Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

1-a de decembro 2025 je 19h30

Rekomendoj de Esperanto-libroj

Kun la rigardo al la Tago de la Esperanto-libro la 15-an de decembro ni rekomendas Esperanto-ibrojn, kiuj ni rigardas legindajn.

Ĉiuj vizitantoj, kiuj deziras tion, rajtas rekomendi Esperanto-librojn, kiujn ili ŝatas.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark | Tagged , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj

Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13

Venu al nia

Zamenhoffesto 2025

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:

Loko:                         Kiezspinne – Oranĝerio,

Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin

Dato:             Sabate, la 13-an de decembro 2025, 15:00*-19:00 h

Invitilo:          Zamenhoffesto 2025 (2025-11-08)

Oranĝerio

Posted in Art der Veranstaltung, Fest, Berlin, Lichtenberg, Kiezspinne, Zamenhof, Uncategorized | Tagged | Comments Off on Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13

Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

3-a de novembro 2025 je 19h30

Memorvespero pri Peter Bäß

Ni memorigas pri la aktiva membro de nia Ligo Peter Bäß, kiu mortis la 25-an de majo ĉijare. La naŭan de novembro li kompletigus 86 jarojn.

Peter Bäß auf dem Esperantoplatz

Peter Bäß sur la Esperantopolaco

Esperanton li lernis  ĉe Hermann Tautorat. Baldaŭ li mem gvidis Esperanto-kursojn. Kiel pastro de la Nikodema preĝejo en Neukölln (1976-2000) li ofte gastigis en sia preĝejo eventojn de la Esperanto-Ligo Berlino. Pastro Bäß prilaboris liturgiojn por esperantlingvaj diservoj ĉe kelkaj germanaj Esperanto-kongresoj kaj predikis en Esperanto. Sole aŭ kune kun sia muzikgrupo Querbeet li muzike elpaŝis dum Esperanto-aranĝoj.

De 2002 ĝis 2005 li estis prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlino.

Kiu deziras, kontribuu per propraj memoroj pri Peter al nia programo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark | Tagged | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß

Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

6-a de oktobro 2025 je 19h30

La urbo de la 110-a UK de Esperanto – rerigardo

De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 okazis la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno. Ni rerigardas al la grava internacia evento. Partoprenintoj rakontas.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark, UEA, Universala Kongreso | Tagged , , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo

Aŭtentike pri Afriko

La esperantisto François Hounsounou, bazlerneja instruisto el la urbo Lokassa en la  sudokcidento de Benino, entreprenis en septembro laŭ invito de Germana Esperanto-Asocio prelegvojaĝon tra Germanio.

La 1-an de septembro li prelegis en la Esperanto-budiko en Berlino. Bildojn kaj filmetojn li akompanis per komentoj kaj rakontoj pri la vivo en sia regiono, pri manĝaĵoj, trinkaĵoj, vestaĵoj, pri dancoj, kantoj, religioj kaj moroj

Unu temo, kiu trovis speciale grandan intereson, estis la Voduo-religio. La preleginto devis respondi multajn demandojn.

Ulrich Brandenburg gastigis nian afrikan gaston en sia hejmo. Li, Elisabeth Schwarzer kaj mi akompanis lin dum promenoj en Berlino.

Inter alie li vizitis la Esperantoplacon en Neukölln kaj la Zamenhofparkon en Lichtenberg.

 

Posted in Vortrag, Film/Video/AV, Montags am Viktoriapark, Deutscher Esperanto-Bund | Tagged , , , , , | Comments Off on Aŭtentike pri Afriko

Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

1-a de septembro 2025 je 19h30

La vojaĝo en Afriko sen moviĝi

Kadre de prelegvojaĝo tra Germanio François Hounsounou el Benino prelegos pri la temo:  La vojaĝo en Afriko sen moviĝi. La rerigardo al la UK en Brno okazos pli poste.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark | Tagged , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi

Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto

En la du someraj monatoj julio kaj aŭgusto ne okazos aranĝoj de la serio Lunde ĉe Viktoriaparko en la Esperanto-budiko, Katzbachstraße 25.

Al la sekvonta aranĝo ni renkontiĝos la 1-an de septembro 2025 je 19h30 por rerigardi al la 110a UK de Esperanto en Brno.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto

Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

2-a de junio 2025 je 19h30

Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto

De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 okazos en la grava ĉeĥa urbo Brno la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Ni entreprenos virtualan promenadon tra la urbo por konatiĝi kun la plej gravaj lokoj kaj vidindaĵoj de la urbo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

 

Posted in Montags am Viktoriapark, Universala Kongreso | Tagged , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto

Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

5-a de majo 2025 je 19h30

Fruaj serioj da Esperanto-libroj

Antaŭ 100 jaroj, en 1925, aperis kiel  numero 10 la lasta libro de la serio Nova Esperanto-Biblioteko en la Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno. Temis pri la epopeo Atta Troll: Somernokta sonĝo de Heinrich Heine. Jam en 1909 Jean Borel iniciatis la serion Esperanta Biblioteko Internacia. Aperis entute 33 numeroj.

Foje oni ankaŭ hodiaŭ trovas libron el ĉi tiuj serioj. Kiucele Borel kaj Ellersiek eldonis ilin? Kiun signifon havis la libroj pasinte, kaj kiun utilon ili havas aktuale?

Se vi havas proprajn spertojn rilate al la libroj, bonvolu kontribui per tiuj al nia aranĝo

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Vortrag, Lesung, Montags am Viktoriapark | Tagged , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj

Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

7-a de aprilo 2025, 19h30

Memorvespero pri Renato Corsetti

La 1-an de februaro 2025 mortis la elstara esperantisto Renato Corsetti en la aĝo de 83 jaroj en Londono. Ni rigardos al lia vivo kaj interparolos pri lia agado por kaj per Esperanto, komenciĝinta en la 1960-aj jaroj. Corsetti gvidis kiel prezidanto la Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon, la Universalan Esperanto-Asocion kaj la Italan Esperanto-Federacion. Li estis tradukanto kaj parolanto de Esperanto-elsendoj de Radio Romo. La psikolingvisto estis membro de la Akademio de Esperanto kaj profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

Kiu deziaras kontribui per personaj memoroj, fotoj aŭ alimaniere estas bovena kun tio.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark, UEA | Tagged , , , | Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti