Wanda Fethke-Großmann, vidvino de la eminenta filmreĝisoro, scenaristo kaj Esperanto-aŭtoro Jan Fethke (1903-1980) kaj Honora Membro de Esperanto-Ligo Berlino, mortis la 22-an de marto ĉijare.
Ĉi tiun tristan informon peris al la berlinaj Esperanto-amikoj Gerd Bussing, fleginte la kontakton al ŝi dum multaj jaroj.
Gerd Bussing skribas:
Kiam mi antaŭ kelka tempo post longa paŭzo volis denove pertelefone kontakti Wanda Fethke, mi eksciis de ŝia dua edzo, s-ro Großmann, ke ŝi du tagojn antaŭe forpasis en aĝo de 94 jaroj. Evidentiĝis, ke la geedza paro ne plu loĝis en sia loĝejo en Berlin-Spandau, sed en tiea flegejo.
Wanda Fethke reaperis en nia berlina Esperanto-mondo en la jaro 2003, kiam ni festis la jubileon „100 jaroj Esperanto en Berlino“, kiu koincidis kun la centa datreveno de naskiĝo de ŝia edzo, la filmreĝisoro kaj verkisto Jean Forge (Jan Fethke), kiun ni omaĝis kune kun la Pola Instituto en Berlino.
Kortuŝa estis ŝia rerenkontiĝo kun alia veteranino, s-ino Hildegard Stolpe.
Mi plurfoje vizitis la geedzan paron Fethke-Großmann en Spandau. Ŝi montris al mi valizon kun la literatura postlasaĵo de Jean Forge, kiun ŝi konservis.
Kiam Esperanto-Ligo Berlino komune kun la Pola Instituto Berlino kaj Filmarta Teatro Babylon jam okupiĝis pri la preparoj de Fethke-omaĝo en marto 2003, subite aperis la informo, ke la vidvino de Fethke vivas en Berlino. La pola filmhistoriisto Jan Lewandowski, invitita al la omaĝo, jam trovis ŝin en la 80-aj jaroj dum siaj esplorlaboroj pri la silezia filmhistorio.
La scivolemo estis granda, kaj Wanda Fethke-Großmann renkontiĝis kun berlinaj Esperanto-amikoj, por temperamente kaj elvokive rakonti pri sia vivo kaj pri la vivo de sia unua edzo.
Naskita la 15-an de januaro en 1924 en Vilno (tiutempe Pollando, hodiaŭ Litovio) kiel Wanda Jurkiewicz, ŝi plenkreskis tie kaj travivis kiel juna knabino la Duan Mondmiliton.
La domo, en kiu loĝis la familio, forbrulis. Ŝi estis disigita for de la gepatroj kaj vivis ĉe primadono, kiu ŝin kunprenis al kantelpaŝoj en malsanulejoj. Por la kantado ili ricevis pakaĵojn kun manĝaĵoj. Tiamaniere ili supervivis.
Pro evakuado post la milito ŝi venis al Łodz, la industria, universitata kaj nun ankaŭ filma urbo. Ĉi tie ŝi komencis studadon de juro, sed ankaŭ interesiĝis pri teatro.
En aktora klubo ŝi konatiĝis kun la tiutempe jam fama filmreĝisoro Jan Fethke. Ŝi estis impresita de la 20 jarojn pli aĝa viro, sed baldaŭ klarigis al li, ke li devus edziĝi kun ŝi, se li interesiĝas pri amrilato.
La unua edzino de Fethke, la francino Clotilde de Pétry, perdis sian vivon en Varsovio dum la milito.
En 1951 Wanda kaj Jan geedziĝis. Ŝi ankoraŭ finis sian studon de juro kiel magistro, sed poste nur ankoraŭ akompanis sian edzon kaj lian agadon.
Entuziasme ŝi parolas pri tio, kia bona edzo li estis, kaj ke la vivo kun li por ŝi signifis „universitaton pri la vivo“. Ŝi ĉeestis dum la filmado, parolis kun li pri ĉio, kio havis gravecon por li kaj vivis en la komunumo de artistoj, arkitektoj ktp., kiuj kunagadis kun la edzo.
Fiere ŝi indikas pri pli ol 50 filmoj, por kiuj li verkis la scenaron aŭ kiujn li reĝisoris. Ŝi rakontas pri la klasikaj sensonaj filmoj „Veturo de patrino Krause en la feliĉon“ kaj „Transe de la strato“ (1929), kiuj estiĝis en Berlino, kien li venis por eniri la filmmerkaton en 1926 post subita ĉesigo de malŝatata inĝeniera studado en Dancigo.
Kiel reĝisora asistanto ĉe la filmkompanio Ufa, li kunlaboris en produktado de multaj filmoj kaj kunlaboris kun Karl Grune kaj Fritz Lang. En 1935 estis produktita en Parizo „La kato en sako“ en la franca kaj germana lingvoj. Ekde ĉi tiu jaro li vivis en Varsovio. Wanda rakontas pri la polaj filmoj de Fethke, ekzemple „La forgesita melodio“ (1938) kaj la filmoj, kies estiĝon ŝi travivis, ekzemple „Załoga“ (Junaj Marinistoj, 1952) kaj „Irena, restu hejme!“ (1956) kaj finfine „La silenta stelo“ (1960).
Kiu aŭskultas ŝiajn parolojn, rimarkas, ke ŝi entute konsentas kun la agado kaj la opinioj de ŝia unua edzo, kaj ke ŝi partoprenis en la kreado de lia verkaro.
Tiel rigardis ĝin ankaŭ la pola ŝtato, kiam ĝi transdonis al ŝi la Kavaliran Krucon de la Meritordeno de la Respubliko Pollando la 16-an de oktobro 2008.
Wanda Fethke-Großmann parolis germane kaj pole. Ŝi posedis kaj la polan kaj la germanan ŝtatanecojn kaj klarigas, kiel ĝojigas ŝin la situacio, ke ŝi senprobleme rajtas moviĝi en Pollando kaj en Germanio.
Ŝi atentigis pri tio, ke por Jan Fethke tio ne ĉiam eblis. Li estis naskita en 1903 en la hodiaŭa Opole (Supra Silezio) kiel filo de germano kaj polino. Li tute nature kreskiĝis kun ambaŭ lingvoj – germana kaj pola kaj moviĝis en ambaŭ landoj. Li posedis la germanan ŝtatanecon, en 1935 li petis pri la pola. Li ricevis ĝin nur en 1949. Dum la milito li estis arestita de diversaj flankoj. Kiam li post militfino estis akuzita en Pollando, anoncis sin 30 personoj, kiuj pretis atesti por li, fiere raportas Wanda. Inter ili estis judoj kaj poloj, kiuj danke al lia helpo supervivis.
„Li estis eŭropano“, ŝi akcentas.
Per tio ŝi ankaŭ klarigas la grandan simpation kaj la engaĝigon por la internacia lingvo. Jan Fethke (Jean Forge) publikigis tri origine en Esperanto verkitajn romanojn – „Abismoj“ (1923), „Saltego trans jarmiloj“ (1924) kaj „Mr Tot aĉetas mil okulojn“ (1931), kolekton da satiraj rakontoj (La verda raketo, 1961) kaj kolekton da satiroj, memoroj kaj filmaj dokumentoj (Mia verda breviero, 1974). Li verkis multajn kontribuojn por Esperanto-gazetoj (ekz. Literatura Mondo), faris multnombre prelegojn, sed ankaŭ instruis Esperanton en diversaj landoj laŭ la Ĉe-metodo. En 1934 okazis en Stokholmo la premiero de lia Esperanto-versio de la filmo „Morgaŭ komenciĝos la vivo“, kaj en 1959 li produktis la filmon „Verda stelo super Varsovio“. Kaj en la berlina kaj en la internacia Esperanto-komunumo, li hejmis. Liaj fratoj Stefan kaj Edmund ankaŭ estis Esperanto-parolantoj. Kune kun Edmund li en 1957 publikigis Esperanto-lernolibron.
En 1960 la geedza paro Fethke faras gravan decidon. En Okcidenta Berlino okazas la premiero de la filmo de Fritz Lang “La 1000 okuloj de doktoro Mabuse”. La Esperanto-romano de Fethke „Mr Tot aĉetas mil okulojn“ liveris la ideojn. En ĝi Fethke jam en 1931 pritraktis la temon de observado pere de kameraoj. Jan Fethke post la premiero restas en Okcidenta Berlino. Li nun laboras liberprofesie por filma kaj televida fakoj. Wanda ankoraŭ restas en Pollando. Ŝi ne volas lasi sola la patron kaj lernas novan profesion – kosmetikistino. Nur tri jarojn poste estis permesita ŝia translokiĝo al Okcidenta Berlino.
En la mondmalferma Berlino la du pasioj – filmo kaj Esperanto – determinis ilian vivon. Sed io nova aldoniĝas: Ŝi gvidas kosmetikan salonon.
La morto de Jan Fethke en 1980 faligis lian edzinon en sanan kaj animan krizon, el kiu ŝi nur malrapide kaj kun helpo de nova partnero eliĝis. Ŝi fine edziniĝis al Manfred Großmann.
Grava intenco de ŝi estis, konservi la memoron pri ŝia unua edzo kaj vivteni en la publiko lian verkaron. En tio ŝi trovis kun la Pola Instituto Berlino kaj la Esperanto-Ligo Berlino partnerojn. Tiel efektiviĝis en 2003 la rimarkinda omaĝo al Jan Fethke, dum kies malfermo ŝi parolis apud la direktorino de la Pola Instituto Joanna Kiliszek kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino Peter Bäß. Ŝi subtenis la estiĝon de ekspozicio pri vivo kaj verko de Jan Fethke, montrita en la Pola Instituto. Ŝi al la publiko enkonduke parolis antaŭ la montrado de la filmoj „Veturo de patrino Krause en la feliĉon“, “La perdita melodio”, “Irena, restu hejme!”, “La silenta stelo” kaj “La 1000 okuloj de doktoro Mabuse” en Pola Instituto respektive en Filmarta Teatro Babylon, kaj ŝi partoprenis la diskuton dum la simpozio pri vivo kaj verko de Jan Fethke kun la direktoro de la filmmuzeo en Łodz Mieczysław Kuźmicki, la historiisto el Katowice Jan Lewandowski, la film- kaj televida sciencisto d-ro Jürgen Kasten kaj la konanto de la Esperanto-literaturo Gerd Bussing sub gvido de la ĵurnalisto Fritz Schütte.
En la memoro de la Esperanto-amikoj Wanda Fethke-Großmann kune kun la eminenta Esperanto-literaturisto Jan Fethke vigle vivos.
Fritz Wollenberg