-
Archives
- September 2026
- August 2026
- June 2026
- May 2026
- April 2026
- March 2026
- February 2026
- January 2026
- December 2025
- November 2025
- October 2025
- September 2025
- August 2025
- June 2025
- May 2025
- April 2025
- March 2025
- February 2025
- January 2025
- December 2024
- November 2024
- October 2024
- September 2024
- August 2024
- July 2024
- June 2024
- May 2024
- April 2024
- March 2024
- February 2024
- January 2024
- December 2023
- November 2023
- October 2023
- September 2023
- August 2023
- July 2023
- June 2023
- May 2023
- April 2023
- March 2023
- February 2023
- January 2023
- December 2022
- November 2022
- October 2022
- September 2022
- August 2022
- July 2022
- June 2022
- May 2022
- April 2022
- March 2022
- February 2022
- January 2022
- December 2021
- November 2021
- October 2021
- September 2021
- August 2021
- July 2021
- June 2021
- April 2021
- March 2021
- February 2021
- December 2020
- November 2020
- October 2020
- September 2020
- August 2020
- July 2020
- June 2020
- March 2020
- February 2020
- January 2020
- December 2019
- November 2019
- October 2019
- September 2019
- August 2019
- July 2019
- June 2019
- May 2019
- April 2019
- March 2019
- February 2019
- January 2019
- December 2018
- November 2018
- October 2018
- September 2018
- August 2018
- July 2018
- June 2018
- May 2018
- April 2018
- March 2018
- February 2018
- January 2018
- November 2017
- October 2017
- September 2017
- August 2017
- July 2017
- June 2017
- May 2017
- April 2017
- March 2017
- February 2017
- January 2017
- December 2016
- November 2016
- October 2016
- September 2016
- August 2016
- July 2016
- June 2016
- May 2016
- April 2016
- March 2016
- February 2016
- January 2016
- December 2015
- November 2015
- October 2015
- September 2015
- August 2015
- July 2015
- June 2015
- May 2015
- April 2015
- March 2015
- February 2015
- January 2015
- December 2014
- November 2014
- October 2014
- September 2014
- August 2014
- July 2014
- June 2014
- April 2014
- March 2014
- February 2014
- January 2014
- December 2013
- October 2013
- September 2013
- August 2013
- July 2013
- June 2013
- April 2013
- March 2013
- February 2013
- January 2013
- December 2012
- November 2012
- October 2012
- September 2012
- August 2012
- July 2012
- May 2012
- April 2012
- March 2012
- February 2012
- December 2011
- November 2011
- October 2011
- September 2011
- August 2011
- July 2011
- June 2011
- May 2011
- April 2011
- January 2011
- September 2000
- August 1999
- January 1925
- July 1911
-
Meta
Eventoj 2017
Krom la regulaj eventoj, kiuj estas troveblaj en la kalendaro, estas en Berlin kaj la proksimeco kelkaj unikaj eventoj:.
Pliaj eventoj tutmonde estas en la Kalendaro de eventoj por 2017
3. – 5. 8. – Haltejo Woodstock – Kostrzyn (PL)
25. – 28. 8. – 2a ABELO, Apud Berlina Esperanta LudadO
20.9. – Sommer-Fest Esperanto-Platz – Berlin (D)
22 – 24. 9. – ARKONES 32-a ARtaj KONfrontoj en ESperanto – Poznań (PL)
10. – 12. 11. – Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik – Berlin (D)
17. / 18. 11. – Spachmesse EXPOLINGUA – Berlin (D)
25. 11. – Zamenhof-Festo – Berlin (D)
28. 12. – 4. 1. 18 – JES (Junulara Esperanto Semajno) – Szczecin (PL)
Pliaj ofertoj por festi la novan jaron
27. 12. – 3. 1. 18 – LUMINESK – Haltern am See inter Essen kaj Münster (D)
27. 12. – 3. 1. 18 – NR (Novjara Renkontiĝo) – Saarbrücken (D)
Posted in Art der Veranstaltung, Berlin, Kiezspinne
1 Comment
Naskiĝtago Hildegard Stolpe
La 25-an de junio Hildegard Stolpe, kiu dum multaj jaroj estis membro de Esperanto-Ligo Berlin, plenumos sian 96-an vivojaron. Longan tempon ŝi gvidis la konatan Esperanto-grupon «Kompreno», kiu ĝis sia fino regule kunvenis en la kafejo Kammann en la kvartalo Charlottenburg. Hildegard Stolpe estis plurfoje honorita pro pluraj jardekoj da engaĝiĝo en la profesia kaj honorofica agado, interalie per la Federacia Meritkruco.
Esperanto-Ligo Berlin kaj la berlina esperantistaro elkore gratulas al ŝi okaze de ŝia unika jubileo
Posted in Geschichte
1 Comment
Tobias Meissner (1966 – 2016)

Tobias Meissner 1966 – 2016
Kelkaj en Berlin eble konis Tobias Meissner (Stenografo), kiu estis regula partoprenanto de la ĵaŭda rondo en Falkstrasse 25 (Neukölln). Alexander Galkin nun informis pri lia forpaso per retmesaĝo. Memor-paĝo por li estis kreita sur Facebook, bonvolu kontribui tie, se vi volas lasi mesaghon. Adreso
Laŭ Vikipedio:
- naskita la 12-an de junio 1966 en Friedrichroda; mortinta la 6-an de decembro 2016 en Blankenfelde-Mahlow
La 6-an de decembro 2016 en aĝo de 50 jaroj mortis berlina esperantisto Tobias MEISSNER. Bedaŭrinde ni scias nenion pri la morto-kialo kaj eĉ la morto-dato estis nur antaŭ nelonge konfirmita.
Ŝajne estis neniuj parencoj, kiuj povis okupiĝi pri li kaj liaj postlasaĵoj; do, li estis entombigita sur la ŝtata tombejo en Mahlow apud Berlino.
Multaj konis Tobiaso-n kiel multjaran fervoran partoprenanton de la fama berlina rekontiĝo “Ĵauda Rondo” (siatempe etabligita de Hermann TAUTORAT en Espoteko en berlina kvartalo Neukölln).
Tobias atendis ĉiun renkontiĝon dum pluraj jaroj kaj ĉiam estis tre valora kontribuanto al la ronda diskuto. Li karakteriziĝis per sia treege vort-riĉa kaj metafor-plena lingvo. Li pliriĉigis Esperanton per multaj tre taŭgaj esprimoj (ekz. „peton” kiel respondo al „dankon”, „se mi ĝuste eraras” ktp) kaj tradukis plurajn porinfanajn kantojn (ekz. „Hoppe, hoppe, Reiter”).
Li estis tre kompetenta pri preskŭ chiu burokrata afero (ne nur en negativa senco) kaj volonte konsildonis en kazo de demandoj au iuj problemoj. Li estis multjara abonanto de la revuo test de “Fonduso Varoj-testo” (Stiftung Warentest) kaj ĉiam kunportis kopiojn de intereresaj kaj gravaj artikoloj el ĝi.
Tobias ĉiam diligente notis gravajn okazaĵojn en la vivo de siaj amikoj kaj poste dum jaroj akurate gratulis, ofte per lerte mem-faritaj poŝtkartetoj (en la formo de bildoj kun amuzaj Esperanto-tekstoj!). Multaj rememoris pri tiuj eventoj nur dank al tiuj eta gratuloj.
Krom Esperanto Tobias serioze okupiĝis pri stenografio (li mem nomis sin „Tobias, la stenografo” kaj estis dum certa tempo sekretario de berlina stenografia asocio) kaj interesiĝis pri scienc-fikcio (ankau tie li estis membro de asocio kaj tre alte taksis la orient-germanajn tradukojn de rusaj kaj usonaj verkoj). Li korespondis kun multaj famaj homoj, ekzemple kun Stalislaw LEM, fama pola scienc-fikcia verkisto.
La chiutaga vivo de Tobias ne estis simpla. Pro sia vid-handikapo li ne sukcesis finstudi la juran fakon (kion li volis en lernejo), kaj malgrau liaj enormaj scioj pri juro estis tre malfacile por li trovi taŭgan laboron. Unufoje li sukcesis akiri la postenon de jur-helpanto en Promigra – la asocio, kiu helpis al nov-alvenintaj migrantoj integriĝi en la germanan socion –sed post duonjaro tiu posteno estis nuligita kaj li plu laboris tie senpage! Pro tio li daŭre havis juĝajn batalojn kontraŭ „labor-administracio” (Arbeitsamt), kiuj multe afliktis lin. Li multfoje diris, ke li ŝatus relokiĝi en malgrandan vilaĝon en Siberio, sen civilizacio, sen ajnaj rilatoj kaj vivi tie trankvile for de la urba bruo kaj zorgoj.

Tobias estis tre hela homo, kiu ĉiam donis sin la tuta por siaj amikoj. Li restas tia en nia memoro.
Memor-pagho por li estis kreita sur Facebook, bonvolu kontribui tie, se vi volas lasi mesaghon:
https://www.facebook.com/Memorpa%C4%9Do-pri-Tobias-Mei%C3%9Fner-1930854487239347
[custom-facebook-feed id=Memorpaĝo-pri-Tobias-Meißner-1930854487239347 num=10]
Posted in jauda rondo, Nekrologo
1 Comment
Ponta festo Frankfurt
En la konata revuo La ondo de Esperanto Numero 7 (Julio) 2017 estas sur paĝo 25 kontribuo de nia prezidanto Ronald Schindler pri
Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2017
Kiam esperantistoj demandas, kio okazas la 1-an de majo en la germana urbo Frankfurt (Oder) ĉe la landlimo al Pollando, multaj jam scias, ke temas pri la „Ponta Festo“, kiu okazas en la kadro de la oficiala ponta festo (Brückenfest) de la maldekstraj partioj kaj sindikatoj de Frankfurt (Odro). Ĉefa programero jam daŭre estas la informstando pri Esperanto, kiun ĉijare eĉ vizitis la ĉefurbestro de Frankfurt (Oder), d-ro Martin Wilke, havante kelkajn ĝeneralajn sed ankaŭ specialajn demandojn. Mi supozas, ke li ne tuj eklernis Esperanton, tamen li nun minimume scias, ke en lia urbo ekzistas homoj, kiuj uzadas la pontan lingvon.
Jam tradicie nia stando ankaŭ en la jaro 2017 informis pri Esperanto kaj la diversaj eblecoj de aplikado kaj lernado de la Internacia Lingvo. Ni ankaŭ ofertis lernolibrojn kaj vortarojn, lingvajn gustumaĵojn kaj la Esperanto-kurson, kiu okazu en la kafejo Słubfurt de „Frankfurteto“.
Denove mi sukcesis prezenti kelkajn novajn librojn, kiujn mi i.a. aĉetis dum la Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno 2016.
Al infanoj ni sukcesis transdoni la lastajn aerobalonojn de sufiĉe granda stoko, denove kun faldfolio pri Esperanto kiel instrukcioj.
Ankaŭ en la jaro 2017 la Esperanto-parto de la „Ponta Festo“ estis sufiĉe internacia. La partoprenintoj venis el Pollando kaj Germanio. Eĉ amiko, kiu nomas sin Kubo, kun kiu mi konatiĝis per la intertempe jam renoma apo „Amikumu“ trovis la vojon al Frankfurteto. Grandan admiron kaŭzis delegacio el Szczecin, kiu kune kun Peter Kühnel (Berlin) ĵus venis el Varsovio, kie samtage finiĝis solenaĵo oakze de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof. Ili „varmege“ kapablis raporti pri tiu kortuŝa okazaĵo i.a. ĉe la tombo de Zamenhof. Ili ankaŭ kunportis la freŝeldonitan libron „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“, kiun ni do tuj povis prezenti al la publiko.
Antaŭ la informstando okazis interesaj diskutoj kaj multaj homoj miris, ke Esperanto ekzistas kaj viglas. Sed ankaŭ alproksimiĝis pluraj konatuloj el al pasintaj jaroj. Kelkaj homoj eĉ entuziasmiĝis kaj promesis okupiĝi pri la Lingvo Internacia.
Denove nian standon ankaŭ vizitis kursanino, kvankam ŝi deĵoris en alia stando samtage.
Interesa afero estas, ke najbaro ĉijare estis stando pri „700 jarojn de Booßen“, en kiu urboparto mi ja loĝas ek de 2011. La estrino invitis min al tiu festo, kiu okazu 2017-07-07/09, ke mi aranĝu informstandon tie.
Je la 18-a horo ni komune enpakis ĉiujn ekspoziciaĵojn kaj la restintaj du partoprenintoj iris trans la ponto al la jam tradicia azia restoracio de Słubice.
Jam nun mi invitas al la sekvontjara “Ponta Festo” en 2018.
Ronald Schindler
Posted in Infostand, Frankfurt/Oder, Brückenfest
Leave a comment
De Berlin tra siberio al 102a UK en Seulo
Komence de julio 2017 ekveturos en Berlin internacia vojaĝgrupo per trajno por atingi la 102-an Universalan Kongreson en Seulo (Koreio) 22a. ĝis 29a de julio 2017.
En Berlin-Ostbahnhof ekos geedzoj el Japanio, instruistoj de Francio, inĝeniero el Nederlado kaj grupo el koreio, kiu speciale alvenos por partopreni la trisemajnan vojaĝon. Ili uzos ĝis Moskvo la novan, komfortan trajnon de la firmao Talgo, kiu aperas en la horaro sub la nomo „STRIZH “ ruse стриж (apuso) kiel EN 441. La ŝanĝo de la radoj ĉe la rusa landlimo estas nun historio. La vagonoj de Talgo bezonas nur 2 minuten de regula larĝeco (1436 mm) al la rusa (1520 mm) kaj reen. La vojaĝdaŭro reduktiĝas al 20 horoj – kontraste al pli ol tago antaŭe.
Ceremonio apud la korea pavilono (Potdamer Platz)
La soleno komenco okazos dimanĉe la 2an de julio 14:00 h korea pavilono (Potsdamer Platz).
Sekvos vizito de »Brandenburger Tor« kaj de la Berlina Muro (Eastside-Gallery). Proksime al Ostbahnhof estos komuna vespermanĝo je 17:30 h.
La ekveturo de la trajno estos laŭplane je 18:50 und kaj survoje en Varsovio aldoniĝas plia partoprenanto. Alveno en Moskvo la 3an de julio en belorusia stacidomo 18:11 h. En Moskvo estos dutaga turismado kaj aldoniĝos du partoprenantoj de Hispanio por ekveturi la 5an de julio de la Jaroslawa stacidomo al Irkutsk (9a- 11a julio), Ulan Bator (13a – 15a Juli), Pekino (16. – 20. Juli). Alveno la 20an de julio en Seulo.
La lasta etapo devas okazi aviadile, ĉar pro la aktuala sitiaco la revo de trajnvojaĝo tra Norda Koreio ne estis realigebla. Alveno en Flughaveno Gimpo je14:10.
Alternativo estos la 21an de julio vizito de la landlimo kun norda koreio en Panmunjeom, kie al karavano post 11.270 km oficiale finiĝos.
Provo en 2016
Vojaĝgrupo de Koreio vojaĝis 2016 sur la sama linio okcidenten.
Survoje al la 101a UK en Nitra ili vizitis Berlinon kaj poste havis ambician programon por konatiĝi al diversaj eŭropaj landoj (Hungario, Serbio, Albanio).
Renkontiĝo antaŭ la foriro
Kelkaj partoprenantoj intencas kontatiĝi al Berlin:
- Geedzoj Saiki (Masayo kaj Akira) el japanio alvenos la 29an de julio posttagmeze per Tegel.
- La ses partoprenantoj de Koreio alvenos la 30an de junio tagmeze.
- Nathalie Kesler kaj François Lo Jacomo de Francio alvenas la 30an de junio vespere per ICE de Frankfurt. Ili vizitis en Aprilo 2917 Nordan Koreion kaj raportas en »revuo Esperanto« de junio 2017.
- Ĉiuj partoprenantoj loĝas en Intercity-Hotel im Ostbahnhof kaj la 1a de julio estas je dispono por individue turismumi.
Grupvojaĝoj kun tradicio
Grupvojaĝo al kongresoj (karavanoj) havas longan tradicion. Ili okazis antaŭ la Unua Mondmilito, kiam la fervojaj kompanioj ofertis konsiderindajn rabatojn.
Kompleta trajno atendis en 1914 sur la reloj de Potsdamer Bahnhof por transporti internacian grupon al la Xa UK en Parizo. Bedaŭrinde en la nokto al la 1a de aŭgusto 1914 Germanio deklaris militon kaj la vojaĝo al la malamika francio aperis tro riska.
Posted in UK 2017
4 Comments
Heredantoj de Silentado (kun la aŭtorino)
Speciala Ĵaŭda Rondo 29a de junio 2017
Libroprezento en la germana. Legado en Esperanto. Diskuto. Laŭnecese okazos tradukado.
La verkistino Sabine Dittrich prezentas la Esperanto-tradukon de sia romano „Erben des Schweigens“, kiu aperis en februaro 2017 kaj al kiu kontribuis esperantistoj el Ĉehio, Italio, Bavario kaj Berlino.
HEREDANTOJ DE SILENTADO
En ĝia atentokapta intrigo rolas du junaj homoj, germana virino kun juda deveno kaj ĉeĥa viro. Ambaŭ decidas esplori la historion de siaj familioj antaŭ, dum kaj post la Dua Monda Milito. Retrospektivoj lumigas la aŭtentikan historian fonon pere de kunsenteme rerakontitaj travivaĵoj de atestantoj de tiamaj okazaĵoj.
Dum la serĉado de la vero – malgraŭ obstakloj kaj konfliktoj – ekfloras amo.
La prezento ekos je la 20-a horo kaj 30 minutoj.
La Ĵaŭda Rondo kiel ĉiam komenciĝos je la 20-a horo.
Aperu frue kaj sidu ĝue!
Ĉe Bussing/Karpunina, Knobelsdorffstr. 29/31, 14059 Berlin
Posted in Uncategorized
Leave a comment
Fascinaĵo Esperanto – libroprezento en la Centro danziger50
Kiam? 26-a de junio je 19h30. Kie? Danziger Straße 50 en Berlino Prenzlauer Berg. Kio? Julilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio 1903-2014

Posted in Vortrag, Danziger 50, Geschichte
Tagged Mondial, Esperanto-Kultur, Buchvorstellung, Wollenberg
2 Comments
Inspira tombo de Zamenhof
Sur Neuköllner.net de 20a de Junio 2017 estas informo pri arta projekto en la kadro de la festivalo „48 Stunden Neukölln“ en la kapelo de la tombejo St. Thomas.
Estas fotoj de Ariane Handrock pri tombeja arto.
Ŝi informis, ke la ideo venis pro Esperanto. Ŝi loĝis en Neukölln kaj foje pasis ĉe Esperantoplatz. Kiam ŝi vizitis la judan tombejon en Varsovio, ŝi vidis la tombon de Zamenhof. La aspekto de la tombo motivigis al esploro pri la persono kaj la verko.
Posted in Esperantoplatz
1 Comment
