Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2019 – Orientberlina-Brandenburgia Esperanto-virinforto

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

2-a de decembro 2019, 19h30

“Orientberlina kaj brandenburgia virinforto en la berlin-brandenburgia Esperanto-komunumo” Komune ni rigardas kun multaj fotoj al tio, kion efikis virinoj en la berlin-brandenburgia Esperantlingva komunumo.

La berlina Esperanto-instruistino Hella Sauerbrey (1920-1981) dum kurso en 1980, Foto Fritz Wollenberg

En januaro 2019 ankoraŭ en  Centro danziger50 okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto” en Germanio komenciĝis serio pri virinoj en la  berlin-brandenburgia Esperanto-komunumo. El la multaj aktivaj virinoj ni prezentis aŭ spertis: Wera Blanke, Judith Meyer, Ina Tautorat, Sabine Trenner, Lena Karpunina kaj Hildegard Stolpe.

En marto estis prezentitaj okcidentberlinaj virinoj, inter ili Emmi Stox, kiu estis la unua virino pinte de Esperanto-Ligo Berlino. Ekvivalento estu la aranĝo la 2-an de decembro, per kiu ni finos la serion.

Hella Sauerbrey ne nur estis la plej sperta Esperanto-instruistino en Orienta Berlino kaj tie instruis en popola altlernejo. Ŝi publikigis tradukojn kaj multajn recenzojn, apartenis ekde 1976 al la Centra Laborrondo Esperanto kaj en 1981 estis balotita por la Centra Estraro de Esperanto-Asocio en Kulturligo. Speciale ŝi en la Komisiono pri Instrumetodoj kunlaboris.

Post ŝia morto en 1981 ŝia franca amiko Raymond Devendille skribis “Leterojn al forestanta amikino”, en kiuj ŝia personeco ree viviĝis.

Ni ankaŭ rigardas al la vivo de virinoj kiel la Esperanto-instruistino kaj tradukantino Monika Ludewig, la Kemia Inĝeniero Linde Knöschke, kiu sin engaĝis jam en 1968 en la unua Junulara Komisono de Centra Laborrondo Esperanto kaj al la longtempa prezidantino de la Distrikta Laborrondo Esperanto en Potsdamo Hanna Scheffs.

Rilate al la serio jam estis aldonitaj kaj aktualigitaj virinaj biografioj en Esperanto-vikipedio. Tio pluokazas rilate al la fina aranĝo de la serio.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged . Bookmark the permalink.