kelkaj impresoj de la prezento de la filmo “The Universal Language”
Chuck Smith enkondukas |
La spektantoj…. |
Partoprenantoj rakontas |
La DVD nun vendeblas en Germanio
|
kelkaj impresoj de la prezento de la filmo “The Universal Language”
Chuck Smith enkondukas |
La spektantoj…. |
Partoprenantoj rakontas |
La DVD nun vendeblas en Germanio
|
Ne ekzistas esperantlingva versio. Vi povas uzi la atentigon.
Expolingua la plej granda lingvofoiro invitas ekde vendredo ĝis dimanĉo en la Rusan Domon de Scienco de Kulturo, Friedrichstraße 176-179, ĉiun el la tri tagoj de la 10a ĝis 18a horo.
Denove partoprenos Esperantostando. Grandan dankon al Esperantohaus e.V. kies malavra subteno ebligas tion.
En la morgaŭa Ĵaŭda Rondo vi povas ne nur renkonti eksterlandajn gastojn sed ankaŭ ricevi biletojn por senpaga eniro. Do uzu la ŝancon!
Esperanto ĉeestos ne nur per stando, sed rolos ankaŭ
– en la gazetara dosiero de la foiro per gazetara informo (kies tekston preparis Roland Schnell)
– en la listo de la premioj gajneblaj en loterio per 7 premioj (interalie kun la dokumenta filmo pri Esperanto donacita de Chuck Smith)
– per mallonga prezento en la katalogo de la foiro
– per miniatura kurso Esperantokurso en la kadro de la programo de Expolingua en salono 511, dimanĉe 15:30 – 16: 15 h unuan rigardon al la lingvo prezentos Henryk Wenzel
– en speciala serio de senpagaj enkondukaj kusoj, kiun ofertas la berlinaj popolaj altlernejoj (VHS) okaze de Expolingua ! Esperanto elektita inter 26 lingvoj en Berlin kaj inter 3 en Lichtenberg ! (instruos Lena Karpunina )* sabate 10:30-12:30 h
13.11.2011 Fehrbelliner Str. 6 (germane)
28.11.2011 Danziger Str. 50 (esperante)
La libro-premiero inkl. prezentado supervida kaj detala de nova libro okazos la 13-an de novembro 2011 en la galerio Fehrbelliner Str. 6 en Prenzlauer Berg, Berlin. Ĝi estas la nova libro de Torsten Bendias pri la Esperanto-Junularo en GDR, ĵus aperinta en la eldonejo LIT ene de la serio “Studoj pri la socio GDR”, en ĝi aperis inter aliaj, verkoj pri la junulara disclinigia prizono Torgau, pri la gastlaboristoj en GDR k.a. Komenco de la vespero estos je la 19:00, komenco de la prelego la 19:30.
Estas pagxo en Ipernity, kiu regule informas pri la evoluo de la preparlaboro:
http://www.ipernity.com/home/uk97hanojo
Jen via ŝanco spekti la germana premiero de la usona filmo La Universala Lingvo en bela kinejo en Prenzlauerberg, Berlin. Estas la unua filmo pri la deveno de la internacia lingvo Esperanto! Lernu pli pri la fascina historio de ĉi tiu 100-jara lingvo kaj ĝia komunumo. Vi tie ankaŭ povos demandi al kunlaborantoj kaj roluloj de la filmo por havi pli da detaloj. Por komenci, ni spektos belan muzikvideon, kiu nomiĝas Berlino sen vi, ŝatata de siaj fanoj tra la tuta mondo. Venu kaj eksciu la detalojn malantaŭ ĉi tiu tutmonda kultura fenomeno!
“The Universal Language” (angla sono kun germanaj subtekstoj)
Je la 19:00 la 9-an de novembro ĉe Das Filmcafe (Schliemannstr. 15, 10437 Berlin, S-Bahn Prenzlauer Allee)
Estas 30 sidlokoj, do bonvolu veni ĝustatempe por certe havi lokon
Enirkosto: 5 €
En la hodiaŭa numbero de taz aperis artikolo en la berlina parto pri la Esperanto-komunumo en Berlino. Jen kelkaj fotoj de la interparolo kun Julia Fiedler.
La kursoj en la popolaltlernejo de Lichtenberg okazos. Alighis jam sufiche da partoprenantoj kaj por la kurso por komencantoj (A1) kaj por la kurso por komencintoj (A2). Alighoj daure eblas.
La sekvaj semajnfinaj kursoj de Esperanto en Berlin okazos de la 7a ĝis 9a de oktobro (komencintoj) kaj de la 11a ĝis 13a de novembro (komencantoj).