Temoj danziger50 – 2019 – 03

Okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto“ en Germanio nia Jartemo 2019 estas:

„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”

En niaj vesperaj aranĝoj speciale virinoj kun sia publika agado estu elstarigitaj, spertu aprezon kaj havu ŝancon elpaŝi. Virinoj, kiuj pasinte grave agadis en nia Esperantlingva komunumo estu prezentataj, priskriboj de iliaj vivo kaj verko estu esplorataj kaj kompletigataj.

Prelegantaj kaj prezentitaj virinoj en marto

Ina Tautorat kaj Hildegard Stolpe
Fotoj: Fritz Wollenberg

Ina Tautorat profesie laboris de 1970 ĝis 2008 kiel muzea pedagogo en Juniormuseum  (Muzea  parto  por  infanoj) de Etnologia Muzeo en Berlin-Dahlem, ekde 1996 ŝi estris la Juniormuseum. De 1977 ĝis 1991 ŝi estis prezidantino de Esperanto-Ligo Berlino. En 1990/1991 ŝi gvidis la unuiĝon de okcident- kaj orient-berlinaj Esperanto-amikoj en la Esperanto-Ligo Berlino kontakte kun la estraro de la orientberlina distrikta organizaĵo de GDREA. Per sia laboro kiel sekretariino de la Loka Kongresa Komitato ŝi grave kontribuis al la sukceso de la Universala Kongreso de Esperanto en 1999 en Berlino, la ĝis nun plej granda Esperanto-aranĝo en Berlino. Komune kun sia edzo Hermann Tautorat ŝi fondis la Ĵaŭdan Rondon kaj prizorgis en ilia loĝejo Falkstraße 25 la Esperanto-centron Berlino kun espoteko (biblioteko kaj arkivo de la Ligo) de 1978 ĝis 2005. En 1993 la Ligo honorigis ŝin per nomumo kiel Honora Membro.

Hildegard Stolpe (nask. 1921) post studado de maŝinkonstruado profesie laboris de 1951 ĝis 1981 en la TU-Instituto por Transmisia Tekniko, agadis en la memadministrado de TU Berlin kaj apartenis al la Akademia Senato kiel unu el la unuaj virinoj. Ankaŭ en la sindikato kaj en projektoj por maljunuloj ŝi kunlaboris, ekzemple en la projekto SENTHA de la Instituto por Laborsciencoj de TU Berlin, kiu esploras teknikon por loĝado konvena por maljunuloj. Ŝi ricevis multajn honorigojn, i. a. en 2007 la Federacian Meritkrucon por 50 jaroj honorofica laboro.

Kiel membro de Esperanto-Ligo Berlino ŝi dum jardekoj gvidis la grupon Kompreno en Berlino-Charlottenburg. La tradicioj de tiu ĉi berlina Esperanto-grupo reiras ĝis la 20-aj jaroj, inkluzivantaj la tradiciojn de la Esperanto-Societo Charlottenburg, kiujn Hildegard Stolpe peris. Eugen Wüster apartenis al la grupo. Karl Vanselow, Jan Fethke, Louis Beaucaire kaj ŝia edzo Erwin Stolpe sin engaĝis en ĝi.

11-a de marto 2019, 19h30

“Okcidentberlina virin-forto en la Esperanto-Ligo Berlino”. Kun Ina Tautorat kaj la gevizitantoj ni rigardas al tio, kion virinoj ekmovis ekde la 70-aj jaroj en la berlina Esperanto-komunumo. En 1971 Emmi Stox estis la unua virino pinte de berlina Esperanto-organizaĵo. Ŝia posteulo, la muzea pedagogo Ina Tautorat de 1977 ĝis 1991 estis prezidantino de Esperanto-Ligo Berlino.

En unu el la sekvaj vesperoj estos prezentita la orientberlina-brandenburgia virin-forto.

25-a de marto 2019, 19h30

Prepare al la ironie-amuza spektaklo “Verda Sango 2” diskutos kaj provludos la interesuloj.

La 12-an de aprilo je 19-a h estos prezentita la ironie-amuza spektaklo “Verda Sango 2” en la salonego (1-a etaĝo) de la Kulturcentro “danziger50”.

Al la renkontiĝejo “danziger50”!

This entry was posted in Danziger 50 and tagged . Bookmark the permalink.