Zamenhof kiel kuracisto

Travivi la 20an jarcenton en Eŭropo kiel judo estas respektinda sukceso. Gabriel Berger, la nepo de Josef Berger prezentas la biografion de sia avo sub la titolo »Auf der Suche nach einer Heimat« (serĉante heimlandon) kiel volumo VI en la serio »Die Unruhe der Zeitzeugen des Holocaust« ĉe Beggerow Verlag, Berlins

Respondeca por la serio estas Dr. Philipp Sonntag, kiu ankaŭ estas estrarano de la Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburg.

En la memoroj de Josef Berger aperas vizito ĉe la okulkuracisto Ludoviko Zamenhof, kiu vivis en la juda kvartalo de Varsiovio, kiu helpu al la malgranda filino Lyba. Zamenhof sukcsis kuraci ŝin kaj Gabriel Berger vizitis la onklinon Lyba 1988 en ŝia nova loĝloko Meksiko, kie ŝi mortis 2004 en aĝo de 96 jaroj (paĝo 59 – 63).

La eldono permesis prezenti kaj traduki la paĝon 65 – 68 el la libro.

La aŭtoro Gabriel Berger – pro la kontakto de sia avo kun Zamenhof – okupiĝis pli detale pri Esperanto. Li vizitis eĉ Bialystok, la naskiĝurbon de Zamenhof.

En la libro troviĝas la konata tabulo en Varsovio, kiu informas, ke estis la apartemento de la kuracisto Zamenhof, kaj kie lin konsultis la avo Josef Berger.

La domo kaj la tuta kvartalo estis detruato post la ribelo 1943 de la germanaj faŝistoj.

Gabriel Berger alludas kun bedaŭro, ke la nomo Zamenhof estas bone konata en Pollando, sed ofte mankas la informo, ke li estis judo.

 

This entry was posted in Zamenhoffest, Geschichte, Zamenhof. Bookmark the permalink.