Decembra ludado 2016

Dum novembro denove venis 12 homoj por ludi kaj denove esperantistoj plenigis duonon de la kafejo. La jenaj ludoj estis luditaj: Murmel Monster, Ursuppe, Muhle, Ohne Furcht und Adel, Machi Koro, Splendor, kaj Sticheln.

20161126_180343

20161126_194002

20161126_183145

20161126_153255

La sekva ludado okazos je sabato, la 17a de decembro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 21a horo. (Ni konstatis ke la “vintra” horaro de la kafejo estas unu horo pli longa ol dum la pasinta jaro. Hura!)

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 17 de decembro 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1822039761344172/

Posted in Spielrunde, Berlin | Tagged | Leave a comment

Esperanto en Expolingua

La interesitoj pri Esperanto vizitis

expolingua-2016-lingo4you-ausschnitt

Posted in Infostand | Tagged | 1 Comment

Zamenhofa Matenmanĝo, 4-a de decembro

Informo de EsperantoLand (formularo por aliĝi)

La 8-a Zamenhofa Matenmanĝo 2016 ĉijare okazos en la 4-a de decembro 2016, ekde la 10-a horo.

Okaze de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof kaj por komune festi Esperanton. Okazas ekde 2009.

Temas pri matentagmanĝo kaj babilado en plaĉa arabeca restoracio “Al Hamra” en la berlina kvartalo “Prenzlauer Berg”. Multaj manĝaĵoj estas vegetaraj aŭ veganaj. Prezo de matentagmanĝa bufedo 9,50 EUR. Vi ne devas manĝi, sed povas same bone nur trinki ion.

Ekde la 10-a horo, sed volonte venu poste. Certe ni ĉeestos almenaŭ ĝis la 15-a horo.
Kutime partoprenas trideko da homoj, ĉe seso da tabloj.
Estos kiel kutime multa ebleco por babiladi pri ĉio, kio okazis en 2016, okazos eble en 2017 kaj kio cetere interesas vin 🙂
Ne estos programo, kiu povus ĝeni vin dum manĝado kaj babilado 🙂

Al Hamra (kafejo, manĝejo, interreto)
Raumerstrasse 16
10437 Berlin
OpenStreetMap

Publika trafiko (BVG)
S41, S42 k.a.: Prenzlauer Allee
U2: Eberswalder Str.
Tramo M10: Husemannstr.
M2: Prenzlauer Allee/Danziger Strasse

Aliĝo helpas ĉe nia planado (sed devigas vin je nenio ajn).
http://www.esperantoland.org/zamenhofa_matenmangho/#zm
https://www.facebook.com/events/971939146244059/
http://www.meetup.com/de-DE/Speak-Learn-Esperanto-in-Berlin/events/235436006/?eventId=235436006

Posted in matenmanĝo, Berlin | Tagged , | 1 Comment

Plenbuŝe de Novembro okazos 2-an de decembro

Ĉar la Zamenhoffesto okazos la 25an de novembro, je la planita tago por la venonta plenbuŝa vespero, mi proponas ke plenbuŝanoj renkontu anstataŭe la 2an de decembro.

Pro la fermo de la restoracio je 22a horo bv. preferinde kunveni 19:30.

Chay Viet

Brunnenstr. 164
10119 Berlin

Mapo

Posted in Berlin, Plenbuŝe | Tagged | 1 Comment

Berliner Woche pri Zamenhof-Festo

La senkonsta gazeto Berliner Woche, kiu estas disdonata al cxiuj enlogxantoj, informis pri la Zamenhof-Festo 2016 en propraj vortoj

Jemn la Online-Versio (germanlingve)

Posted in Fest, Berlin | Tagged , | 1 Comment

Friedenshoffnungen

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Esperanto tamen en foiro Expolingua

La kompanio Lingolia, kiu ofertas lingvohelpilojn en diversaj lingvoj, invitas al vizito de sie budo  B93 en lingva foiro  Expolingua 18a/19a November en Berlin.

Ili ofertas poŝlibron: Esperanto – einfach, kompakt und übersichtlich por 12 €

Detaloj en la germana versio.

Posted in Infostand, Berlin | Tagged , , | 2 Comments

Espero al paco per Esperanto

PhilippSonntag20120904Steglitz02

Dr. Sonntag dum legado en la biblioteko de Steglitz

lundo, la 14-an de novembro 2016, je 19h30 en danziger50

La pacesploristo, sciencisto kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag  prelegos germanlingve (kun resumoj en Esperanto) pri la temo: „Espero al paco per Esperanto“.

D-ro Sonntag (nask 1938) studis fizikon, kunlaboris kun Carl Friedrich von Weizsäcker en „Forschungsstelle der Vereinigung Deutscher Wissenschaftler“ (VDW- „Esplorejo de la Unuigho de Germanaj Sciencistoj“), poste en „Max-Planck-Institut zur Erforschung der Lebensbedingungen der wissenschaftlich-technischen Welt“ („Max-Planck-Instituto por la esploro de la vivkondichoj de la scienc-teknika mondo“), en Starnberg. Li estis chefprogramisto por la studo „militsekvoj kaj militmalebligo“ jam en 1964-71 kaj konata kiel autoro au kunautoro de kelkaj sciencaj publikajhoj. Aktuale li verkas kaj publikas literaturajhojn, en kiuj li pritraktas socialajn problemojn.

Ekde 2011 li komencis lernis Esperanton che Lena Karpunina kaj Gerd Bussing, ekde 2016 li estas membro de la estraro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio kaj de ELB.

Vidu iom pli pri lia biografio (germanlingve):

http://www.philipp-sonntag.de/index.html kaj https://de.wikipedia.org/wiki/Philipp_Sonntag_(Autor)

Jen io en Esperanto kaj germana lingvo de d-ro Philipp Sonntag pri homaranismo: http://www.philipp-sonntag.de/interaktives.html

En lundo ni diskutos (germane kaj Esperante) pri la rolo, kiun povas ludi la internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala bazo de tutmonde unuigita etiko kaj pri la eblecoj de aktuala aplikado, pri kiuj disponas la diversajn religiojn inkluzivanta teorio „Homaranismo“ de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof. Elirpunkto por d-ro Sonntag estas la antaŭkondiĉoj por la paco, formulitaj de Carl Friedrich von Weizsäcker kadre de sia tutmonda interna politiko.

Vidu la anoncon sur la retpaghoj de KVPB kaj de EABB:

https://esperanto.berlin/grupoj/danziger-50/

http://kvpb.de/events/fg-esperanto-ein-friedensforscher-zum-esperanto/

Posted in Vortrag, Danziger 50 | Tagged | Leave a comment

Gazetara informo Zamenhof-festo 2016

La gazetara informo al la germanlingva gazetaro  en Berlin nur ekzistas germanlingve.

Informoj pri kaj programo de la Zamenhof-Festo 2016

Posted in Uncategorized | Tagged , , | Leave a comment

300 hederoplantojn por la Esperantoplaco

esperantoplatz-efeu-pflanzen-2016-11-01-b-k300 hederoplantojn aktivuloj de A-Z Hilfen, Auxilium Klientenverwaltung, Stadtagenten kaj Esperanto-Ligo Berlin la 1-an de novembro 2016 metis sur la nordorientan verdan areon de la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln. Ankaŭ la pejzaĝa arkitektino sinjorino Longardt kunlaboris. Laŭ ŝia plano ni plibeligas la placon kaj zorgas pri daŭra plantaĵo. Auxilium Klientenverwaltung regalis la aktivulojn per kafo, teo kaj keksoj. Kolegino de la Interkultura Teatra Centro akvumis la plantojn.

efeupflanzeSpecialan dankon meritas “Stadtagenten”, por la disponigo de la 300 hederoplantoj.

Posted in Esperantoplatz | Tagged | 1 Comment