Aldonita la 30an de aprilo 2014: posteventa raporto de la Ŝĉeĉinano kun fotoj
Post la vizito de la Ŝĉeĉinanoj en la pasinta Berlina Z-festo, PEA Szczecin kore invitas nin al Ŝĉeĉina Esperanta Printempo 2014, okazonta je 12a de aprilo 2014.
Subtera Ŝĉeĉino
Ĉi-jare temas pri Subtera Ŝĉecino ĉar ni volus montri al vi interesajn, bone konservitajn subterajn kostruaĵojn de 2-a Mondmilito kaj Malvarma Milito. Tamen la plej
grava esperanta programo de nia renkonto estos prezentado de niaj ŝĉecinaj esperantaj poetoj -Jan Karwik, kaj Edo Jaśkiewicz (kiu proprapersone partoprenos) kaj ilia verkado.
Prezentado okazos post tagmanĝo en ĉarma malnovstila restoracio „Stary Szczecin” (Malnova Ŝĉecino) ĉe placo: Plac Batorego 2.
Sekve ĉe kafo kaj desereto, krome tradicia kafoklaĉo ni proponas komunan lingvan ludon- konkurson de esperantaj kalamburoj, enigmoj ktp, dum kiu batalos miksitaj internaciaj teamoj. Por personoj kiuj ne volus viziti subterojn ni klopodos alie aranĝi tempon, ekzemple promenado laŭ proksima ĉe-rivera, marista bulvardo.
Preciza programo
12.04.2014:
9.30- Renkonto ĉe stacidomo (Szczecin Glowny)
10.00-12.00 -Vizitado de Subtera Ŝĉecino kun pola kaj germanlingva gvidanto.
13.00-Tagmanĝo en restoracio „Stary Szczecin”.
14.00 –Prezentado pri poetoj en sama loko.
15.00- Internacia lingva konkurso “Ludu per Esperanto”.
16.00 –Kafoklaĉo kaj gaja babilado.
Kostoj
Aliĝo:-56 PLN/14 EU. (organizaj elspezoj,+ tagmanĝo, kafo ktp.)
Vizitado de subteroj 32 PLN/8 EU (dependas de nombro de vizitantoj, senioroj kaj studentoj rajtas rabaton).
Tranokti
Personoj kiuj volus tranokti kaj resti en Szczecin pli longe povos elekti hotelon Viktoria ĉe restoracio “Stary Szczecin”
unu persona ĉambro kun matenmanĝo-160 PLN/40 EU
du persona ĉambro kun matenmanĝo 220 PLN/55 EU
aŭ en proksima malgranda hoteleto „Elka-Sen” 135PLN/34 EU por persono.
Bv kontakti kun ni, ni volonte helpos.
Ni petas laŭeble konfirmi vian alvenon je aldonita aliĝilo, je la adreso de Maciek – ĝis la 31a de marto 2014. Pagi oni povas per aldonita konto aŭ surloke.
Komuna veturo de Berlin
De Berlin indas uzi la trajnon RE 5800 je 08:05 de Berlin Gesundbrunnen. Reena trajno ekveturas je la 19:52 en Szczecin Glowny kaj alvenas je21:40 en Berlin-Gesundbrunnen. Interesatoj povas komenti sub tiu enskribo por interkonsenti.
La prezidanto de GEA, Sebastian Kirf, jam anoncis sian venon
Je la 1-a ĝis la 3-a majo 2014 okazos la jam tradicia, sed ĉifoje pli longa „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio. Je la 1-a de majo Ronald Schindler el Frankfurt jam la sesan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio en kunlaboro kun la dulanda projekto “Nowa Amerika”.
La aranĝo de la sindikatoj kaj maldekstraj partioj okazos je la 1-a de majo inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos informstandon, rekonebla per Esperanto-flago.