Ekspozicio pri Zamenhofparko en Oranĝerio Lichtenberg

La Zamenhofparko en junio 2019 kun la sensacia rondelo.
Foto: Fritz Wollenberg

De la 19-a de novembro ĝis la 14-a de decembro estas rigardebla la germanlingva ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko – Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg“, aranĝita de Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun Museum Lichtenberg im Stadthaus (Muzeo Lichtenberg en Malnova Urbodomo), sur la galerio de vestiblo en la Oranĝerio Lichtenberg (Kiezspinne – Regiona reto), Schulze-Boysen-Straße 38.

La vestiblo de Oranĝerio kun galerio
Foto: Fritz Wollenberg

La jubileo estis enkondukita la 9-an de aŭgusto per ekspozicimalfermo en Urbodomo Lichtenberg. La ekspozicio tie estis prezentita ĝis la 6-a de septembro.

Ekspoziciaj tabuloj en Urbodomo Lichtenberg
Foto: Fritz Wollenberg

La Zamenhoffesto de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio la 14-an de decembro en la Oranĝerio (Lichtenberg) samtempe estas la finaranĝo de la ekspozicio.

Sur 11 tabuloj per historiaj fotoj el la Muzeo Lichtenberg kaj mapoj pri la ĝardena aranĝado de la areo el Straßen- und Grünflächenamt (Oficejo por stratoj kaj verdaĵoj) estas prezentataj la interesa historio de la malgranda beleta parko inter la stratoj Rosenfelder, Einbecker Straße kaj Marie-Curie-Allee. La ekspozicio montras ankaŭ, ilustrita per fotoj kaj dokumentoj, kiel oni flegis Esperanto-kulturon en Lichtenberg en diversaj tempoj.

Temoj de la ekspoziciaj tabuloj:

Parko estiĝas ĉe la limfosaĵo de Friedrichsfelde

Kiamaniere la parko ricevis sian nomon?

Gecivitanoj en sia parko

La Esperanto-domo en Einbecker Straße

Esperanto-kulturo en la partnera urbo Kaliningrado

Ni kaj Bjalistoko – la naskiĝurbo de Zamenhof

Zamenhofparko kaj Esperanto-kulturo en Leeuwarden

La Esperanto-grupo en Frankfurter Allee 285

De Lichtenberg al Novjorko – la eldonejo Mondial

Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso en 2012

Ĉi tie kunvenas la Societo pri Interlingvistiko (Junulara Gastejo Berlino Ostkreuz)

La lingvo Esperanto – superrigardo

Jen pli detalaj informoj pri la ekspozicio.

Fritz Wollenberg

This entry was posted in Lichtenberg, Zamenhof-Parko and tagged , , . Bookmark the permalink.