Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2024 – 100 germanaj Esperanto-kongresoj – nova publikaĵo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2024 – Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2024 – Kuirado kun koro
Kontakto
Meta
3rd Ekzotika Renkontiĝo
La 3a Ekzotika Renkontiĝo okazos en Berlino inter la 26a kaj 28a de aprilo. Kaj Berlinanoj kaj Ne-Berlinanoj estas kore invititaj. Bonvolu plenigi la aliĝilon ankaux se vi intencas nur kelkajn eventojn partopreni.
Posted in Lesung, Party, Berlin, Termin
Leave a comment
(Deutsch) Der Esperantoplatz in Berlin braucht Unterstützung
Laborgrupo de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio havas la ideon, arte plivalorigi la mizeriĝantan Esperanto-placon en Berlino ĝis la jubileo „111 jarojn Esperanto en Berlino“ en la jaro 2014.
La Esperantoplaco situas en Berlin-Neukölln, la plej internacia urboparto de Berlino kaj estis kreita antau 21 jarojn kiel simbolo de popolamikeco.
Por atingi plibonigon ni petas mondonacon pagi al la konto:
Ricevonto: Esperanto-Liga Berlin
Temlinio: “Spende Esperantoplatz”
IBAN: DE38100100100070550102
BIC: PBNKDEFF100 (Berlin)
Banko: Postbank
Ni povas sendi atestilon pri la donaco por celoj de impoŝtredukto.
Fono
La 13an de aŭgusto 2012 estis montrita la filmo pri evento sur Esperantoplaco kadre de la festivalo „48 horojn Neukölln 2012“atentiganta pri la signifo de la Esperantoplaco kaj la neceso, daŭre plivalorigi kaj flegi la mizeriĝantan placon.
Dum sekva diskuto de la Esperantoparolantoj kun la artistino Adler A. F. kaj la manaĝeroj de la galerio „bauchhund“ proksime de la placo Christoph agi Böhm kaj Gaby Egert evidentiĝis, ke momente ekzistas granda preteco de la artistoj kaj de la aliaj interesatoj pri la placo (ekzemple la pejzaĝarkitektino Bettina Longardt, pastro Peter Bäß) agadi por la plivalorigo de la placo.
Tiu ĉi placo estas grava por ni Esperantogparolantoj, ĉar ĝi estas intime ligita kun la evoluo de la Esperanto-Ligo Berlino kaj jam nun enhavas multe da simbolecon kaj informojn por la publiko (informtabulo, Zamenhofkverko kun memortabulo, stelo sur kruciĝo de la vojoj, krome ĉar ĝi urbospace gravas per sia pozicio sur la linio inter S-trajna stacidomo Sonnenallee kaj placo Richardplatz, kaj ĉar ĉiutage transiras multaj homoj la placon kontaktiĝantaj ĉi tie kun la internacia lingvo Esperanto kaj kun ligitaj ideoj. (Informilo por Berlino kaj Brandenburgio 4/2007, http://www.esperanto.de/bb/informiloj/i_4_2007.htm ).
La diskutrondo interkonsentiĝis, ke Esperanto-Ligo Berlino prenu la iniciativon kaj proponas al la estraro de la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio la instalon de subkonto, sur kiun cele fiksite povas pagitaj mondonacoj por la plivalorigo de la Esperantoplaco en Berlino-Neukölln.
Per tio ni sendepende de la enpagita sumo havos proprajn monrimedojn kaj povas sekvontpaŝe lanĉi iniciativon kune kun niaj partneroj en Berlino Neukölln.
Posted in Berlin, Esperantoplatz
1 Comment
(Deutsch) Termine der Gruppe Lietzensee im März/April
En la ĵus aperinta informilo estas eraro pri la renkontiĝoj de la grupo Lietzensee. Ili okazos fakte en alia loko:
Suppe und Kaffee” Berliner Str. 39, 10715 Berlin (tuj cè el/en – irejo de U-Bahn Blissestr. apud la sparkaso.)
22.03. 10 – 12°°
26.04. 10 – 12°°
kaj ne posttagmeze kiel erare en la inform.
Posttagmeze estas renkontiĝo nur en Herbartstr. 25, en subetagà kafejo.
Posted in Uncategorized
Leave a comment
General Assembly 2013
Esperanto–Asocio Berlin– Brandenburgio
kaj Esperanto–Ligo Berlino
invitas vin al la
Jara Ĉefkunveno en Berlino
Loko: Kulturcentro Danziger 50
Adreso: Danziger Str. 50, 10435 Berlin, Prenzlauer Berg, 1. OG
| Dato: |
20-ade aprilo 2013 |
Programo:
14:00 h Alveno de la membroj kaj gastoj
14:30 h Komenco de la membrokunveno
- Raporto de la estraroj 2012
- Kasa raporto 2012
○ Kasa prognozo por 2013
- Raportoj de la komisionoj
- Raportoj el la grupoj
- Diskuto pri la raportoj
- Senŝarĝigo de la estraroj EABB kaj ELB
- Balotoj por la novaj estraranoj de ELB
- Ŝanĝo de la statuto EABB kaj ELB
- Eventoj kaj kampanjoj en 2013
Proponojn por voĉdonado pri ŝanĝo de la membrokotizo aŭ statuto kaj malfondo bonvolu antaŭe sendi al la estraro. Por ELB estas necese, publikigi ilin 10 tagojn antaŭ la kunveno.
Rilate 8.: Ni prezentas sekvpaĝe proponon de Felix Zesch por anstataŭo de la ĝisnunaj statutoj de ELB kaj de EABB per novaj ĉi subaj.
Statutoj novaj kaj malnovaj
Propono por nova statuto de ELB (informcele: nuna statuto de ELB)
Propono por nova statuto de EABB (informcele: nuna statuto de EABB)
Ni kore invitas ĉiujn membrojn de EABB kaj ELB kaj aliajn esperantistojn kiel gastojn.
Felix Zesch, prezidanto de EABB kaj ELB
Alveneblecoj
publike: U2 Eberswalder Straße + M10 Husemannstraße
Posted in Berlin, Verein
3 Comments
(Deutsch) Ordner im Büro gelagert
Pro la subita maldisponebliĝo de la antaŭa stokejo ĉe Johan en Maxstraße, aktujoj kun dokumentoj pri la historio de GEA, ĝiaj landaj ligoj kaj la Germana Esperanto-Junularo estis metitaj en la teretaĝon de la Esperantodomo, ĉefe en la oficejan eron, sed parte ankaŭ en la bibliotekan. La trairejon inter oficeja kaj biblioteka eroj nun baras ŝrankoj, sed kompreneble tra la pordoj eblas ankoraŭ facile atingi ambaŭ loĝejerojn.
Kiom longe la aktujoj malplifaciligas la uzon de la klubejo estas necerta. La GEA-estraro diskutas momente diversajn opciojn. Dumtempa solvo estus meti ilin en pagendan memstokejon aliloke. Fina solvo estus ĉion transdoni al ŝtata biblioteko, ekzemple StaBi, kio tamen necesigas ankoraŭ konsiderindajn preparojn.
Posted in Berlin, Bibliotheko, Esperanto-Haus, Verein, Deutscher Esperanto-Bund
1 Comment
(Deutsch) Expolingua 2013 – wir sind dabei
La estraro de ELB decidis favore al partopreno en la Expolingua 2013. Ĝi okazos de la 15a ĝis 17a de novembro 2013. La kostojn de ĉ. 650 € dividas la asocioj Esperanto-Haus Michendorf (300 €), Germana Esperanto-Asocio (250 €) kaj ELB (100 €) inter si.
La organizadon transprenis Lu kunlabore kun Roland. Ĉiujn helpemulojn ni petas jam nun noti la daton de Expolingua kaj pripensi, ĉu eblus deĵori dum kelkaj horoj de la semajnfino ĉe nia budo.

(Deutsch) Esperanto-Sprachprüfung (GeRS) am 08.06.13 in Berlin
En Berlin okazos la 8an de junio ekzamensesio por la KER-ekzameno en Esperanto. Ĉar ni bezonas minimuman kvanton da 5 homoj, ni petas vian plej eble baldaŭan antaŭregistriĝon per la formularo.
Tempo: 09:00-13:00
Loko: Danziger Str. 50, 10435 Berlin, 1. OG
Kotizoj
Kotizoj varias depende de la nivelo inter 34 € kaj 42 € por la skriba sesio por Germanoj. Por sesio je nivelo C1, membroj de TEJO ricevas repagon de 15 €.
Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker
Eble tiu kanto povas vin motivigi partopreni 🙂
Post la granda sukceso de la I-a Tutmonda Ekzamentago (9a de junio 2012) la ekzamenkomisiono de UEA decidis denove aranĝi similan tagon en la jaro 2013.
La spertita kresko de konsciaj studemuloj kaj zorge aranĝitaj preparkursoj, la vasta kaj sukcesa informado al la ektstera mondo estas ripetendaj.
La dato de la 2-a sesio estas la 8a de junio 2013.
Ĝi tamen diferencas iom de la unua sesio.
En la plimulto de la urboj eblos nur skriba sesio (detalojn vidu sube), sed en kelkaj lokoj, kie kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj troviĝas, eksperimentcele eblos okazigi ankaŭ la parolan parton, por kiu ni uzos skajpon aŭ la servojn de Google +.
Por havi la rajton aranĝi lokajn sesiojn denove sufiĉas se en la sama loko kolektiĝos minimume 5 personoj: sume el ajna(j) nivelo(j). Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu 10 kandidatoj.
Nur skriba sesio
1) konsistas nur el skribaj taskoj (testo pri gramatikaĵoj, skribaj memesprimoj, t.e. leterskribado kaj je C1 nivelo argumentado kaj kompreno de 2 legitaj tekstoj. )
2) daŭras 2/3 aŭ 4 horojn respektive laŭ la niveloj B1/B2 kaj C1.
3) signifas, ke post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la skriba parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la parolan parton pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon, sed ne necesas trapasi ambaŭ partojn por akiri atestilon.
4) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo
5) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen inter rigore difinitaj kondiĉoj, sub la reĝisorado de por tiu celo komisiita persono, la t.n ekzamengvidanto.
La parola parto:
1) povos okazi sen ĉeesto de du akredititaj ekzamenantoj, tamen kun speciale trejnita loka persono kaj unu ekstermovada kontrolisto, inter rigore difinitaj kondiĉoj kaj en ejo bone ekipita je retkonekto, retkamerao kaj sonsistemo.
2) konsistas el du partoj: grupe trapasenda laboratoria parto (kontrolo de kompreno de du aŭditaj tekstoj, je ĉiu nivelo ĉ. 40-minuta daŭro), kaj 20-minuta antaŭkomisiona parto
3) la laboratoria parto devas okazi samtage kun la skriba parto
4) la antaŭkomisionan parton necesas aranĝi alitage kaj por ĝi necesas la specialaj teknikaj kaj personaj kondiĉoj, do, certe ne eblos ĉie.
5) post sukcesa ekzameniĝo la kandidatoj akiros atestilon de ITK, sed nur pri la parola parto, kaj iam, aliokaze, se ili bezonus kaj volus, ili povus trapasi nur la skriban parton de la sama nivelo pri kiu ili havos apartan atestilon. La du ekzamenpartoj KUNE konsistigas la KOMPLEKSAN ekzamenon.
6) kostas precize la duonon de la tuta koncerna ekzamenkotizo
Atentu: ne eblas ene de unu sesio miksi la nivelojn, do, ekz. trapasi je B2 la parolan parton kaj je C1 la skriban.
Ni petas la kursgvidantojn kaj klubestrojn konsideri la eblon kaj se ili deziras aliĝi al la tutmonda ekzamentago, kontaktu la ekzamenkomisionon.
Por anonci la simplan deziron kaj indiki ke vi komencas enketi pri la sesio bv. lasi mesaĝon en la speciala parto de la FORUMO aŭ skribu al la suba adreso.
Tiea enskribiĝo ankoraŭ ne signifas sindevigon, nek rajtigon de niaflanke je okazigo de la sesio.
Je konkreta decido de la partopreno kiel unuan kontaktiĝon bv. sendi la sekvajn informojn al la suba adreso:
1) lando, urbo, loko de la planata ekzameno
2) ni petas aparte indiki, se la loko jam okazigis la unuan sesion kaj la helpantoj, lokoj estos la samaj kiel en 2012
3) laŭnivela (proksimuma) kvanto de la kandidatoj
4) nomo, kontakteblo (ankaŭ skajpa kaj telefona) de la loka organizanto kaj eventualaj jam konataj helpantoj.
Proceduro de la ekzamensesio
1) La kursgvidanto/loka organizanto anoncas la intencon okazigi sesion kaj liveras la supre petitajn informojn
2) La komisiono kontrolas la kondiĉojn kaj provas trovi taŭgan gvidonton
3) Okaze de favoraj kondiĉoj la komisiono publikigas la sesion en la retejo de la ekzamenoj kaj la kandidatoj povos tie aliĝi elektronike
4) Okaze de peto de parola sesio necesos pliaj striktaj kaj seriozaj preparoj, trejnado kaj testado de la teknikaĵoj.
5) Je sufiĉe da aliĝoj la komisiono aprobos kaj fiksos la sesion, trejnos la elektitajn gvidontojn kaj faros la necesajn preparlaborojn.
6) La loka organizanto de la sesio kolektas la kotizojn kaj ĝiras la sumon al UEA
7) La komisiono sendos poŝte al la ĉefa ekzamengvidonto la materialojn
8) Okazos la ekzameno laŭ la antaŭe deciditaj horo kaj cirkonstancoj, ĉiuokaze la 8an de junio.
8) La gvidantoj fotokopios la testojn, kaj poste sendos la originalojn al Budapeŝto, kaj ili gardos fermitaj la kopiojn ĝis la pliaj instrukcioj.
Rimarkendas, ke la poŝtokostoj kaj eventualaj kostoj de la ekzamengvidontoj, luado de ekzamensalono kaj aliaj surlokaj kostoj ŝarĝos la organizontojn kaj ne UEA aŭ ITK.
Ĉiuj aliaj informoj pri la postuloj, niveloj, regularo, kostoj ktp. troveblas en la submenuoj de la ekzamenpaĝo: www.edukado.net/ekzamenoj/ker
Posted in Sprachprüfung, Berlin, Kurso, Fortgeschrittene, Termin
Leave a comment