ grupo naskiĝinta en la Fako pri Filologio, Lingvistiko kaj Literaturo de la Universitato de Kostariko. Tiu ĉi fakto markis la sekvan evoluon de Esperanto en Kostariko: de tiam ĝi estas forte ligita al la naturo de la akademia vivo kaj la rekono de la Lingvo Internacia far’ oficialaj universitataj instancoj estas alta. La avantaĝoj estas grandaj por Esperantoparolantoj laborantaj en la universitato, sed la kreskado de la nombro de Esperantistoj estas malgranda. Jam de 25 jaroj ekzistas oficiala kurso pri Esperanto en tiu fako; ĝi konas malsamajn sukcesojn de jaro al jaro, sed ĝi estas populara kaj helpas al prestiĝo de la Lingvo Internacia ene de la studentaro. En 2016 mi oficiale instruis ĝin; sed anstataŭ nur limigi min al gramatikaj ekzercoj, mi decidis alfronti la kurson en tri aspektoj: gramatika, movada kaj sperta. En mia prezento mi detalos la lastajn, kiuj estis kernaj en la sukceso de la kurso.
Kiel la 10. ekspozicio dum 10 jaroj estis malfermita en junio 2017 la ekspozicio »La Homo kontrau Babelo« kaj en septembro 2017 okazis internacia konferenco.
Hans Moser kontribuis al la programo en Svitavy per piano.
Partoprenantoj de la internacia konferenco en septembor 2017 (fotis: Hans Moser)
Ekspozicio “LA HOMO KONTRAŬ BABELO”
La nova tutjara ekspozicio »LA HOMO KONTRAŬ BABELO« estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj.
Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.
La ĉefaj pluaj jubileantoj, prezentitaj en la ekspozicio estas F.V. Lorenz kaj T. Čejka.
František Vladimír Lorenz (1872-1957) estis poligloto (laŭ atestantoj onidire scipovinta centon da lingvoj!) kaj multflanke talentita homo, en Esperantujo konata kiel Francisco Valdomiro LORENZ. Kiel 18 malriĉa studento el propraj rimedoj eldonis en Pardubice en 1890 la unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj. Du jarojn pli poste li elmigris al Brazilo, kie li vivis kaj verkis ĝis sia morto. Tie li fakte fondis Esperanto-movadon kaj ĝis nun onidire li estas tie la tria plej konata kaj plej populara ĉeĥdevena persono.
La dua grava persono estas Teodoro ĈEJKA (1878-1957), aginta en la orientmoravia urbeto Bystřice pod Hostýnem, ekde 1900 kiel aŭtoro kaj eldoninto de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj kaj redaktoro de la unuaj gazetoj aperintaj en ĉeĥaj landoj.
Ĉiuj tri elstaruloj estas prezentitaj sur biografiaj paneloj kaj en vitrinoj kun libroj kaj kolektmaterialoj, dosierujoj .
Post la vintro la laboroj sur Max-Josef-Metzger-Platz in Berlin-Wedding rapide progresas. Tamen ne estas atendebla, ke la placo estos preta ĝis la naskiĝtago, sabato la 3an de februaro.
Estas videblaj la vojoj, kiuj ĉirkaŭumos la placon, kiel antaŭvidata de la planantoj . Respondecas »Büro Jahn, Mack und Partner« en Sanierungsgebiet Müllerstrasse
La memorŝtono, kiu ĝis nun estis la sola indiko al la nomdonanto, restu. Aktuale komence de februaro 2018 ĝi troviĝas meze en la konstrulaboroj.
Bedaŭrinde ĝis nun ne eblis, malgraŭ fojaj provoj, eksii, kiu historisto esploru pri la biografio de Metzger kaj kiu proponos kaj kiu lingve kontrolos la instigajn sloganojn en Esperanto, kiuj laŭplane estos skribotaj sur la vojoj.