Ĉiam, kiam mi lernas novan lingvon… La 5-a Somerfesto sur la Esperantoplaco kun rege-kantisto Jonny M

Regis bona humoro inter la ĉirkaŭ 100 vizitantoj de la Somerfesto sur la Esperantoplaco, el kiuj 20 parolis la lingvon Esperanto. La atentokaptaj kantoj de la rege-kantisto el la ĉirkaŭo de Kolonjo temis pri la ĝojo de lingvolernado, pri la pozitiva forto de la toleremo, pri liaj Esperanto-amikoj en la tuta mondo, sed ankaŭ pri la danĝeroj de la atomenergio kaj pri nia respondeco pri la bestoj sur nia tero. En la kantoj de Jonny M la mondlingvoj Esperanto kaj muziko sur la Esperantoplaco unuigis iliajn pozitivajn energiojn.

Malfermiĝis la festo per la melodio de Eŭropa himno, ludita de la  muzikanto Hartmut Mittag, kies muzikon oni alitempe povas aŭskulti en “Hauptmann von Köpenick” (“Kapitano de Köpenick”) aŭ en la Spree-tunelo en Friedrichshagen.

La saluto „Bonvenon sur la Esperantoplaco“ eksonis poste en kelkaj lingvoj, inter aliaj en la itala kaj araba. Rolf Kemnitzer salutis la festpartoprenantojn nome de la Interkultura Teatra Centro Berlino (ITZ) kaj indikis pri la engaĝita teatra laboro de siaj gekolegoj, antaŭ ĉio kun infanoj kaj junuloj ĉe la Esperantoplaco. Christian Schaaf deziris belan feston al ĉiuj nome de A-Z Hilfen Berlin (A ĝis Z Helpoj Berlino – A-Z), kiu en la kvartalo faras respondecplenan laboron por junaj homoj, eksuferantaj mizeron. Kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino (ELB) Ronald Schindler en sia salutparolo klarigis la simbolan forton de la 25-jaraĝa Zamenhof-kverko.

La infanoj de la Löwenzahn-bazlernejo (Leontoda bazlernejo) kaj de ITZ ricevis multe da aplaŭdo por iliaj dancoj kaj kantoj. Infanoj je ilia mondtago dum nia festo havis la eblecon, sin ŝminki ĉe la stando de ITZ, sperti sensludojn kaj aranĝi gajajn pinglobutonojn ĉe A-Z, ŝveligi verdajn aerbalonojn ĉe la Esperanto-stando, agadi ĉe la okupangulo de AG Urban (Laborgrupo Urban) kaj fari spertojn per la ŝarĝciklo ĉe la projekto „Prioritato por Infanoj“, kiu unuafoje ĉeestis en nia somerfesto.

Unuafoje ankaŭ ĉeestis la ege pridemandita preventa teamo de la polica distrikto 54.

Jam unu semajnon antaŭ la festo gekunlaborantoj de A-Z, de ITZ kaj de Quartiersmanagement (Kvartala Manaĝado – QM) kune kun Esperanto-amikoj sub la faksperta gvido de la projekto “Empowerment für Umweltbewusstsein” (“Respondecigo por media konscienco” – EfU) ĝardene prilaboris la verdajn areojn sur la placo. La montrokesto estis purigita fare de la QM kaj la memortabulo antaŭ la Zamenhof-kverko fare de ELB. Komune ĉiam denove ni kontraŭagadis la minacon de mizeriĝo de la placo. Ankaŭ deĵorantoj de la Oficejo por Verdaj Areoj agadis antaŭ la festo sur la placo kaj sinjoro Sodeikat partoprenis kiel gasto.

Do, la Esperantoplaco en la 20-a de septembro estis vere denove spertebla kiel malgranda verda oazo, kaj la partoprenantoj de la  planto- kaj fleg-evento de EfU  ĝardene agadis ĝojplene.

La muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & MEHR) – „Miksaĵo (Klezmer kaj pli) kaj la akordeonludisto Alexander Danko, jam tradiciaj elpaŝantoj, akompanis la festerojn per humorplena muziko. Sidante ĉe tabloj, disponitaj de la paroĥa komunumo Sankta Rikardo, eblis observi la festajn okazaĵojn kun kafo kaj kuko aŭ nealkohola mikstrinkaĵo. Por la kulinara ĝuado zorgis A-Z.

Sub la Zamenhof-kverko oni kantis kaj parolis klartekston. La gvidantoj tra la programo Rolf Kemnitzer kaj Fritz Wollenberg mem faris tion aŭ instigis gastojn fari ĝin. Oni amas ĉe la Esperantoplaco la amason da verdo kaj la proksiman belan ludplacon, sur kiu dum la festo infanoj kaj junuloj komune kun gekolegoj de AWO-Junularklubo „Die Scheune“ (La fojnejo) okupiĝis pri ludado per pilko. Unu problemo por ITZ kaj la infanoj ĉiam denove estas la vendistoj de drogoj antaŭ la dompordo. En la teatra salono de ITZ  teatraj infanoj mondpremiere montris al interesitaj vizitantoj sian filmon „La domo ĉe la Esperantoplaco“ kun sia rigardo al la kvartalo.

Opiniojn kaj dezirojn pri la placo kolektis ankaŭ la QM ĉe sia stando.

Kion deziras homoj? Pri substrukturo: Glaciaĵa stando/movebla kafejo, ludeblecoj (ekzemple tablotenisa plato), pli da rubujoj, novaj benkoj (sideblecoj), bestoj, tablopiedpilkludilo, Subĉielaj sportinstalaĵoj, pli da festoj.

Pri aranĝado: pli da plantoj, ekz. razeno, ĉina saliko, sovaĝaj floroj, oranĝaj floroj, sunfloroj, malpli da rubaĵo, regula flegado, piedira pado tra la bedoj, plukonstruado de la Birdmonda Urbo, floroj kaj arbustoj rezistemaj kontraŭ hunda urino, arbustoj kiel barilo, por ke hundoj ne venu sur la areoj (ekz. berberisoj), verde pavimi la stelon.

Sur la scenejo (stelmozaiko) ankaŭ parolis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Ulrich Brandenburg. Li akcentis, ke ĉi tie, kie renkontiĝas multaj naciecoj, memkompreneble la Esperanto-parolantoj devas kunesti. El la intervjuo de Rolf Kemnitzer kun Fritz Wollenberg la vizitantoj sciiĝis pri io el la kulturo kaj historio de la lingvo Esperanto kaj de ĝia lingvokomunumo. Motivo estis la apero de la Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio. Eblis trafoliumi ĝin ĉe la Esperanto-stando.

Per sukcesa interagado de la diversaj unuiĝoj, projektoj kaj institucioj, al kiuj ankaŭ apartenis “Auxilium-Klientenverwaltung” (Auxilium-administrado de klientoj), la ĉi-jara somerfesto, subtenita per financaj rimedoj el la agadfonduso de Kvartala Manaĝado Richardplaco Sudo kadre de la programo “Sociala Urbo”, ebligis multajn kreivajn renkontiĝojn kaj interparoladojn.

Fritz Wollenberg (teksto kaj fotoj)

Posted in Fest, Berlin, Esperantoplatz, Uncategorized | Tagged , , | 1 Comment

Rathenau kaj Kliemke

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | 2 Comments

Weinhengst, Hans († 1945 Berlin)

Indiko en la baptolibro de lia naskiĝloko Statzendorf  informas ke li mortis en milito »dum Majo 1945 en Berlin«.

El ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTIO II-a VOLUMO K – Z

Österreichische Nationalbibliothek – Hans Weinhengst, 1940

Weinhengst (Vajnhengst) Johan, aŭstro-germano. Nask. 27 jun. 1904 en Kuffern. E-isto de 1920. Kunlaboris kun ALLE-estraro, kaj la loka grupo, gvidis kursojn. Estis sekr. de ISE. Verkis poemojn kaj rakontojn por SAT-organoj 1928-1932. De 1932 kunlaboris al „La Socialisto“.

En liaj poemoj la socialistaj pensoj estas vestitaj per poezia ĉarmo, en la rakontoj oni trovas bone pentritajn figurojn de la jungitaj sklavoj, kiuj ĝismorte tiras la jugon de la bienegoj kaj fabrikoj.

En 1934 aperis de li la originala romano „Tur- Strato 4“ (en la hungara eldonejo Verlag Literatura  Monda. represo de Hauptenthal Edition Iltis 1988).

Aperis en septembro 2017 libroforme la traduko al la germana lingvo, pri kiu prezentas »Libera Folio« sub la titolo »Tur-strato iĝis Turmstrasse« intervjuon kun tradukinto Christian Cimpa.

Courtinat skribis 1964 en »Historio de Esperanto«:

Rakonto pri la vivo de malriĉa familio en laborista kvartalo de Vieno. La rakonto estas tute malgaja. Ĝi ne plaĉas en la ordinara senco de l’ vorto sed ĝi estas tamen bona libro. La aŭtoro volas montri al li kia estas la vivo en la mallumaj anguloj de nia socio. Sed la aŭtoro ne proponas sian solvon de la problemo pro tio, la libro donas impreson de plena rezigno, malkuraĝo. Tamen ĝi estas vere serioze verkita kaj havas celon kaj sencon. La stilo estas bona.

Malplena Infanveturilo

 De Joachim Ringelnatz.

 

Infanveturilon ĉe l´ marostrand,
Apud kruta rokovand´
Promenante vidis mi.
Ne estis infano en ĝi.
Ankaŭ neniu hom´ en apud´
Sur vastaj lando kaj kaj maro.
Pupliteto sur herbaro;
Ligna ĉeval´ por infana lud´
En la veturilo. – Kaj fermita leter´.
Tre foren mi vidis sur la vasta eben´
De l´ maro, kiu sub mi en koler´
Kun brila disŝpruc´ sian forton rompis
Kaj ĉiam ree alondis, alrampis.
Jen ŝipo! De kiu haven´?
Kaj kien? Sed la afero
Ja tute ne gravis por mi.
Mi sentis nur, ke tie ĉi
Iu agis en malespero.

Esperante: Hans Weinhengst

El „La Socialisto“ N-ro 1     Wien, 1an de Januaro 1934    9a jaro  (paĝo 3)

Ĉi-numero estas la antaŭlasta antaŭ la malpermeso.

Posted in Lesung | 3 Comments

Zamenhof-Festo 2017

raporto de 2016 | varba afisxo (PDF)

Venu al la tutmonde plej frua

Zamenhof-festo 2017!

Sabate, la 25-an de novembro 2017

kaj Zamenhofa Matentagmanĝo

Por varbi havebla de Esperanto Asocio Berlino-Brandenburgio

 

Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhofa kaj librofesto:

Loko: Kiezspinne – Oranĝerio,

Schulze-Boysen-Straße 38,

D-10365 Berlin

sur la mapo

Tempo: 15:00 – 21:00 h

Provizora programo:

  • Malfermo

  • festprelegeto de Lu Wunsch-Rolshoven

  • Salutvortoj de gastoj

  • Fritz Wollenberg: Jubilea Libro – 111 jaroj de Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio

  • Kontribuoj bonvenas

  • Chuck Smith: Amikumu

  • Komuna kantado

  • Suzana Kornicka, Poznań dum ARKONES

    Publika koncerto de Suzana Kornicka, Poznań (Kanalo en YouTube 2016)

  • Libroservo

Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj aŭ novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj!

Partoprenkotizo: 5,00 €

Ni vidos nin en Berlino,

Ĝis tiam

Ronaldo

prez. EABB/ELB

Kontakto por demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: RonaldSchindler(ĉe)web.de

Posted in Fest, Kiezspinne | 1 Comment

Informo de Stabi

Hodiau aperis en la blogo de Staatsbibliothek Berlin http://blog.sbb.berlin/eine-sprache-fuer-voelkerverstaendigung-fuer-frieden-fuer-kulturaustausch/ intervjuo, kiun gvidis Friederike Schmidt de la fako „ Medien und Kommunikation der Stiftung Preußischer Kulturbesitz“ (Medioj kaj komunikado de Fondajho Prusa Kulturposedajho) antau kelkaj tagoj kun mi rilate al la arangho la 21-an de septembro en Shtata Biblioteko http://staatsbibliothek-berlin.de/aktuelles/wissenswerkstatt/?action=details&client=1&appointment=319.

Sinjorino Schmidt apartenas al la redakcio de spk-newsletter, kiu en la sekvonta numero 9/2017 atentigos pri la intervjuo kaj la arangho en la Shtata Biblioteko https://www.preussischer-kulturbesitz.de/newsroom/abos/spk-newsletter.html. Estas grava fakto, ke Stiftung Preußischer Kulturbesitz (Fondajho Prusa Kulturposedajho) interesighas por la arangho kaj ech atentigis pri ghi en sia blogo https://www.preussischer-kulturbesitz.de/nc/rss-detail/news/2017/08/14/esperanto-eine-sprache-die-begeistert-werkstattgespraech-am-219.html.

Cetere Mag. Bernhard Tuider el Vieno informis min, ke nia nova „Jubilea Libro“ tie staras en la legosalono de la Plansprachensammlung de ÖNB en Vieno. Ne necesas mendi la libron tie. Ghi chiam dum la malferma tempo de la biblioteko estas alirebla.

Posted in Vortrag, Berlin, Bibliotheko | 2 Comments

Somera Festo 2017

La afiŝo por la somera festo sur Esperanto-Platz (Placo) en Neukölln estas preta!

Merkredo. 20. Septembro

de 15 h

Ĝi memorigas, ke antaŭ 25 jaroj estis plantita la Zamenhof-kverko kaj kverkaj folioj estas la decida grafika elemento de la afiŝo.  Por por prini kaj kopii en PDF formato (720kB)

Estos informtablo pri Esperanto.

Rimakindas la granda nombro de muzikistoj el la Esperanto-medio:

  •  Jonny M., (Reggae)
  • „QuerBeet – Klezmer und mehr“
  • Hartmut Mittag
  • Alexander Danko

Pli fruaj informoj pri Esperantoplatz

Posted in Infostand, Fest, Konzert, Esperantoplatz | Leave a comment

5-a Somera Festo sur la berlina Esperantoplaco

La 20-an de septembro 2017 de la 15-a ĝis 18-a horo ni invitas la kvinan fojon al somera festo sur la Esperantoplaco, kiun ni volas spertigi kiel verda oazo kaj loko de renkontiĝoj.

Apud la aranĝantoj Interkulturelles Theaterzentrum (Interkultura Teatra Centro), A-Z Hilfen Berlin (A-Z Helpoj Berlino) kaj Esperanto-Ligo Berlino kunaranĝas la feston:

Zamenhof-kverko kaj stelmozaiko sur la Esperantoplaco
Foto: Fritz Wollenberg

Quartiersmanagement Richardplatz Süd (Kvartala Manaĝado Richardplaco Sudo), Auxilium Klientenverwaltung (Auxilium Administrado de klientoj), Löwenzahn-Grundschule (Leontoda baza lernejo), Projekt: „Engagement für Umweltbewusstsein“ (Projekto „Engaĝo por media konscio) , AG Urban (Laborgrupo Urban), Projekt „Vorfahrt für Kinder“ (Projekto „Prioritato por infanoj“),  AWO-Jugendclub „Die Scheune“ (AWO-Junulara klubo „La grenejo”) kaj Katolika paroĥo Sankta Rikardo.

La ĉijara somera festo ĉefe estas influita de la Monda Tago de la Infano kun la moto “Al infanoj doni voĉon”, de la Eŭropa Semajno de Mobileco kaj de la 25-a naskiĝtago de la Zamenhof-kverko sur la Esperantoplaco.

Prepare al la festo interesuloj renkontiĝos la 12-an de septembro ekde 13-a horo por flegi kaj planti sur la Esperantoplaco kune kun kunlaborantoj de la projekto “Engaĝo por media konscio”.

La 20-an de septembro la preparaj laboroj por la festo sur la placo komenciĝos je la 12-a horo.

Je la 15-a h la malfermaj paroloj de la aranĝantoj estas la eko por sursceneja programo sur la stelmozaiko meze de la placo kaj por la evento “Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko!”, dum kiu civitanoj esprimas opiniojn pri la Esperantoplaco.

Al la sursceneja programo apartenas elpaŝoj de infanoj de la Leontoda lernejo  kaj de la Interkultura Teatra Centro ĉe la Esperantoplaco. Inter la muzikantoj elpaŝantaj  estas la rege-artisto Jonny M, kiu kantas esperante kaj germane.

Partoprenantaj projektoj sinprezentas ĉe standoj kaj sur la scenejo, invitas al participado kaj ludo, al komforta restado kun kafo, teo kaj kuko, al ŝarĝbicikla konkuro, al plantado, al kreiva aranĝado de butonpingloj kaj al pilkaj ludoj sur la najbara ludoplaco.

La Esperantoplaco, la pordego al la Bohemia vilaĝo kun la Comenia ĝardeno situas ĉe la kruciĝo de Schwarza-, Schudoma-, Braunschweiger stratoj proksime al la S-stacidomo Sonnenallee.

 

Interkulturelles Theaterzentrum Berlin

Tel: 030 33842219 /  E-Mail:

A-Z Hilfen Berlin gGmbH

Tel.: 030 63225130 / E-Mail:

Esperanto-Liga Berlin

Tel: 030 / 5106 2935 / E-Mail:

 

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Esperanto revuo de Meksiko

Ŝtata germana biblioteko en Berlin aĉetis Esperanto-revuon el Meksiko.

Estas atentigo el la blogo sub la titolo »Ein Leuchtturm für Esperanto« de la  »Ibero-Amerikanisches Institut«.

La Instituto estas parto de la Stiftung Preußischer Kulturbesitz (SPK), al kiu ankaŭ apartenas la Staatsbibliothek zu Berlin (ŝtata biblioteko, slange StaBi) kun kolekto de historia Esperanto-literaturo.

Okaze de la Zamenhof-Jaro estis prezento de la kolekto en la ĵurnalo »Bibliotheksmagazin« (trifoje jare, senpage kaj elŝutebla (PDF) de la retpaĝo).

Eble menciindas ke ekzistas poemaro »Meksika Etoso« en Esperanto kaj la ĉina.

Jen komento de la aŭtoro mem:
“Kiom da poem-cikloj en la ĉina temas ĉefe pri Meksiko? Kiom en Esperanto? Ambaŭlingve devas temi pri tre malgranda numero.”

Recenzo: En [la pozeio de Peter Browne], troviĝas la magneto de la kvar dimensioj kaj la sesa senso, kaj tuŝeblaj estas sunluma spirito kaj spuroj surskribitaj sur tajfuno.

PaperCover. 137 pages. 2008. USA. 987-988-97558-4-3.

 

Posted in Bibliotheko, Geschichte | 1 Comment

Esperanto-kulturo en la Ŝtata Biblioteko Berlino – Legoprovaĵoj el la Jubileaj Libroj de EABB

La Ŝtata Biblioteko en Berlino la 26-an de julio ĉe fejsbuko atentigis pri la naskiĝtago de Esperanto kaj indikis pri la kontribuo de d-ro Ulrich Lins en sia Biblioteka Magazino 2/2017. Per tio la biblioteko envicigis sin en la mondvastajn agadojn por honorigo de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiujn UNESCO iniciatis okaze de lia 100-a mortotago por 2017.

Por la 21-a de septembro 2017 de 18h15 ĝis 19h45 la Ŝtata Biblioteko invitos al metieja interparolado germanlingva kun Fritz Wollenberg, Esperanto-Ligo Berlino, en Schulungsraum im Lesesaal (instruĉambro en la legosalonego) de la domo Potsdamer Straße 33.

Temo: „Esperanto – lingvo entuziasmiga – Pri kulturo kaj historio de subtaksita mondlingvo“

Estos prezentataj kelkaj gravaĵoj kaj mirindaĵoj el la kulturo kaj historio de la lingvo kaj de la lingvokomunumo. Por tio estos uzataj Esperanto-publikaĵoj el la riĉa biblioteka stoko. Kiu fakte scias, ke la unua eldono de la „Fundamento de Esperanto“, eldonita en Parizo en 1905, estas legebla en la Ŝtata Biblioteko, ke la Enciklopedia vortaro esperanta-germana de la fondinto de terminologiscienco Eugen Wüster staras en la legosalonego Unter den Linden kaj ke la infanlibro de  Ottfried Preußler „La malgranda sorĉistino“ en Esperanto pruntepreneblas en la infanlibra fako, Westhafenstraße 1?

Dum la aranĝo la 21-an de septembro estos transdonita la nova dulingva (germana kaj Esperanto) Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio por 1903-2014 al la Ŝtata Biblioteko.

Legoprovaĵo el la nova Jubilea Libro de EABB de 2017

„ Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio  – 111 jaroj“, eld. EABB, Red. Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial – Novjorko, Berlino, 509 paĝoj, ĉirkaŭ 200 ilustraĵoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (Usono)

 

5.5 Esperanto-Sammlungen / Esperanto-kolektoj

La „Staatsbibliothek zu Berlin Preußischer Kulturbesitz“

(„Ŝtata Biblioteko en Berlino Prusa Kulturposedaĵo“)

prezentas sur sia retpaĝaro: … detale sian Esperanto-kolekton. Laŭ ĝi enestas pli ol 2.000 volumoj da literaturo pri Esperanto kaj planlingvoj, precipe tekstoj en Esperanto, en germana, franca kaj angla lingvoj (gazetoj, tekstkolektoj, kongresraportoj, monografioj kaj aktoj de Esperanto-unuiĝoj) kaj estas plene alirebligita en la Laŭtradicia Aferkatalogo (Esperanto-Sammlung). Signara parto: 17 ZZ 1 – 17 ZZ 2810.

Oni informas pri stoko de originalaj verkoj en Esperanto kaj tradukoj, aparte pri beletro, ekzemple tradukoj de klasikuloj de la monda literaturo (Goethe: Faŭsto; Shakespeare: Hamleto; Voltaire: Candide; Mickiewicz: Pan Tadeusz), kolektoj de fabeloj (fabeloj de la fratoj Grimm, Fabeloj el 1001 Noktoj), kaj verkoj pri unuopaj sciencaj fakoj kiel natursciencoj (ekz. terminologiaj vortaroj, nomenklaturoj), tekniko, medicino, ekonomio, historio, politiko, filologio, teologio, filozofio, muziko, arto kaj literaturo rilate al specifaj landoj kaj lokoj (ekz. vojaĝgvidiloj).

Literaturo rilate al Esperanto troveblas ankaŭ en „Alter Realkatalog“ („Malnova Reala Katalogo“) sub:

          Kunstsprachen (Artefaritaj lingvoj)

                    > Sprachen. Literaturen > Linguistik … > Kunstsprachen

                    Notationsbereich: V 8581 – V 8647/280

          Esperanto:

                    > Sprachen. Literaturen > Linguistik … > … > Esperanto

                    Notationsbereich: V 30540 – V 31398

Oni informas pri tio, ke ekde la fondo de Esperanto per Ludwig Lazar Zamenhof en 1887 la biblioteko kolektis la koncernan literaturon.

En la broŝuro “La Vendreda Klubo“, eldonita de Johannes Dietterle en 1921 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, estis publikigita inter la 11 origine en Esperanto verkitaj artikoloj ankaŭ la kontribuo de Elisabeth Wunderlich (1889-) „La ŝtata Saksa Esperanto-biblioteko“ (p. 100-102). Elisabeth Wunderlich estis la sekretariino de la Saksa Esperanto-Instituto (ekde 1923 Esperanto-Instituto por la Germana Regno). Ŝi priskribas la stokon de la instituto en 1921.

Legoprovaĵo el la Jubilea Libro de Esperanto-Ligo Berlino de 2006

„Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino – 100 jaroj“ eld. ELB, red. Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial – Novjorko, Berlino, 368 paĝoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (Usono)

5.7. Esperanto-kolektaĵoj en Berlin (Esperanto-Sammlungen in Berlin)

Esperanto-kolekto en la Ŝtata Biblioteko

La biblioteko de la Esperanto-Instituto por la Germana Regno en Leipzig estis ofertita de ĝia lasta direktoro Albert Steche al la Prusa Ŝtata Biblioteko en Berlino, post kiam „Deutsche Bücherei“ … rezignis pri la oferto. La valora biblioteko ekestis en 1908, kiam fondiĝis en Dresden la Esperanto-Instituto por Saksujo.

Por Novembro 1936 estis planita la dissolviĝo de la instituto. La malpermeso de Esperanto-organizaĵoj jam validis depost Julio.

Pri la tuta afero ekzistas leteroj de la instituto en Leipzig kaj de la biblioteko en Berlin. 1800 volumoj kaj 72 revuoj en 268 volumoj kun katalogo estis senditaj en 25 kestoj al Berlin. En Decembro la biblioteko konfirmis la alvenon de la kestoj. 

En la 60-aj jaroj berlinaj geesperantistoj kiel Karl Maier kaj lia edzino Hedwig ordigis la librojn, purigis kaj katalogis ilin. Kelkajn novajn librojn el tiu tempo ili aldonis al la kolekto.

Artikolo el la „Berlina Informilo“ de septembro 1995:

Finfine: ŝtata zorgo pri Esperanto

Afabla bibliotekisto, post kelkmomenta medito (“esperanto-kolekto? ĉu? kie?”) kondukis min al ĝi, pli ĝuste, al ties katalogo. tiu katalogo troviĝas tute en la malantaŭo de la ĉambro de la Sistema katalogo, en loko, kie situas ankaŭ la aliaj apartaj kolektoj. tio signifas, ke la Esperanto-kolekto ne troviĝas en la ĝenerala katalogo.

ĝi okupas tri tirkestojn, ordigite kaj laŭ alfabeto kaj laŭ temoj, sed ne tro fidu la sisteman parton …

menciendas la franca monata gazeto “la pirato”. ĝi ekaperis en 1933 kaj en la kolekto troviĝas ĝis 1935. Ĝi estas tre sprita “gazeto por satiro, humoro kaj libereco…relative”, kiun ĉefredaktis raymond schwartz…

sebastiano hartviga

Noto: Aktuala priskribo de la Esperanto-kolekto en la  Ŝtata Biblioteko vidu: http://staatsbibliothek-berlin.de/sammlungen/galerie/?tx_sbbcollectionsbe_pi2%5Bdlink%5D=53

Posted in Vortrag, Berlin, Geschichte, Uncategorized | Tagged , , | 1 Comment

Filmoj de la 102a UK

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in UK 2017 | Leave a comment