Estis germanlingva kontribuo en la revuo »Journal55plus«
Vidu la tekston en la kajero aux legu en la germanlingva versio.
Estis germanlingva kontribuo en la revuo »Journal55plus«
Vidu la tekston en la kajero aux legu en la germanlingva versio.
Al la decembra ludado venis 12 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Cinque Terre, Trax, Tabuo en Esperanto, Shogi, kaj Poch, kaj aldone multe babilis kaj manĝis!
La sekva ludado okazos je sabato, la 23a de januaro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 23a de januaro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/702596749874467/
Numero 665 de nia asocia revuo, la Esperanto-Informilo, aperis por la monatoj decembro 2015 kaj januaro 2016. Agrablan legadon!
Ankaŭ en la 2015a jaro denove okazos la Zamenhofa matenmanĝo en Berlino. Zamenhof naskiĝis je la 15a de Decembro 1859. Tial berlinaj Esperantistoj okazigas ekde 2009 je dimanĉo proksimume ĉe tiu dato la Zamenhofan matentagmanĝon, malfermitan renkontiĝon por babili kaj reciproka konatiĝo de Esperantistoj kaj interesitoj.
En tiu ĉi jaro la Zamenhofa matentagmanĝo okazos en la restoracio kaj ŝiŝaejo Al Hambra en Prenclova monto:
Al Hambra
Raumerstraße 16
10437 Berlin
Ekde la 10a horo ĝis almenaŭ la 15a horo
(Mapo ĉe Guglo)
Al Hambra ofertas matentagmanĝan bufedon kontraŭ 9,50 eŭroj, parte vegetarana. Ne estas devigo partopreni la bufedon. 😉
Vidu ankaŭ. Persona nekrologo por amiko De Gerd Bussing
La eminenta rumana esperantisto prof. d-ro Ignat Bociort forpasis la 2-an de decembro en Berlino en la aĝo de 91 jaroj. Li studis filozofion kaj filologion en la Universitato de Bukareŝto kaj doktoriĝis pri filozofio en la Humboldt-Universitato en Berlino. De 1950 ĝis sia pensiiĝo en 1987 li instruis en la universitatoj de Bukareŝto kaj Timişoara kiel asistanto, lektoro, docento kaj profesoro.
Bociort lernis Esperanton en la 1960-aj jaroj en Berlino, kiam li estis gastdocento en la Humboldt-Universitato, kaj post sia reveno al Rumanio fariĝis ĝia ĉefa disvastiganto tie spite al la malvarma sinteno de la aŭtoritatoj kaj al la malpermeso de la lingvo en 1985, kiu daŭris ĝis la falo de la diktaturo fine de 1989. Li amase prelegis pri Esperanto: al studentoj en 8 universitatoj, al la senatoj de 5 universitatoj, en 3 kulturdomoj ktp.
En 1978 Bociort sukcesis starigi la unuan oficialan ĝermon de la movado, la Kolektivon Esperanto kaj Interlingvistiko kadre de la Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj. Samjare li atingis ankaŭ enkondukon de Esperanto kiel nedeviga sed egalrajta kurso en la filologiaj fakultatoj de la lando. Tio ebligis poste starigi Esperanto-sekcion en la tutlanda asocio de filologoj kaj aperigi vortarojn kaj lernilojn ĉe universitataj eldonejoj, i.a. la lernolibron Curs elementar de Esperanto (1983), kiun Bociort aŭtoris kun Mioara Dobre. Dank’ al liaj klopodoj aperis en Esperanto du numeroj de la revuo Ferioj en Rumanio (1978, 1983). En 1990 Bociort iĝis la unua prezidanto de la refondita Esperanto-Asocio de Rumanio, kiu poste elektis lin sia honora prezidanto. Ekde 1992 li estis orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino.
Krom pri estetiko kaj literaturo, Bociort verkis rumane ankaŭ pri interlingvistiko kaj Esperanto: Lucrări practice de Esperanto – interlingvistică (1979, repr. 1980), Esperanto pentru începători (1992) kaj Către tinerii mei cititori: Esperanto în actualitate (2000). Li estis kunaŭtoro de la unua granda Esperanto-vortaro por rumanoj, Dicţionar esperanto-român, kun 10 000 kapvortoj (1995). En Esperanto li kontribuis al multaj periodaĵoj kaj kolektivaj verkoj per orginalaĵoj kaj tradukaĵoj. Kiel apartaj eldonaĵoj aperis i. a. Kritiko de la tezoj neantaj la progreson de la literaturo kaj arto (1983), La spirito de Esperanto kaj la ‚samideanaj‘ malamikaĵoj (1999; rumana eld. 2004) kaj Bedaŭrinda verko (rebato al T. Carlevaro; 2007). En 2007 aperis impona kolekto de liaj eseoj, raportoj, recenzoj kaj beletraĵoj, Esperanto: movado, strategio, estetiko, rakontoj.
En 1998 Bociort estis elektita Honora Membro de UEA. Ĝis antaŭ nelonge li restis mense vigla kaj partoprenis en la esperantista agado en Berlino. Ankoraŭ en aŭgusto ĉi-jare aperis ampleksa intervjuo kun li en Cultura, unu el la plej gravaj rumanaj kulturaj revuoj, titolita Despre noua ordine lingvistică globală (Pri la nova tuttera lingva ordo).
(laŭ Gazetara Komuniko n-ro 598 de UEA)
Persona nekrologo por amiko
Emociplenajn momentojn mi travivis, kiam la urno kun la ĉi-mondaj restaĵoj de Ignat Florian Bociort en trista mateno estis sinkigita en la teron. Nur nun, kiam li korpe ne plu estas inter ni, mi iom post iom ekkonscias, kio mankos al mi kaj kiom li donis al mi vivante. Mi ĉi-loke ne volas ripete elnombri liajn meritojn kiel diverskampa sciencisto kaj pensulo.
Klare antaŭ miaj okuloj staras ankoraŭ la festeto okaze de lia naŭdekjariĝo en familia, hejma rondo, ame prizorgata de lia edzino Uŝi. Malgraŭ kelkaj malhelpoj, ŝulditaj al la alta aĝo, li elradiis preskaŭ freŝan, gajan junecon, rerigardante al la trapasita vivotempo kun kontenteco kaj anima trankvilo. En postaj telefonaĵoj mi apenaŭ ion rimarkis de lia antaŭmortaj suferoj. Mi unuafoje renkontis lin komence de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento en esperantista kunveno. Jam tiam reliefiĝis liaj bone bazitaj, firmaj konvinkoj rilate literaturon kaj filozofion, ĉiam klare formulitaj. Mi ne ĉiupunkte konsentis kun li koncerne lian teorion pri la neevitebla progreso en la materia kaj idea mondo. Mi eĉ ekdebatis kun ĉi-teme en la UK en Prago. Sed mi plejofte devis cedi al liaj pli bone funditaj kaj pli lerte vortigitaj argumentoj.
La literaturan verkadon de mia edzino Lena Karpunina li kompetente kaj pozitive akompanis, ne ŝparante kun konstruiva kritiko. Mi ne forgesos la multnombrajn reciprokajn invitojn, ekz. por komuna manĝado. Elstaras la memoro pri unu el miaj rondaj naskiĝtagoj, kiam en ĉeesto de miksita gastaro li senreserve montris sian serenan flankon, gaje ŝercante kaj ekz. plenvoĉe kantante la Internacian en diversaj lingvoj, i.a. en la rumana. Sur mia bretaro staras liaj verkoj – eĉ iuj en la ruman lingvo, sed resumitaj en Esperanto. Jen tamen ankoraŭ speco de fizika ĉeesto.
Gerd Bussing
Al la novembra ludado venis 18 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Wohin geht die Reise, Tabuo, Robo Rally, Ursuppe, kaj Zendo, kaj ankaŭ sen ludoj multe babilis kaj amuziĝis.
La sekva ludado okazos je sabato, la 19a de decembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo). Tio estos jam la dua datreveno de la Kibo-ludado!
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 19a de decembro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1480158235626339/
Zamenhoffesto 2015 – programo (akt)
Saluton,
ĉu vi ne scias, kion fari la 12-an de Decembro 2015?
Jen la alternativo al enuo kaj neniofarado!
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara jarfina, Zamenhofa kaj librofesto.
Loko:
Danziger 50, salono (lifto ekzistas),
Danziger Straße 50, 10345 Berlin
Tempo:
12-a de Decembro 2015, 15-a ĝis 20-a h. (preparo ek de la 14-a horo por helpemuloj)
Baza programo:
(programŝanĝoj eblas)
Vizitu ankaŭ la unikan kristnaskan foiron en Kulturbraŭeraj.
Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu la stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj aŭ novaj amikoj aŭ ekhavu ideojn por kristnaskaj donacoj!
Partoprenkotizo: 2,50 eŭroj (pagendaj surloke pro muziko kaj bufedo)
Ni vidos nin en Berlino,
Ĝis tiam
Ronaldo
prez. EABB/ELB
Kontakto pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: ronaldschindler(ĉe)web.de
Al la oktobra ludado venis 6 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Die Sternenfahrer von Catan, Skrablo en Esperanto, Zendo, kaj Pasis la Temp’, kaj ankaŭ multe babilis. Ni ankaŭ provis kelkajn novajn pladojn de la nova menuo de Kibo, kaj povas rekomendi ilin.
La sekva ludado okazos je sabato, la 21a de novembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 20a horo denove (laŭ la vintra horaro de la kafejo).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 21a de novembro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/469598503245167/
La protokolo de la membrokunveno (10 partoprenantoj) estis metita al la dokumenta regiono sen informo de la membraro.
Al la septembra ludado venis 6 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Talat, Ursuppe, Shogun, Sushi Go, Res Publica, Fluxx en Esperanto, kaj Geschenkt.
La sekva ludado okazos je sabato, la 24a de oktobro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĉifoje nur ĝis la 20a horo, ĉar la “vintraj” malfermtempoj de la kafejo nun komenciĝis.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 24a de oktobro 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo dum vintro!)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/769343639854850/