Heredantoj de Silentado (kun la aŭtorino)

Speciala Ĵaŭda Rondo 29a de junio 2017

Libroprezento en la germana. Legado en Esperanto. Diskuto. Laŭnecese okazos tradukado.

La verkistino Sabine Dittrich prezentas la Esperanto-tradukon de sia romano „Erben des Schweigens“, kiu aperis en februaro 2017 kaj al kiu kontribuis esperantistoj el Ĉehio, Italio, Bavario kaj Berlino.

HEREDANTOJ DE SILENTADO

En ĝia atentokapta intrigo rolas du junaj homoj, germana virino kun juda deveno kaj ĉeĥa viro. Ambaŭ decidas esplori la historion de siaj familioj antaŭ, dum kaj post la Dua Monda Milito. Retrospektivoj lumigas la aŭtentikan historian fonon pere de kunsenteme rerakontitaj travivaĵoj de atestantoj de tiamaj okazaĵoj.

Dum la serĉado de la vero – malgraŭ obstakloj kaj konfliktoj – ekfloras amo.

La prezento ekos je la 20-a horo kaj 30 minutoj.

La Ĵaŭda Rondo kiel ĉiam komenciĝos je la 20-a horo.

Aperu frue kaj sidu ĝue!

 

Ĉe Bussing/Karpunina, Knobelsdorffstr. 29/31, 14059 Berlin

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Fascinaĵo Esperanto – libroprezento en la Centro danziger50

Kiam? 26-a de junio je 19h30. Kie? Danziger Straße 50 en Berlino Prenzlauer Berg. Kio? Julilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio 1903-2014

Posted in Vortrag, Danziger 50, Geschichte | Tagged , , , | 2 Comments

Inspira tombo de Zamenhof

Sur Neuköllner.net de 20a de Junio 2017 estas informo pri arta projekto en la kadro de la festivalo „48 Stunden Neukölln“ en la kapelo de la tombejo St. Thomas.

Estas fotoj de Ariane Handrock pri tombeja arto.

Ŝi informis, ke la ideo venis pro Esperanto. Ŝi loĝis en Neukölln kaj foje pasis ĉe Esperantoplatz. Kiam ŝi vizitis la judan tombejon en Varsovio, ŝi vidis la tombon de Zamenhof. La aspekto de la tombo motivigis al esploro pri la persono kaj la verko.

Posted in Esperantoplatz | 1 Comment

Jubilea libro en loka informilo

Loka  ĵurnalo de Eberswalde atentigis pri la jubilea libro (Eldono  7/2017 de la 20-a de juni0). La koncernaj paĝoj estas videblaj kiel  PDF-Dokumento.

En Berlin okazos la prezentado  de la libro la 26-an de junio en Danziger 50.

Pli malnovaj numeroj de Barnimer Bürgerpost videblas komplete  kiel PDF-Dokumentoj.

Posted in Lesung, Berlin, Danziger 50, Eberswalde, Termin | Leave a comment

Gasto en Arema

La kutima vendreda kuveno en restoracio Arema (Moabit) okazis la 9-an de junio. Estis du komencantoj kaj gasto el fora Belgio, kiu sendis fotojn. Restis nur la veteranoj.

David Trembla(gasto), Roland Schnell, Johano Pachter, Raimund Riedel

Posted in Arema | Tagged , , | Leave a comment

Berlinano estas GEA-prezidanto

Fonto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ulrich_Brandenburg

Dum la jarĉefkunveno en Freiburg/Breisgau la membroj de Germana Esperanto-Asocio elektis la berlinanon Ulrich Brandenburg kiel novan prezidanton.

La antaŭa prezidanto Sebastian Kirf deklaris sian demision pro sanaj kialoj.

Pri la nova prezidanto estas gazetara informo (germanlingve) en regiona informilo.

Ulrich Brandenburg loĝas de kelkaj jaroj en Berlin kaj prezentis komence de junio en Danziger50 la kongreslandon Portugalio (UK2018),  kie lie servis kiel ambasadoro de la Federacia Respubliko de Germanio,

 

 

Posted in Berlin, Deutscher Esperanto-Bund | 3 Comments

(Deutsch) Nova retpaĝo por la ĉiumonata ludado

La ĉiumonata ludorenkontiĝo ĉe la glaciaĵkafejo Kibo nun havas propran retpaĝon: https://berlinaludado.wordpress.com/

Tie oni povas legi la raportojn kaj ekscii kiam la venontaj renkontiĝoj okazos. Ankaŭ eblas aboni ĝin kiel RSS-fluo.

Mi daŭre ĝisdatigos la Google-kalendaron, sed ne plu planas skribi regulajn raportojn kaj anoncojn ĉi tie.

Amike kaj ludeme,

Jessica

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

Rotlicht: Esperanto

La berlina gazeto »junge Welt« tute nerimarkite prezentis en la numero de la 5a de aprilo 2017 tekston kun la konfuziga titolo  »Rotlicht Esperanto«.

La auxtorino (?) Kahina Rabbaoui prezentas konatajn faktojn pri Esperanto.

Fine estas mencio de la komunikiloj Emoji, kiuj estu nova internacia lingvo. La romano  »Moby Dick« de Herman Melville aperis sub la  titolo »Emoji Dick« kiel la unua romano. Elbe estas pli facile legi la Esperanto-version.

 

Posted in Neuigkeiten | Tagged , , | 1 Comment

Reagoj al Omaĝo

Ĝis nur ekzistas nur kelkaj statistikaj datumoj pri la partoprenantaro, sed neniu konkluda resumo. Lu verkis tekston por la Eŭropa Bulteno, kiu prezentas nur la programon, sed sen prijuĝoj aŭ eĉ mencii la enhavon de la prelegoj aŭ kunkludojn el la diskuto.

tago programero partoprenantoj
 vendredo simpozio  35
 diskuto  25
 sabato  urbogvidado  11
koncerto  15 – 20
 dimanĉo  matenmanĝo  15 ĝis la 14-a horo
 muzikisto  Stephan Schneider

(YouTube Kanalo)

 Berlin
 muzikisto  Suzana Kornicka (YouTube)  Poznan
 muzikisto  Kaŝi (YouTube)  Hamburg
 eksterlandaj gastoj  Anna G.  Moskvo

Aliĝoj (povas esti, ke neniu registris la nomojn de la realaj partoprenantoj)

Ni atendas raportojn kaj fotojn! La tuta vendredo estis registrata per video. Eble ni vidos ion.

La paĝoj de la prelego de Prof. Fiedler en PowerPoint fonto: Programskemo cxe EsperantoLand (povas esti, ke tie baldaux estos pliaj prezento)

Posted in Art der Veranstaltung, Vortrag, Ausflug, matenmanĝo, Zamenhof | Tagged , , | 1 Comment

Blankaj rozoj sur la tombejo

Nia estrarano Pachter sendis retpoŝte raporton el Varsovio de la konferenco (lasta versio de la programo / Alia versio)

Kun salutoj el Varsovio, kie mi pliajn tagojn povis ĉeesti en agrabla E-amika rondo, sekvante tre belan kongreson, altnivelan artan programon kaj same prelegojn, kiuj ekzemple tiu de nepino de Zamenhof. Kortuŝe estis veturi per buso de linio Esperanto al juda tombejo, por ĉe la tompo de Ludoviko kaj apuda tiu de Klara, aŭskulti legadon de prozo de Ludoviko, kaj ĉx parton el la buŝo de nepino.Fine mi kuŝigis nome de ELB/EABB blankajn rozojn sur la tombo. Post tio Roman Dobrzynski lerte gvidis nin ankaŭ al tombojn de aliaj familianojn kiel patro Marko, aŭ gefratoj de Ludoviko. Roman tre interese parolis pri la familia historio kaj mi eksciis multe da novaĵojn interesajn. Li eldonis tute novan libron pollingve Zamenhof w Warszawie kaj mi esperas baldaŭan aperon de tiu en E.Entute gratulojn al organizantojn de tiel altnivela kaj impresa aranĝo. Bedaŭrinde ke nur malmultaj E-germanoj ĉeestis.

Malmultaj Germanoj signifas: Pli ol antaŭ 100 jaroj. Tiam nur unu germano ĉeestis: La Hafenkapitän Neubarth, ĉar Varsovio estis okupita de la germana armeo. Tial mankis ankaŭ aliaj eksterlandanoj, precipe rusoj.

Posted in Geschichte, Zamenhof, Uncategorized | 3 Comments