Aligatorejo okazos en Berlin la 4an de marto, 20a-23a horo en trinkejo Aufsturz, Oranienburger Straße 67, 10115 Berlin-Mitte.

Aligatorejo okazos en Berlin la 4an de marto, 20a-23a horo en trinkejo Aufsturz, Oranienburger Straße 67, 10115 Berlin-Mitte.

Ĉi monate nia grupo renkontiĝos je la 20a horo en barata restoracio en Charlottenburg

Chennai
Knobelsdorfferstr. 35
14059 Berlin
Vendrede, 24a de februaro, ekde la 20a horo
Bonvolu anonci vian partoprenon ĝis jaŭdo posttagmeze pro rezervo de tablo.
Loko: Das FilmCafe, Schliemannstraße 15, 10437 Berlin
Dato: 4-a de januaro, 19:00
Ni montros la novan dokumentfilmon pri tabulludoj, kiu ankoraŭ neniam estis publike spektita en la tuta mondo! …kaj kun subtekstoj en Esperanto… tradukita de mi, provlegita de Carolin Weemeyer kaj Russ Williams.
Bonvolu veni frue, ĉar estas nur 30 seĝoj, do tiuj, kiuj unue venos, povos spekti… la filmo komenciĝos je la 19:00. Poste ni povos trinki kaj babili en la kafejo.
Enirkosto: 6 € por plenkreskuloj, 4 € por studentoj kaj pli junaj
Pli detale pri la filmo en la angla: http://www.boardgamemovie.com/
Ĉu vi volas plufesti la novan jaron kun partoprenantoj de JES? Venu la 2-an de januaro je la 19:00 kaj festu kun multlanda internacia grupo en la trinkejo de kultura centro!
La kultura centro ĉe Danziger Str. 50 estas apud S-stacio Schönhauser Allee kaj 600m for de U2 Eberwalder Str. Pasintjare n estis ĉirkaŭ 40 homoj el multaj landoj… pretiĝu surpriziĝi pri la bonega etoso! 🙂
Kontaktu Chuck Smith kun demandoj: , +49 151 2295 4757
Facebook: https://www.facebook.com/events/212233572188387/
Johano kaj Irina partoprenis la Zamenhof-tagonj en la pola urbo Białystok.
Dum la Zamenhofa festo en Bialystoko estis transdonitaj 150 libroj kaj revuo “Pola esperantisto” de jaro 1905.
La urba biblioteko transdonis dokumenton, kiu dankis por la kontribuo al la kultura vivo de la urbo.
Venu manĝi kun ni ĉe la Zamenhofa Matentagmanĝo dimanĉe, 11-a de decembro, ekde la 11-a horo, denove en
Al Hamra
Raumerstr. 16
10437 Berlin
Tel: 42 85 00 95
Mapo
La matentagmanĝo (kostas 7,90 €) estos ofertata ekde la 11-a horo. Lu Wunsch-Rolshoven estos tie jam iom antaŭe (aŭ ekde la 10-a horo, se vi ŝatos veni pli frue). Li rezervis tablojn en la subtera etaĝo kiel pasintjare.
Pardonu pro la malfrueco de la invito, sed esperinde tamen multaj el vi ŝatos veni. Bv. informi Lu (lu.esperanto ĉe gmx.de) pri via veno (aŭ eble neveno), sed vi ja povos veni sen antaŭa anonco.
Ni antaŭĝojas revidi vin kaj deziras al vi ĉion bonan por la kristnaska tempo.
Ni kore invitas al nia Zamenhof-festo 2011, la 17an de decembro 2011! Jen la programo
15:00 h enirebleco (ek de 13:00 h por helpemuloj)
16:00 mallongaj salutvortoj de la estraro de EABB/ELB, de la gastoj el najbaraj federaciaj landoj kaj de aliaj
16:10 Kantado de Esperantlingvaj kantoj
17:00 Regalado aĉetebla en bufedo
18:30 Prezento de la Komuna Esperanto-Kongreso en Berlin 2012 (20 min)
19:00 Aŭkcio de Esperantaĵoj (libroj, sed ne nur)
19:30 Prezento de la filmo „Doktoro Esperanto“ (50 min)
21:00 Fino
manĝaĵoj, trinkaĵoj: moderaj ĝis luksaj laŭ prezolisto
Loko: Zentrum Danziger 50, Danziger Straße 50, 1a etaĝo, 10435 Berlin
Alvojaĝo: Tramo M2 Prenzlauer Allee/Danziger Straße aŭ M10 Husemannstraße, por itineroj prefere konsultu www.bvg.de
manĝajoj, trinkaĵoj: moderaj ĝis luksaj laŭ prezolisto
Alvojaĝo: Subtera trajno U2 (-> Pankow, ĝis stacio Eberswalder Straße)
alternative S-Bahn, tramo M2)