(Deutsch) Donnerstagsrunde 34/2015

La ĵaŭdan rondon je la 20a de aŭgusto en la loĝejo de Gerd partoprenis la ĝis nun plej granda nombro de homoj ekde ties translokiĝo el la Esperanto-domo en la loĝejon de Gerd.

Ĵaŭda rondo, aŭgusto 2015

Krom konataj Berlinaj Esperantistoj kiel Ulrich, Felix, Ina, Henriko kaj Johano venis suprizaj gastoj.

Unue, Iĝi, blinda majstro de batalartoj el Francio, kun du amikoj. Li eklernis Esperanton nur antaŭ unu monato, sed jam sufiĉe bone povis sin esprimi. Li rakontis pri siaj spertoj kiel blinduloj, la eksmodiĝo de brajlo pro moderna tekniko kaj la efiko de Esperanto al la sinteno de homoj. Nome, li observis, ke kiam homoj parolas Esperanton, ili ne plu montras la nacian kulturon kiun ili kutime montras parolante la nacian lingvon.

Due venis Paŭlo, kiu dum unu semajno ferias en Berlin, partopreninte sian unuan Esperanto-renkontiĝon, la IJS en Hungario. Kiel instigon por veni al la ĵaŭda rondo li diris, ke mankis al li la lingvo.

Johano alportis kelkajn librojn el la Esperanto-domo. La jarkolekto “Rund um die Welt” el la jaro 1910 estis aparte interesa. Ĉu vi sciis, ke en tiu jaro en Oschatz ekzistis du Esperanto-grupoj, unu por viroj kaj unu por virinoj? La origina intenco, priparoli la estontecon de la diaspora espoteko pro la interesaj suprizaj gastoj ne realiĝis. Nur kelkajn opciojn ni mallonge skizis:

  • transdono al urba biblioteko
  • translokado al danziger50
  • translokado en la Esperanto-domon post aĉeto

Jen ankoraŭ fotoj de la libroj, kiuj estas nun ĉe Gerd:

Librokolekto ĉe Gerd, la plej vidindaj libroj el la espoteko

Librokolekto ĉe Gerd, la plej vidindaj libroj el la espoteko

religiaj-libroj antologioj A-D

Fine, ni kompreneble ankoraŭ enskribis nin en la libron de la ĵaŭda rondo.

Ina_sin_enskribas

Posted in Berlin, Neuigkeiten | Tagged , | Leave a comment

(Deutsch) Außerordentliche Mitgliederversammlung – Einladung

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Art der Veranstaltung, Berlin, Danziger 50, Verein, Termin | 1 Comment

test von edge

textjkafaasdf sdafkasdfjklasdjklf asd asdf asdfasdfsfad

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Aŭgusta ludado 2015

Al la julia ludado venis 8 homoj kaj ni ludis multajn ludojn: Sushi Go, Mitternachtsparty, Tabuo en Esperanto, Dixit, Trains: die Bahn kommt, Qwirkle, kaj Res Publica. Denove estis tre granda, somereca elekto de glaciaĵo-gustoj!

20150725_140222#1

20150725_142547#1

La sekva ludado okazos je sabato, la 29a de aŭgusto, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo denove.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 29a de aŭgusto 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/756237114520734/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Esperanto) Jubilea festo en danziger50 kun gastoj el Koreio, Usono kaj de Kulturasocio Prenzlauer Berg r. A.

Jubilea festo: surskribo de la domo Jen kelkaj fotoj pri nia renkontiĝo en danziger50 je la 22a de Junio. Kun la unuaj alvenintoj ni faris foton antaŭ la konata fasado kun la Esperanto-surskribo „EN PRENZLOVA MONTO AL APOLONO KAJ AL LA MUZOJ“.

Jubilea_festo_4_k Venis entute 25 homoj por festi la oran jubileon de la Esperanto-grupo tie. Ni kore salutis niajn gastojn el Koreio kaj Usono, la antaŭan prezidantinon de la Kulturasocio Prenzlauer Berg kaj la nunan respondeculinon por publika agado de la Kulturasocio kaj tostis kun ili. Foto-rerigardo konsciigis pri la amaso kaj kvalito de kontaktoj kun esperantistoj el multaj anguloj de la mondo efektivigitaj de la grupo en diversaj tempoj. Jubilea_festo_2_kLa koreaj junuloj muzikis per siaj ukuleloj kaj kantis. Ana Sonĝanta, la instruistino, rakontis pri la vojaĝo tra Eŭropo, pri la alternativa „Feliĉa Lernejo“ en la koreia urbo Gyeosan kaj respondis niajn demandojn. Dank’ al la partoprenintoj ni disponis pri bongusta bufedo kaj regis bona humuro konvena al jubilea festo.

Ufa_fabriko_k En mardo mi gvidis niajn koreiajn gastojn tra la Ufa-fabriko en Tempelhof. Ĉar la instruistinoj kaj la junuloj apartenas al alternativa lernejo, ili tre interesiĝis pri la diversaj alternativaj projektoj tie, speciale pri la „Libera Lernejo“ (Freie Schule) kaj ĝia funkciado. Antaŭ tiu ĉi lernejo ekestis foto.

Fritz

Posted in Art der Veranstaltung, Fest, Berlin, Danziger 50, Geschichte | Leave a comment

Julia ludado 2015

Al la junia ludado venis 10 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Solo, Dominion, Morgenland, What the Shell, Funkenschlag, Adel Verpflichtet, Tabuo en Esperanto, kaj Sticheln.

juni2015

La sekva ludado okazos je sabato, la 25a de julio, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo denove.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 25a de julio 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/105714263107733/</>

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Esperanto) Inaŭguro de la nova berlina GEA-sidejo

Persone spertinte, kiel Sibylle Bauer, Sebastian Kirf kaj aliaj jam delonge diligente laboris por fari el la ĉambroj de la nova berlina sidejo de GEA en Katzbachstraße en Berlin-Kreuzberg allogan kaj viziteblan lokon, mi finfine povis kunĝoji kun multaj aliaj, ke tio – post lastmomenta ekstrema fortostreĉo – brile sukcesis.

Jam antaŭ la oficiala malfermo de la festa inaŭguro homoj, ne nur esperantistoj, scivoleme svarmis interne kaj antaŭporde. Estis interese konstati, kiom da sidlokoj estis je dispono per lerta aranĝo de la seĝoj.

Post la salutvortoj de la prezidanto la ĉeestantoj povis frandi apetitvekajn bongustaĵojn, prezentitajn sur angula tablo. Ekksonis multaj viglaj interparoloj kaj babiladoj, rerenkontiĝis homoj, kiuj de longa tempo ne vidis unu la alian. Antaŭ mi subite staris Roland, lernanto el la VHS-kurso de Lena antaŭ kelkaj jaroj.

Kaj jen komenciĝis la kulmino de la programo, nome la elpaŝo de Geomar Pérez, juna samideano el Kubo, rondvojaĝanta tra Eŭropo. Li per klara voĉo ne nur informriĉe kun lumbildoj resp. filmo informis nin pri sia hejmlando, sed ankaŭ kun gitaro prezentis esperantlingvajn kantojn. Li ricevis grandan aplaŭdon.

La bela vetero favoris nin. Preterpasantoj haltis, aŭskultetis kaj scivolemis, pri ku lingvo temas. Aparte imponis la granda, multkolora reklamŝildo super la enirejo.

Bedaŭrinde mi devis forlasi la feston antaŭfine por kune kun Henryk kaj Christoph helpi al Geomar, kiu estis mia gasto, ĝustatempe atingi buson al Amsterdamo por daŭrigi sian turneon.

Gerd Bussing

Posted in Berlin, Deutscher Esperanto-Bund | Tagged , , , | Leave a comment

(Deutsch) ELB hat ihre Räumlichkeiten verloren – Vorstand schweigt.

En la pasintaj jaroj Esperanto-Ligo Berlin (ELB) estis kvazaŭ subluanto en la oficejo de GEA en Einbecker Straße 36. La lukontrakto de GEA ĉesis plej malfrue la 30an de Junio 2015. Tiel ankaŭ ELB perdis sian kunvenejon.

Ekde la 1-a de Julio la ĉambroj estas luprenitaj de (neesperantista) firmao. Dum Julio la Ligo rajtas ankoraŭ kunveni en la kunvenĉambro, kie troviĝas ankaŭ la librokolekto de la Ligo kaj aliaj posedaĵoj de ĝi. Sed tio estos tolerata jam nur ĝis fino de Julio.

Ĝis nun neniu estrarano publike esprimis sin pri la demando, kio okazos kun la materialo de ELB.

Posted in Berlin, Lichtenberg, Esperanto-Haus | 1 Comment

(Esperanto) Urĝa savo de Espoteko.

Ĵaŭdon, la 2an de Julio 2015, Gerd Bussing, respondeculo por la Ĵaŭda Rondo, sciigis interkonsente kun Ronald Schindler, prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlin, pri la sekvaj surprizaj »grava faktoj«:

1. La ĉambro en Einbecker Straße, kie ĝis nun kunvenis la Ĵaŭda Rondo, estas luigita ekde la 1-a de Julio al konstrufirmao. Kvankam la esperantistoj rajtas kunveni tie ankoraŭ ĝis la fino de Julio, jam ekde la 15a de Julio tie komenciĝos konstrulaboroj. Tial la Ĵaŭda Rondo ne plu povos kunveni tie. Provizore oni renkontiĝos en la loĝejo de Gerd Bussing.

2. En tiu ĉi ĉambro en Einbecker Straße troviĝis ĝis nun la librokolekto de la Esperanto-Ligo Berlin kun kelkmil Esperantolibroj (kaj multa alia havaĵo de la Ligo). Por savi la kolekton necesis fortransporti la librojn. Ofertoj por dumtempaj storejoj ekzistas.

Intertempe ni estis informitaj, ke la librokolekto estas preskaŭ komplete transportita al la loĝejo de Gerd Bussing. Oni intencas plutransporti la plej grandan parton de ĝi al dumtempa storejo.

Tiu ĉi evoluo venis kiel surprizo. Eĉ ankoraŭ en la antaŭa Ĵaŭda Rondo, kiu okazis la 25an de Junio, estis neniu mencio de la faktoj, ke ekde la 1-a de Julio la Esperantoĉambro en Einbecker Straße estos forluita kaj ke la havaĵo de la Ligo tie devos esti forlokigita.

Posted in Berlin, Lichtenberg, Esperanto-Haus | Tagged , , | Leave a comment

Summer event Esperanto-sqare

Somera festo sur la Esperantoplaco

la 9an de sept. 2015 de 15a ghis 18a horo!

 raporto de 2014

Fritz Wollenberg informas pri la preparo:

Sekvontsemajne, la 7an de julio, la laborgrupo por preparo de la Somera festo sur la Esperantoplaco la 4an fojon kunvenos. Ni precizigos la programon kaj decidos pri la afisho.

Esperantistoj anoncis jenon:

–             Stando por informi pri Esperanto

–             Stando kun komputilaj ludoj (sur iPad) en Esperanto kaj angla lingvoj

–             Gvidon tra la programo fare de Fritz Wollenberg (Esperanto-Ligo Berlino) kaj Anja Hitze (Interkultura Teatra Centro) en Esperanto kaj germana lingvoj

–             Prezento de Esperanto-kanzonoj kun gitarludo

–             Muzikgrupo akompanas la plantadon, aliajn aktivajhojn kaj legheran komunikadon che tabloj sur la placo per muziko

–             Malferma paroladeto flanke de Esperanto-Ligo Berlino kaj de A-Z Hilfen Berlin

–             Nova informafisho sur la Esperantoplaco

–             Transporto de Esperanto-materialoj por la festo per auto

Kunagado dum la somera festo eblas ankorau diversmaniere:

–             Simple viziti la feston

–             Helpi en prizorgado de la Esperanto-stando

–             Elpashi iamaniere dum la sursceneja programo (La scenejo estos la loko meze de la placo che la Esperanto-stelo kaj la Zamenhof-kverko)

–             Oferti iun ajn alian ideon de vi por la festo

Niaj partneroj ghis nun ofertis jenon:

–             Stadtagenten (Urbaj agentoj) – Plantadon kaj flegadon de verdaj areoj de la placo kun festvizitantoj

–             La Munkena aktorino Adler A.F. malfermas la feston per arta elpasho.

–             A-Z Hilfen (Helpoj) Berlin ofertas – shminkadon por infanoj, aranghadon de aerbalonaj bestoj por infanoj, stando por baki vaflojn kaj preni senalkoholajn trinkajhojn, audmemorludon.

–             Interkultura Teatra Centro ofertas – frapinstrumentan grupon, surscenigon de teatrajheto de junulara teatra grupo, ekspozicion de infanoj nome „Je la dua vido“ pri intervjuoj kun homoj en la kvartalo, prezentado de „Breakdance“

–             La pastro gvidas interesulojn tra la preghejo Sankta Rikardo.

–             Löwenzahn-bazlernejo – elpashon de infanoj per danco kaj kantado.

–             St. Richard-infanvartejo – elpashon de la infanoj per danco kaj kantado.

–             La “Ludoveturilo” (Spielmobil) de la Infana pavilono che la Droryplaco ofertas diversajn ludojn sur la ludejo vidalvide de la Esperantoplaco.

–             Kelkajn informstandojn de organizajhoj kaj institucioj chirkau la Esperantoplaco.

–             Kvizon pri la partoprenantaj organizajhoj kaj institucioj.

Kelkaj aliaj ofertoj ankorau estas en preparo.

La Katolika Komunumo St Richard disponigas tablojn kaj benkojn por la festo. La asocio A-Z Hilfen Berlin anoncas la feston che la Distrikta Oficejo kaj invitas politikistojn, inter ili la urbestrinon de Neukölln, d-ro Franziska Giffey. La Interkultura Teatra Centro petis che la Kvartala Managhado subtenajn financajn rimedojn de 1500 € lau nia mendolisto. La mono jam estas konsentita. Per tio ankau estos pagata la printado de la festafishoj kaj de la flugfolioj.

La esperantistoj en preparo kaj efektivigo de tiu chi Somera festo havas bonan eblecon prezenti sian kulturon al la publiko. Ni atendas chirkau 150 homojn.

Memkompreneble tio ne limigas nin, volonte estas invitataj chiuj esperantistoj kunagadi.

 

 

 

Posted in Uncategorized | Leave a comment