»Berlino sen vi« deziras posteulon

Antaǔmend-kampanjo por nova muzikprojekto de i.d.c.

KD kaj Vinila versioj de la nova albumo (“Fulmerford“, en esperanto) haveblos nur se la  antaǔmenda kampanjo atingos sian celon. La celo estas 1.000 €.

La muzikisto Eric Languillat estas ŝatata en Berlino pro sia himno al la urbo kun la titolo »Berlino sen vi« prezentita sub la nomo »inicialoj dc«.

Liaj verkoj, foje kun Esperanto-titoloj, estas videblaj ĉe Vinilkosmo, kie oni povas auskulti la muzikon.

1- Urbano 2- Signoj de viv’ 3- La Granda Aventuro

Fakuloj pri Berlino facile rekonas sur alia albumo la karakterizan turon de la Flughaveno Tempelhof (THF), kiu estas historio, kiel nun Tegel (TXL).

Eric Languillat skribas pri la planita albumo:

Estas certe stranga jaro. Sed por mi resti hejme ankaǔ signifas pli da tempo en muzikstudio, kaj do kromprodukto de tio estas ke mi havas novan albumon multe pli frue ol mi supozis. Mi registris diversajn lingvajn versiojn de kelkaj kantoj, sed mi havas 11 kantojn en esperanto kiuj sonas bone kune kiel albumo kaj do tion mi volas eldoni nun. La reston mi konservos kaj publikigos poste.

Ĉar mi tamen ne certas pri kiel eldoni ĝin, mi pensis ke antaŭmendo-kampanjo estos bona ilo por taksi la intereson pri nova fizika eldonaĵo de i.d.c., vinildisko aǔ KD. Mi ne volas lanĉi du apartajn kampanjojn do estas nur tiu-ĉi, se ĝi sukcesos mi produktos ambaǔ, kaj se ĝi ne sukcesos mi tamen kontrolos laǔ la rezultoj cû indas produkti unu el ili.

Kaj ĉar oni ŝajne nuntempe bezonas iajn bonajn novaĵojn, egale kiel la kampanjo funkcios kaj kiom da tempo bezonatas por la fizika produktado, mi ebligos ĉiujn antaǔmendintojn aǔskulti “Fulmerford” bitforme antaǔ ol Kristnasko! Jes!

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Musikvideo and tagged , , , . Bookmark the permalink.