Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2024 – 100 germanaj Esperanto-kongresoj – nova publikaĵo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2024 – Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj
Kontakto
Meta
(Deutsch) Einladung – Jahreshauptversammlung ELBB – 2021-10-09
Posted in Uncategorized
Comments Off on (Deutsch) Einladung – Jahreshauptversammlung ELBB – 2021-10-09
Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2021 – La Itala Esperanto-Kongreso en Asizo 2021


Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
4-a de oktobro 2021, 19h30
„La Itala Esperanto-Kongreso en Asizo 2021“
Wera Blanke, la sola partopreninto el Berlino, rakontas pri la 88-a Itala Esperanto-Kongreso en Asizo (20-a – 27-a de aŭgusto 2021, temo: „Sankta Francisko kaj la lupo: paco kaj milito en la nuna mondo“), kiu devintus okazi jam en 2020. La organizintoj devis ĝin okazigi virtuale.
Wera Blanke opinias: „Por la nun „vive venintaj“ tiu unua „Ceesto“ estis granda EKSPIRO – malgraŭ la ĉie portendaj („medicinaj“) maskoj!”
Ŝi raportas: La kongresan (pluraspektan) temon traktis Renato Corsetti kun aliaj dum 4-taga seminario, antaŭtagmeze post tre vigla kaj instrua seminario de Duncan Ĉarters (prezidanto de UEA). Krome okazis lingvokursoj, libroprezentadoj, diverstemaj prelegoj kaj, kompreneble, tre riĉa ekskursaro. Temo de mia prelego: „Suna lumo tra jarmiloj: Akenatono kaj Francisko – ĉu spiritaj fratoj?“.”
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2021 – La Itala Esperanto-Kongreso en Asizo 2021
(Deutsch) Montags 14 h Lietzensee
Posted in Uncategorized
Comments Off on (Deutsch) Montags 14 h Lietzensee
Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2021 – Niaj virtualaj Esperanto-kongresoj en 2021

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
6-a de septembro 2021, 19h30
„Niaj virtualaj Esperanto-kongresoj en 2021“
Kun Ulrich Brandenburg, la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kaj aliaj partoprenantoj ni rigardas al la virtuala Transponta Esperanto-Kongreso, aranĝita de la 21-a ĝis la 24-a de majo 2021 de Pola Esperanto-Asocio komune kun la Germana Esperanto-Asocio kaj la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Ebligita de Jean-Paul Kufall en la Esperanto-butiko kelkaj esperantistoj partoprenis la virtualan Universalan Kongreson de Esperanto. Ni rerigardas ankaŭ al ĝi.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Posted in Uncategorized
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2021 – Niaj virtualaj Esperanto-kongresoj en 2021
Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2021 – Kiel uzi Vikipedion? Kiel kunlabori en Vikipedio?


Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: U6, Buslinie 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
2-a de aŭgusto 2021, 19h30
„Kiel uzi vikipedion? Kiel kunlabori en vikipedio?“
Por ĉiu, kiu la liberan retan enciklopedion ne nur de tempo al tempo deziras uzi kiel leksikono, sed volas kompreni la strukturon de vikipedia paĝo kaj la multajn informojn ĉirkaŭ la paĝo, al tiu la vespero ofertas multon. Estos montrata ankaŭ, kiamaniere ĉiu povas prilabori vikipedian paĝon respektive krei paĝon pri nova nocio. Tio koncernas kaj la germanlingvan kaj la esperantlingvan vikipedion.
En 2021 aperis rilate al Berlino kaj Brandenburgio jena nova paĝo en la esperantlingva vikipedio: Socialista Esperanto-Asocio
En germanlingva vikipedio aperis en 2021 jenaj novaj paĝoj: Jean Borel (Esperantist), Adolf Sproeck, Sozialistischer Esperanto-Bund, Karl Schulze (Übersetzer), Deutscher Arbeiter-Esperanto-Bund,
En la esperantlingva vikipedio en 2021 estis grave prilaboritaj jenaj paĝoj: Wilhelm Julius Foerster, Jean Forge, Germana Laborista Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de GDR, Germana Esperanto-Asocio, Adolf Sproeck, Jean Borel, Wilhelm Wittbrodt, Wilhelm Wetekamp kaj Hans Breitenbach.
En germanlingva versio estis grave prilaboritaj en 2021 jenaj paĝoj: Jan Fethke, Wilhelm Wittbrodt, Deutscher Esperanto-Bund, Wilhelm Wetekamp, Esperanto-Verband im Kulturbund der DDR.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Posted in Montags am Viktoriapark
Tagged Wikipedia, Vikipedio
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2021 – Kiel uzi Vikipedion? Kiel kunlabori en Vikipedio?
Lunde ĉe Viktoriaparko – julio 2021 – Literatura konkurso bjalistoka


Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg),
Trafikiloj: U6, Buslinie 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße
5-a de julio 2021, 19h30
„Kio estis – Kio estos? 11-a Literatura konkurso – Bjalistoko atendas niajn rakontojn“
La 11-an fojon la Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas al partopreno en la literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”.
Rakontojn pri la temo „Kio estis – Kio estos?” oni atendas en Bjalistoko ĝis la 30-a de septembro.
En nia unua vespero post la longa Corona-paŭzo, memkompreneble okazigota laŭ la aktualaj Corona-reguloj, ni okupiĝos pri la partoprenkondiĉoj, pri ideoj por partopreno en la konkurso, pri la rakontoj, akceptitaj por la konkurso en la pasintaj jaroj…, do pri ĉio ĉirkaŭ ĉi-tiu interesa literatura konkurso Esperanta.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Posted in Montags am Viktoriapark, Bialystok
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – julio 2021 – Literatura konkurso bjalistoka
Denove ĵaŭda rondo en Berlino, 17a junio 19 h Esperanto-Laden
Posted in Uncategorized
Comments Off on Denove ĵaŭda rondo en Berlino, 17a junio 19 h Esperanto-Laden
Hibrida kunveno en Lietzensee
La Esperanto-Gruppe Lietzensee kunvendada en Herbartstrasse 25 en Berlin-Charlottenburg, de Junio de 14a – 16a horo.
La (germanlingva) klarigo de la koncepto, kie ne celas al komencantoj estas jen detale.
Al la partoprenantoj, kiuj kunvenas por mangxi kukon kaj trinki Verdan Teon (pro la saniga efiko) aligxas aliaj per ZOOM.
La 7an de Juni 2021 promeis distance partopreni la pentristino Helga Plötner per la dua volumo de siaj portretoj de konataj Esperantistoj. Estas kunlaboro kun sxia amiko Hori Jasuo en Japanio
La materialo por la 7a de junio estas preta
La aliro per Zoom estas sen sxangxo.
Der direkte Link steht bei https://esperanto.berlin/de/ek-2021-lietzensee/
Wer schon Zoom installiert hat, kann die folgenden Daten verwenden
Meeting-ID: 966 9709 1494
Kenncode: la jaro de la Unua Libro (Wer das nicht weiß, kann telefonisch oder per E-Mail nachfragen)
Auch mit jedem Telefon (Festnetz oder Mobil) kann man teilnehmen, allerdings ohne Bild.
Unverdrossen trifft sich die Esperanto-Gruppe in Lietzensee in der Herbartstrasse 25, ab Juni wieder von 14 bis 16 Uhr.
Das Konzept, das auf nicht ganz blutige Anfänger zugeschnitten ist, wird hier im Einzelnen erläutert.
Zu den Teilnehmern, die vor Ort Grünen Tee (weil gesund) trinken und Kuchen essen können, gesellen sich andere aus der Ferne über ZOOM.
Am 7. Juni 2021 wird sich die Künstlerin Helga Plötner zuschalten, die den zweiten Band ihrer gezeichneten Bildnisse von bekannten Esperantisten veröffentlichen konnte. In Zusammenarbeit mit ihrem japanischen Freund Hori Jasuo entstand ein Bildband mit Ihren Zeichnungen und biografischen Texten in unpretiöser Sprache. Also ideal geeignet für Anfänger.
Das Arbeitsblatt für den 7. Juni steht zum Download bereit
Die Daten für den Zugang zu Zoom sind unverändert:
Der direkte Link steht bei https://esperanto.berlin/de/ek-2021-lietzensee/
Wer schon Zoom installiert hat, kann die folgenden Daten verwenden
Meeting-ID: 966 9709 1494
Kenncode: la jaro de la Unua Libro (Wer das nicht weiß, kann telefonisch oder per E-Mail nachfragen)
Auch mit jedem Telefon (Festnetz oder Mobil) kann man teilnehmen, allerdings ohne Bild.
Posted in Uncategorized
Comments Off on Hibrida kunveno en Lietzensee