Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
Kontakto
Meta
Festlibro por Ulrich Lins
Bv. legi la germanan version. Esperanto-versio aperos baldaŭ.
Posted in Berlin, Neuigkeiten
Leave a comment
Invito al Zamenhoffesto en Berlino – 2018-12-15
Venu al nia
Zamenhoffesto 2018
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:
Loko: Kiezspinne – Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin
Tempo: Sabate, la 15-an de decembro 2018,
15:00*-21:00 h
Provizora programo:
-
Malfermo
-
festprelegeto (Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov)
-
Salutvortoj de gastoj
-
103-a Universala Kongreso en Lisbono
-
Prezentado de interesaj libroj
-
Koncertoj de Stefo kaj ĴeLe/2.
-
Komuna kantado
Dum la tuta tempo de la aranĝo:
-
Libroservo
-
Ekspozicio „Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa jaro 2018”
Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!
Partoprenkotizo (inkluzivas muzikon, kafo- kaj teo-trinkadon kaj bufedon)
10,00 € (germanoj kun regulaj enspezoj)
Rabatite: 5,00 € (polaj amikoj kaj germanoj senlaboraj)
Ni vidos nin en Berlino,
Ĝis tiam
Ronaldo
prezidanto EABB/ELB
Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: , tel.: +49 1514 1419673
La invito sur unu folio por presi kaj distribui kun papera aliĝilo.
Trafika konekto al Oranĝerio:
- metrostacio Magdalenenstraße (U5), elirejo Frankfurter Allee/Schulze-Boysen-Straße (Ruschestraße)
Posted in Fest, Berlin, Kiezspinne
Leave a comment
Berlinanoj en GIL-Konferenco
Tradicie la jara konferenco de GIL (Gesellschaft für Interlinguistik) okazas en Berlino. Ĉijare la konferencejo estas Jugendherberge Berlin Ostkreuz (Marktstraße 9-12, 10317 Berlin) en la kvartalo Friedrichshain de la 23a ĝis 25a de Novembro 2018.
La ĉeftemo estas (al la germanlingva programo) :
Sprache und Globalisierung
(Lingvo kaj Tutmondiĝo)
“Tutmondiĝo – ŝanĝoj por paco?” estis la kongresa temo de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999 en Berlino, Germanio kun 2 712 aliĝintoj. Bv. vidi ankaŭ Kofi Annan al UK en Berlin 1999.
En la kompleta programo (PDF germanlingve) estas la nomoj de diversaj Berlinanoj, kiuj prelegos:
- Dr. Cyril Robert Brosch (Berlin): Einige Bemerkungen zur Muttersprachlichkeit in Esperanto
- Roland Schnell (Berlin): Querverbindungen zwischen Esperanto und der
lebensformerischen Zeitschrift „Der Vortrupp“ - Ortwin Zeitlinger (Berlin): Eine universale Orthografie
Detaloj estos en la germanlingva versio.
Posted in Vortrag
Tagged Brosch, Schnell, Vortrupp, Lebensreform, Haase, Blanke, Kliemke, Pachter
Leave a comment
Temoj Danziger 50
8-a de oktobro, 19:30 prelego de Johann Pachter,
»Esperanto-najbaroj en Europo«. kiu li prezentis en ĉijara ARKONES en Poznano,
Vidu ankaŭ: Danziger50.com
22-a de oktobro 2018, 19:30 h
- Rerigardo al la Esperanto-festivalo ARKONES (septembro 2018 en Poznano) – Raporto en esperantio.net
- Esperanto-ludsemajn
fino ABELO kun Jessica Grasso kaj aliaj partoprenintoj
12-a de novembro 2018: 19:30
Araksja Elbakjan, armena Esperanto-instruist
26-a de novembro 2018, 19:30 h
Jubilea Festo – estos speciala invito
10-a de decembro 2018, 19:30 h
Fritz Wollenberg prezentas la libron »En La Mondon Venis Nova Lingvo«
Estas festlibro okaze de la 75-a naskiĝdatreveno de la historiisto kaj japanologo d-ro Ulrich Lins. (Okaze de Tago de la Esperanto-Libro la 15-an de dec.)
La Zamenhofa tago (15-a de decembro) estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859–1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en Esperantujo. Ĝi estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro[1] kaj la Tago de la Esperanto-kulturo[1][2].
Kun kontribuo de Fritz Wollenberg: La kuraĝulo el Neuruppin. Ludwig Schödl – elstara germana esperantisto kaj pedagogo kun civitana kuraĝo.
Esperanto-Fachgruppe im Kulturhaus »ZENTRUM danziger50« des Kulturvereins Prenzlauer Berg e.V.
Danziger Straße 50, 10435 Berlin in der Kellerbar (Klingelknopf: Gewölbekeller)
Posted in Vortrag, Danziger 50
Leave a comment
Miro pri Prenzlova Monto
En la kvartala revuo »Prenzlauer-Berg-Nachrichten« de septembro troviĝis kontribuo de kun la titolo: »Prenzlova Monto. Was soll das?« pri la teksto sur la fasado de la domo Danziger Strasse 50.
En Prenzlova Monto al Apolono kaj al Muzoj
En la domo troviĝas ne nur la Kulturverein Prenzlauer Berg (KVPD), sed okazas de jaroj la regulaj renkontiĝoj de la Esperanto-grupo, kiu estas membro de ĉi tiu ascocio. La miris pri la teksto en »stranga fremdlingvo« kaj komencis esplori. Ŝi sukcesis kontakti Fritz Wollenberg, kiu organizas la kunvenojn de la Esperantistoj, kaj eksciis de li pri la ekesto.
Li klarigis, ke la domo dum certa tempo ne estis uzata kaj post renovigo dum la 2000aj jaroj iĝis renkontiĝejo de Kulturverein Prenzlauer Berg (KVPD). La tiama estro Bernd S. Meyer havis la ideon kaj petis la tradukon al Esperanto. La teksto rilatas al simila surskribo de la Ŝtata Opero, kie estas legebla: »Reĝo Friedrich al apolo kaj la muzoj« en latina lingvo.
Franz Club (GDR). En la turoĉambro oni lernis Esperanton
Tio honorigis la longjaran aktivecon de la Esperantistoj en la asocio. Wollenberg klarigas, ke Esperanto-grupo ekzistas de 1965, kaj ke li partoprenas de 1966. La unuaj kursoj estis en Prenzlauer Allee 217 kaj en la turoĉambro super »Franz-Club«.La klubo estis vaste konata diskoteko en orienta Berlino dum la periodo de GDR.
Poste la grupo translokiĝis al Kollwitzstraße 93, poste als lernejo Schönfließer Straße. Ekde 2006 ekzistas la renkontiĝejo en Danziger Straße 50.
Dum la solena malfermo 2006 okazis la inaŭguro de la surskribo, kiun la tiama estro Thilo Schwarz-Schlüßler propramane fiksis sur la fasado.
La aliro de Fritz Wollenberg al Esperanto
deziris ekscii, kial Fritz Wollenberg dum tiom da jaroj okupiĝis pri esperanto kaj li respondis, ke li konatiĝis al amikoj kaj konatuloj el plej diversaj landoj. Ĉar la Esperanto-Movado estas bone interligita oni ĉiam povas trovi ion kaj povas bone komuniki. Aliflanke la lingvo mem estus interesa, pro la logika kaj racia strukturo de planlingvo. Estas amuza por li eksperimenti kun la lingvo kaj okupiĝi pri la literaturo.
Eble kelkaj legantoj de »Prenzlauer-Berg-Nachrichten« nun pli bone komprenas ejon en sia kvartalo kaj povas esti, ke ili eĉ interesiĝos pri Esperanto.
estas la ĉefo de la redakcio. Ŝi studis hat kultursciencon, »Gender Studies« kaj sciencon de la amaskomunikiloj (Medienwissenschaften). Ŝi laboris por »Berliner Morgenpost«, »Berliner Rundfunk 91,4« kaj »Magazin drehscheibe für Lokaljournalismus der bpb«.
Ŝi okupiĝis pri lingvoj, ekzemple en kontribuo la semajna revuo “der Freitag” pri »Wie Marketingstrategien unsere Sprache beeinflussen« (Kiel varbaj strategioj influas nian lingvon).
Roland Schnell
Posted in Danziger 50, Geschichte
Leave a comment
»Kleiner Richard« pri la Somera Festo

En la informilo »Kleiner Richard« drei 2018 da la Quartiersmanagement »Richardplatz Süd« transformiĝis la somera festo sur la Esperantoplatz al Esperantofest. La teksto substrekas la gvidan rolon de la Esperanto-Ligo Berlin. Sur paĝo 3 legeblas en ruĝa skribo »Dankon, karaj amikoj« – apud foto de Jonny M. antaŭ la panelo »Esperanto bona ideo«. Ĉu oni povus atendi pli?
Ampleksa raporto de la 6a Sommera Festo kun multaj fotoj de Fritz Wollenberg estas de komeco de Septembro . La invito kun la afiŝo estas de komenco de aŭgusto.
Posted in Esperantoplatz
Leave a comment
6-a Somera Festo sur Esperantoplaco – bonhumora – kvartalorientita – mondmalferma

La jamajkaj palmoj sur la afiŝo promesis ne tro multe. Jonny M. entuziasmigis ankaŭ ĉijare la vizitantojn de la Somera Festo sur la Esperantoplaco merkrede, la 29-an de aŭgusto per regea muziko, kaj li kantis ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en japana kaj hispana lingvoj. 
Aldone li komentis siajn engaĝitajn kantojn en germana kaj rakontis pri siaj Esperanto-vojaĝoj kiel kantisto. „Dankon al miaj plej bonaj amikoj en la mondo“, li kantis kaj nomis kelkajn. Por alispeca bonhumora muziko ĉe la komenco kaj fine de la festo zorgis Hartmut Mittag per tirharmoniko kaj meze de la festo Alexander Danko per akordiono.
Per la salutvortoj de la tri aranĝantoj Ronald Schindler por Esperanto-Ligo Berlino (ELB), Rolf Kemnitzer por Interkulturelles Theaterzentrum (Interkultura Teatra Centro – itz) kaj Christian Schaaf por A-Z Hilfen Berlin (A-Z Helpoj Berlino) estis malfermitaj la festo kaj la evento „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!”, kaj apud belaj paroloj pri suna vetero kaj la belega atmosfero estis priparolitaj problemoj sur la placo kaj en la kvartalo.
La distrikta konsilanto Jochen Biedermann, kiu pasinte povis rigardi el sia loĝejo al la placo, ĝojis pri tio, ke la placo nun fariĝis loko de renkontiĝoj, sed en sia salutvorto li precipe parolis pri kreskantaj problemoj pri luado kaj alvokis la homojn, turni sin al la Mieterberatung (Konsilejo por luantoj).
La interkulturan karakteron de la festo substrekis la elpaŝo de la direktorino de Pola Instituto Berlino. Ŝi komence de la festo ripetis la tradician „Bonvenon sur la Esperanto-placo en pola lingvo: „Witamy na Esperanto-Placu!” 
En salutvorto ŝi akcentis pri la speciala rilato de Pollando al Esperanto kaj ĝia kreinto Ludwig Zamenhof, indikis pri konataj internaciaj Esperanto-aranĝoj en Pollando, ekzemple la kulturfestivalo ARKONES en Poznano, kaj pri evento de sia instituto en junio ĉi-jare sub la temo “Esperanto kiel portanto de Esperanto-kulturo”.
Ke Pollando aperas kiel naskiĝando de Esperanto, ke ĝi havas ĉi tiun internacian lingvon ekde 2014 sur la listo de sia kulturheredaĵo kaj grave kontribuas al la internacia Esperanto-kulturo, ankaŭ evidentiĝis en la multe atentita germanlingva ekspozicio “Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa jaro 2018”.
La ekspozicio montris, kiamaniere homoj, unuiĝoj, institucioj en multaj landoj de Eŭropo kontribuas al la Esperanto-kulturo. Estis prezentitaj inter alie eldojnejoj kiel „Sezonoj“ en Kaliningrado (Ruslando) kaj „Flandra Esperanto-Ligo“ en Antverpeno (Belgio), verkistoj kaj verkistinoj kiel William Auld (Skotlando – Granda Britio) kaj Spomenka Štimec (Kroatio), organizaĵoj kiel Universala Esperanto-Asocio (sidejo en Roterdamo – Nederlando) kaj la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (sidejo en Vilno – Litovio), kulturaj institucioj kiel la Esperanto-Muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ÖNB) en Vieno (Aŭstrio) kaj la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio).
El la pli ol 100 vizitantoj de la festo ĉirkaŭ 20 parolis Esperanton. Eksonis apud la germana ankaŭ la hispana, la araba kaj aliaj lingvoj. Oni ĝuis la kukon, mem faritan de kunlaborantoj de A-Z Hilfen, aŭ la senalkoholajn koktelojn, aŭskultis la muzikon aŭ informis sin ĉe la standoj de la unuiĝoj pri iliaj ofertoj.
Unuafoje ĉeestis en la festo Yopic e.V. (r.A.), unuiĝo, kiu donis al la vizitantoj de la festo instigojn por receptoj sen viando, por apartigo de rubaĵo kaj por persona kontribuo al protekto de klimato. Ĉe la stando de la Quartiersmanagement (Kvartala Manaĝado) apud multaj informmaterialoj estis kvizo, per kiu oni spertiĝis pri la kvartalo. Kian subtenon A-Z Hilfen (A-Z Helpoj) donas al senloĝejaj junaj homoj, tion klarigis la kunlaborantoj en la kafejo.
Al amuzlegado en Esperanto libroj, al rigardo en la vortaron aŭ en la lernolibron instigis la Esperanto-stando, ĉe kiu la Esperanto-spertulo Gerd Bussing donis informojn. Reprezentanto de la partio „Eŭropo Demokratio Esperanto”, partoprenonta en la Eŭropa baloto, klarigis, kial laŭ lia opinio komuna lingvo estas grava por Eŭropo.
Infanoj estis tre bonvenaj en la festo. Multaj unue volis esti ŝminkitaj ĉe la ŝminkstando de itz, kelkiuj unue turnis sin al la butonaparato ĉe la A-Z-Hilfen-stando aŭ kuris al la najbara pilkluda placo por pilkludi kun la kunlaborantoj de la Junulara klubo de AWO „Die Scheune“ (Garbejo). Kuraĝaj knabinoj el la Löwenzahn-Grundschule (Leontoda baza lernejo) eĉ elpaŝis kaj ricevis multe da aplaŭdo por ilia kantado.
Ekde 16-a horo interesuloj entreprenis esplorekskurson en la preĝejo Sankta Rikardo, malfermita pro la somera festo . Sinjorino Patermann sperte respondis la demandojn pri la altarvando, pri pentraĵoj, reliefoj kaj aliaj objektoj en la monumente protektita preĝejo.
Samtempe aliaj jam ĝardene agadis sur la verdaj areoj de la placo, gviditaj fake de kunlaborantoj de „Kiez und Natur” (Kvartalo kaj Naturo) kadre de la projekto „Empowerment für Umweltbewusstsein“ (Kapabligo por media konscio). Plantoj, materialoj kaj iloj estis je dispono. Jam unu semajno antaŭ la festo dum evento estis forigitaj herbaĉoj kaj rubaĵo de la placo, estis farbigitaj la benkoj kaj pentritaj salutoj en Esperanto sur ili. Ankaŭ la skribo sur la memortabulo antaŭ la kverko estis renovigita.
Ni ne sukcesis, ĝustatempe renovigi la detruitan montrokeston. Pro tio la informfafiŝo pri la placo nur provizore estis instalita. Sed pri la nova montrokesto oni laboras.
Per la financoj el la agadfonduso de la Kvartala Manaĝado Richardplatz Sudo kadre de la programo Sociala Urbo, per la persona engaĝo de loĝantoj kaj aktivuloj de unuiĝoj kaj institucioj kaj ilia teama spirito la 6-a Esperantoplaca festo kun agadoj, renkontiĝoj kaj interparoladoj estis sukcese aranĝita kvartalorientite kaj mondmalferme.
Fritz Wollenberg (teksto kaj fotoj)
Kofi Annan al UK en Berlin 1999
La morto de Kofi Annan instigas mencii la rilaton de li, kiel Ĝenerala Sekretario de UN, al Esperanto. En lia mesaĝo al la 84a UK en Berlin 1999 (en angla lingvo) lia lasta frazo estis en Esperanto »En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson« kaj Osmo Buller (tiam Ĝenerala Direktoro de UEA) memoras, ke li faksis laŭ peto de Annan la tradukon. Buller aldonis: »Poste Annan sendis mesaĝon ankaŭ al la UK-oj en 2000 (Tel-Avivo) kaj 2001 (Zagrebo), finante ilin per la samaj vortoj.«
La salutvorto troviĝas en la ĉiutage kongresa kuriero »Pordego al Kongreso« 2-a de aŭgusto 1999 sur la dua paĝo. (PDF kompleta).
Estas certa progreso, ĉar Aleksej Salomatov rimarkis en » La Ondo de Esperanto. 1997. №5 (36)» pri la kongreso en Adelajdo (Aŭstralio, 19–26 jul 1997) »Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN, sendis al la kongreso salutmesaĝon, en kiu li sukcesis ne mencii la vorton “Esperanto”, krom en la nomo UEA.«
La Mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN al la 84a UK en Berlin:
Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la homaj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ekfuriozas genocido. Sen-egala lukso apudas teruran malriĉon — la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.
Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot-komerco, la “lavado” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas “problemoj sen pasportoj”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.
En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon — kaj batali kontraŭ minacoj al la paco — postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio — la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj — montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.
Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo: “La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.
En La Ondo de Esperanto. 1999. №8–9 (58–59) troviĝis tre favora raporto de Halina Gorecka pri la kongreso en Berlin. Supzeble ŝi partoprenos 2018 la Zamenhof-Feston en Berlin. Ŝi skribis:
La kongreslando kaj speciale la kongresurbo grave influas la programon de UK, kvankam unuavide ĝi estas tradicia. Ĉi-foje aparte sukcesaj estis esperantologia konferenco, terminologia kunveno kaj Nitobe-simpozio. Krom la multaj fak-kunvenoj, menciendas fak-ekskursoj; ekzemple, fervojistoj vizitis grandan fervojo-konstruejon en la centro de Berlino, kaj IKEF (komerco kaj ekonomio) organizis viziton de Humboldt-Universitato kaj de la Komerca Ĉambro.
Bona ideo pri la kulturetaĝo Forge ebligis en neformala etoso ĝui multajn muzikajn prezentojn. Klasika muziko ĉefrolis, kaj mi konvinkiĝis pri la praveco de la fama Berlina melodio “Berlinanoj ŝatas muzikon”. La plaĉe kunmetita programo de la Nacia vespero, kiun lerte gvidis Martin Haase, lumbilde konatigis la kongresanojn kun la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo, dum alternis muziko, kantoj kaj dancoj. Plezurigis min satira citaĵo de Kurt Tucholski pri Berlino kaj du kanzonoj de Bertold Brecht plenumitaj de Barbara Kellerbauer germane kaj Esperante. Cetere, enirante en la salonon ĉiu ricevis la programon de l’ vespero, kiu helpis bone sekvi la erojn kaj konservi ilin en la memoro.
Estas tamen menciinda, ke malgraŭ ŝia pozitiva prezento de la reago pere de amaskomunikiloj, la Esperanto-Movado en Berlin tute ne profitis de la kongreso per konsiderinda kresko de membraro aŭ nombro de parolantoj. Sed tio supozeble validas por ĉiuj kongresurboj, ĉu nacia, ĉu UK.
Ne nur en berlinaj gazetoj aperis pozitivaj artikoloj, sed ankaŭ en multaj tutgermanaj ĵurnaloj, cetere en la tre renoma Der Spiegel. 29 jul en la urbodomo de Berlino okazis gazetara konferenco kun 25 venintaj ĵurnalistoj, kaj ne malpli ol dudeko da aliaj venis por peti informojn ĉe la kongresa gazetara servo.
Invito Somera Festo Esperantoplaco 29-a de aŭgusto

6-a Somera Festo sur Esperantoplaco
interkultura – kreiva – kvartalkonvena – nekomerca!
La 29-an de aŭgusto de 15-a ĝis 18-a h vizitantojn de diversaj aĝoj atendas sur la Esperantoplaco bunta programo kun rege-muziko, dancado, kantado, informstandoj, ekspozicio, aktivaĵoj por infanoj kaj junuloj (ankaŭ sur pilkluda placo apude), ĝardena agado sur la verdaj areoj, la publika elpaŝo “Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!”, malkovra ekskurso en la Rikardo-preĝejo, kreivaj agadoj por aranĝado de la placo kaj oferto de kafo, kuko kaj nealkoholaj trinkaĵoj.
Celo
Per la festo ni volas subteni la najbarecan kaj interkulturan interŝanĝon en la kvartalo, interligi geloĝantojn kaj geagantojn kaj plifortigi respektoplenan kunvivadon.
Ekspozicio
„Esperanto-kulturo en la Eŭropa Kulturheredaĵa Jaro 2018“ estas la temo de ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino
Montrokesto
La Interkultura Teatra Centro preparas la riparadon de la grave difektita montrokesto sur la Esperantoplaco.
Aranĝantoj
A-Z Hilfen Berlin gGmbH, , Tel. 63 225 130
Helpoj por homoj ne havantaj loĝejon aŭ pri tio minacataj kun specialaj sociaj malfacilaĵoj kaj helpoj por homoj kun anima handikapo
Interkulturelles Theaterzentrum Berlin, ,
Artaj kaj pedagogiaj projektoj por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj en la kvartalo
Esperanto-Liga Berlin e. V., , Tel: 5106 2935
Disvastigo kaj utiligado de la internacia lingvo Esperanto por la interkompreniĝo de popoloj
Partoprenantaj unuiĝoj kaj institucioj
Quartiersmanagement Richardplatz-Süd,
Kiez & Natur – Projekt: „Empowerment für Umweltbewusstsein“,
AG.Urban, Projekt “Kool im Kiez“
Yopic e.V., Projekt “be inspired – Klimaschutz im Richardkiez”, Tel.: 030.23948650,
Kolektado de receptoj sen viando – testo por rubaĵapartigo – fotoj kun terglobo
Preparoj
La 29-an de aŭgusto la partoprenantoj de la preparlaboroj por la festo renkontiĝas ekde la 12-a h sur la Esperantoplaco.
La 23-an de aŭgusto ekde la 10-a h interesuloj renkontiĝas por flegi la Esperantoplacon prepare al la festo. Ni tiam ankaŭ volas pentri sur la verdajn latojn de la benkoj per blanka farbo surskribojn en Esperanto, ekz. “Bonvenon sur la Esperantoplaco!” kaj “Saluton amiko!/Saluton amikino!” ktp.
Posted in Infostand, Fest, Konzert, Esperantoplatz
Leave a comment
Kristina Auer