Skip to content
  • Home
  • Nachrichten
  • Treffen
    • Insulo (grupo)
    • Lichtblick
    • Viktoriapark
    • Spielrunde
    • Vollmundig!
    • In Brandenburg
    • Kurse
    • ……ĝis 2019
      • Donnerstagsrunde
      • Arema
  • Vereine
    • Dokumente
    • Komittee und Komissionen
    • Rundbrief
    • Geschichte
    • Region um Berlin
  • Mondkoncepto
  • Kontakt
    • Impressum
  • Presse
    • Esperanto en Berliner Woche
← Problemo de Metzger en Graz 1927
Kaŝi koncertos en Berlino la 28-an de aprilo →

Ni funebras pri Wanda Fethke-Großmann (1924-2018)

Posted on April 18, 2018 by Fritz

Wanda Fethke-Großmann

Wanda Fethke-Großmann, vidvino de la eminenta filmreĝisoro, scenaristo kaj Esperanto-aŭtoro Jan Fethke (1903-1980) kaj Honora Membro de Esperanto-Ligo Berlino, mortis la 22-an de marto ĉijare.

Ĉi tiun tristan informon peris al la berlinaj Esperanto-amikoj Gerd Bussing, fleginte la kontakton al ŝi dum multaj jaroj.

Gerd Bussing skribas:

Kiam mi antaŭ kelka tempo post longa paŭzo volis denove pertelefone kontakti Wanda Fethke, mi eksciis de ŝia dua edzo, s-ro Großmann, ke ŝi du tagojn antaŭe forpasis en aĝo de 94 jaroj. Evidentiĝis, ke la geedza paro ne plu loĝis en sia loĝejo en Berlin-Spandau, sed en tiea flegejo.

Wanda Fethke  reaperis en nia berlina Esperanto-mondo en la jaro 2003, kiam ni festis la jubileon „100 jaroj Esperanto en Berlino“, kiu koincidis kun la centa datreveno de naskiĝo de ŝia edzo, la filmreĝisoro kaj verkisto Jean Forge (Jan Fethke), kiun ni omaĝis kune kun la Pola Instituto en Berlino.

Kortuŝa estis ŝia rerenkontiĝo kun alia veteranino, s-ino Hildegard Stolpe.

Mi plurfoje vizitis la geedzan paron Fethke-Großmann en Spandau. Ŝi montris al mi valizon kun la literatura postlasaĵo de Jean Forge, kiun ŝi konservis.

Kiam Esperanto-Ligo Berlino komune kun la Pola Instituto Berlino kaj Filmarta Teatro Babylon jam okupiĝis pri la preparoj de Fethke-omaĝo en marto 2003, subite aperis la informo, ke la vidvino de Fethke vivas en Berlino. La pola filmhistoriisto Jan Lewandowski, invitita al la omaĝo, jam trovis ŝin en la 80-aj jaroj dum siaj esplorlaboroj pri la silezia filmhistorio.

Wanda Fethke-Großmann kaj la direktorino de la Pola Instituto Berlino Joanna Kiliszek (dekstre) dum la Fethke-omaĝo Berlino 2003
Foto Fritz Wollenberg

La scivolemo estis granda, kaj Wanda Fethke-Großmann renkontiĝis kun berlinaj Esperanto-amikoj, por temperamente kaj elvokive rakonti pri sia vivo kaj pri la vivo de sia unua edzo.

Naskita la 15-an de januaro en 1924 en Vilno (tiutempe Pollando, hodiaŭ Litovio) kiel Wanda Jurkiewicz, ŝi plenkreskis tie kaj travivis kiel juna knabino la Duan Mondmiliton.

La domo, en kiu loĝis la familio, forbrulis. Ŝi estis disigita for de la gepatroj kaj vivis ĉe primadono, kiu ŝin kunprenis al kantelpaŝoj en malsanulejoj. Por la kantado ili ricevis pakaĵojn kun manĝaĵoj. Tiamaniere ili supervivis.

Pro evakuado post la milito ŝi venis al Łodz, la industria, universitata kaj nun ankaŭ filma urbo. Ĉi tie ŝi komencis studadon de juro, sed ankaŭ interesiĝis pri teatro.

En aktora klubo ŝi konatiĝis kun la tiutempe jam fama filmreĝisoro Jan Fethke. Ŝi estis impresita de la 20 jarojn pli aĝa viro, sed baldaŭ  klarigis al li, ke li devus edziĝi kun ŝi, se li interesiĝas pri amrilato.

La unua edzino de Fethke, la francino Clotilde de Pétry, perdis sian vivon en Varsovio dum la milito.

En 1951 Wanda kaj Jan geedziĝis. Ŝi ankoraŭ finis sian studon de juro kiel magistro, sed poste nur ankoraŭ akompanis sian edzon kaj lian agadon.

Entuziasme ŝi parolas pri tio, kia bona edzo li estis, kaj ke la vivo kun li por ŝi signifis „universitaton pri la vivo“. Ŝi ĉeestis dum la filmado, parolis kun li pri ĉio, kio havis gravecon por li kaj vivis en la komunumo de artistoj, arkitektoj ktp., kiuj kunagadis kun la edzo.

Fiere ŝi indikas pri pli ol 50 filmoj, por kiuj li verkis la scenaron aŭ kiujn li reĝisoris. Ŝi rakontas pri la klasikaj sensonaj filmoj „Veturo de patrino Krause en la feliĉon“ kaj „Transe de la strato“ (1929), kiuj estiĝis en Berlino, kien li venis por eniri la filmmerkaton en 1926 post subita ĉesigo de malŝatata inĝeniera studado en Dancigo.

Kiel reĝisora asistanto ĉe la filmkompanio Ufa, li kunlaboris en produktado de multaj filmoj kaj kunlaboris kun Karl Grune kaj Fritz Lang. En 1935 estis produktita en Parizo „La kato en sako“ en la franca kaj germana lingvoj. Ekde ĉi tiu jaro li vivis en Varsovio. Wanda rakontas pri la polaj filmoj de Fethke, ekzemple „La forgesita melodio“ (1938) kaj la filmoj, kies estiĝon ŝi travivis, ekzemple „Załoga“ (Junaj Marinistoj, 1952) kaj „Irena, restu hejme!“ (1956) kaj finfine „La silenta stelo“ (1960).

Kiu aŭskultas ŝiajn parolojn, rimarkas, ke ŝi entute konsentas kun la agado kaj la opinioj de ŝia unua edzo, kaj ke ŝi partoprenis en la kreado de lia verkaro.

Tiel rigardis ĝin ankaŭ la pola ŝtato, kiam ĝi transdonis al ŝi la Kavaliran Krucon de la Meritordeno de la Respubliko Pollando la 16-an de oktobro 2008.

Wanda Fethke-Großmann parolis germane kaj pole. Ŝi posedis kaj la polan kaj la germanan ŝtatanecojn kaj klarigas, kiel ĝojigas ŝin la situacio, ke ŝi senprobleme rajtas moviĝi en Pollando kaj en Germanio.

Ŝi atentigis pri tio, ke por Jan Fethke tio ne ĉiam eblis. Li estis naskita en 1903 en la hodiaŭa Opole (Supra Silezio) kiel filo de germano kaj polino. Li tute nature kreskiĝis kun ambaŭ lingvoj – germana kaj pola kaj moviĝis en ambaŭ landoj. Li posedis la germanan ŝtatanecon, en 1935 li petis pri la pola. Li ricevis ĝin nur en 1949. Dum la milito li estis arestita de diversaj flankoj. Kiam li post militfino estis akuzita en Pollando, anoncis sin 30 personoj, kiuj pretis atesti por li, fiere raportas Wanda. Inter ili estis judoj kaj poloj, kiuj danke al lia helpo supervivis.

 „Li estis eŭropano“, ŝi akcentas.

Fethke-ekspozicio en Pola Instituto Berlino 2003
Foto: Fritz Wollenberg

Per tio ŝi ankaŭ klarigas la grandan simpation kaj la engaĝigon por la internacia lingvo. Jan Fethke (Jean Forge) publikigis tri origine en Esperanto verkitajn romanojn – „Abismoj“ (1923), „Saltego trans jarmiloj“ (1924) kaj „Mr Tot aĉetas mil okulojn“ (1931), kolekton da satiraj rakontoj (La verda raketo, 1961) kaj kolekton da satiroj, memoroj kaj filmaj dokumentoj (Mia verda breviero, 1974). Li verkis multajn kontribuojn por Esperanto-gazetoj (ekz. Literatura Mondo), faris multnombre prelegojn, sed ankaŭ instruis Esperanton en diversaj landoj laŭ la Ĉe-metodo. En 1934 okazis en Stokholmo la premiero de lia Esperanto-versio de la filmo „Morgaŭ komenciĝos la vivo“, kaj en 1959 li produktis la filmon „Verda stelo super Varsovio“. Kaj en la berlina kaj en la internacia Esperanto-komunumo, li hejmis. Liaj fratoj Stefan kaj Edmund ankaŭ estis Esperanto-parolantoj. Kune kun Edmund li en 1957 publikigis Esperanto-lernolibron.

En 1960 la geedza paro Fethke faras gravan decidon. En Okcidenta Berlino okazas la premiero de la filmo de Fritz Lang “La 1000 okuloj de doktoro Mabuse”. La Esperanto-romano de Fethke „Mr Tot aĉetas mil okulojn“ liveris la ideojn. En ĝi Fethke jam en 1931 pritraktis la temon de observado pere de kameraoj. Jan Fethke post la premiero restas en Okcidenta Berlino. Li nun laboras liberprofesie por filma kaj televida fakoj. Wanda ankoraŭ restas en Pollando. Ŝi ne volas lasi sola la patron kaj lernas novan profesion – kosmetikistino. Nur tri jarojn poste estis permesita ŝia translokiĝo al Okcidenta Berlino.

En la mondmalferma Berlino la du pasioj – filmo kaj Esperanto – determinis ilian vivon. Sed io nova aldoniĝas: Ŝi gvidas kosmetikan salonon.

La morto de Jan Fethke en 1980 faligis lian edzinon en sanan kaj animan krizon, el kiu ŝi nur malrapide kaj kun helpo de nova partnero eliĝis. Ŝi fine edziniĝis al Manfred Großmann.

Grava intenco de ŝi estis, konservi la memoron pri ŝia unua edzo kaj vivteni en la publiko lian verkaron. En tio ŝi trovis kun la Pola Instituto Berlino kaj la Esperanto-Ligo Berlino partnerojn. Tiel efektiviĝis en 2003 la rimarkinda omaĝo al Jan Fethke, dum kies malfermo ŝi parolis apud la direktorino de la Pola Instituto Joanna Kiliszek kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino Peter Bäß. Ŝi subtenis la estiĝon de ekspozicio pri vivo kaj verko de Jan Fethke, montrita en la Pola Instituto. Ŝi al la publiko enkonduke parolis antaŭ la montrado de la filmoj „Veturo de patrino Krause en la feliĉon“, “La perdita melodio”, “Irena, restu hejme!”, “La silenta stelo” kaj “La 1000 okuloj de doktoro Mabuse” en Pola Instituto respektive en Filmarta Teatro Babylon, kaj ŝi partoprenis la diskuton dum la simpozio pri vivo kaj verko de Jan Fethke kun la direktoro de la filmmuzeo en Łodz Mieczysław Kuźmicki, la historiisto el Katowice Jan Lewandowski, la film- kaj televida sciencisto d-ro Jürgen Kasten kaj la konanto de la Esperanto-literaturo Gerd Bussing sub gvido de la ĵurnalisto Fritz Schütte.

Mieczysław Kuźmicki, interpretistino, Jan Lewandowski, Wanda Fethke-Großmann, Fritz Schütte, Dr. Jürgen Kasten, Gerd Bussing dum la simpozio pri vivo kaj verko de Jan Fethke en Berlino 2003
Foto: Fritz Wollenberg

En la memoro de la Esperanto-amikoj Wanda Fethke-Großmann kune kun la eminenta Esperanto-literaturisto Jan Fethke vigle vivos.

Fritz Wollenberg

This entry was posted in Nekrologo. Bookmark the permalink.
← Problemo de Metzger en Graz 1927
Kaŝi koncertos en Berlino la 28-an de aprilo →
  • Elekti lingvon

    • Deutsch
    • Esperanto
  • Recent Posts

    • Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2026 – Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
    • Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
    • Aŭtentike pri Afriko
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
    • La unua kontribuo de Phil
    • 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
  • Kontakto

    0 176 53 54 99 34
  • Meta

    • Log in
    • Entries feed
    • Comments feed
    • WordPress.org
  • Recent Posts

    • Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2026 – Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
    • Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
  • Recent Comments

    • Protokolo Membrokunveno 2020 | on Lietzensee ekagas
    • Aŭtuno Trautenaustrato | on Grupo Moser kun nova programo
    • Grupo Moser kun nova programo | on Aŭtuno Trautenaustrato
    • Interlingvistik 2020 Programo | on Interlingvistiko senpage en Poznan
    • Interlingvistik 2020 Programo | on Zamenhof-Festo 2017
  • Archives

    • April 2026
    • March 2026
    • February 2026
    • January 2026
    • December 2025
    • November 2025
    • October 2025
    • September 2025
    • August 2025
    • June 2025
    • May 2025
    • April 2025
    • March 2025
    • February 2025
    • January 2025
    • December 2024
    • November 2024
    • October 2024
    • September 2024
    • August 2024
    • July 2024
    • June 2024
    • May 2024
    • April 2024
    • March 2024
    • February 2024
    • January 2024
    • December 2023
    • November 2023
    • October 2023
    • September 2023
    • August 2023
    • July 2023
    • June 2023
    • May 2023
    • April 2023
    • March 2023
    • February 2023
    • January 2023
    • December 2022
    • November 2022
    • October 2022
    • September 2022
    • August 2022
    • July 2022
    • June 2022
    • May 2022
    • April 2022
    • March 2022
    • February 2022
    • January 2022
    • December 2021
    • November 2021
    • October 2021
    • September 2021
    • August 2021
    • July 2021
    • June 2021
    • April 2021
    • March 2021
    • February 2021
    • December 2020
    • November 2020
    • October 2020
    • September 2020
    • August 2020
    • July 2020
    • June 2020
    • March 2020
    • February 2020
    • January 2020
    • December 2019
    • November 2019
    • October 2019
    • September 2019
    • August 2019
    • July 2019
    • June 2019
    • May 2019
    • April 2019
    • March 2019
    • February 2019
    • January 2019
    • December 2018
    • November 2018
    • October 2018
    • September 2018
    • August 2018
    • July 2018
    • June 2018
    • May 2018
    • April 2018
    • March 2018
    • February 2018
    • January 2018
    • November 2017
    • October 2017
    • September 2017
    • August 2017
    • July 2017
    • June 2017
    • May 2017
    • April 2017
    • March 2017
    • February 2017
    • January 2017
    • December 2016
    • November 2016
    • October 2016
    • September 2016
    • August 2016
    • July 2016
    • June 2016
    • May 2016
    • April 2016
    • March 2016
    • February 2016
    • January 2016
    • December 2015
    • November 2015
    • October 2015
    • September 2015
    • August 2015
    • July 2015
    • June 2015
    • May 2015
    • April 2015
    • March 2015
    • February 2015
    • January 2015
    • December 2014
    • November 2014
    • October 2014
    • September 2014
    • August 2014
    • July 2014
    • June 2014
    • April 2014
    • March 2014
    • February 2014
    • January 2014
    • December 2013
    • October 2013
    • September 2013
    • August 2013
    • July 2013
    • June 2013
    • April 2013
    • March 2013
    • February 2013
    • January 2013
    • December 2012
    • November 2012
    • October 2012
    • September 2012
    • August 2012
    • July 2012
    • May 2012
    • April 2012
    • March 2012
    • February 2012
    • December 2011
    • November 2011
    • October 2011
    • September 2011
    • August 2011
    • July 2011
    • June 2011
    • May 2011
    • April 2011
    • January 2011
    • September 2000
    • August 1999
    • January 1925
    • July 1911
  • Categories

    • Musikvideo
    • Hybrid
    • Stadtführer
    • Freimaurer
    • Insel
    • Mierendorff
    • Weltfriedenstag
    • Zamenhoffest
    • virtueller Kongress
    • Art der Veranstaltung
    • Pol'and'Rock Festival
    • Theater
    • Vortrag
    • Lesung
    • Estrarkunsido
    • Spielrunde
    • Ausflug
    • Infostand
    • Fest
    • Film/Video/AV
    • Konzert
    • Party
    • Pflegeaktion
    • Sprachprüfung
    • Jahreshauptversammlung
    • matenmanĝo
    • Presse
    • Pressemitteilung
    • Radioelsendo
    • Beileidsbekundung
    • ENGHACO
    • Berlin
    • Bibliotheko
    • Einbecker Strasse
    • Esperantoplatz
    • Gruppen
    • Montags am Viktoriapark
    • Lietzensee
    • Senioren
    • Arema
    • Lichtblick
    • Danziger 50
    • AREMA
    • jauda rondo
    • Piraten
    • Plenbuŝe
    • Lichtenberg
    • Anton-Saefkow-Bibliothek
    • Esperanto-Haus
    • Kiezspinne
    • Zamenhof-Parko
    • Max Josef Metzger
    • Steglitz
    • Ingeborg-Drewitz-Bibliothek
    • Verein
    • Brandenburg
    • JES
    • Fontane
    • Eberswalde
    • Frankfurt/Oder
    • Brückenfest
    • Potsdam
    • Deutscher Esperanto-Bund
    • SAT
    • Geschichte
    • Borgius
    • Zamenhof
    • Informilo
    • Kurso
    • VHS
    • Anfänger
    • Fortgeschrittene
    • Nachbarländer
    • Neubrandenburg
    • Sachsen-Anhalt
    • Nekrologo
    • Neuigkeiten
    • Interlinguistik
    • Polen
    • Poznań
    • Bialystok
    • Szczecin
    • Kostrzyn
    • Termin
    • Terminologio
    • UEA
    • Preis
    • Bachrich-fonduso
    • Universala Kongreso
    • UK2020
    • UK 2019
    • UK 2018
    • UK 2017
    • UK 2016
    • UK 1999
    • Uncategorized
Proudly powered by WordPress.