La Ekzotika Renkontiĝo okazos en Berlino de la 9-a ĝis la 12-a de septembro 2011. Temas pri gustumado de ekstereŭropaj manĝoj kaj elprovado de alilandaj aktivaĵoj. Certe ni ankaŭ turismumos – ni ja loĝos en centra Berlino!
Vegetaranoj kaj veganoj bonvenas. Ĉiuj restoracioj ofertas ankaŭ bonegajn vegetarajn kaj veganajn opciojn.
Ankau ĉijare Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio invitas al la somera festo sur la grundo de familio Langer en Jüterbog, Ziegelstraße 35, kun antaŭprogramo en la monaĥejo Kloster Zinna.
Sabate, la 27-an de aŭgusto je la 12a horo12:45 ni renkontiĝos antaŭ la monaĥejo de Zinna por ĝui la historion kaj etoson de tiu loko (enirbileto 5,00 €, individue pagenda); post tio (ĉ. 15a h) atendos nin ĝardeno kun tenistablo, naĝbaseneto kaj kradorostilo en bela pli ol miljaraĝa urbo, kiu situas sude de Berlino.
Tranoktemuloj (2011-08-26/27) kunportu tendon kaj dormsakon aŭ memstare turnu sin al la listo de gastigantoj en Jüterbog (http://www.jueterbog.eu/cms/front_content.php?idcat=182). Por manĝaĵoj kaj trinkaĵoj ĉefe zorgos Carola kaj Irina.
Kotizo: 5,00 €; rabatita kotizo 2,50 € por gastoj el Pollando, infanoj, studentoj, senlaboruloj.
Denove la distanco inter Berlino kaj la festejo estas iomete pli granda, pro tio bv. doni informon pri via partoprendeziro al Carola Langer, Ziegelstraße 35, D-14913 Jüterbog – nur retpoŝte: carola-langer[]web.de. Pro malmultekosta trajnobileto «Schönes-Wochenendticket» indas komune veturi. La dissendolisto [] estas bona rimedo por trovi kunveturemulojn.
Busa ligo estas:
12:13 de Luckenwalde, Bahnhof
12:28 alv. Kloster Zinna, Markt
15:33 de Kloster Zinna, Markt
15:40 alv. Jüterbog, Zinnaer Vorstadt
Antaŭ dek jaroj konkretiĝis la planoj por Esperanto-domo en Berlin kaj en aŭgusto 2001 la domo en Einbecker 36 estis aĉetita de Peter Kühnel kaj Johan Pachter. Memore al tiu evento unika en la historio de la Berlina Esperantovivo, ni volas renkontiĝi la 13an de aŭgusto 2011 posttagmeze je la 14a horo por reen- kaj antaŭenrigardi al la domo.
14:00 Salutado kun kafo
15:00 Enkonduko en la redaktadon de la nova retpaĝaro esperanto.de/bb
16:15 Filmo “The Universal Language” (30 min, en la angla kun subtekstoj en Esperanto)
17:00 Gvidado tra la Esperanto-domo
18:00 Fino
Se eblas, bv. kunporti vian propran tekokomputilon por la prelego pri redaktado de la retpaĝaro. Ni povas disponigi nur limigitan kvanton de komputiloj.
Loko: Esperanto-domo, Einbecker Str. 36, 10317 Berlin; 10 minutoj de S+U Lichtenberg
Adreso: Karl-Marx-Allee 93a, 10243 Berlin (tuj apud U5 Weberwiese)
Ĉi-ĵaŭde, kaptu la okazon spekti la unuan oficialan gvidadon tra la komputila luda muzeo en Esperanto!! Antaŭnelonge, mi (Chuck Smith) eklaboris ĉe tiu muzeo… normale en la angla, sed ĉi-foje en Esperanto!
Mi provos paroli iom malrapide por ke ĝi ankaŭ estu komprenebla por komencantoj. La tuta grupo devas pagi 60€ por la gvidado kaj 2€ por eniri, kaj ni havos minimume 10 homoj, do kostos po 5-8€ por ĉiu persono.
Poste Martin Schäffer prelegos pri sia agado en Esperanto dum la ĵaŭda rondo en la Esperanto-domo, do tio certe estas aŭskultinda. Ĉiukaze, mi antaŭĝojas se vi povas veni, kaj bonvolu indiki ĉu vi venos aŭ ne. Ĝis ĵaŭdo!
La 6an de julio, la prezidanto de la Esperanto-Ligo Berlin prelegos ĉe la Berlina sekcio de la Asocio Germana Lingvo – en la germana. La temo estos “Eŭropa lingvopolitiko kaj Esperanto”.
Strukturo
Distingoj pri la hodiaŭa uzo de la angla
Eta superrigardo pri Esperanto
Lingvopolitikaj gvidlinioj de la Germana Esperanto Asocio laŭ elektitaj tezoj
En la Berlina samseksemula festivalo Christopher Street Day, al kiu en tiu jaro venis proksimume 700.000 homoj, la pirata partio disdonis eron de sia partiprogramo en pluraj lingvoj. Unu el tiuj lingvoj estis Esperanto, sed tion rekoni povis nur sciantoj laŭ la Esperantoflago. La plurlingva Kaperoletero havis eldonkvanton de 20.000 ekzempleroj kaj ankaŭ legeblas en la reto.
Rimarko: EABB estas partipolitike neŭtrala. Tiu enskribo ne estas rekomendo por baloti.