Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2026 – 103-a Germana Esperanto-Kongreso en Olomouc
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2026 – Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
Kontakto
Meta
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2026 – 103-a Germana Esperanto-Kongreso en Olomouc
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2026 – Klasikaĵoj de la mondliteraturo en Esperanto: La tragedio de l’ homo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2026 – Kálmán Kalocsay, la eminenta Esperanto-poeto kaj esperantologo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
Recent Comments
Archives
- May 2026
- April 2026
- March 2026
- February 2026
- January 2026
- December 2025
- November 2025
- October 2025
- September 2025
- August 2025
- June 2025
- May 2025
- April 2025
- March 2025
- February 2025
- January 2025
- December 2024
- November 2024
- October 2024
- September 2024
- August 2024
- July 2024
- June 2024
- May 2024
- April 2024
- March 2024
- February 2024
- January 2024
- December 2023
- November 2023
- October 2023
- September 2023
- August 2023
- July 2023
- June 2023
- May 2023
- April 2023
- March 2023
- February 2023
- January 2023
- December 2022
- November 2022
- October 2022
- September 2022
- August 2022
- July 2022
- June 2022
- May 2022
- April 2022
- March 2022
- February 2022
- January 2022
- December 2021
- November 2021
- October 2021
- September 2021
- August 2021
- July 2021
- June 2021
- April 2021
- March 2021
- February 2021
- December 2020
- November 2020
- October 2020
- September 2020
- August 2020
- July 2020
- June 2020
- March 2020
- February 2020
- January 2020
- December 2019
- November 2019
- October 2019
- September 2019
- August 2019
- July 2019
- June 2019
- May 2019
- April 2019
- March 2019
- February 2019
- January 2019
- December 2018
- November 2018
- October 2018
- September 2018
- August 2018
- July 2018
- June 2018
- May 2018
- April 2018
- March 2018
- February 2018
- January 2018
- November 2017
- October 2017
- September 2017
- August 2017
- July 2017
- June 2017
- May 2017
- April 2017
- March 2017
- February 2017
- January 2017
- December 2016
- November 2016
- October 2016
- September 2016
- August 2016
- July 2016
- June 2016
- May 2016
- April 2016
- March 2016
- February 2016
- January 2016
- December 2015
- November 2015
- October 2015
- September 2015
- August 2015
- July 2015
- June 2015
- May 2015
- April 2015
- March 2015
- February 2015
- January 2015
- December 2014
- November 2014
- October 2014
- September 2014
- August 2014
- July 2014
- June 2014
- April 2014
- March 2014
- February 2014
- January 2014
- December 2013
- October 2013
- September 2013
- August 2013
- July 2013
- June 2013
- April 2013
- March 2013
- February 2013
- January 2013
- December 2012
- November 2012
- October 2012
- September 2012
- August 2012
- July 2012
- May 2012
- April 2012
- March 2012
- February 2012
- December 2011
- November 2011
- October 2011
- September 2011
- August 2011
- July 2011
- June 2011
- May 2011
- April 2011
- January 2011
- September 2000
- August 1999
- January 1925
- July 1911
Categories
- Musikvideo
- Hybrid
- Stadtführer
- Freimaurer
- Insel
- Mierendorff
- Weltfriedenstag
- Zamenhoffest
- virtueller Kongress
- Art der Veranstaltung
- Pol'and'Rock Festival
- Theater
- Vortrag
- Lesung
- Estrarkunsido
- Spielrunde
- Ausflug
- Infostand
- Fest
- Film/Video/AV
- Konzert
- Party
- Pflegeaktion
- Sprachprüfung
- Jahreshauptversammlung
- matenmanĝo
- Presse
- Pressemitteilung
- Radioelsendo
- Beileidsbekundung
- ENGHACO
- Berlin
- Bibliotheko
- Einbecker Strasse
- Esperantoplatz
- Gruppen
- Montags am Viktoriapark
- Lietzensee
- Senioren
- Arema
- Lichtblick
- Danziger 50
- AREMA
- jauda rondo
- Piraten
- Plenbuŝe
- Lichtenberg
- Anton-Saefkow-Bibliothek
- Esperanto-Haus
- Kiezspinne
- Zamenhof-Parko
- Max Josef Metzger
- Steglitz
- Ingeborg-Drewitz-Bibliothek
- Verein
- Brandenburg
- JES
- Fontane
- Eberswalde
- Frankfurt/Oder
- Brückenfest
- Potsdam
- Deutscher Esperanto-Bund
- SAT
- Geschichte
- Borgius
- Zamenhof
- Informilo
- Kurso
- VHS
- Anfänger
- Fortgeschrittene
- Nachbarländer
- Neubrandenburg
- Sachsen-Anhalt
- Nekrologo
- Neuigkeiten
- Interlinguistik
- Polen
- Poznań
- Bialystok
- Szczecin
- Kostrzyn
- Termin
- Terminologio
- UEA
- Preis
- Bachrich-fonduso
- Universala Kongreso
- UK2020
- UK 2019
- UK 2018
- UK 2017
- UK 2016
- UK 1999
- Uncategorized
Zamenhof trandonas la bastonon al la juna generacio

Posted in Uncategorized
Comments Off on Zamenhof trandonas la bastonon al la juna generacio
Zamenhoffesto 2023
La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro

Jam denove esperantistoj el Berlino kaj Brandenburgio invitis al Zamenhoffesto, kiu okazis la 2-an de decembro 2023 en la jam tre tradicia renkontiĝejo de la distrikto Lichtenberg, kiu nomiĝas Kiezspinne („kvartala araneo“). Estas bona afero koni la ejon kaj la tie laborantajn homojn.
La preparoj de la aranĝo daŭris, sed finfine la programo pretis. Pro eraro ni jam invitis al la 25-a de novembro, sed ni povis revidi la daton, do venis 40 personoj al nia Zamenhoffesto, ĉu dum la tuta aranĝo aŭ nur dum horo. Inter ili estis ankaŭ estis 10 geamikoj el Szczecin. Ankaŭ ni tre ĝojis pri la partopreno de samideanoj el Magdeburg kaj Halle, kiuj alvenis aventure per trajno.
La festo estis bela fino por la jaro 2023. Ni bone celebris la naskiĝdaton de la kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Samtempe ja ankaŭ tiu tempo estas dediĉita al la Esperanto-libro, pro tio ne nur funkciadis la tradicia libroservo de Johano Pachter dum la tuta tempo de la aranĝo, sed ankaŭ estis prezentitaj diversaj libroj. Inter tiuj troviĝis la gvidlibroj pri regionoj en Berlino, kies verkisto estas Fritz Wollenberg. Ronald Schindler prezentis la librojn de Helga Plötner, kiu ĉiukajere prezentis 16 famajn geesperantistojn per desegnitaj portretoj kaj tekstoj pri ties vivo kaj meritoj.
La festprelegeton prezentis Philipp Sonntag, kiu kiel kasisto ĉifoje ne prelegis pri mono, sed pri «Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto», ligita kun enketo por la partoprenantoj. Sed ankaŭ estas invititaj ĉiuj aliaj, kiuj deziras plivigligi la Esperanto-vivon en Berlino, Brandenburgio kaj aliloke.
Ĉiuj ĉeestintoj ĝuis la koncerton der Stefo (Stephan Schneider), kiu prezentis multajn novajn kantojn el sia repertuaro. Bedaŭrinde li ne restis pli longe inter ni.
Margarete Bastian kun helpanto prezentis mallongan teatraĵon kun la nomo «Sur la monto la vento blovas», kiu baziĝas sur popolkanto el Bavario.
Grandan tempospacon niaj geami-koj el Szczecin dediĉis al Wisława Szymborska, pola Nobel-premiita poetino. Krzysztof Łobacz kaj la kunvenintoj prezentis ties vivon kaj diversajn poemojn. Temis pri tre altranga prezentaĵo kaj ĉiuj gajnis grandan aplaŭdon.
Memkompreneble la kutimaj frandaĵoj ne mankis. Okaze de la posttagmeza kafumado eblis gustumi de kristnaskaj kukoj kaj ĉokoladaĵoj. La polaj geamikoj denove kunportis bongustajn bakaĵojn kaj i.a. papavan paston. Pro financaj aferoj ni ne mendis apartan vespermanĝon de la kunvenejo, tamen ĉiu trovis ion por manĝi kaj trinki. Ulrich Brandenburg, iama prezidanto de Germana Esperanto-Asocio aldonis ĉipsojn kaj oranĝan sukon, kiuj restis de la 100-a Germana Esperanto-Kongreso, okazinta en 2023 en la urbo Brunsvigo. Interesaj memoraĵoj.
Ĉifoje ni organizis pli da tempo por interparoli. Tion deziris la partoprenintoj de la pasintaj Zamenhoffestoj.
Kelkfoje dum la vespero eblis aŭskulti kelkajn kristnaskajn kantojn de la pola kantistino Anna Osmakowicz, prezentita de Roland Schnell.
Cetere la sekvonta Zamenhoffesto jam okazos la 30-an de novembro 2024 en la sama domo. Do jam notu la daton por certigi vian partoprenon!
Ronaldo

Posted in Zamenhoffest, Lichtenberg, Kiezspinne
Comments Off on Zamenhoffesto 2023
Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2024 – Elementoj de la Brazila Karnavalo

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
8-a de januaro 2024, 19h30
„Elementoj de la Brazila Karnavalo“
Komence de la nova jaro denove la arĥeologo kaj lingvisto Roberto da Silva Ribeiro el Brazilo prelegos en Berlino, ĉi-foje pri la elementoj de la Brazila Karnavalo.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark
Tagged Brasilien, Brazilo
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2024 – Elementoj de la Brazila Karnavalo
UK 2024 kaj la lingvaj problemoj en afriko
Ĉi tio estas problemo, kiu povas esti solvita nur en generacioj, kaj dum ĉi tiu tempo evoluo eble kaŭzis multajn aferojn, kiuj ŝajnas neeblaj hodiaŭ. Se oni estus parolinta pri la ebleco atingi Kilimanĝaron per direktebla aerŝipo antaŭ 20 jaroj, kiel oni faris ĉi tie en la kongreso antaŭhieraŭ, oni laŭte ridus, same kiel antaŭ momento kiam Esperanto estis menciita kiel ebla. lingua franca; vi ne konas ĝin, sed vi malaprobas ĝin. Se la angla lingvo aŭ kolombo-angla enradikiĝas en germanaj kolonioj sub germana registaro, tio estas unu signo de multaj, kiuj almenaŭ parolas favore al ekzamenado de la demando de neŭtrala helplingvo, artefarita komunikilo. Ni ne devas permesi, ke la lingvo de fremda potenco dominĝu en niaj teritorioj, kaj ne eblas fari unu el la denaskaj lingvoj la normlingvo por ĉiuj kolonioj. Ne tiel ni eliras el plurlingveco. Ĝi ne estas malsama ol en Eŭropo. Esperanto ne estas lingvo, kiu celas anstataŭigi la naciajn lingvojn, sed prefere apud ili kiel simpla komunikilo sama por ĉiuj, same kiel la svahila aliĝis al la eŭropaj, aziaj kaj afrikaj lingvoj tie parolataj en Orienta Afriko. Ankaŭ la svahila estis artefarite vastigita por povi respondi al la nuna kultura stato; ĉe Esperanto, tio, kio okazis tie hazarde, estis nur sisteme farita. Kompreneble, nuntempe oni ne pensas fari Esperanton la lingua franca en la kolonioj, sed ne estas maleble, ke tio okazos iam, post kiam en Eŭropo estos faritaj progresoj kaj la grandaj ekonomiaj kaj kulturaj avantaĝoj de internacia internacia. lingua franca estis rekonita.
———-
En 1910 la berlina esperantisto Ernst Kliemke parolis en la Kolonia Kongreso en Berlino (6-8 oktobro) pri la temo Esperanto kiel lingvo de komunikado en la orientafrika kolonio. Li respondis al la prelego de Prof. Carl Meinhof (Hamburgo), al kiu tiu ĉi sugesto estis plurfoje farita en leteroj, kiam lia temo estis anoncita.
Kiel direktoro de la “Orientafrika Fervojo”, Kliemke estis en komercaj vojaĝoj al Orienta Afriko, kie okazos la Esperanta Universala Kongreso en Aruŝa en 2024. Li ankaŭ akompanis Bernhard Dernburg en 1907, kiu iniciatis reformon de germana kolonia politiko post sia nomumo kiel Ŝtata Sekretario de la Kolonia Sekcio. Kliemke povis konvinki al li en Morogoro ke etendi la fervojon al Tanganjiko estis en la ĝenerala intereso.
Post kiam Kliemke ne plu povis okupi sian postenon kiel rezulto de la unua mondmilito, li iĝis konata kiel socikritika verkisto (princo sen krono) kaj estis elektita prezidanto de Germana Esperanto-Asocio en 1927. En la lastaj jaroj de sia vivo li simpatiis kun la bahaa religio, kiu multrilate estis proksima al sia propra mondkoncepto.
Lia parolado estas inkluzivita en la kongresa dokumentaro (paĝo 743):
Posted in Uncategorized
Comments Off on UK 2024 kaj la lingvaj problemoj en afriko
Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2023 – GIL-kunveno, Virtuala Kongreso de Esperanto kaj berlina Zamenhoffesto – rerigardo

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
4-a de decembro 2023, 19h30
„GIL-kunveno, Virtuala Kongreso de Esperanto kaj berlina Zamenhoffesto – rerigardo“
Ni rerigardas al la 33-a kunveno de la Societo pri Interlingvistiko pri la temo: Planlingvoj kaj tipiologio, la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA pri la temo: Enmigrado – kunfluo de homaj valoro kaj la berlina Zamenhoffesto, eventoj okazintaj en novembro 2023.
Al la renkoniĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko
Posted in Montags am Viktoriapark
Tagged Gesellschaft für Interlinguistik, Universala Esperanto-Asocio, Zamenhoffesto
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2023 – GIL-kunveno, Virtuala Kongreso de Esperanto kaj berlina Zamenhoffesto – rerigardo
La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro
La 20-an de novembro 2023 aperos la dulingva urbogvidilo (Germana kaj Esperanto)
„De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo“ kiel volumo 3 de la serio Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo en la eldonejo Fritz Wollenberg, ISBN 978-3-9823965-4-5, prezo: 6 Euro.
La 127-paĝa volumo en la konata praktika A5-formato enhavas vojoskizon, vojo- priskribon kaj informojn pri vidindaĵoj kaj kun ili ligitaj facetoj de la Esperanto-kulturo, estas riĉe ilustrita (81 ilustraĵoj, plejparte koloraj fotoj) kaj kompletigita per indekso de personoj, bibliografio kaj Malgranda Esperanto-gramatiko por lernantoj.
La ekskurso gvidas tra Berlino-Mezo al vidindaĵoj, pri kiuj multaj Berlin-vizitantoj interesiĝas. Eble la gvidilo pro tio estas speciale bonvena.
Ekde la 20-a de novembro la urbogvidilo estas mendebla en librovendejoj aŭ interrete.
En la Franz-Mehring-Librovendejo, Frankfurter Allee 65 oni ĝin speciale ofertas ekde la 21-a de novembro
Dum la GIL-kunveno la 25-an de novembro en la Junulargastejo ĉe Ostkreuz kaj dum la Zamenhoffesto la 2-an de decembro en la Orangerie, Schulze-Boysen-Straße 38 ĝi estos aĉetebla.
Memkompreneble ankaŭ la volumo 1 „De Zamenhofparko Rummelsburger See“ (Rummelsburg, Friedrichsfelde), ISBN 9783982396507 kaj volumo 2 „De Esperantoplaco al Hasenheide”, (Neukölln), ISBN 9783982396521 estas mendeblaj.
Posted in Uncategorized
Tagged Stadtführer, Urbogvidilo, Aleksandra Placo
Comments Off on La nova urbogvidilo „De Aleksandra Placo al Marx-Engels-Forumo” aperos en novembro
Unu tago en la Esperanto-urbo Herzberg

Posted in Uncategorized
Comments Off on Unu tago en la Esperanto-urbo Herzberg
Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2023 – UK en Afriko

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
6-a novembro 2023, 19h30
„UK en Afriko“
En 2024 unuafoje okazos UK de Esperanto en Afriko, en la tanzania urbo Aruŝo. Ĝi estas la ĉefurbo de la Orientafrika Unio kaj sidejo de la Afrika Kortumo pri Homaj kaj Civilaj Rajtoj. Kiamaniero oni preparas la UK kaj kion signifas la kongreso tie por la internacia Esperantlingva komunumo?
Posted in Montags am Viktoriapark, Universala Kongreso
Tagged Universala Kongreso de Esperanto, Afrika, Afriko, Esperanto-Weltkongress
Comments Off on Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2023 – UK en Afriko
Zamenhoffesto 2023 invitas (Dato ŝanĝiĝis!!!)
Zamenhoffesto 2023
Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto:
Loko: Kiezspinne – Oranĝerio,
Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin
Dato: Sabate, la 2-an de decembro 2023, 15:00*-19:00 h
Programo**:
- Malfermo
- Festprelego
- Salutvortoj de gastoj
- Prezentado de interesaj libroj
- Fritz Wollenberg: La plej novaj urbogvidiloj por Berlino
- Koncerto de Stefo (Stephan Schneider)
- Teatraĵo de Margarete kaj Edeltraŭt
- Surprizo el Ŝĉeĉino
- Muziko el la konservujo
Dum la tuta tempo de la aranĝo:
- Libroservo
Do, venu amase kaj ĝuu internacian kaj neforgeseblan etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per laŭkristnaskaj manĝaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ kolektu ideojn por kristnaskaj donacoj!
Se vi deziras aldoni specialaĵojn al la manĝotablo (kukoj, kuketoj … estas ofertitaj), bv. kuraĝi! Por ŝatantoj de aliaj manĝaĵoj la kuireja giĉeto malfermiĝos (memservado je propraj kostoj).
Partoprenkotizo: 5,00 €***, aŭ mondonacon laŭ viaj eblecoj (listo kaj „kolektujo“ troviĝas ĉe la enirejo).
Ni vidos nin en Berlino,
Ĝis tiam
Ronaldo
prez. ELBB
Kontakto por aliĝo kaj demandoj pri alvojaĝo aŭ aliaj detaloj: ,
tel.: +49 1514 1419673
Aktualaj informoj sub: https://esperanto.berlin/de/
* preparado ek de la 14-a horo por helpemuloj
** ŝanĝoj de la programo eblas
*** por niaj polaj amikoj kaj senlaboruloj
Posted in Zamenhoffest, Art der Veranstaltung, Fest, Berlin, Lichtenberg, Kiezspinne
Comments Off on Zamenhoffesto 2023 invitas (Dato ŝanĝiĝis!!!)