Kiam? 26-a de junio je 19h30. Kie? Danziger Straße 50 en Berlino Prenzlauer Berg. Kio? Julilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio 1903-2014
Sur Neuköllner.net de 20a de Junio 2017 estas informo pri arta projekto en la kadro de la festivalo „48 Stunden Neukölln“ en la kapelo de la tombejo St. Thomas.
Ŝi informis, ke la ideo venis pro Esperanto. Ŝi loĝis en Neukölln kaj foje pasis ĉe Esperantoplatz. Kiam ŝi vizitis la judan tombejon en Varsovio, ŝi vidis la tombon de Zamenhof. La aspekto de la tombo motivigis al esploro pri la persono kaj la verko.
La kutima vendreda kuveno en restoracio Arema (Moabit) okazis la 9-an de junio. Estis du komencantoj kaj gasto el fora Belgio, kiu sendis fotojn. Restis nur la veteranoj.
David Trembla(gasto), Roland Schnell, Johano Pachter, Raimund Riedel
Dum la jarĉefkunveno en Freiburg/Breisgau la membroj de Germana Esperanto-Asocio elektis la berlinanon Ulrich Brandenburg kiel novan prezidanton.
La antaŭa prezidanto Sebastian Kirf deklaris sian demision pro sanaj kialoj.
Pri la nova prezidanto estas gazetara informo (germanlingve) en regiona informilo.
Ulrich Brandenburg loĝas de kelkaj jaroj en Berlin kaj prezentis komence de junio en Danziger50 la kongreslandon Portugalio (UK2018), kie lie servis kiel ambasadoro de la Federacia Respubliko de Germanio,
La berlina gazeto »junge Welt« tute nerimarkite prezentis en la numero de la 5a de aprilo 2017 tekston kun la konfuziga titolo »Rotlicht Esperanto«.
La auxtorino (?) Kahina Rabbaoui prezentas konatajn faktojn pri Esperanto.
Fine estas mencio de la komunikiloj Emoji, kiuj estu nova internacia lingvo. La romano »Moby Dick« de Herman Melville aperis sub la titolo »Emoji Dick« kiel la unua romano. Elbe estas pli facile legi la Esperanto-version.
Ĝis nur ekzistas nur kelkaj statistikaj datumoj pri la partoprenantaro, sed neniu konkluda resumo. Lu verkis tekston por la Eŭropa Bulteno, kiu prezentas nur la programon, sed sen prijuĝoj aŭ eĉ mencii la enhavon de la prelegoj aŭ kunkludojn el la diskuto.
Kun salutoj el Varsovio, kie mi pliajn tagojn povis ĉeesti en agrabla E-amika rondo, sekvante tre belan kongreson, altnivelan artan programon kaj same prelegojn, kiuj ekzemple tiu de nepino de Zamenhof. Kortuŝe estis veturi per buso de linio Esperanto al juda tombejo, por ĉe la tompo de Ludoviko kaj apuda tiu de Klara, aŭskulti legadon de prozo de Ludoviko, kaj ĉx parton el la buŝo de nepino.Fine mi kuŝigis nome de ELB/EABB blankajn rozojn sur la tombo. Post tio Roman Dobrzynski lerte gvidis nin ankaŭ al tombojn de aliaj familianojn kiel patro Marko, aŭ gefratoj de Ludoviko. Roman tre interese parolis pri la familia historio kaj mi eksciis multe da novaĵojn interesajn. Li eldonis tute novan libron pollingve Zamenhof w Warszawie kaj mi esperas baldaŭan aperon de tiu en E.Entute gratulojn al organizantojn de tiel altnivela kaj impresa aranĝo. Bedaŭrinde ke nur malmultaj E-germanoj ĉeestis.
Malmultaj Germanoj signifas: Pli ol antaŭ 100 jaroj. Tiam nur unu germano ĉeestis: La Hafenkapitän Neubarth, ĉar Varsovio estis okupita de la germana armeo. Tial mankis ankaŭ aliaj eksterlandanoj, precipe rusoj.
Prelego de Horst Gruner ein Danziger 50 la 25-an de aprilo 2017
En informoj pri Esperanto en Afriko kutime aperas la nomojn de manpleno de aktivuloj, kiuj krome loĝas dise en diversaj landoj. Estas malfacila ricevi el Eŭropo fidindan bildon pri la vera situacio de Esperanto en afriko. La juĝo, ĉu la amasoj de junaj lernantoj sur la fotoj fakte ekzistas kaj je kiu grado ili kapablas uzi Esperanton, ne estas facile.
La afrikanoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti en Eŭropo dum kongresoj kaj seminarioj kutime devis venki altajn barilojn antaŭ sia alveno. Ofte la petoj pri vizo estas rifuzitaj sen motivigo de la ambasedejo en la hejmlando. Kutime por Schengen-vizo necesas temporaba vojaĝo al la ĉefurbo, kie oni devas persone deponi sian peton kaj detale informi pri sia financa kaj ekonomia situacio.
Tial estis ege instruiga, ke en la persono de Horst Gruner ekscii pri Esperanto en afriko de fakulo, kiu vivis multajn jarojn en diversaj afrikaj landoj. Li laboris en la diplomata servo de la Federacia Respubliko de Germanio kaj pasigis dum la lastaj jardekoj longan tempon en diversaj landoj, interalie Tanzanio, Kamerunio kaj Kongo.
Ĉe la Dua Tanzania kongreso de Esperanto en Mwanza, 1994 – sub la severa rigardo de eksa prezidento Nyerere
Li povis montri fotoj de kongresoj kaj de renkontiĝoj en privata atmosfero. Ofte li povis eĉ instrui Esperanton al malgrandaj grupoj. Pri lia spertoj li raportis 1994 en »revuo Esperanto« sub la titolo »Esperantumu ĉe la fontoj de Nilo« (87/2: 26)
Dum du jaroj li vivis en Daressalam, kie li instruis Esperanton kaj flegis lokan grupon. Li ekzemple partoprenis la Esperanto-kongreson en la urbo Moshi, de kie oni havas imponan vidon al la monto kilimanĝaro. La plej alta pinto (5.892 m) nomiĝas Kibo kaj tio estas la nomo de kafejo en Berlin Wedding, kie ĉiumonate okazas esperantista ludrondo.
100 jaroj antaŭ Horst Gruner estis alia Berlina Esperantisto en Daressalam. Estis la inspiriga Ernst Kliemke, kiu estis direktoro de la orientafrikana fervojo kaj de la orientafrika banko.
Horst Gruner konatiĝis al junulo, kiu ege deziris viziti la lernejojn, sed li eĉ ne posedis pantalonon. Estis Mramba Simba Nyamkinda, la nun urbestro de la malgranda komunumo Salama en la okcidento den Tanzanio. La evolŭelpa organizo Mazingira (Swahili por medio) subtenas liajn projektojn (lernejoj, akvo, subteno por orfoj, mikrokreditoj) per mono de Esperantistoj en la tuta mondo. Estas jarraportoj pri la progresoj kaj la utiligo de la financaj rimedoj
Unu el la projektoj estas radiostaco (FM 91,7 MHz) en Bunda, pri kies celo estas detalaj informoj en la jarraporto 2016. Raporto pri la ekfuncio de la radiostacio aperis 2011 en »kontakto« (PDF) Por aktualaj informoj estas uzata Twitter kaj Facebook.
Kulmino de la aktivecoj de Mramba Simba certe estis la 6-a afrika Esperanto-kongreso in Bunda fine de la jaro 2016, en kiu eĉ partoprenis korea vojaĝgrupo. Eble la unua malgranda paŝo por evoluo de turismo per Esperanto.
2017 okozos la unuan fojon Internacia Junulara Kongreo (IJK) en afriko. Inter la 5-a kaj 12-a de aŭgusto en Aneho (Togo).
Ĉiuj povas ebligi al junaj afrikanoj la partoprenon per donaco. Eblas per 1 $ kiel simbola kontribuo aŭ per 32 $ por unu tago respektive per 199 $ por la tuta kongreso ĝis 2.899 $ kiel »ora sponsoro« kun libera eniro.
Horst Gruner estas en konstanta kontakto kun afriko. Sur foto el la jaro 2012 li estis videbla dum la disdono bei der Verleihung von Urkunden an de atestoj al partoprenantoj de Esperanto-kurso en la “Paroisse Sainte Rita, Mont Ngafula” (kvartalo de Lukunga en Kinshasa, Demokrata Respubliko Kongo)
Pri la Esperanto-instruado oni povas ekscii en kompilitaj informoj (DOC) de D-ro Lajos (Ludoviko) Molnár kaj D-rino Julianna (Julinjo) Farkas
Kongo Demokratia Respubliko (Kinŝasa)
Paroisse Catholique Sainte Rita, Cité Pumbu, Commune de MONT NGAFULA, Kinshasa – RDC; kursogvidanto: F-ino Alexandrine OMBA TSHAMENA; paperpoŝta adreso: EKM Projekto Esperanto en Lernejoj B.P. 761 KINSHASA XI. RD CONGO / DR KONGO; retpoŝta adreso:
Iniciatinto de la projekto: S-ro Emile MALANDA NIANGA,
Ecole primaire TATA MAMA, 45 bis, Avenue Kukiele, Quartier MFIDI, Commune de Makala, Kinshasa-RDC; paperpoŝte: EKM, Projekto Esperanto en Lernejoj, B.P. 761 Kinshasa XI. RD Congo; kursogvidanto: S-ro Ben BONANZA KATUSEVANAKO; retpoŝtaj adresoj: ; Laŭ la informo de S-ro Emile MALANDA NIANGA en la lernejo okazas ankaŭ edukado de estontaj instruistoj de Esperanto.
Esperanto en la KULTURA TAGO EN KINŜASO (filmo kun kaj de Alexandrine)
Pri la evoluo de Esperanto en afriko Horst Gruner konsilis la libron de Heidi Goes (Afero de Espero) Estas traduko de ŝia diplomlaboro (Universitato Gent en Belgio el la jaro 1999), kiu nur traktis Togon kaj Tanzanion. En la Esperanto-Versio (Download PDF) estas ĉiuj landoj.
La verkisto kaj vojaĝanto Tibor Sekelj realigis en la jaro 1962 unujaran »Karavanon de Amikeco« kun 8 partoprenanoj el 4 landoj en 2 aŭtoj. Ili vizitis Egiption, Sudanon, Etiopion, Somalion, Kenion kaj Tanzanion. Sekelij verkis libron originale en Esperanto kun la titolo »Ĝambo rafiki« (Swahili: Saluton, amiko).
Tamen al la projekto de Sekelij mankis la longa spiro, ĉar neniu poste zorgis pri la kontaktoj. La multaj raportoj en lokaj kaj nacia gazetoj voporiĝis, ĉar neniu poste zorgis pri la novaj adeptoj.