Kongreso en Brunsvigo, Berlinanoj en kastelo

Pentekoste 2023 okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig (Brunsvigo), kiu estis celebrita kiel la 100-a ekde 1906 kiel iom datreveno. Krom la junulargastejo, kie povis loĝi multaj partoprenantoj kaj kie okazis parto de la programo, estis uzataj ankaŭ aliaj lokoj en la urbocentro. Por la festa malfermo la “Malnova Urbodomo”, por la ĝenerala kunveno kaj la kultura programo la “Forum Medienhaus” de FUNKE Medien Niedersachsen GmbH kaj la muzeo en la kastelo, kie oni memoris, ke en Braunschweig la suvereno mem invitis la eliton de la duklando al prelego pri Esperanto, en kiu li mem partoprenis kun sia edzino ĝis la fino.

Raporto de Ulrich Brandenburg (Berlinano), kiu ne plu rajtis kandidatiĝi, aperas en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto kun kelkaj fotoj. Inkluzive de la nova estrao de GEA.

Klopodoj por forlasi la fermitajn Esperantojn rondojn estis laŭdindaj sed havis limigitan sukceson. La 26-an de majo la Braunschweiger Zeitung havis artikolon kun la titolo “Kiu interesiĝas pri Esperanto”, en kiu estis pezentitaj la senpagaj ofertoj (lingva kurso, koncertoj). Kontribuaĵo en aprilo prezentis la kutimajn ĝeneralajn informojn pri Esperanto kaj antaŭvidis 200 partoprenantojn. La anonco estis ankaŭ en la regiona kalendaro de eventoj. Eĉ “Die Zeit” transprenis la tekston de dpa (koncertoj, kabaredo kaj kajakoj). La Kastelmuzeo eldonis sian propran gazetaran komunikon, kiu ne estis tute sen efiko.

Memorigo de la 4-a prezidanto: Ernst Kliemke

De lia elekto ĉe Pentekosto 1925 en Magdeburgo ĝis lia neatendita morto en februaro 1925, Dr. Kliemke agis kiel 4-a prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

  1. 1906-1912: d-ro Eduard Mybs
  2. 1912-1920: Adolf Reinking
  3. 1920-1925: d-ro Albert Steche
  4. 1925-1929: d-ro Ernst Kliemke

Inter la militoj li estis konata en Berlino kiel intelektulo kun soci-kritika fono. Li tiam trovis multaj da komunaj ideojn kun la bahaanoj, kiuj tiam ekinteresiĝis pri Esperanto.

La 18-an de februaro 1911, Kliemke prelegis  en la Brunsviga Kastelo pro la invito de la duka reganto (Johann Albrecht, Duko de Meklenburgo) Kadre de la 100-a Germana Esperanto-Kongreso okazis vizito, gvidatata e la estrino de Kastelmuzeo en la historia loko sabate la 27-an de majo 2023 ekde la 15-a horo. Informoj por vizitantoj pri la konstanta ekspozicio de la muzeo estas tradukitaj en Esperanton.

La kastelo de brunsvigo, kie okazis la prelego de Roland Schnell pri Dr. Kliemke

La partoprenantoj ricevis la jenajn informojn pri Kliemke:

D-ro Ernest Kliemke, Prezidanto de Germana Esperanto-Asocio 1925 – 1928 faris prelegon la 18-an de februaro 1911 en la Brunsviga Palaco laŭ invito de la duka reganto (Johann Albrecht, Duko de Meklenburgo)

Gvidita vizito de la historia loko (Kastelmuzeo) sabate la 27-an de majo 2023 ekde la 15-a.

Partoprenantoj en la Esperanto-Kongreso ankaŭ havis senpagan eniron.

D-ro Ernst Kliemke estis la prezidanto de la Deutscher Esperanto Bund eV ekde Pentekosto 1925 ĝis sia neatendita morto la 20-an de februaro 1928

En la kongreso en Magdeburgo, kie li estis elektita, la malfermo estis elsendita per radio, kiu estis la plej moderna medio tiutempe. Li sekvis Dr. Steche, kiu, kiel aliaj membroj de la estraro, ne kandidatigis denove. En la antaŭa jaro 10 000 gejunuloj kaj same multaj plenkreskuloj partoprenis en Esperanto-kursoj.

Kliemke ne povis ĉeesti la jarkunvenon en Kolonjo en 1926, ĉar li vizitis Usonon pro komercaj kialoj kaj sendis skriban saluton. Li vizitis la kongreson de “Esperanto-Asocio de Norda Ameriko” en Filadelfio (20-25 julio), kie li parolis salutvorton.

Li denove povis partopreni la kongreson en Munkeno (Pentekosto 1927) kaj ankaŭ en la mondkongreso en Dancigo (Danzig/Gdańsk) en la sama jaro (28 julio – 4 aŭgusto), kie li prelegis pri la temo “La kulturaj principoj de l’ Baha’ismo“, kiu aperis ankaŭ presite kaj en germana traduko.

Tie li partoprenis la inaŭguron de Esperant0- kverko en la sopoto en ĉeesto de reprezentantoj de la urbo Gdańsk kaj konataj esperantistoj, inkluzive de Lidia Zamehof.

Lia morto estis neatendita kaj interrompis lian laboron por Esperanto. En la januara numero de “Germana Esperantisto” li en nekrologo por Otto Flatauer li atentigis ke tiu interesiĝas pri Esperanto pro lia libro “Kulturo kaj Lingvo” kaj lernis la lingvon per lia kurso en la “Berliner Tageblatt”. Flatauer havis privatan komercan lernejon proksime de Alexanderplatz kaj apogis la kunlaboron kun la eldonejo Rudolf Mosse kun novaj ideoj.

En detala nekrologo skribis DEB en la marta numero de “Germana Esperantisto”

  • Por Ernst Kliemke Esperanto estis valora – eĉ pli: sankta afero; ĝi estis por li servo al la homaro, devo pro konvinko. Granda parto de la laboro de la mortinto estis dediĉita al tiu granda temo dum pli ol tri jardekoj. Estis li, kiu unue komencis la batalon kontraŭ mondo de antaŭjuĝoj en la gazetaro de la germana rĉefurbo kaj dum longa tempo estis la sola kiu faris tion. Liaj atingoj ne povas esti esprimitaj en nombroj; sed grandparte estas lia merito, ke la E-movadon ne plu preteratentas la aŭtoritata gazetaro.
    Kliemke aktivis en Berlino en la 1920-aj jaroj kaj uzis sian popularecon kiel respektata verkisto (pseŭdonimo Heinrich Nienkamp) por Esperanto.

Li prelegis en aranĝo en la Herrenhaus (iama prusa ŝtata parlamento) la 9-an de januaro 1925, kiun partoprenis 500 homoj.

Per lia kontakto kun la eldonejo Rudolf Mosse tie ekestis la “Biblioteko Tutmonda” en “Esperanto-Fako”, kiu eldonas popolajn skribaĵojn en malmultekostaj eldonoj .

En “Crescendo Theaterverlag” de Mosse aperis “Esperanta danc-kanto” kun teksto de Kliemke, kiu montras lian vastan gamon de talentoj kaj interesoj.

Lia famo baziĝis sur la libro “Princoj sen krono” enVita-Verlag. En ĝi, Kliemke priskribas sian vizion de “kultura organizo” kiel alternativon aŭ suplementon al partioj. La subtitolo “preskaŭ romano” rilatas al la elektita formo de kolekto de mallongaj fikciaj raportoj de fikciaj gazetoj kiuj ilustras liajn ideojn el la perspektivoj de malsamaj mondkonceptoj.

Temas pri la laboro de la usona milionulo Richard Fry, kiu uzas sian hereditan riĉaĵon por krei “kulturan organizon” bazitan sur la principoj de Nienkamp.

Esperanto estas plurfoje menciita, sed kompreneble en la funkciado de tiu ĉi kultura organizo.

La libro estis pozitive akceptita de intelektuloj en Germanio kaj ricevis multajn pozitivajn recenzojn, kvankam kutime sen mencii la aspekton “Esperanto”.
Pro la libro en Germanujo fondiĝis “Freyschaften” kaj “Freybund”, en kiuj partoprenis ankaŭ esperantistoj kaj Esperanto-grupoj.

La ideo baziĝas sur socialreformaj ideoj, pri kiuj Kliemke longe okupiĝas kaj kiuj troviĝas ankaŭ en lia propagando por Esperanto. Post la komenco de la unua mondmilito, kiel Heinrich Nienkamp, li ellaboris 46-paĝan proponon en sia eseo “La Reichs-Aktien-Gesellschaft, Propono por la Organizo de la Paca Ekonomio en Milito” por redistribui la terurajn profitojn. el la milittempa ekonomio en socie akceptebla maniero. Ĝi estas verkita kiel peticio al la Imperiestra-Kanceliero kaj priskribas la militon en la maniero de la reganta propagando kiel “liberigan lukton por eŭropa kulturo”.

Praktika sperto el komerca vivo

Tio baziĝas sur liaj spertoj kiel bankisto kun ligoj al la plej altaj rondoj de financ-kapitalo kaj kolonia administrado, kiujn li havis  el lia profesia kariero.

Post studado de juro en Freiburg kaj Berlino (1894 doktoriĝo pri la rolo de la Federacia Konsilio), li komencis kiel tribunala asistanto en Berlino kaj poste ŝanĝis al privatan industrion. Por Deutsche Bank, li prizorgis la jurajn aferojn rilate la urba evoluo de Charlottenburg-Westend. Ĉar li evidente pruvis esti kapabla kaj fidinda, li estis nomumita al direktoroj de firmaoj en kiuj Deutsche Bank havis intereson. En ilia nomo, li poste partoprenis en Londono en intertraktadoj pri la Bagdada fervojo.

En la kolonio “Germana Orienta Afriko” (hodiaŭ esence Tanzanio), li estis de la “Orientafrika Fervoja Kompanio” kaj de la “Orientafrika Banko”. Li ankaŭ estis direktoro de “Hotelgesellschaft (gasteja asocio) Kaiserhof”. Ili prizorgis la “Hotelon Kaiserhof” en Daresalamo, kiu estis la plej moderna kaj luksa en la regiono: kun “viena kafejo”, varma fluakvo kaj elektra lumo. Estas pruvoj ke Kliemke restis tie dum siaj vizitoj en Orientafriko.

Tamen, lia oficejo estis en Berlino en la registara distrikto, kie okazas la kontaktoj kun la kolonia administracio. Klimke partoprenis en la koloniaj kongresoj pro oficialaj taskoj, kaj uzis la eblecon por atentigi pri la lingva problemo en Orienta Afriko. Ĉi tie li ankaŭ renkontis Johann Albrecht, Dukon de Meklenburg-Schwerin kaj lian edzinon, Princinon Elizabeto de Stolberg-Roßla, kiuj ambaŭ tenis gvidajn poziciojn en la Germana Kolonia Societo.

Estis ĉirkaŭ 1907 kaj 1908 kiam Esperanto spertis rimarkindan kreskon en Germanio: la GEA estis fondita en Braunschweig kaj la mondkongreso okazis en Dresdeno en 1908. Kliemke subtenis tion per artikoloj en Berlinaj ĉiutagaj gazetoj, kaj povis profiti de liaj profesiaj kontaktoj. Li argumentis el la praktika vidpunkto de la komercisto (Kaufmann), dum la Esperanta propagando kutime emfazis la lingvajn aspektojn (facilo, reguleco, literatura valorao).

Liaj tekstoj estis transprenitaj  de aliaj gazetoj kaj tial konataj ekster Berlino. Ligo al la revuo “Vortrupp”, kiu estis ligita al la vivreforma movado, disvolviĝis. En ĉiu jaro antaŭ la unua mondmilito estis multpaĝa kontribuo pri Esperanto kaj la progreso de la Esperanto-movado, plejparte verkitaj de Kliemke mem. Kiam Zamenhof mortis en 1917 ,apera pli longa omaĝo,poste ankaŭ kiel broŝuro.

Prelego en la Brunsviga Kastelo 1911

Kulmino de lia agdo por Esperanto estis certe la prelego en la duka palaco en Brunsvigo en januaro 1911. La duko kunvokis la eminentulojn de la duklando al la palaco, kie Kliemke prelegis pri Esperanto.

Jam ekzistis aktiva Esperanto-movado en Brunsvigo. Jam en 1907 ĉi tiu varbis por la fondo de landa asocio lau la ekzemplo de Francio kaj Anglio, kiu poste fariĝis Germana Esperanto-Asocio. Esperanto-kursoj okazis en la lernejo por apotekistoj de Dr. Freise. anstataŭe kaj la advokato Reinking, kiu poste estis promociita al prokuroro, estis implikitaj en la loka asocio.

Post la prelego de Kliemke, la lokaj aktivuloj raportis pri siaj spertoj.

Laŭ speciala peto de la Dukino, kiun ĝenis la tro teknikajn diskutojn, Kliemke deklamis la poemon “Königstochter”, kiu estis tradukita de Zamenhof.

En sonĝo princinon mi vidis
kun vangoj malsekaj de ploro, –
sub arbo, sub verda ni sidis,
tenante nin koro ĉe koro.

De l’ patro de l’ via la krono
por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono –
vin mem mi deziras, aminda!”

– “Ne eble!” ŝi al mi rediras:
“En tombo mi estas tenata,
mi nur en la nokto eliras
al vi, mia sole amata!”

Kelkajn semajnojn poste, la duko kun lia edzino vizitis la “Internacian Ekspozicion pri Vojaĝado kaj Turismo” en la salono de ekspozioj apud Zoologia ĝardeno en Berlino, kiu ankaŭ havis grandan Esperanto-ekspozicion. Kliemke renkontis la dukon denove kaj klarigis la materialon elmontritan. Ĉi tiuj inkluzivas riĉan elekton de revuoj el la tuta mondo kaj pri diversaj temoj.

Dokumentoj

Kompilita de: Roland Schnell,

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Vortrag, Konzert, Deutscher Esperanto-Bund, Uncategorized. Bookmark the permalink.