Gazetara informo Zamenhof-festo 2016

La gazetara informo al la germanlingva gazetaro  en Berlin nur ekzistas germanlingve.

Informoj pri kaj programo de la Zamenhof-Festo 2016

Posted in Uncategorized | Tagged , , | Leave a comment

300 hederoplantojn por la Esperantoplaco

esperantoplatz-efeu-pflanzen-2016-11-01-b-k300 hederoplantojn aktivuloj de A-Z Hilfen, Auxilium Klientenverwaltung, Stadtagenten kaj Esperanto-Ligo Berlin la 1-an de novembro 2016 metis sur la nordorientan verdan areon de la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln. Ankaŭ la pejzaĝa arkitektino sinjorino Longardt kunlaboris. Laŭ ŝia plano ni plibeligas la placon kaj zorgas pri daŭra plantaĵo. Auxilium Klientenverwaltung regalis la aktivulojn per kafo, teo kaj keksoj. Kolegino de la Interkultura Teatra Centro akvumis la plantojn.

efeupflanzeSpecialan dankon meritas “Stadtagenten”, por la disponigo de la 300 hederoplantoj.

Posted in Esperantoplatz | Tagged | 1 Comment

Danziger50 programo 2016 nov/dec

Jen la la temoj de la aktualaj aranĝoj de la Esperanto-fakgrupo en danziger50:

12a de septembro 2016, 19h30
„La inventado de la komputilo“ – prelego de prof. Christoph Knabe
Li prilumos la tiutempajn kondiĉojn, bazajn teknikajn konceptojn kaj la arde diskutitan demandon, kiu fakte estas la inventinto de la komputilo. Tamen la prelego restos sur nivelo bone komprenebla por nefakuloj.

26a de septembro 2016, 19h30
Ŝangita programo: La „Esperantisto de la Jaro“ (2015) kaj komputila fakulo Chuck Smith prezentas la revolucian ap-projekton „Amikumu“ (amikumu.com), per kiu esperantistoj povos vidi aliajn esperantistojn, kiuj troviĝas proksime, kaj kontakti ilin. Lernu detalojn pri la projekto kaj kiel vi povas helpi.
La aranĝo kun dipl-inĝ Peter Kühnel pri lia vojaĝo al Nepalo okazos pli poste. Ĝi ĝustatempe estos anoncata.

10a de oktobro 2016, 19h30
Esperanto-Literatura Kafejo – Aŭskultu perlojn el la Esperanto-literaturo kaj voĉlegu mem ion de vi ŝatatan literaturaĵon, se vi deziras tion!

24a de oktobro 2016, 19h30
La Somera Festo sur la Esperantoplaco en Berlino – rerigardo kaj antaŭenrigardo

14a de novembro 2016, 19h30
„Espero al paco per Esperanto“ – germanlingva prelego de la pacesploristo kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag kun sekva diskuto (resumoj en Esperanto).
Ni diskutos pri la rolo, kiun povas ludi la internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala bazo de tutmonde unuigita etiko kaj pri la eblecoj de aktuala aplikado, pri kiuj disponas la diversajn religiojn inkluzivanta teorio „Homaranismo“ de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof. Elirpunkto por d-ro Sonntag estas la antaŭkondiĉoj por la paco, formulitaj de Carl Friedrich von Weizsäcker kadre de sia tutmonda interna politiko.

28a de novembro 2016, 19h30
Memorvespero por Detlev Blanke
Unu el la plej renomaj interlingvistoj de la nuntempo – d-ro Detlev Blanke – forpasis la 20-an de aŭgusto 2016. Ofte li estis gasto aŭ prelegis en Esperanto en danziger50. Ĉiu vizitanto rajtas kontribui per siaj rememoroj. Wera Blanke, kiu estis kaj lia edzino kaj partnerino en la scienca laboro, partoprenos la aranĝon.

12a de decembro 2016, 19h30
Nia kluba jaro retrospektive – rerigardo kun fotoj, filmoj kaj aliaj memorigiloj. Ĉiuj vizitantoj estas petataj kontribui kaj kunporti ion por manĝi kaj trinki.

9a de januaro 2017, 19h30
Esperanto-novjara rondo kun diskuto pri berlinaj eventoj rilate al la UNESCO-Zamenhofjaro 2017

23a de januaro 2017, 19h30
„Nepalaj vojaĝ-impresoj kaj projekto de Esperanto-domo en Katmanduo“, prezentita kun multaj fotoj de dipl-inĝ Peter Kühnel

Posted in Vortrag, Danziger 50 | Leave a comment

Novembra ludado 2016

Dum oktobro ni estis denove pli granda grupo, kun 12 ludantoj kaj kelkaj novaj partoprenantoj! Ni ludis dum unu plia horo ol planita, ĉar la kafejo plilongigis la dumvintrajn malfermtempojn, kaj ni okupis la du grandajn tablojn dum multaj horoj. La jenaj ludoj estis luditaj: Codenames Pictures, Die Siedler von Catan: Historische Szenarien – Troja, Ohne Furcht und Adel, Spot It/Dobble, Shear Panic, Sushi Go, Nexus, kaj Tabuo en Esperanto

20161015_150100

20161015_171230

20161015_193006

La sekva ludado okazos je sabato, la 26a de novembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 21a horo. (Ni konstatis ke la “vintra” horaro de la kafejo estas unu horo pli longa ol dum la pasinta jaro. Hura!)

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 26 de novembro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/173651909755549/

Posted in Spielrunde, Berlin | Tagged | Leave a comment

Nova aspekto de lernu!

La teamo de lernu.net ĝojas anonci la plenan relanĉon de la paĝaro. La nova lernu.net enhavas novan interesan kurson de Esperanto kun centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj granda serĉebla biblioteko. La retejo estas plene modernigita kaj funkcias kun novaj retumiloj kaj retaj teknologioj, kiuj ne ekzistis kiam la antaŭa versio de la paĝaro estis lanĉita.

http://lernu.net/de

Posted in Uncategorized | 3 Comments

Ni plibeligas la Esperantoplacon – Kunagadu!

La 1-an de novembro 2016 ekde la 15-a horo ni plantos hederon kaj fruajn florojn sur la Esperantoplaco.

eseprantoplatz-osterglocke-kDum la Somera Festo sur la Esperantoplaco ekestis la ideo de daŭre restanta novplantado sur la Esperantoplaco.
Laŭ koncepto de la pejzaĝ-arkitektino B. Longardt ni volas plenigi unuan verdan areon sur la Esperantoplaco per heredo.
Pri altransportado de humo zorgos la Oficejo pri Verdaj Areoj. Ilojn kaj materialojn por la ĝardenaj laboroj disponigos la „Stadtagenten“ („Urbaj agentoj“).
Ĉiuj, kiuj deziras partopreni, estas kore invititaj.
Estus dezirinde, ke ankau esperantistoj kunagadu.

Stadtagenten (Urbau Agentoj), A-Z Hilfen Berlin (A-Z Helpoj Berlino), Auxilium-Klientenverwaltung (Auxilium-Administrado de klientoj), Interkulturelles Theaterzentrum (Interkultura Teatra Centro), Esperanto-Liga Berlin (Esperanto-Ligo Berlino)

La oficejo de Auxilium-Klientenverwaltung nur ekde 2016 ekzistas ĉe la Esperantoplaco. La kolegoj jam subtenis nian Someran Feston kaj pretas en la 1-a de novembro ne nur kunlabori, sed ankau regali nin per kafo.

Posted in Pflegeaktion, Esperantoplatz | Tagged , , | Leave a comment

Somera festo sur Esperantoplatz Neukölln)

Esperanto-kulturo prezentita en bonhumora Somera Festo sur la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln

Tiu ĉi mallonga raporto pri la festo ne estas traduko de la germanlingva teksto.

schaukasten-post-malkovro-d

Venis al nia ĉijara somera festo ĉirkau 100 vizitantoj, devenantaj el diversaj kulturoj kun diversaj lingvoj, inter ili 15 Esperanto-parolantoj, ankaŭ el Francio kaj Pollando. Dum tiu ĉi festo, kiun kune aranĝis unuiĝoj, institucioj kaj civitanoj, kiuj sentas sin ligitaj kun la Esperantoplaco proksime de la stacidomo Sonnenallee en Berlin-Neukölln, interesita publiko spertis, kiel bone funkcias la internacia lingvo Esperanto. Reprezentanto de la sociala asocio A-Z-Hilfen (A-Z – Helpoj) kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino Ronald Schindler per paroladetoj malfermis la feston kaj la tradician eventon “Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko”. Kunlaborantino de la Interkultura Teatra Centro ĉe la Esperantoplaco kaj mi gvidis en Esperanto kaj en germana lingvo tra la programo, prezentita meze de la placo sur la stelmozaiko. Stephan Schneider kantis kaj gitarludis propre kreitajn Esperanto-kantojn. Komence de la festo eksonis lia kanto “Mi estas nur hom‘“. Alexander Danko ludis akordeonon. Li per ludado de la melodio de Eŭropa himno akompanis la solenan malkovron de la nova informafiŝo pri la placo kaj poste per malnovberlinaj kaj parizaj  melodioj plifortigis la bonhumoran etoson inter la vizitantoj. La urbestrino de Neukölln d-ro Franziska Giffey, kiu jam lastjare vizitis nian feston, kune kun infanoj fortiris la tukon, kiu ĝis tiam kovris la montrokeston sur la Esperantoplaco. Ŝi ankaŭ interesiĝis pri la Zamenhof-ekspozicio kaj la Esperanto-stando, kiun prizorgis nia lingva spertulo Gerd Bussing. La materialon transportis Detlef Hofmann. La feston ankaŭ partoprenis Sibylle Bauer, la estrino de la Esperanto-Laden kaj oficejo de GEA en Katzbachstraße kaj Lu Wunsch-Rolshoven, la gazetara komisiito de GEA kaj prezidanto de la Asocio EsperantoLand, kiu metis gazetarinformon pri la festo sur la retpaĝon de GEA kaj forsendis ĝin antaŭe al diversaj gazetoj. Roland Schnell publikigis la informojn kaj la afiŝon de la festo sur la retpaĝo de EABB.  Urbaj planistoj de la AG Urban ĉe la transiro de la Esperantoplaco al la ludoplaco por la tempo de la festo metis lignajn elementojn, parte uzeblaj por sidi kaj aŭskulti informojn kaj opiniojn pri la Esperantoplaco en germana lingvo kaj en Esperanto.

Rande de la festo okazis multaj renkontiĝoj kaj interparoladoj, parte ekestis novaj ideoj por la placo.

Entute la festo estis bona teama ludo de multaj partneroj, kiuj deziras vivigi kaj plibonigi la placon kaj ekkoni kaj ekuzi ŝancojn por bona kunvivado en la kvartalo.

 

 

Posted in Fest, Esperantoplatz, Uncategorized | Tagged , , , | Leave a comment