(Deutsch) Sommerfest in Jüterbog

Ankau ĉijare Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio invitas al la somera festo sur la grundo de familio Langer en Jüterbog, Ziegelstraße 35, kun antaŭprogramo en la monaĥejo Kloster Zinna.

Sabate, la 27-an de aŭgusto je la 12a horo 12:45 ni renkontiĝos antaŭ la monaĥejo de Zinna por ĝui la historion kaj etoson de tiu loko (enirbileto 5,00 €, individue pagenda); post tio (ĉ. 15a h) atendos nin ĝardeno kun tenistablo, naĝbaseneto kaj kradorostilo en bela pli ol miljaraĝa urbo, kiu situas sude de Berlino.

Tranoktemuloj (2011-08-26/27) kunportu tendon kaj dormsakon aŭ memstare turnu sin al la listo de gastigantoj en Jüterbog (http://www.jueterbog.eu/cms/front_content.php?idcat=182). Por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ĉefe zorgos Carola kaj Irina.

Kotizo: 5,00 €; rabatita kotizo 2,50 € por gastoj el Pollando, infanoj, studentoj, senlaboruloj.

Denove la distanco inter Berlino kaj la festejo estas iomete pli granda, pro tio bv. doni informon pri via partoprendeziro al Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog – nur retpoŝte: carola-langer[]web.de. Pro malmultekosta trajnobileto «Schönes-Wochenendticket» indas komune veturi. La dissendolisto [] estas bona rimedo por trovi kunveturemulojn.

Busa ligo estas:

12:13 de Luckenwalde, Bahnhof
12:28 alv. Kloster Zinna, Markt

15:33 de Kloster Zinna, Markt
15:40 alv. Jüterbog, Zinnaer Vorstadt

Posted in Brandenburg | Leave a comment

(Deutsch) Esperanto-Informationen Berlin Brandenburg, Ausgabe 653

La nova eldono de la Esperanto-informilo pretas. Temoj en la 653a informilo estas interalie:

  • Reenrigardo al la ekspozicio kaj prelego pri Adolf Sproeck
  • Raporto de la Esperanto-renkontiĝo en Prenzlau
  • Raporto de la Germana Esperanto-Kongreso en Münster
  • Kiun signifon havas Esperanto por la Pirata Partio?
  • Unua gvidado en Esperanto tra la komputilluda muzeo de Berlin
  • Invitoj al la jarĉefkunvenoj de la junularaj asocioj la 18an de septembro
Posted in Berlin, Verein, Brandenburg, Neuigkeiten | 1 Comment

(Deutsch) Zehnjähriges Jubiläum im Esperanto-Haus

Antaŭ dek jaroj konkretiĝis la planoj por Esperanto-domo en Berlin kaj en aŭgusto 2001 la domo en Einbecker 36 estis aĉetita de Peter Kühnel kaj Johan Pachter. Memore al tiu evento unika en la historio de la Berlina Esperantovivo, ni volas renkontiĝi la 13an de aŭgusto 2011 posttagmeze je la 14a horo por reen- kaj antaŭenrigardi al la domo.

14:00 Salutado kun kafo

15:00 Enkonduko en la redaktadon de la nova retpaĝaro esperanto.de/bb

16:15 Filmo “The Universal Language” (30 min, en la angla kun subtekstoj en Esperanto)

17:00 Gvidado tra la Esperanto-domo

18:00 Fino

Se eblas, bv. kunporti vian propran tekokomputilon por la prelego pri redaktado de la retpaĝaro. Ni povas disponigi nur limigitan kvanton de komputiloj.

Loko: Esperanto-domo, Einbecker Str. 36, 10317 Berlin; 10 minutoj de S+U Lichtenberg

Posted in Berlin, Esperanto-Haus, Termin | Leave a comment

Kursoj popola altlernejo Lichtenberg

Posted in Berlin, Lichtenberg, Kurso, VHS, Anfänger, Fortgeschrittene, Neuigkeiten, Termin | Tagged , | 6 Comments

(Deutsch) UK 96 Kopenhagen, Teilnehmer aus Berlin und Brandenburg

Posted in UEA, Universala Kongreso | Tagged , , | Leave a comment

(Deutsch) Programm Danziger 50

11a de julio 2011 –  19h30 –  Danziger Str. 50

Per Esperanto tra la mondo

kalendaro de Esperanto-aranghoj en somero 2011 mondvaste

25a de julio 2011 – 19h30 –  Danziger Str. 50

Kopenhago – la urbo de la 96a UK de Esperanto

Pri la Unversala kongreso (UK)  de la 23-an de julio gxis la 30-an de julio 2011. Antauxkongreso en Hamburg

8a de augusto 2011 – 19h30 –  Danziger Str. 50

Kien iri en Berlin kun gastoj? Interesaj lokoj kaj eventoj en Berlino en somero 2011

La 8an de augusto partoprenos iranino ĉe nia vespera arangho. Shi estos du monatojn en Berlino.

22a de augusto 2011 – 19h30 –  Danziger Str. 50

Famaj Esperantistoj en Berlino – personoj, lokoj, eventoj

Se venos surprizaj gastoj ni nur mallonge pritraktas la temon de la vespero
kaj dedichas pli da tempo al niaj gastoj.

Posted in Neuigkeiten, Termin | Tagged , | Leave a comment

(Deutsch) Führung im Computerspielemuseum auf Esperanto!

Tempo: ĵaŭde, 7-a de julio, 19:00-20:00

Adreso: Karl-Marx-Allee 93a, 10243 Berlin (tuj apud U5 Weberwiese)

Ĉi-ĵaŭde, kaptu la okazon spekti la unuan oficialan gvidadon tra la komputila luda muzeo en Esperanto!! Antaŭnelonge, mi (Chuck Smith) eklaboris ĉe tiu muzeo… normale en la angla, sed ĉi-foje en Esperanto!

Mi provos paroli iom malrapide por ke ĝi ankaŭ estu komprenebla por komencantoj. La tuta grupo devas pagi 60€ por la gvidado kaj 2€ por eniri, kaj ni havos minimume 10 homoj, do kostos po 5-8€ por ĉiu persono.

Poste Martin Schäffer prelegos pri sia agado en Esperanto dum la ĵaŭda rondo en la Esperanto-domo, do tio certe estas aŭskultinda. Ĉiukaze, mi antaŭĝojas se vi povas veni, kaj bonvolu indiki ĉu vi venos aŭ ne. Ĝis ĵaŭdo!

Ĉi tiu evento ĉe facebook

Posted in Neuigkeiten | Tagged , , | Leave a comment

(Deutsch) "Europäische Sprachenpolitik und Esperanto" beim VDS Berlin

La 6an de julio, la prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlin prelegos ĉe la Berlina sekcio de la Asocio Germana Lingvo – en la germana. La temo estos “Eŭropa lingvopolitiko kaj Esperanto”.

Strukturo

  1. Distingoj pri la hodiaŭa uzo de la angla
  2. Eta superrigardo pri Esperanto
  3. Lingvopolitikaj gvidlinioj de la Germana Esperanto Asocio laŭ elektitaj tezoj
  4. Kunlaboreblecoj kun la Asocio Germana Lingvo
  5. Diskuto
Posted in Berlin | Tagged , , , , | Leave a comment

(Deutsch) Esperanto auf dem Christopher-Street-Day

En la Berlina samseksemula festivalo Christopher Street Day, al kiu en tiu jaro venis proksimume 700.000 homoj, la pirata partio disdonis eron de sia partiprogramo en pluraj lingvoj. Unu el tiuj lingvoj estis Esperanto, sed tion rekoni povis nur sciantoj laŭ la Esperantoflago. La plurlingva Kaperoletero havis eldonkvanton de 20.000 ekzempleroj kaj ankaŭ legeblas en la reto.

Rimarko: EABB estas partipolitike neŭtrala. Tiu enskribo ne estas rekomendo por baloti.

Posted in Berlin, Piraten | 1 Comment

(Deutsch) Informilo 652 : Kompakte Informationen zu Esperanto in Berlin und Brandenburg

Posted in Pressemitteilung, Berlin, Neuigkeiten | Leave a comment