Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2023 – UK en Afriko

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

6-a novembro 2023, 19h30

„UK en Afriko“

En 2024 unuafoje okazos UK de Esperanto en Afriko, en la tanzania urbo Aruŝo. Ĝi estas la ĉefurbo de la Orientafrika Unio kaj sidejo de la Afrika Kortumo pri Homaj kaj Civilaj Rajtoj. Kiamaniero oni preparas la  UK kaj kion signifas la kongreso tie por la internacia Esperantlingva komunumo?

This entry was posted in Montags am Viktoriapark, Universala Kongreso and tagged , , , . Bookmark the permalink.