Estas pagxo en Ipernity, kiu regule informas pri la evoluo de la preparlaboro:
http://www.ipernity.com/home/uk97hanojo
Estas pagxo en Ipernity, kiu regule informas pri la evoluo de la preparlaboro:
http://www.ipernity.com/home/uk97hanojo
Jen via ŝanco spekti la germana premiero de la usona filmo La Universala Lingvo en bela kinejo en Prenzlauerberg, Berlin. Estas la unua filmo pri la deveno de la internacia lingvo Esperanto! Lernu pli pri la fascina historio de ĉi tiu 100-jara lingvo kaj ĝia komunumo. Vi tie ankaŭ povos demandi al kunlaborantoj kaj roluloj de la filmo por havi pli da detaloj. Por komenci, ni spektos belan muzikvideon, kiu nomiĝas Berlino sen vi, ŝatata de siaj fanoj tra la tuta mondo. Venu kaj eksciu la detalojn malantaŭ ĉi tiu tutmonda kultura fenomeno!
“The Universal Language” (angla sono kun germanaj subtekstoj)
Je la 19:00 la 9-an de novembro ĉe Das Filmcafe (Schliemannstr. 15, 10437 Berlin, S-Bahn Prenzlauer Allee)
Estas 30 sidlokoj, do bonvolu veni ĝustatempe por certe havi lokon
Enirkosto: 5 €
En la hodiaŭa numbero de taz aperis artikolo en la berlina parto pri la Esperanto-komunumo en Berlino. Jen kelkaj fotoj de la interparolo kun Julia Fiedler.
La kursoj en la popolaltlernejo de Lichtenberg okazos. Alighis jam sufiche da partoprenantoj kaj por la kurso por komencantoj (A1) kaj por la kurso por komencintoj (A2). Alighoj daure eblas.
La sekvaj semajnfinaj kursoj de Esperanto en Berlin okazos de la 7a ĝis 9a de oktobro (komencintoj) kaj de la 11a ĝis 13a de novembro (komencantoj).
La Ekzotika Renkontiĝo okazos en Berlino de la 9-a ĝis la 12-a de septembro 2011. Temas pri gustumado de ekstereŭropaj manĝoj kaj elprovado de alilandaj aktivaĵoj. Certe ni ankaŭ turismumos – ni ja loĝos en centra Berlino!
Vegetaranoj kaj veganoj bonvenas. Ĉiuj restoracioj ofertas ankaŭ bonegajn vegetarajn kaj veganajn opciojn.
Ankau ĉijare Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio invitas al la somera festo sur la grundo de familio Langer en Jüterbog, Ziegelstraße 35, kun antaŭprogramo en la monaĥejo Kloster Zinna.
Sabate, la 27-an de aŭgusto je la 12a horo 12:45 ni renkontiĝos antaŭ la monaĥejo de Zinna por ĝui la historion kaj etoson de tiu loko (enirbileto 5,00 €, individue pagenda); post tio (ĉ. 15a h) atendos nin ĝardeno kun tenistablo, naĝbaseneto kaj kradorostilo en bela pli ol miljaraĝa urbo, kiu situas sude de Berlino.
Tranoktemuloj (2011-08-26/27) kunportu tendon kaj dormsakon aŭ memstare turnu sin al la listo de gastigantoj en Jüterbog (http://www.jueterbog.eu/cms/front_content.php?idcat=182). Por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ĉefe zorgos Carola kaj Irina.
Kotizo: 5,00 €; rabatita kotizo 2,50 € por gastoj el Pollando, infanoj, studentoj, senlaboruloj.
Denove la distanco inter Berlino kaj la festejo estas iomete pli granda, pro tio bv. doni informon pri via partoprendeziro al Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog – nur retpoŝte: carola-langer[]web.de. Pro malmultekosta trajnobileto «Schönes-Wochenendticket» indas komune veturi. La dissendolisto [] estas bona rimedo por trovi kunveturemulojn.
Busa ligo estas:
12:13 de Luckenwalde, Bahnhof
12:28 alv. Kloster Zinna, Markt
15:33 de Kloster Zinna, Markt
15:40 alv. Jüterbog, Zinnaer Vorstadt
La nova eldono de la Esperanto-informilo pretas. Temoj en la 653a informilo estas interalie:
Antaŭ dek jaroj konkretiĝis la planoj por Esperanto-domo en Berlin kaj en aŭgusto 2001 la domo en Einbecker 36 estis aĉetita de Peter Kühnel kaj Johan Pachter. Memore al tiu evento unika en la historio de la Berlina Esperantovivo, ni volas renkontiĝi la 13an de aŭgusto 2011 posttagmeze je la 14a horo por reen- kaj antaŭenrigardi al la domo.
14:00 Salutado kun kafo
15:00 Enkonduko en la redaktadon de la nova retpaĝaro esperanto.de/bb
16:15 Filmo “The Universal Language” (30 min, en la angla kun subtekstoj en Esperanto)
17:00 Gvidado tra la Esperanto-domo
18:00 Fino
Se eblas, bv. kunporti vian propran tekokomputilon por la prelego pri redaktado de la retpaĝaro. Ni povas disponigi nur limigitan kvanton de komputiloj.
Loko: Esperanto-domo, Einbecker Str. 36, 10317 Berlin; 10 minutoj de S+U Lichtenberg