Publika estrarkunsido de EABB/ELB

 

27-a de aŭgusto 2016 | 10:00 – 15:00 h | Knobelsdorffstr. 29/31 ĉe Bussing/Karpunina

Tagordo:

  1. Respondo al juĝejo Charlottenburg rilate al registriĝo de ELB
  2. Somera Festo sur Esperanto-placo Berlino (stato)
  3. Zamenhoffesto – 2016-11 (stato)
  4. Zamenhoffesto (100-jariĝo de la mortotago) – 2017 (stato)
  5. Nomumo de komisiito pri publikaj rilatoj (proponoj)
  6. Esperanto-biblioteko (stato)
  7. Proponoj por ejo de la Ĵaŭda Rondo
  8. Informilo EIBB (stato)
  9. Somera Festo en Michendorf (stato)
  10. aliaj aferoj

Ronald  Schindler (prezidanto ELB/EIBB)

Posted in Estrarkunsido, Berlin, Brandenburg | Tagged | Leave a comment

Virtuale partopreni en la UK (Nitra)

Ursula Nissert el Baden-Württemberg kompilis liston de video-dokumentoj. Dankon

15 partoprenantoj el Baden-Württemberg travivis la Universalan Kongreson de Esperanto en Nitro. En la kampuso de la agrokultura universitato, meze de la plej antikva urbo de Slovakio, meze de bela parko, proksime de la urbocentro, mi sentis min hejme en Slovakio kaj samtempe en la mondo.

Universala Kongreso de Esperanto 2016 – Raporto 2
Kanalo Verda Stacio (11pably)
https://www.youtube.com/watch?v=pbZp3GOhOyI

Esperanto UK 2016 Nitra manifestacio

Heinz-Wilhelm Sprick
Esperanto-manifestacio dum la UK 2016 en Nitra, marŝo de la kongresejo al la centra urba placo

https://www.youtube.com/watch?v=csJOaVwhu_4

(ekzistas 3 partoj, ĉiuj vidindaj)

solena fermo (parto 4 el 5)

https://www.youtube.com/watch?v=0FtAddQxddw

(spektu ankaŭ la aliajn partojn)

SvisRaporto – zu jedem Kongresstag ein Film,

po unu filmo pri ĉiu kongresa tago

https://www.youtube.com/channel/UC2Av8SQXyy0eSzBgnMHmIkg

mallongaj raportoj pri la kongreso

http://pola-retradio.org

Podkastoj tuje de la UK, el movada vidpunkto, intervjuoj kun movadaj famuloj

https://movada-vid.punkto.info

La podkasto kern.punkto pri teknikaj, kulturaj kaj sociaj temoj dum la kongreso

https://kern.punkto.info

Fotoj kaj videoj de la oficiala kongresa retpaĝaro

http://www.nitra2016.sk

La oficialaj Fejsbukaj paĝoj de la UK kaj de la IJK

https://www.facebook.com/groups/UniversalaKongreso2016

https://www.facebook.com/junularakongreso

Posted in UEA, Universala Kongreso, UK 2016 | Tagged | Leave a comment

Pianon en la fajron

Komento de Phillip Sonntag pri artefaritaj lingvoj.

Posted in Vortrag, Berlin | Tagged | 1 Comment

Gastoj sur la silka vojo

Die Route der koreanischen Gruppe.

Aktuale nur ekzistas la germana versio.

Posted in Berlin, Universala Kongreso | Tagged , | 1 Comment

Planti kaj purigi Esperanto-placo Neukölln

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Pflegeaktion, Esperantoplatz | Tagged | Leave a comment

Aperis Informilo 666

Aperis la numero 666 de la Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio

EIBB_666 (PDF)

Temoj:

  • Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015
  • Unika 89a SAT – Kongreso atendas vin, partoprenantoj jam el 11 landoj kaj 4 kontinentoj
  • Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016
  • Esperanto in 12 Tagen -Der schnellste Kurs für die Grundlagen
  • Jubilea Esperanto-printempo en Szczecin
  • Die MIA – SERIO
  • Persona nekrologo por amiko (Florian Bociort)
  • Stato kaj estonteco de Biblioteko kaj Ĵaŭda Rondo
  • Somera festo sur Esperanto-Placo en Berlino
  • Somera festo en Michendorf
  • SEFT invitas
  • Kibo-Ludado invitas
  • Esperanto-Kiosko en Berlino
  • Publika estrarkunsido de EABB/ELB (04-a de junio 2016)
  • Zamenhof-festo 2016
  • Preparado okaze de la omaĝo de la 100-a datreveno (morto de Zamenhof)
  • Ekologia Projekto en Kongo
  • Novjara Renkontiĝo (NR)
La redakta limdato por la venonta numero estas la 1-a deseptembro 2016
Posted in Berlin, Brandenburg, Informilo | Leave a comment

Jubilea Esperanto-printempo en Szczecin

Jubilea Esperanto-printempo
en Szczecin

Inter la 22-a kaj 24-a de aprilo 2016 denove okazis tre bone organizita aranĝo en la havena urbo Szczecin, nome la „Ŝĉecina Esperanta Printempo 2016“. Ĉi-foje la anoj de la filio Szczecin de la Pola Esperanto-Asocio celebris la 60-an datrevenon de sia fondiĝo. Tio estas grava kaj granda evento ne nur por ĉiuj esperantistoj de la urbo, sed ankaŭ por Pollando. La aranĝo nomiĝis ĉijare „Verda Ŝĉecino“ ĉar la organizintoj volis montri la plej belaj parkojn kaj naturvidindaĵojn, kiuj abundas en la urbo. Aranĝejo kaj tranoktejo estis la Centro de Salesiana Societo (CSS), kiu disponas pri granda kaj bone ekipita festsalono kaj tranoktejoj.

Denove oni ofertis varian kaj riĉan programon, kaj la ĉeestintoj nur povas danki al la agademaj organizantoj pro la neforgeseblaj tri tagoj, dum kiuj ni rajtis partopreni. Simple – la etoso elstaris. Post mallonga malfermo kaj la komuna tagmanĝo ni komune vizitis la Ŝĉecinan Parkan – Tombejan komplekson tuj apud la CSS, pro kies grandeco ni tamen devis vojaĝi per tramo.

Alia kulmino de la unua tago estis profesia koncerto de tri instrumentoj kaj du voĉoj (la terceto ,,La Rocha”), kiuj ne nur prezentis klasikan muzikon, sed ankaŭ tiun de diversaj filmoj kaj kantistoj, ekz. de Luis Armstrong kaj Edit Piaf. La dua tago komenciĝis per riĉa komuna matenmanĝo. Sekvis la tradicia komuna foto, kaj post tio la impresa prelego de Krzysztof Łobacz pri la 60-jara historio de la PEA-filio en Szczecin. Dum la prelego li devis konfesi, ke mankas granda parto de la kronologio, ĵus la 1980-aj jaroj ĝis 2007. Oni povis konstati, kiom gravas bona arkivo.

Per tramo kaj buso ni tuj poste vojaĝis komune al la impona placo kaj Parko de Kasproviĉ, kie rekte apud moderna amfiteatro eblis paŭzi kaj i.a. gustumi lokan bieron. Post la komuna tagmanĝo en la CSS okazis solenaĵoj por honorigi membrojn de la ŝĉecinaj esp-istoj kaj transdoni membrokartojn. Mi uzis la bonŝancon por transdoni la saluton de EABB kaj ELB okaze de la jubileo per sufiĉe peza libro pri Berlino. Sekvis interesa prelego de Ela Malik pri la salubraj aspektoj de uzado de abelaj produktoj. Kiel abelistino jam de pli ol 30 jaroj ŝi ne nur parolis pri mielo, sed ankaŭ pri diversaj aliaj avantaĝoj.

Venis la tempo, kiam Peter Kühnel raportis pri siaj impresoj de la vojaĝo al Nepalo, de kie li revenis nur antaŭ kelkaj tagoj. Li prezentis tre informriĉajn bildojn pri la homoj kaj pejzaĝoj de tiu fora lando. Bedaŭrinde la tradicia konkurado de Kalemburoj ne povis okazi, ĉar ne anoncis sin sufiĉe da volontuloj. Impona afero estis la koncerto de la Ŝĉecina Ĉambra Koruso, kiu komencis per la „Himno de Esperanto“, sed ankaŭ prezentis aliajn kanzonojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. La pola lingvo
paĝo 5 memkompreneble ne mankis.

Tuj post la komuna vespermanĝo komenciĝis nova kulmino, la koncerto de Birke kaj Bertilo, kiuj prezentis profesie el germana kaj sveda lingvoj tradukitajn kantojn kaj originalajn Esperanto-kantojn. Ĉiu ĉeestinto ĝuis la muzikon kaj la kantadon, kiujn oni povis analizi „ĉe bona guto“ dum la tradicia kafoklaĉo.

La dimanĉo komenciĝis per Sankta Meso en la malgranda kapelo en la sama domo. Kaj post la komuna matenmanĝo ni kolektiĝis antaŭ la CSS por busekskursi al la Smeralda Lago, kiu ekzemple dum aŭtuno vere aspektas smeraldkolore pro la iama subĉiela minado de kreto kaj estas onidire la plej bela loko en Szczecin. Komune ni tie vizitis la elrigardejon „Polana Widok“, de kie ni havis bonan vidon al la urbocentro kaj la granda Dąbie-Lago. Reveninte de tie ni povis informiĝi pri la regiono ĉirkaŭ la Smeralda Lago kaj decidi, kiun vojon oni elektu por ekkoni la ĉirkaŭaĵon.

Kelkaj suprengrimpis al la „Princa Kverko“, kiu bedaŭrinde ne plu aspektis tre majeste, dum aliaj sukcese ĉirkaŭiris la lagon. Akurate ni denove kolektiĝis antaŭ la aŭtobuso, kiu reportis nin al la domo de CSS. Post la lasta komuna tagmanĝo okazis la adiaŭaj scenoj kaj la neevitebla fermo de la tre bela kaj impresoplena aranĝo ne sen promeso, ke sekvontjare oni denove renkontiĝu en Szczecin.
Ronald Schindler

Posted in Ausflug, Polen, Szczecin | Tagged | Leave a comment

SEFT tendumado

SEFT bedeutet in Esperanto ‘Sommer Esperanto Familien-/Ferienzeltlager’.
Dieses Zeltlager findet einmal jährlich für eine Woche auf dem Zeltp Thomsdorf südöstlich von Carwitz statt. Der Zeltplatz liegt mitten im Wald am Dreetz-See.
SEFT findet seit 1978 statt. D.h. im Jahr 2002 war das 25-jährige Jubiläum. Zum Jubiläums-SEFT gelang es uns ein großes Gemeinschaftszelt zu kaufen. Und 2007 fand das 30-jährige Jubiläum statt.
Bedingungen

– Selbstversorgung (Zelt, Essen, Programm)
– am Ort kann man Hütten mieten
Einige Bilder von 2014

Einige Bilder von 2013

Einige Bilder von 2012

Einige Bilder von 2011

Einige Bilder von 2010
Die Grundideen des SEFT sind:

– Die Sprache beim SEFT ist Esperanto.
– SEFT hatt kein festgelegtes Programm.
– Es findet nur das statt, was die Teilnehmer selbst tun.
– Wir helfen uns gegenseitig und machen gemeinsam Ferien.

Posted in Nachbarländer, Neubrandenburg | Tagged | Leave a comment

Prelego D50: Th. Würfel „Kiel oni faras Esperanton sia ĉiutaga lingvo ĉe la komputilo kaj en la interreto.“.

en lundo, la 11-an de julio je 19h30 en danziger50 Thomas Würfel prelegos pri la temo: „Kiel oni faras Esperanton sia ĉiutaga lingvo ĉe la komputilo kaj en la interreto.“.

Fachgruppe Esperanto

Posted in Vortrag, Danziger 50 | Tagged , , | Leave a comment

Raporto pri la junia ludado 2016

Ses homoj venis al la junia ludado, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Logger, Isle of Skye, Stack Control, Zendo, Solo, Quixx, The Game, kaj Tabuo en Esperanto.

20160618_163455

20160618_165316

20160618_211338

Dum julio NE okazos Kibo-ludado kiel kutime. Anstataŭe okazos la ludosemajnfino ABELO. Dumtagaj partoprenantaj ankaŭ estas tre bonvenaj, sed oni nepre devas antaŭe aliĝi per retpoŝtmesaĝo al

La sekva kutima Kibo-ludado okazos je sabato, la 20a de aŭgusto, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo, so skribu la daton en via kalendaro!

Pliaj informoj pri ABELO troveblas ĉe abeloabeloabelo.wordpress.com

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment