Rekonstruo Max-Josef-Metzger-Platz en Wedding

La aktuala situacio de Max-Josef-Metzger-Platz dum vintro 2017. La memorejo restos, kie ni kutime metis florbukedon okaze de la mortotago.MJM 2015 Majo vizitoMetzger-Platz 2017 Februar Web

Pri Metzger kaj lia rilato al Esperano

Posted in Max Josef Metzger | 2 Comments

Opinio de berlinano Chuck Smith

En la revuo “Balta Ondo” estas la opinioj pri sukcesoj kaj malsukcesoj dum la jaro 2016 de konataj Esperantistoj, interalie la berlinano Chuck Smith, kiu mencias la kontribuon de Judith Meyer por renovigi esperanto.net

La redakcio skribas

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Chuck Smith, Humphrey Tonkin, Trezoro Huang Yinbao, José Antonio Vergara, Łukasz Żebrowski.

Kaj prezentas la tekston de Chuck:

SmithChuck Smith (Usono/Germanio)

Kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu

Mi plej proksimas al la «reta movado», do mi raportos ĉefe pri la pozitivaj rezultoj tiuflanke.

Telegramo: la nova mesaĝilo aperis de nulo de Duolingo-lernantoj, kiuj volis ĉiutage babili inter si kaj ekzerci sin en Esperanto. Estas nun du ĉefaj grupoj, 54 temaj grupoj kaj 29 dulingvaj grupoj. La ĉefa ĉambrego (grupo) havas pli ol 1200 membrojn. https://www.telegramo.org/

Nova kurso de Esperanto por hispanlingvanoj aperis ĉe Duolingo en oktobro. Nuntempe 2400 homoj aliĝas ĉiutage al la E-kurso de Duolingo (1400 angle, 1000 hispane): https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online

La kvinkapa teamo de Amikumu kolektis 26.500€ por financi telefon-aplikaĵon por trovi kaj kontakti apudajn esperantistojn. https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near

Esperanto pli videbliĝis en la anglalingva reto per la lanĉo de StackExchange. Tie homoj starigas demandojn pri Esperanto kaj spertuloj respondas. http://esperanto.stackexchange.com/

Krome, UEA kun la helpo de Judith Meyer sukcesis renovigi esperanto.net, granda atingo por informado pri Esperanto.

Negative mi povas diri nur, ke mi bedaŭras, ke la movado estas tiom disigita en du movadoj: la reta kaj tradicia movadoj. Tio estis bele priskribita de Robert Nielsen en lia artikolo (vd. p. 40). Espereble ni vidos pli da unuiĝo en tiuj movadoj en 2017.

Posted in Berlin | Tagged , , , , , | Leave a comment

Marta ludado 2017

Al la februara ludado venis 14 homoj. La ideo organizi tablon por infanoj ankoraŭ ne sukcesis, sed denove venis unu familio kun junaj infanoj, do eble estis komenco. Ni denove ĝuis la novajn memfaritajn supojn de la kafejo, kaj kompreneble la glaciaĵojn, eĉ dum vintro. Ni ludis la jenajn ludojn: Evolution, Splendor, Phase 10, Sushi Go, Tabuo en Esperanto, Kingsburg, kaj Das verrückte Labyrinth.

20170204_152954

20170204_200809

20170204_164243

La sekva ludado okazos je sabato, la 11a de marto, ekde la 14a horo kiel kutime, gis la 21a horo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 11a de marto 2017, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/435602850105353/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

Esperanto-aranĝoj en danziger50 – rerigardo 2016 – antaŭenrigardo 2017

La  aranĝoj de la Fakgrupo Esperanto je ĉiu dua kaj kvara lundo monate en la kulturdomo danziger50 en 2016 ĉefe  temis pri la kreopovo de la lingvo danziger50 prelego cbrosch 2016 kEsperanto kaj peris al la vizitantoj imagon pri la kapabloj de la internacia lingvo laŭ la jara moto

„Ponta lingvo – internacia lingvo – literatura lingvo – Kion kapablas la lingvo Esperanto?“

D-ro Kirilo Brosch, vicprezidanto de la Asocio por Interlingvistiko, malfermis la jaron per esplorraporto pri la projekto „MIME – Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo“, en kiu kunlaboras sciencistoj el kelkaj  eŭropaj universitatoj. Li eksplikis, en kiuj rilatoj kun kiu sukceso Esperanto estas uzata en Eŭropo kiel lingvafrankao. La itala sciencisto d-ro Michele Gazzola klarigis, kion signifas lingva justeco kaj kiel ĝi statas en Germanio kaj Aŭstrio.

Kiam la honora prezidanto de Asocio por Interlingvistiko d-ro Detlev Blanke en aprilo prezentis la tradukojn de la Biblio en planlingvoj kaj eksplikis la historion de la Biblio-traduko en Esperanto kun ĝiaj problemoj kaj lingvaj specifaĵoj, ni ne supozis, ke estis la lasta el multaj prelegoj de tiu ĉi produktiva, internacie agnoskita lingvosciencisto en nia klubo.

En novembro ni renkontiĝis al emocia memorvespero kun Wera Blanke, por omaĝi al la forpasinta interlingvisto, sciencorganizanto kaj aktivulo de la Esperantlingva komunumo pro lia eksterordinara vivoverko.

La serio de literaturaj vesperoj estis daŭrigataj kaj uzataj por voĉlegi tre diversajn literaturajn verkojn en Esperanto kaj diskuti pri ili. Thomas Würfel donis al ni impreson pri la aktuala stato kaj la progresoj de sia traduko de la sciencfikcia romano „Sur du planedoj“ de Kurd Lasswitz. En la klubo denove eĉ Esperanto-aŭtoro mem elpaŝis, temas pri la rusa Esperanto-poeto kaj ĵurnalisto Grigorij Arosjev. La vizitantoj kunportis poeziajn librojn de li el diversaj tempoj, ekzemple lian „Sonet“ el 1998. El la „Beletra Almanako“, regule aperanta en Mondial-eldonejo Novjorko, ni en Berlino konas liajn pli novajn verkojn. En la Literatura Kafejo de danziger50 li voĉlegis kvar el liaj ankoraŭ ne publikigitaj literaturaĵoj. Speciala malkovraĵo en la Literatura Kafejo estis kelkaj verkoj el la antologio, kiun enhavas la „Historio de Esperanto literaturo“, publikigita en 2015. Tiu ĉi literaturhistoria libro estas apud la verkista leksikono „„ORDENO DE VERDA PLUMO“ grava fonto por ni pri Esperanto-aŭtoroj, iliaj vivoj kaj verkoj.

Tra la lingva ĝangalo gvidis nin ankaŭ ĉi-jare nia spertulo Gerd Bussing per specifaj lingvaj pripensoj kaj ekzercoj pri la uzado de la refleksiva pronomo kaj pri neologismoj en la Esperanta lingvo. Pritrakto de Judith Meyer ilustris por ni la uzadon de afiksoj en diversaj lingvoj kaj videbligis, kiel rilatas Esperanto al tio kaj pri kia produktiva sistemo de afiksoj  ni disponas en Esperanto.

Por interesuloj pri komputiloj kaj smartfonoj estis speciale interesaj la enkonduko de Chuck Smith, la esperantisto de la jaro 2015, en la novan aplikaĵo-projekton „Amikumu“ kaj la praktika instrukcio de Thomas Würfel pri la instalo de Esperanto en multaj programoj kaj pri ĝia uzado en la ĉiutaga agado.

La prelegoj de d-ro Kirilo Brosch pri la hitita lingvo kaj de prof. Christoph Knabe pri la invento de la komputilo montris la efikecon de Esperanto en la koncernaj fakoj.

Kelkaj aranĝoj, kiel ekz. tiu pri la UK de Esperanto en Nitro (Slovakio) kaj pri la somera festo sur la Esperantoplaco en Berlino-Neukölln, ebligis enrigardojn en la Esperanto-kulturon inernacian kaj enurban, same kiel vizito de Esperanto-amikoj el Taĝikio, Irlando, Hispanio, Kazaĥio, Pollando, Ruslando kaj pluaj landoj.

La vesperoj fine de la jaro enhave jam kondukis en la jaron 2017, por kiu UNESCO instigis mondvastan omaĝon por Ludoviko Zamenhof, la fondinto de Esperanto kaj ĝia kulturo, okaze de lia 100-a mortotago en aprilo.

La pacesploristo kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag parolis pri siaj pensoj pri la rolo de la Lingvo Internacia kiel neŭtrala bazo de mondvasta etiko de paco kaj pritraktis tiurilate ankaŭ la homaranismon, la etike-socian instruon de la Esperanto-fondinto.

Laŭ la jarmoto de 2017 „La Esperanto-kulturo – 100 jarojn post la morto de Ludoviko Zamenhof“ tuj en la unuaj monatoj de la nova jaro okazas aranĝoj pri la germanlingvaj biografioj de Zamenhof, pri la Zamenhof-omaĝo en aprilo en Berlino kaj pri la internacia junulara Esperanto-kulturo.

 

Posted in Berlin, Danziger 50 | Tagged | Leave a comment

Ofertoj de Hans Moser

Hans Moser invitas, partopreni siajn gruparaĝojn.

Kontakto: Hans Moser, +49 30 86 21 411

Ili okazas en 3 diversaj lokoj:
U= 10717 Berlin Herbartstraße 25 vidalvide preĝejo en kulturdomo “Nachbarschaftshaus”
A= 10717 Berlin Neue Kantstraße 19 angulo Herbartstraße en kafejo “La Pergola”
O= 14057 Berlin Trautenaustraße 6 en teretaĝo de lia loĝdomo

dato
2017-2- 7 12 h en A : jarkunveno, poste lerni Esperanton
2017-2-28 15 h en O : lerni Esperanton
2017-3- 7 12 h en U : unuvoĉe germanlingve kanti
2017-3- 7 14 h en U : lerni Esperanton
2017-3-21 12 h en U : unuvoĉe kanti germanlingve
2017-3-21 14 h en U : lerni Esperanton
2017-3-29 15 h en O : lerni Esperanton
2017-4- 4 14 h en U : lerni Esperanton
2017-4-11 12 h en U : unuvoĉe kanti naskiĝfestajn, maristajn kaj aliajn kantojn, lerni Esperanton
2017-4-26 15 h en O : lerni Esperanton
2017-5 -212 h en U : unuvoĉe kanti germanlingve
2017-5 -2 14 h en U : lerni Esperanton
2017-5 -9 14 h en U : lerni Esperanton
2017-5-24 15 h en O : lerni Esperanton
2017-6-13 15 h en U : festo kaj ekspozicio, ĉar Hans Moser antaŭ 40 jaroj ekestris en Herbartstraße 25

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Karavano Seoul al UK en Nitra pasis Berlin

Dum somero 2016 estis de 1a ĝis 21a de julio korea karvano, kiu pasis unu tagon en Berlin. Ili alvenis per trajno el Varsovio, tranoktis en Berlin kaj daŭrigis sian vojaĝon la venontan tagon al Dresden, Praha kaj finfine Nitra.

La fotoj kaj raportoj estas videblaj en blogo kun komenco en la stacidomo de Seoulo.

La horoj en Berlin estas dokumentita sum la dato de 19a de julio 2017. La grupo intencis vidi la restaĵojn de la Berlina Muro, ĉar por ili tre gravas, ke en germanio ne plu estas du ŝtatoj, kiel en Koreio. La unua etapo de la vojaĝo de Seoulo al Ĉnio ne povas pasis la teritorion de norda koreio.

Bedaŭrinde ne estes trovebla berlinano, kiu havis tempon por akompani la grupon. Tiel nur la grupo aperas sur la foto antaŭ la koreia paviliono sur Potsdamer Platz.

Koreaner Mauer 2016

En la blogo estas multaj interesaj fotoj pri la trajnvojaĝo tra siberio. Por la venonta UK en 2017 oni planas kavanon en la alian direkton. Laŭdire la elirpunkto estos Berlin.

La invito al la karavano kun mapoj.

Koreanischer Pavillion der Einheit am Potsdamer Platz im Januar 2017

Koreanischer Pavillion der Einheit am Potsdamer Platz im Januar 2017

Posted in Berlin, UK 2016 | Tagged | 2 Comments

Prelego pri Esperanto

Feierstein

Prof-ino. Feierstein prelegante kun pli aŭ malpli konataj ilustraĵoj

 

Okazas malofte, precipe en Berlin, ke centkapa akademia publiko sekvas prelegon pri Esperanto. La prelego de profesorino Feierstein pri la temo »Esperanto: pri lingvo kaj utopio« la 18an de januaro 2017 okazis en la kadro de »Ringvorlesung zur Berliner Kulturwissenschaft«.

Prof. Feierstein koncentiĝis al la ekesto de Esperanto kaj sukcesis montri, ke ĝi sole estas komprenebla per la enradiko de Zamenhof en la judismo. Ŝi klarigis la signifon de lingvo ĝenerale en la pensado de eŭropaj judoj kaj prilumis tion en la agado de Zamenhof. Li okupiĝis pri gramatiko de la jida lingvo, kiu longtempe estis forgesita kaj pretervidata de la lingvistoj. Sed li komencis kompreni, ke la jida lingvo ne povas esti la komuna lingvo de la judoj. kiu aspektis al li kiel ligilo de kulturo sen propra ŝtato. Li baldaŭ cedis de la ideo de cionismo kun la fondo de propra juda ŝtato.

Prof-ino Feierstein eksplikis la situacion de la judoj je la fino de la 19a jarcento, inter persekuto kaj subpremo en oriento kaj kontraŭsemitismo en meza- kaj okcidenta eŭropo, kiu ankaŭ gravis por la evoluo de Esperanto.

Hörsaal

La duona dekduo de  Esperanto-veteranoj en la aŭditorio (Fotis Carlos)

La lingva projekto de Zamenhof ne estis akceptata de la preferata celgruode de la judoj kun la esperita entuziazmo, sed ekestis intereso de aliaj grupoj, kiuj pro diversaj motivoj interesiĝis pri internacia interkompreniĝo kaj komuna lingvo.

La aktivaj propagandistoj de Esperanto en Francio konvinkis Zamenhof rezigni pri ĉiuj aspektoj, kiuj povus provoki kontraŭsemitajn antaŭjuĝoj. Estis tuj post la Dreyfus-Affäre

Gaston Moch (Pazifisto kaj Esperantisto, juddevena) vizitis kun Dreyfus en la militakademion, kiel mencias Paul-Henri Bourrelier en sia libro Gaston Moch, polytechnicien combattant de la paix.“ Moch estis la sola, kiu levis la voĉon por sia kamerado. Moch estas grava por Berlin, ĉar li konvinkis Fried lerni Esperanton. Poste li fondis la unuan  Esperanto-grupon de Berlin gegründet – duonjaron antaŭ Borel. (R. Schnell)

Zamenhof ek de la komenco rezignis pri ĉiuj rajto de la proponita lingvo kaj transdonis en la senco de Open Source la evoluon al la manoj de la uzantoj. Tamen li ĉiam provis per liaj paroladoj dum la Universalaj Kongresoj efiki, ke liaj idealismaj ideoj ne estu forgesitaj. Per la „interna ideo“ de Esperanto la lingvo estu pli ol ilo por komercistoj kaj teknikistoj, kiu nur faciligas la komunikadon. Analoge al la ponto lingvo Zamenhof kaŝe laboris pri projekto de ponta religio, al kiu li donis la nomon »Homaranismo«.

Prof-ino Feierstein koncize traktis la historion de Esperanto post la morto de Zamenhof en la jaro 1917 ein. Ŝi prilumis la vastan akcepton de Esperanto de la laboristaro per anekdoto, kaŭ kiu Trotzkij estis inspirita de la verda stelo de la Esperantistoj al la ruĝa stelo de la komunista movado. Ŝi menciis la persekutojn kaj la melpermeson sub Stalin kaj Hitler.

La manpleno de Esperanto-veteranoj en la aŭditorio devis konfesi, ke la prelego eĉ al ili donis novajn informojn.

Deponie

Post la prelego kelkaj kunsidis en apuda restoracio „Deponie“ (Lu, Carlos, Roland, Peter, Peter)

 

Prof. Liliana Ruth Feierstein pri

Esperanto: Über Sprache und Utopie

Esperanto: Pri lingvo kaj utopio

18a de januaro 2017

18 – 20 h / Hör-/Lehrsaal im Institutsgebäude – 208 Dorotheenstraße 26 (DOR 26)

 

Posted in Vortrag, Geschichte, Zamenhof | Tagged | 8 Comments

Februara Ludado 2017

Al la januara ludado venis 10 homoj, inkluzive kelkaj novaj partoprenantoj. Ni ĝuis la varman kafejon dum malvarma, venta, kaj neĝa tago kaj ludis la jenajn ludojn: 11 nimmt, Puerto Rico, Tabuo en Esperanto, Sticheln, Patchwork, Concept, Indigo, kaj Qwirkle.

20170107_170159

20170107_180159

20170107_182604

20170107_200811

La sekva ludado okazos je sabato, la 4a de februaro, ekde la 14a horo kiel kutime, gis la 21a horo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 4 de februaro 2017, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/226953011096125/

Posted in Spielrunde, Berlin | Tagged | Leave a comment

Kluba programo en danziger50 por 2017 – Proponoj

Chijare ni regule kunvenas en la kelo de la domo en Danziger 50, en la koktelejo „abbaubar“!

Lundo, la 9-an de januaro 2017 je 19h30 en danziger50 :novjara rondo.

Ni tostos al la nova jaro kaj diskutos pri nia programo por 2017. Chiu programpropono estas bonvena. Certe ankau indas paroli pri planoj en Berlino rilate al la Zamenhof-jaro.

La 23-an Peter Kühnel prezentos al ni Nepalajn vojagh-impresojn kun multaj fotoj kaj la projekton de Esperanto-domo en Kathmandu.

La 13-an de februaro prelego de Fritz Wollenberg pri germanlingvaj Zamenhof-biografioj

La tradicion de „Literaturaj Vesperoj“ certe ni daurigu. Povus okazi la sekvonta „Literatura Kafejo“ la 27-an de februaro.

La chijara slogano, proponita en nia decembra renkontigho, tekstas „La Esperanto-kulturo 100 jarojn post la morto de Ludoviko Zamenhof” Bonvolu pripensi, chu vi preferas alian sloganon!

Cetere en novembro 1997 per festo komencighis en nia siatempa kunvenejo „Kafejo mittendrin“ (Bornholmer Str. 18) la ghisnuna serio de temaj vesperoj de la Fakgrupo Esperanto en Kulturasocio Prenzlauer Berg r.A. Do, antau 20 jaroj mi transprenis la respondecon por la programo de Ulrich Wilke, kiu antaue kelkajn jarojn preparis la kunvenojn. En la sama jaro finis la Esperanto-agado en la Vilao Kreuzberg kaj kelkaj el la vizitintoj nun venis al Prenzlauer Berg. La Vilao Kreuzberg shanghighis de interkultura kunvenejo al knabina centro, kiu tie delonge ankau ne plu ekzistas. Hodiau en ghi trovighas itala restoracio.

Gerd Bussing ekde 1997 grave subtenas la Esperanto-agadon en Prenzlauer Berg.

 

 

Komparu ankau la retpaghojn: https://esperanto.berlin/grupoj/danziger-50/ kaj http://kvpb.de/events/fg-esperanto-klubprogramm-2017/!

Posted in Vortrag, Danziger 50 | Tagged | Leave a comment

ARKONES kun berlina Klezmer

Jen la raporto de Liba Gabalda en Magdeburga Folio N-ro 137(37) Januaro-Februaro 2017. La tuta enhavo kaj adreso por akiri en la germana versio.

Partoprenis berlina Klezmer-grupo »Klezmorim Sennomaj«

La 32-a ARKONES  23. – 25. 9. 2016

XXXIII-a ARKONES – 22 – 24 IX 2017

La antaŭlastan semajnon de septembro jam la 32-an fojon okazis en Pollando en la urbo Poznano la tradiciaj ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES). La aranĝo okazis en fervojista kulturdomo tute proksime de la bela urbocentro. Partoprenis ĝin 208 esperantistoj el 21 landoj.

En tri tagoj la organizantoj sukcesis proponi riĉegan programon: trideko da prelegoj, filmoj, koncertoj, spektakloj kaj aliaj prezentadoj. En la koridoro la partoprenantoj povis rigardi ekspozicion “Woodstock 2016 – Multkultura Vilaĝo”. La nivelo de prezentitaj programeroj estis alta danke al kontribuo de konataj profesoroj kaj eminentuloj el la interlingvistikaj studoj ĉe la universitato UAM de Poznano, kiuj la aranĝon ankaŭ partoprenis. La libroservo proponis librojn kaj aliajn esperantaĵojn. Surloke funkciis bufedo kun kafejo, kie la ĉeestantoj povis refreŝiĝi per biero kaj ne tro koste manĝi.

Listigo de programeroj ne sufiĉas por priskribi la tutan aranĝon. Okazis primovada kunveno de la pola E-junularo, kurso pri unua helpo. Estis prezentita la libro “Memoraĵoj de kampara knabo”. Oni parolis pri la greka krizo, pri lingva diverseco, pri apliko de la 15-a regulo, pri bliss-a skribo, pri feroaj dancoj kaj spritaj splitoj, pri beletra almanako, pri amo de la vidpunkto de psikologo, pri projekto de Esperanto-domo en Katmanduo, pri sekreto de abeloj, pri kuirarto de la antikva Romo kaj pri aliaj interesaj temoj. Paralele kun Arkones okazis unu-semajna trejnado konektita kun la projekto ERASMUS+ en kiu partoprenis 3 Germanoj, 3 Slovakoj kaj 7 Poloj. Ĝi estis gvidata per Katalin Kováts kaj Silvain Lelarge. La projekto celas eduki venontajn instruistojn kaj aktivistojn de Esperanto. Tre grandan sukceson havis la teatraĵo “La kredito” prezentita de Georgo Hanzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ.

Pri meritoj de Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke, kiuj kun bedaŭro forpasis ĉi-jare, omaĝis Ulrich Lins, Barbara Pietrzak, Probal Dasgupta kaj Katalin Kováts subgvide de Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor. Sojle de Zamenhof-jaro 2017 parolis Barbara Pietrzak kaj pri digna festado de la sama afero internacie en Germanio kaj Pollando parolis Johano Pachter.

La organizantoj zorgis pri altnivela muzika programo okazinta en la granda salono Spegulejo. Ni spektis koncertojn kaj aliajn amasajn aranĝoj kiel ĉendancado kaj filmprezentadoj. La unuan vesperon ni povis aŭskulti altnivelan piankoncerton de Joachim Kolpanowicz. Mikaelo Bronŝtejn prezentis kantojn de rusiaj bardoj kaj Tomio Frejarö gitarludis kaj kantis. Sekvan tagon prezentiĝis kaj koncertis sur scenejo la ensemblo “E-familio kaj Gosia Sarata”, kies junulara parto kantis kelkajn kantojn kaj kantigis la publikon per popularaj konataj kantoj.

Dum la tradicia miel-vespero ni estis regalitaj per medo. Varia prezentado de muzikaĵoj ne elrevigis la partoprenantojn kaj instigis ilin al dancado je la fino. Prezentiĝis arkonesa koruso, kantis Zuzana Kornicka. El Berlino venis ensemblo “Klezmorim Sennomaj” kaj la vespero finiĝis per energiplena koncerto de duopo Slezak.

ARKONES estas festivalo, kiun partoprenas konataj artistoj el Esperantujo kaj la vesperaj programeroj abundas je kvalitaj koncertoj. Ĝi estas etos- kaj kulturplena aranĝo. Al la bona evento ankaŭ kontribuas kutime belega aŭtuna vetero.

 

Posted in Konzert | Tagged , , , | Leave a comment