Magdeburga Folio

La aktuala numero (N-ro 148) de la »neregula infomilo« kun la nomo »Magdeburga Folio« transprenis nian kontribuon »Miro pri Prenzlova Monto«, kiu aperis komence de oktobro (paĝo 14/15).

Ili transprenis la tutan tekston kun la fotoj. Bedaŭrinde la redakcio ne kapablas indiki la retadreson de la fonto kaj ŝajnigas, ke la fonto estus iu papera „Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio“.

En la sama numero (2-5) estas teksto de berlinano Lu Wunsch-Rolshoven, kiu aperis en »Libera Folio« de aŭgusto 2018 sub la titolo

Esperanto ne nepre helpas lingvolernadon

Propedeŭtiko dum multaj jaroj estis furora vorto en antaŭenigo de Esperanto. Oni ofte asertis, ke instruado de Esperanto draste faciligus lernadon de pliaj lingvoj. Sed kiukondiĉe kaj kiom multe Esperanto kiel unua fremdlingvo efektive helpas ĉe la lernado de plia lingvo?

La »Magdeburga Folio« ne estas akirebla per la reto. Oni devas sendi retmesaĝon al la eldonejo.

Eldonita en Magdeburg, ĉefurbo de la germana federacia lando Saksio-Anhalto
nur kiel dosiero en pdf-formato, abonebla sendante retpoŝtan peton al la redaktoro
Dieter Dungert, Bruno-Taut-Ring 3 e, DE-39130 Magdeburg
Telefono: (0391) 7 21 75 61,
e-poŝto:

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Presse, Berlin, Danziger 50 and tagged , . Bookmark the permalink.