Adiaŭ TXL

La flughaveno Tegel (TXL) definitive estas historio. Dimanĉe, la 8an de novembro 2020 forflugis la lasta aviadilo  (Airbus A 320)  al Parizo (AF1235) planita por 15:00 h, fakte 15:39 h. Finfine ekfunkcias la nova ĉefurba flughaveno BER post diversaj problemoj.

Multaj Esperantistoj konas Tegel pro siaj vizitoj en Berlino. Precipe okaze de la Univesala Kongreso (84a UK) en la jaro 1999 la partoprenantoj de aliaj kontinentoj uzis aviadilojn.

Unu el la fruaj produktoj de la eldonejo Mondial – nun en New York – estis eldonita: »Praktika poŝgvidilo por esperantistoj« kun utilaj informoj por malkovri  la urbon ekster la kongresejo ICC. Pri  Tegel legeblas:

titolpaĝo

Sur paĝo 30 estis informoj pri la aliaj flughavenoj, de kiuj en  1999 funkciis tri:

Dum la okcidentberlina epoko multaj esperantistoj preferis vojaĝi aviadile por eviti la ĝenojn de la  »Transit« sur la stratoj tra GDR aŭ la vagonaron de la »Deutschen Reichsbahn«.

Por la kontaktoj kun la socialisma mondo ekzistis la flughaveno Schönefeld sur la teritorio de GDR, kiu ĝis hodiaŭ ekzistas kaj nun estas »Terminal 5« de la nova flughaveno BER kun la nomo »Willy Brandt« ( »Terminal 1+2« ).

Tio povas kaŭzi konfuzon, ĉar oni ne povas piede pasi inter la du partoj, sed devas uzi buson aŭ  S-Bahn (S45, S9).

Grafiko: ber.berlin-airport.de

Kiel avantaĝo de la nova flughaveno oni substrekas, ke ĝi havas – kontraste al Tegel – komfortan ligon sur reloj. La S-Bahn el la urbocentro kaj Spandau havas finstacion sub la Terminal 1. Tie ankaŭ estas regionaj trajnoj kaj perspektive ICE de diversaj germanaj urboj.

Da ligoj kaj la tempobezono dum al malferma periodo:

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Berlin and tagged , , . Bookmark the permalink.