Lietzensee Decembro 2019 ekas

Preskaŭ duona jarcento la domo en Herbartstrasse 25 estis grava ero en la Esperanto-vivo de Berlino. Ĝi troviĝas apud la ĉarma lago »Lietzensee« kun parko en la distriko (Bezirk) Charlottenburg-Wilmersdorf.

Kiam Hans Moser fine de la 1970-aj jaroj iĝis estro de la domo, li tuj fondis Esperanto-grupon. Ĝi kunvenis tie ĝis la fermo de la domo en la jaro 2015. Kiel pensiulo Hans Moser translokiĝis al maljunulhejmo kaj la membroj de la grupo restis fidelaj. Ili festis ls 40-jaran jubileon de la grupo la 6-an de novembro 2019.

Samtempe la domo estis transprenata de nova prizorganto (Rotes Kreuz, Landesverband Berlin | Ruĝa Kruco, landa asocio Berlino) kaj post profunda renovigo malfermita post la somero 2019. Denove estos  Esperanto-grupo en la domo, sed kun alia strukturo kaj novaj partoprenantoj.

Esperantogupo Lietzensee, Herbartstr. 25, 14057 Berlin

ĉiu lundo 14 – 16 Uhr (Kaminzimmer)

 

Herbartstrasse estas facile atingebla per publikaj trafikiloj per la haltejo  Messe Nord/ICC per S-Bahn (Ring) und buso (X34, M49 de Zoo) plus 5 min piede.

 

Dum la 40-jara jubileo de la grupo Lietzensee

La aktiveco de Hans Moser

El la Jubilea Libro 2014

Post kiam en 1977 Johannes (voknomo Hans) Moser fariĝis estro de la „Kulturdomo ĉe la lago Lietzensee en Berlino-Charlottenburg“, li i. a. (1978) fondis la Esperanto-grupon kun 9 membroj. De la komenco renkontiĝis la anoj unufoje semajne. En la 80-/90-aj jaroj estis ĝis 40 membroj, en la nuna jaro ankoraŭ 10 personoj, unu el la unuaj tagoj.

De tempo al tempo aliĝis po 1 persono, parte kun Esperanto-scio, parte sen kono de eĉ unu vorto. Ni integris tiujn personojn laŭ eblaj metodoj, ripetado ekde la komencaj lecionoj, tradukado kaj kantado, personaj helpoj. La kunvenoj ĉiam komenciĝas per kafotrinkado, teo kaj kukoj.

En la 36 jaroj de la ekzistado ni festis kun multaj gastoj la 10-, 20- kaj 30-jariĝon de la grupo – gratuloj venis el la tuta mondo. Ankaŭ la 60, 70, 75 jaroj de naskiĝo de J. M. okazis kun ĝis 60 gastoj – familio, E-grupanoj kaj muzikistoj.

Menciindas multaj ekskursoj:

  1. Universalaj Kongresoj (Augsburg, Tampere, Prago, Vieno, Bruselo k. a. (1999 Berlino kiel kunlaborantoj)
  2. Diversaj internaciaj kunvenoj: Malmö, Prenzlau, Rimini (Ekumena Kongreso), Trento
  3. Germanaj Esperanto-Kongresoj: Neubrandenburg, Braunschweig, Nürnberg
  4. ekskursoj en Berlino – Okazis la gastigo de la Trentina E-o-grupo – revizito de ĝemeliga grupo

Ekde 2013 ni kunvenas dufoje monate, unufoje en la „Kulturdomo ĉe la lago Lietzensee“ kaj unufoje en kafejo (2013) aŭ en la kunvenĉambro de la loĝdomo de pliaĝuloj (Seniorenwohnhaus), kie ekde novembro 2013 loĝas nun gesinjoroj Hans kaj Ursula Moser. Do la 19-an de februaro 2014 kunvenis kelkaj grupanoj por festi la in

aŭguron de la nova kunvenejo, ĉifoje en la loĝejo de la klubestro mem.

Du fotoj montras nin ĉe kafoklaĉo kaj dum kantado de „Vivu la verda stel‘!“.

Lastjare mortis la 93-jaraĝa s-ino Ursula Palmer, membro ekde la komenco, aktiva ĝis la morto. En julio ni volas festi la 93-jariĝon de Maria Baier, kiu invitas ĉiujare la grupon al sia flegohejmo. Okazos kafoklaĉo, kantado kaj prezento de humoraĵoj.

En la espero daŭrigi la kunvenojn, mi diras: Volonte ni atendas gastojn.

Text: Fritz Wollenberg

Esperanto kiel terapio

La Ruĝa Kruco volonte akceptis la novan strukturon de la grupo ekde fino de la jaro 2019, kiu baziĝas sur la agado de Alberto Flores en Volta Redonda (RJ. Li prezentis en revuo Esperanto (paĝo 85, aprilo 2011)

Televido intervjuis Alberto Flores kun la kursanoj

Televido intervjuis Alberto Flores kun la kursanoj

Alberto FLORES (*1923) mortis la 30an de aprilo 2019 en aĝo de preskaŭ 87 jaroj. Ĝis la morto li instruis Esperanton.

Intervjuo en la brazila televida Canal36 (portugale) okaze de la nova kurso en »AAPVR / CPSI – Centro de Prevenção à Saúde do Idoso Roque Garcia Duarte« (adreso: Rua 535, Nº 835 – Nossa Senhora das Graças – Volta Redonda – RJ)

Pri la scienca subteno en Lietzensee respondecas:

  • Dr. Encarna Teruel, Berlin, fakdelegitino de UEA, Neurologisches Rehazentrum für Kinder und Jugendliche, HELIOS Klinik Hohenstücken, Klinische Neuropsychologin GNP / OPK, Psychologische Psychotherapeutin (VT). Supervisorin GNP / OPK

kaj

  • Dr. med. Christoph Klawe. Oberarzt Abteilung: Neurologie, Neurophysiologie und neurologische Frührehabilitation. Krankenhaus der Barmherzigen Brüder Trier , prezidanto der Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA [umea.fontoj.net], Wikipedia.eo

 

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.

1 Response to Lietzensee Decembro 2019 ekas

  1. Pingback: Vorstand vor der Mitgliederversammlung |

Comments are closed.