(Esperanto) translokado, translokigo, transloko

La vorto loki estas derivaĵo de loko, transitiva laŭ PIV. Tial devas esti transitiva la vorto transloki, ekz. GEA translokas sian oficejon.

Translokado estas la koncerna ago (paralele al telefono kaj telefonado).

Translokigi estas la agado, igi iun transloki, ekz. Ĉu GEA translokigas la Ligon?

Transloko (kun ŝparo de -ad- principe eblus pro la trans-), tamen pro ebla misanalizo de -loko, la plena formo translokado estas preferenda.

This entry was posted in Kurso and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *