Inauxguro Max-Josef-Metzger-Platz 6a de junio 2019

La aktuala numero (merkredo 29a de majo 2019) de la “Berliner Woche” (senpage distribuita en Berlin kun lokaj eldonoj) sur paĝo 2 havas duonpaĝan kontribuon pri la inaŭguro de Max-Josef-Metzger-Platz en Berlin-Wedding.

Ankaŭ estas menciita Esperanto.

Traduko el la teksto en “Berliner Woche” (per translate.google kaj polurado)

Speciala trajto estas la nova informsistemo, kiu informas pri la eponimo kaj la historio de la loko.

Kvar paneloj el “Corten-ŝtalo” estas enigitaj en la plankon kaj rakontas pri la vivo kaj laboro de la pastro Max-Josef Metzger, ekzekutita de la nazioj en 1944 pro liaj pacifaj konvinkiĝoj.

Max Josef Metzger vivis en la Willdenowstraße 8 malantaŭ la eklezio St. Joseph.

Aldone al la historiaj faktoj, la mensa sinteno de Metzger ankaŭ estas kreeme enkorpigita en la parko.

Ĉar la katolika pastro estis devigita al la planlingvo Esperanto, vortoj kiel “Strecken” (streĉi) aŭ “Bücken” (fleksiĝu) estas pentritaj sur la asfalto kaj tradukitaj en Esperanton.

Metzger estis redaktisto de la esperanta gazeto Katolika Mondo kaj starigis internacian katolikan Esperanto-oficejon en Graz.

Bedaŭrinde, la teksto ne mencias, ke la engaĝigo de Metzger al Esperanto ĝis nun ne estas rekonebla sur la “Corten Ŝtala Tabuloj”. Eble iĝos pli rekonebla kiam la rusto plenumas sian laboron.

Kaj la engaĝigo de Metzger estis multe pli diversa ol la publikigo de la ĵurnalo »Katolika Mondo« kaj »internacia katolika Esperanto-buroo« (probable la IKA (Katolika Internacia), kiu fakte komencis ĉe Metzger en Graz.

Dum ĉi tiu tempo li ankaŭ prizorgis la junulan laboron (Schutzengelbund) kaj prelegis por infanoj. En unu el tiuj prelegoj li konfesis sioan sanan (vegetaran) vivmanieron.

Li ankaŭ konfesis, ke li sxatas poman strudelon (Apfelstrudel) ĉar estas “sana kaj utila” deserto. La represo de la prelego en “Grazer Mittags-Zeitung” de la 11-a de majo 1916 povas esti legata ĉi tie.

La Christkönigs-Instituto en Meitigen, kiu konservas la verkojn de Max Josef Metzer en ĝia arkivo, malkovris du jarkolektojn de la ĵurnalo “Katholische Jugendzeitung”, kiu ankaŭ estis eldonata de Metzger.

En ĉiu de la monataj kajeroj estas konversacio de Onklo Max kun siaj nevinoj kaj nevoj. Post vizito al la Ligo de Nacioj en Berno, li traktis la lingvan problemon, poste klarigis la avantaĝojn de Esperanto, kaj de tiam aperis “Esperanta angulo” en ĉiu eldono, kiu fakte estis infana aŭ adoleska lingva kurso.



Posted in Uncategorized | Leave a comment

Internacia atento por Zamenhofparko

En la aktuala numero (No. 1336, junio 2019, p. 128) de revuo Esperanto estas tutpagxa kontribuo pri la 10-jara jubileo de la inauxguro de la Zamenhofparko en Berlin-Lichtenberg. Informoj pri la preparlaboroj estis cxi tie legeblaj en Marto. Autoro de la kontribuo estas Fritz Wollenberg, kiu organizas la tutan progamon dum la 9-a de auxgusto 2019.

Estos germanlingva ekspozico pri “Esperanto-kulturo en Lichtenberg” en Rathaus Lichtenberg (urbodomo). Post la solena malfermo okazos urba promenado kaj verspere estos “literatura-muzika-arangxo” kun la konata “bardo” Jerzy Handzlik en la Zamenhofparko.

La 9-an de aŭgusto 2019 okazos vespere je la 19-a horo en Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg literature-muzika aranĝo. La konata pola Esperanto-bardo Jerzy Handzlik kaj aliaj kantistoj kaj muzikistoj elpaŝos. Ni atendas kaj loĝantojn el la kvartalo kaj esperantistojn el diversaj landoj, inter ili el Bjalistoko kaj el Leeuwarden, nederlanda urbo kun Zamenhofparko.

Komence de la jubilea aranĝo, al kiu ni invitas gravulojn el la distrikto Lichtenberg, el la Pola Ambasadejo kaj el la Pola Kulturinstituto en Berlino, estos malkovrita montrokesto kun informafiŝo pri la historio de la parko, pri Zamenhof kaj Esperanto. Finiĝos la evento per interparoladoj en la parko akompanataj de muziko kaj kulinaraj prezentoj.

Grave nin subtenas la Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Kvartala Kunordigo Lichtenberg-Mezo).

Samtage, la 9-an de aŭgusto je la 15-a horo en la Konsilantara Salonego de la Urbodomo de Lichtenberg estos malfermita la ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko – Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg“.

La germanlingva ekspozicio, dulingve klarigota, estiĝas kunlabore kun la Muzeo Lichtenberg kaj informos pri la historio de la parko kaj pri esperantista agado en la distrikto. Tiu ĉi malgranda bela parko kun rondelo en la mezo proksime al la stacidomo Berlin-Lichtenberg ricevis la nomon Zamenhofpark en la 150-a naskiĝdatrevena jaro de Zamenhof.

La 23-an de julio 2009 en festena ceremonio la pola ambasada konsilan-to P. Golema kune kun la urbestrino de Berlin-Lichtenberg Christina Emmrich malkovris la novan parkŝildon. La nepo de la Esperanto-fondinto Louis- Christophe Zaleski-Zamenhof sendis salutvorton. La ideo por la nomdono aperis pro la apuda Esperanto-domo, en kiu ĝis 2015 estis la sidejo de Germana Esperanto-Asocio, de Germana Esperanto-Junularo, de Esperanto- Ligo Berlino kaj en kiu situis Esperanto-biblioteko, arkivo kaj kunvenejo de la Ĵaŭda Rondo. En la parko esperantistoj kunvenis por koncerti, renkontiĝi kun eksterlandaj gastoj, por literature pikniki kaj por flegi, planti kaj purigi. Por esperantistoj la parko intertempe ankaŭ estas turista celo.

Interalie la ekspozicio prezentos ankaŭ rilatojn de la esperantistoj al Bjalistoko kaj al la partnera urbo de Lichtenberg Kaliningrado kun la Esperanto-eldonejo Sezonoj.

La ekspozicio estos publike rigardebla dum la malfermaj horoj de la urbodomo.

Post la malfermo de la ekspozicio je la 16-a horo komenciĝos promenado al lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg, finiĝonte en la Zamenhofparko.

Do per ĉi tiu triparta evento ni konvene volas celebri la park-jubileon kaj stimuli ĝian pli oftan Esperanto-kulturan uzadon. Venu al Berlino por kune kun ni festi.

Vidu ankaŭ en la blogo de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio: https://tinyurl.com/yygrc36g

Posted in Fest, Konzert, Zamenhof-Parko, Geschichte, Uncategorized | Leave a comment

UEA prezidanto ne estos Berlinano

Per  Gazetara Komuniko 801 da la 10a de Majo 2019 informis UEA pri la elektoj al la nova estraro, kiu okazos dum la 104a UK en Lahti. La nova estraro oficos gxis  2022.

Gxis nun estas tri kandidatoj por la posteno de prezidanto, inter ili la Berlinano Adalberto [Aron Wojciech] Soczówka. Lia oferto estis rifuzita de la elektokomisiono, cxar li ne povis prezenti subtenantojn. Pri tio informas la »sendependa movada bulteno« Libera folio.

S-ano Soczówka estas konata en Berlin kiel strangulo, kiu precipe pro sia verdkolora vestajxo – inkluzive la sxuoj – provas kapti la atenton.

Li regule partoprenas en Esperanto-arangxoj, inkluzive UK, kie li estis rimarkata pro lia kostumo. En Berlino li vane provis transpreni la postenon de la prezidanto de la Esperanto-Ligo.

La Gazetara Komuniko 801 detale informas pri la elektendaj postenoj kaj la koncernaj taskoj kaj respondecoj.

Elekteblaj estas Duncan Charters (lingvisto *1948, Membro de la Akademio de Esperanto) kaj Fernando Maia (Geofizikisto *1983) prezento en  revuo Esperanto).

La nova estraro havas la malfacilan taskon trovi vojon el la aktuala krizo de UEA. Mankas mono kaj necesos profundaj sxangxoj en la organizo de la asocio.

En la dokumento pri ARKONES de la jaro 1997 troveblas prelego de

-Wojciech Soczówka “Pri la problemoj de Esperanto-movado”

Tute nova (Marto 2019) aspektas lia varbado en pola lingvo, kiu indikas, ke li ne cxesis inventi novajn projektojn. Cxifoje kun pola kafejo Mały Książę en Neukölln kun vendejo de polaj produktoj.

En Facebook estas kelkaj aktualaj informoj pri lia situcio:

Ich wurde geboren am 22.04.1947,  Geburtstag mit Vladimir Iljitsch LENIN,
Immanuel KANT und Seiner Exzelenz Oppelner Weihbischof Pawel STOBRAWA.

Nun bin ich Rentner und sehr beschäftigt mit meiner Firma:

PERMANENTA LERNADO-PERMANENTES LERNEN-KSZTALCENIE USTAWICZNE gGmbH.

Ich selbst spreche fünf Sprachen: Deutsch, Esperanto, Französisch, Polnisch, Russisch.

Ich besuchte drei Grundschulen, drei Gymnasien und drei Universitäten,
Magister rer.pol. Universität Warschau, Promotion an der Freien Universität Berlin
(ohne Erfolg) und nun Baltijskij, Federalnyj Universität Immanuel KANT, Królewiec-
Korolewiec-Kaliningrad-Königsberg.

Doktorarbeit auf Russisch:ESPERANTO als LÖSUNG des Sprachenproblems
in Europa.

Meine Interessen:Politik, Religionen, Reisen,Sprachen.

Ich werde genannt:UNVERBESSERLICHER WELTVERBESSERER-

 

 

 

Posted in UEA, UK 2019 | Tagged | Leave a comment

Onkel Max ŝatas pomstrudelon

Dum la “Patronatsfest” de la parohxo ” St. Joseph, en kiu Max Josef Metzger vivis gxis sia enkarcerigo eblis prezenti alian flankon de li. Li ŝatis pomstrudelon (Apfelstrudel)!

Dum sia tempo en Graz li prelegis por infanoj de la “Schutzengelbund” pri temoj, kiujn ni hodiaŭ nomus “populara scienco”.

En unu el tiaj prelegoj  temis pri la homa korpo, la sango-cirkulado kaj de kie venas la energio, kaj li konfesis al la demandon de lia eta aŭdienco, ke li ŝatas pomon strudelon.

Li diris tute konforme al modernaj rekomendoj pri sana manĝado:

Kion al la onklo plej plaĉas? Jen scivola demando, scivolema eta Maria?

Sed mi volas respondi al vi, kvankam mi jam vidas, kiel vi ĉiuj miris kaj  vi skuas vian kapon: ne tion, kio al mi plej bone gustas, sed kio al mi plej bone utilas!

Lakto, pano kaj farunaĵo, rizo kaj maizo, legomoj kaj fruktoj, tio estas al mi plej ŝatata.

Kaj poma strudelo?

Sed Hans, kiel vi povas esti tiel impertinenta!

Kompreneble poma strudelo, ĉar tio estas ankaŭ farunaĵo, kiu estas sana kaj utila.

Kiel en antaŭaj jaroj, la Esperanto-Ligo Berlino prezentis malgrandan infomtablon kun literaturo, kiu estis la okazo de plejparte religia naturo aux pri Max Josef Metzger.

Roland Schnell (Foto: Fritz Wollenberg)

Posted in Infostand | Tagged , , , | 1 Comment

Ponta festo Frankfurto (Odro)

Apud la limo al pollando kaj kun rigardo al la alia bordo okazis dum la 1-a de Majo 2019 la tradica »ponta festo (Brückenfest)«. Kiel en la 10 antaŭaj jaroj estis informtablo pri Esperanto, kiun organizis Ronald Schindler, prezidanto de la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio.

Ne estis facile interesigi la ĉefe maljunan Publikon pri Esperanto. Kelkaj pensis, ke temas pri hispana lingvo kaj multaj rifuzis lerni lingvon pro sia aĝo.

Dum la informtablo ekestis spontana Esperanto-renkontiĝo. Krom duona dudeko da Esperantistoj el Berlin (ĉ. 1 horo per trajno RE 1) kaj la apuda Eisenhüttenstadt alvenis grupoj de Szczecin kaj Zielona Góra.

Oni povis kunporti jus aperintan broŝuron kun la traduko de teksto de Theodor Fontane. Li priskribis en sia fama verko »Wanderungen durch die Mark Brandenburg« (migradoj tra la regiono Brandenburgio) sian vojaĝon per vaporŝipo de Frankfurt al Schwedt. Li priskribas la pitoreskan pejsaĝon kaj la aspekton de urboj (Lebus, Küstrin) de la rivero  Odro.

Fontane Frankfurt foje menciis la »Oderbruch« (Bruch = marĉo) foje en siaj verkoj. Lia patro estis apotekisto en Letschin, kie li devis helpi, kaj li poste vivis en Schiffmühle. Sur la pola flanko (tiam Neumark) li dediĉis tutan ĉapitron al Tamsel (heute Dąbroszyn) kun la kastelo kaj la preĵejo.

La 8an de Majo okazos en la popola altlernejo Esperanto-Kurso.

Pentekoste 2020 (31a de Majo /1a de  Junio) okazos en  Frankfurt (Oder) la german-pola Esperanto-Kongreso (GEK2020).

Posted in Fontane, Frankfurt/Oder, Brückenfest, Kurso, VHS | Leave a comment

Weddingweiser pri Esperanto

La retejo Weddingweiser kun la subtitolo »Die schönsten Seiten des Wedding (la plej belaj flankoj de Wedding« transprensi kontribuon de Esperanto.Berlin   Max-Josef-Metzger-Platzes pri la spontana transpreno de la la placo kaj aldonis proprn materialon.

La kontribuo havas nun la titolon »Max-Josef-Metzger-Platz vielfältig nutzbar« (Max-Josef-Metzgerl-Platz varie utiligebla) kaj ligas la pli frua kontribuoj en  Weddingweiser kun fotoj de la aspekto antaux la rekonstruo.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Literatura Pikniko en Zamenhofparko

En paska lundo, 22-a de aprilo, homoj ĝuis en la Lichtenberga Zamenhofparko posttagmeze la belan veteron kaj la trankvilon de la festotago.

Ankau 18 interesatoj pri Esperanto-literaturo renkontiĝis en la parko, kie Anna Striganova voĉlegis kaj rakontis el siaj magiaj fabeloj, originale verkitaj en Esperanto.

Ŝi en la eldonejo Impeto (Moskvo) publikigis tutan serion de fabeloj: Miraklo de unu momento (2014), Fabeloj de la mezepoko (2015), Fabeloj pri malicaj estaĵoj (2016), Fabeloj pri komenco (2017) kaj Fabeloj pri amo (2018).

Fritz Wollenberg prezentis partojn el la fabeleca rakonto „Pli ol nura lumo“ de Sabine Trenner.

Poste oni uzis la tempon por abunde interparoli. Interesaj partneroj por interparoladoj estis ankaŭ niaj gastoj Anna Gamaleya kaj Dima Schewtschenko.

Fotoj: Dima Schewtschenko kaj Fritz Wollenberg

Posted in Lesung, Berlin, Lichtenberg, Zamenhof-Parko | Tagged , , , | 1 Comment

Max-Josef-Metzger-Placo preta

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Max Josef Metzger | 2 Comments

Alexander Melnikow prelegas en Berlino

D-ro Alexander Melnikow, la konata rusa lingvosciencisto kaj Esperanto-aktivulo, dum prelegvojaĝo en majo venos ankaŭ al Berlino por prelegi pri la temo:

Homo sub Stalin ĝis Putin – viveroj de esperantisto en la tiom malsamaj epokoj

Kiam?

13-an de majo 2019 je 19h30

 Kie?

Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25

Trafikaj ligoj: Metro-stacio Platz der Luftbrücke (U6), bus-haltejo Dudenstraße/Katzbachstraße respektive Monumentenstraße (104, 140)

Alexander Melnikow dum prelego pri metodiko de Esperanto-instruado la 10-an de februaro 2002 en Lega kaj Galeria Kafejo mittendrin en Berlin-Prenzlauer Berg
Foto: Fritz Wollenberg

Aleksandro S. Melnikov naskiĝis en 1951, esperantistiĝis en 1965, profesoris kaj estris katedron de fremdaj lingvoj de teknika universitato, membro de la Akademio de Esperanto, laŭreato de la premio je la nomo de akademiano Paul Ariste (pro kontribuo al interlingvistiko), dum pluraj jaroj –kunlaboranto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Poznana Universitato.

Diplomiĝis fakultate de kemio, poste – pri la angla lingvo, en 1990 doktoriĝis pri teorioj rilataj al internacia planlingvo, en 2004 defendis la unuan kaj, eble, solan en la mondo habilitacian disertacion pri tio, kio ebligas al Esperanto krei, konservi kaj transdoni kulturaĵojn, kia estas lingva personeco de tipa E-kulturano, kiel naskiĝas esperantonimoj, kiujn rimedojn Esperanto havas por estetikeco kaj emocieco de tekstoj ktp.

Aŭtoras centon da sciencaj kaj popularigaj artikoloj kaj dekon da libroj en la rusa kaj Esperanto.

Lian verkon “Gvidlibro tra Esperantio…” (2015) akademiano Carlo Minnaja nomis mejloŝtono de la E-kulturo.

En la movado – klubestro en Rostov-na-Donu (kvinon da jaroj eĉ profesia), SEJM-prezidanto, Ĉefdelegito de UEA en Sovetio ktp. Ekde 1968 (tiam lernejano) instruis Esperanton en diversaj landoj: dum la Bergena UK, kadre de la projekto Indiĝenaj Dialogoj en Nederlando, en NASK (Usono), Barlastono (Britio) k.a., prelegis en dekoj da landoj: de Japanio ĝis Hispanio, de Islando ĝis Aŭstralio.

(laŭ Esperanto in Hamburg)

 

 

Posted in Vortrag | Tagged , | Leave a comment

Honorigo Metzger 2019 kun Sankta Meso

En la vespero antaux la »Sankta Ĵaŭdo« (17a de aprilo 2019) okazis en la  pregxejo St. Joseph (Müllerstrasse 161, Berlin-Wedding) Sankta Meso memore al Max Josef Metzger. En sia prediko la  Domprobst Prälat Tobias Przytarski memorigis, ke Metzger gxis lia enkarcerigo vivis apud la pregxejo.

Poste okazis solena disponigo de florkrono de la »Parohxo St. Joseph Pfarrei St. Elisabeth« antaux la memortabulo en Willdenowstrasse.

Cxar la memorigo pri la morto de Metzger cxijare kongruis kun la »Sankta Semajno« Domprobst Przytarski atentigis pri la analogio inter Metzger kaj la pasiono de Kristo. Ankaux cxe Jesuo estis perfido, kiel okaze de la tiel nomata »memorando«, kie ne atingis konfidenculo en la ekumena movado, sed estis transdonata al la sekreta polico (Gestapo).

Domprobst Przytarski zitis el la teksto, kiu interale postulas »progreseman socipolitiko (garantio de laboro, salajro kaj viveblecojn por cxiuj, naciigo de minoj, elektrejoj, fervojoj kaj de la grandbienoj kun kampoj, arbaroj kaj lagoj, socia impostxa politiko indulge la malfortuloj)« kaj »honesta pacpolitiko surbaze de etika vero kaj fideleco inkluzive de socia justeco«.

Tio estis suficxe por kondamni Metzger pro »Ŝtatperfido« al morto, puno, kiu ankaux montras paralelon al kristo.

En la petoj estis ankaux la mencio de proceduro por Beatigo, kiu ekis antaux preskaux du jardekoj kaj kie oni devas atendi la decidon de vatikano.

Bedauxrinde ne estis mencio de la aktiveco de Metzger por Esperanto, sed la Esperanto-Liga Berlin estis invitata, partpreni en la »Patronatsfest« der parohxo St. Joseph la 5an de majo 2019 en la korto malantaux la pregxejo. Tradicio tie  eblas informi pri Esperanto gxenerale kaj pri la aktiveco de kristanaj Esperanto-organizoj.

Posted in Max Josef Metzger | Tagged | 1 Comment