Perloj de Esperanto-novelarto el Berlino

Al la 61-a naskiĝdatreveno de Lena Karpunina

Lena hodiaŭ havas sian firman lokon en la historio de la originala Esperanto-literaturo.*

Lena Karpunina voĉlegas el sia libro en Kafejo mittendrin la 19-an de februaro 2001Foto: Fritz Wollenberg

Lena Karpunina voĉlegas el sia libro en la Kafejo mittendrinen la 19-an de februaro en 2001, Foto: Fritz Wollenberg

Ŝia naskiĝtago la 17-an de februaro estas bona okazo por legi unu el ŝiaj rakontoj. Por la Lena-Karpunina-vespero kadre de la serio Lunde ĉe Viktoriaparko mi elektis du rakontojn: La motorciklo kaj Mortpafitaj pomoj. Ambaŭ noveloj estas legeblaj en ŝia libro La bato kaj peras profundan enrigardon en la vivon de la aŭtorino.

Kiam ŝi havis 16 jarojn, la patro aĉetis por ŝi motorciklon. Ŝi ne deziris ĝin. Ŝia unua veturo fariĝis katastrofo. Legante la rakonton oni ridegas, sed ankaŭ sentas kompaton kaj konsternon. Alternas la sentoj. La priskribo de ekskurso al magia montara lago nome Iskanderkul enhavas denove multe da situacia komikeco. Sed ankaŭ estas amdeklaro de la aŭtorino al sia hejmregiono – Duŝanbeo en la valo kun la pitoreske ĉirkaŭantaj montoj,

Jam en aĝo de 3 jaroj ŝi kun la gepatroj translokiĝis de la rusa regiono Kaluga en la ĉefurbon de Taĝikistano, kie ŝi plenkreskiĝis kaj vizitis la Taĝikan Ŝtatan Politeknikan Instituton. Poste ŝi laboris kiel inĝeniero en la aŭtoindustrio.

En 1988 ŝi lernis Esperanton, partoprenis la tendarojn de la Soveta Esperanto-Junulara Movado kaj aliajn Esperanto-aranĝojn. Finfine ŝi mem instruis la lingvon.

Kvankam la rakonto Mortpafitaj pomoj kontraŭe al la unue menciita rakonto ne estas skribita en mi-formo, la enhavo permesas la konkludon, ke ĝi estas aŭtobiografia.

Lena rakontas pri vizito de virino ĉe parencoj en Duŝanbeo post jaroj de foresto. Ŝi serĉas spurojn de la intercivitana milito (1992-1997).

Lena mem en 1992 decidis, resti en Germanio, edziniĝis en Berlino al la esperantisto Gerd Bussing kaj entreprenis prelegvojaĝojn por prezenti Taĝikion.

En Duŝanbeo la heroino de la rakonto spertas ŝajne normalan vivon kvazaŭ la milito tute ne okazis. Sed finfine onklo Aleksej rompas la silentadon kaj rakontas, ke la 16-jara filino de kolego kune kun amikinoj aĉetis pomojn en la bazaro kaj parolante kaj ridante kun la pomoj sur la brakoj transiris straton, kie subite haltis buso, el kiu saltis militiste vestitaj viroj, kiuj mortpafis la knabinojn, verŝajne pro la vestaĵoj, kiuj malkaŝis, ke la knabinoj devenas de la Pamiro

Lena per vizito de voĉlegado el verkoj de premiitoj de la Belartaj Konkursoj dum la UK en Prago en 1996 estis instigita mem verki novelojn, el kiuj 18 estis premiitaj aŭ honore menciitaj en Belartaj Konkursoj.

Ŝiaj verkoj aperis en Esperanto-revuoj kaj kiel kolektoj libroformaj en 2001 kaj 2007 (La bato kaj Neokazinta amo).

Ŝi entreprenis aŭtorvojaĝojn al Granda Britio kaj Francio kaj al renkontiĝo de verkistoj en Kroatio. Tie ŝi ne nur voĉlegis el siaj libroj, sed ankaŭ kantis kaj ludis gitaron.

Ekde 2001 ŝi estis membro de la Esperantllingva Verkista Asocio, ekde 2008 Akademio Literatura de Esperanto. Ŝin ligis amikeco kun la elstara verkistino Marjorie Boulton. Sed ŝi ankaŭ havis kontaktojn al la populara verkistino Spomenka Štimec.

En 2010 ŝi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto pro siaj literaturaj meritoj.

Lena estis aktiva membro de la Esperanto-Ligo Berlino. Ŝia frua morto en 2013 estis grava perdo por la Ligo.

Henryk Wenzel en 2017 aperigis legindan eseon pri ŝi en la Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio.**

*Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: Historio de la Esperanta Literaturo. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2015 (Geschichte der Esperanto-Litaratur), S. 526–527.

*Josip Pleadin: Leksikono de verda plumo. Leksikono pri Esperantlingvaj verkistoj. Grafokom kunlabore kun Esperantlingva Verkista Asocio, Durdevac 2006, (Lexikon esperantosprachiger Schriftsteller), S. 121–122.

**Henryk Wenzel: Memore al Lena Karpunina (1963–2013). En Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2.

Fritz Wolleneberg

Posted in Uncategorized | Tagged , , | Comments Off on Perloj de Esperanto-novelarto el Berlino

Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2024 – Lena-Karpunina-vespero

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

5-a de februaro 2024, 19h30

„Lena-Karpunina-vespero“

La berlina Esperanto-verkistino Lena Karpunina (1963-2013) povus festi la 17-an de februaro sian 61-an naskiĝdatrevenon. Tiuokaze ni rerigardos al ŝiaj vivo kaj verko kaj voĉlegos el ŝiaj rakontoj.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Lesung, Montags am Viktoriapark | Tagged , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2024 – Lena-Karpunina-vespero

Bona komenco 2024

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | Comments Off on Bona komenco 2024

Zamenhof trandonas la bastonon al la juna generacio

Posted in Uncategorized | Comments Off on Zamenhof trandonas la bastonon al la juna generacio

Zamenhoffesto 2023

La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro

Jam denove esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio invitis al Zamenhoffesto, kiu okazis la 2-an de decembro 2023 en la jam tre tradicia renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne („kvartala araneo“). Estas bona afero koni la ejon kaj la tie laborantajn homojn.

La preparoj de la aranĝo daŭris, sed finfine la programo pretis. Pro eraro ni jam invitis al la 25-a de novembro, sed ni povis revidi la daton, do venis 40 personoj al nia Zamenhoffesto, ĉu dum la tuta aranĝo aŭ nur dum horo. Inter ili estis ankaŭ estis 10 geamikoj el Szczecin. Ankaŭ ni tre ĝojis pri la partopreno de samideanoj el Magdeburg kaj Halle, kiuj alvenis aventure per trajno.

La festo estis bela fino por la jaro 2023. Ni bone celebris la naskiĝdaton de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Samtempe ja ankaŭ tiu tempo estas dediĉita al la Esperanto-libro, pro tio ne nur funkciadis la tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo de la aranĝo, sed ankaŭ estis prezentitaj diversaj libroj. Inter tiuj troviĝis la gvidlibroj pri regionoj en Berlino, kies verkisto estas Fritz Wollenberg.  Ronald Schindler prezentis la librojn de Helga Plötner, kiu ĉiukajere prezentis 16 famajn geesperantistojn per desegnitaj portretoj kaj tekstoj pri ties vivo kaj meritoj.

La festprelegeton prezentis Philipp Sonntag, kiu kiel kasisto ĉifoje ne prelegis pri mono, sed pri «Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto», ligita kun enketo por la partoprenantoj. Sed ankaŭ estas invititaj ĉiuj aliaj, kiuj deziras plivigligi la Esperanto-vivon en Berlino, Brandenburgio kaj aliloke.

Ĉiuj ĉeestintoj ĝuis la koncerton der Stefo (Stephan Schneider), kiu prezentis multajn novajn kantojn el sia repertuaro. Bedaŭrinde li ne restis pli longe inter ni.

Margarete Bastian kun helpanto prezentis mallongan teatraĵon kun la nomo «Sur la monto la vento blovas», kiu baziĝas sur popolkanto el Bavario.

Grandan tempospacon niaj geami-koj el Szczecin dediĉis al Wisława Szymborska, pola Nobel-premiita poetino. Krzysztof Łobacz kaj la kunvenintoj prezentis ties vivon kaj diversajn poemojn. Temis pri tre altranga prezentaĵo kaj ĉiuj gajnis grandan aplaŭdon.

Memkompreneble la kutimaj frandaĵoj ne mankis. Okaze de la posttagmeza kafumado eblis gustumi de kristnaskaj kukoj kaj ĉokoladaĵoj. La polaj geamikoj denove kunportis bongustajn bakaĵojn kaj i.a. papavan paston.  Pro financaj aferoj ni ne mendis apartan vespermanĝon de la kunvenejo, tamen ĉiu trovis ion por manĝi kaj trinki. Ulrich Brandenburg, iama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio aldonis ĉipsojn kaj oranĝan sukon, kiuj restis de la 100-a Germana Esperanto-Kongreso, okazinta en 2023 en la urbo Brunsvigo. Interesaj memoraĵoj.

Ĉifoje ni organizis pli da tempo por interparoli. Tion deziris la partoprenintoj de la pasintaj Zamenhoffestoj.

Kelkfoje dum la vespero eblis aŭskulti kelkajn kristnaskajn kantojn de la pola kantistino Anna Osmakowicz, prezentita de Roland Schnell.

Cetere la sekvonta Zamenhoffesto jam  okazos la 30-an de novembro 2024 en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!

Ronaldo

Posted in Zamenhoffest, Lichtenberg, Kiezspinne | Comments Off on Zamenhoffesto 2023

Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2024 – Elementoj de la Brazila Karnavalo

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

8-a de januaro 2024, 19h30

„Elementoj de la Brazila Karnavalo“

Komence de la nova jaro denove la arĥeologo kaj lingvisto Roberto da Silva Ribeiro el Brazilo prelegos en Berlino, ĉi-foje pri la elementoj de la Brazila Karnavalo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark | Tagged , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2024 – Elementoj de la Brazila Karnavalo

UK 2024 kaj la lingvaj problemoj en afriko

Ĉi tio estas problemo, kiu povas esti solvita nur en generacioj, kaj dum ĉi tiu tempo evoluo eble kaŭzis multajn aferojn, kiuj ŝajnas neeblaj hodiaŭ. Se oni estus parolinta pri la ebleco atingi Kilimanĝaron per direktebla aerŝipo antaŭ 20 jaroj, kiel oni faris ĉi tie en la kongreso antaŭhieraŭ, oni laŭte ridus, same kiel antaŭ momento kiam Esperanto estis menciita kiel ebla. lingua franca; vi ne konas ĝin, sed vi malaprobas ĝin. Se la angla lingvo aŭ kolombo-angla enradikiĝas en germanaj kolonioj sub germana registaro, tio estas unu signo de multaj, kiuj almenaŭ parolas favore al ekzamenado de la demando de neŭtrala helplingvo, artefarita komunikilo. Ni ne devas permesi, ke la lingvo de fremda potenco dominĝu en niaj teritorioj, kaj ne eblas fari unu el la denaskaj lingvoj la normlingvo por ĉiuj kolonioj. Ne tiel ni eliras el plurlingveco. Ĝi ne estas malsama ol en Eŭropo. Esperanto ne estas lingvo, kiu celas anstataŭigi la naciajn lingvojn, sed prefere apud ili kiel simpla komunikilo sama por ĉiuj, same kiel la svahila aliĝis al la eŭropaj, aziaj kaj afrikaj lingvoj tie parolataj en Orienta Afriko. Ankaŭ la svahila estis artefarite vastigita por povi respondi al la nuna kultura stato; ĉe Esperanto, tio, kio okazis tie hazarde, estis nur sisteme farita. Kompreneble, nuntempe oni ne pensas fari Esperanton la lingua franca en la kolonioj, sed ne estas maleble, ke tio okazos iam, post kiam en Eŭropo estos faritaj progresoj kaj la grandaj ekonomiaj kaj kulturaj avantaĝoj de internacia internacia. lingua franca estis rekonita.

———-

En 1910 la berlina esperantisto Ernst Kliemke parolis en la Kolonia Kongreso en Berlino (6-8 oktobro) pri la temo Esperanto kiel lingvo de komunikado en la orientafrika kolonio. Li respondis al la prelego de Prof. Carl Meinhof (Hamburgo), al kiu tiu ĉi sugesto estis plurfoje farita en leteroj, kiam lia temo estis anoncita.

Kiel direktoro de la “Orientafrika Fervojo”, Kliemke estis en komercaj vojaĝoj al Orienta Afriko, kie okazos la Esperanta Universala Kongreso en Aruŝa en 2024. Li ankaŭ akompanis Bernhard Dernburg en 1907, kiu iniciatis reformon de germana kolonia politiko post sia nomumo kiel Ŝtata Sekretario de la Kolonia Sekcio. Kliemke povis konvinki al li en Morogoro ke etendi la fervojon al Tanganjiko estis en la ĝenerala intereso.

Post kiam Kliemke ne plu povis okupi sian postenon kiel rezulto de la unua mondmilito, li iĝis konata kiel socikritika verkisto (princo sen krono) kaj estis elektita prezidanto de Germana Esperanto-Asocio en 1927. En la lastaj jaroj de sia vivo li simpatiis kun la bahaa religio, kiu multrilate estis proksima al sia propra mondkoncepto.

Lia parolado estas inkluzivita en la kongresa dokumentaro (paĝo 743):

Posted in Uncategorized | Comments Off on UK 2024 kaj la lingvaj problemoj en afriko

Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2023 – GIL-kunveno, Virtuala Kongreso de Esperanto kaj berlina Zamenhoffesto – rerigardo

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

4-a de decembro 2023, 19h30

„GIL-kunveno, Virtuala Kongreso de Esperanto kaj berlina Zamenhoffesto – rerigardo“

Ni rerigardas al la 33-a kunveno de la Societo pri Interlingvistiko pri la temo: Planlingvoj kaj tipiologio, la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA pri la temo: Enmigrado – kunfluo de homaj valoro kaj la berlina Zamenhoffesto, eventoj okazintaj en novembro 2023.

Al la renkoniĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark | Tagged , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2023 – GIL-kunveno, Virtuala Kongreso de Esperanto kaj berlina Zamenhoffesto – rerigardo

La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro

La 20-an de novembro 2023 aperos la dulingva urbogvidilo (Germana kaj Esperanto) „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo“ kiel volumo 3 de la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo en la eldonejo Fritz Wollenberg, ISBN 978-3-9823965-4-5, prezo: 6 Euro.

La 127-paĝa volumo en la konata praktika A5-formato enhavas vojoskizon, vojo- priskribon  kaj informojn pri vidindaĵoj kaj kun ili ligitaj facetoj de la Esperanto-kulturo, estas riĉe ilustrita (81 ilustraĵoj, plejparte koloraj fotoj) kaj kompletigita per indekso de personoj, bibliografio kaj Malgranda Esperanto-gramatiko por lernantoj.

La ekskurso gvidas tra Berlino-Mezo al vidindaĵoj, pri kiuj multaj Berlin-vizitantoj interesiĝas. Eble la gvidilo pro tio estas speciale bonvena.

Ekde la 20-a de novembro la urbogvidilo estas mendebla en librovendejoj aŭ interrete.

En la Franz-Mehring-Librovendejo, Frankfurter Allee 65 oni ĝin speciale ofertas ekde la 21-a de novembro

Dum la GIL-kunveno la 25-an de novembro  en la Junulargastejo ĉe Ostkreuz kaj dum la Zamenhoffesto la 2-an de decembro en la Orangerie, Schulze-Boysen-Straße 38 ĝi estos aĉetebla.

Memkompreneble ankaŭ la volumo 1 „De Zamenhofparko Rummelsburger See“ (Rummelsburg, Friedrichsfelde), ISBN 9783982396507 kaj volumo 2 „De Esperantoplaco al Hasenheide”, (Neukölln), ISBN 9783982396521  estas mendeblaj.

Posted in Uncategorized | Tagged , , | Comments Off on La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro

Unu tago en la Esperanto-urbo Herzberg

Posted in Uncategorized | Comments Off on Unu tago en la Esperanto-urbo Herzberg