Ni vizitas en kelkaj berlinaj distriktoj lokojn, kiuj rilatas al la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj/aŭ al la Esperanto-kulturo en Berlino. Memkompreneble la partoprenantoj ricevas ankaŭ ĝeneralajn informojn pri Berlino, pri la distriktoj, tra kiuj ni veturas, kaj pri la vidindaĵoj ĉevojaj. Jen kelkaj lokoj, antaŭviditaj tempoj kaj temoj:
9h30 Renkontiĝo antaŭ danziger50 por busveturado al la Zamenhofparko
10h15 Zamenhofparko (distrikto Lichtenberg)
Mallonga solenaĵo, Georgo Handzlik kantas / Zamenhof kaj Berlino / La Zamenhofparko – estiĝo, historio / La Esperanto-domo en Einbecker Straße 2001-2014 / Esperanto en Lichtenberg
Buse: Stacidomo Lichtenberg / Giselastraße 12 (Kulturring Berlin, Kulturbund e. V. (Kulturligo) kaj Esperanto, Eldonejo Mondial, Laborgrupo historio de Esperanto-Asocio en GDR, La Jubilea Libro 1903-2014 „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino – 111 jaroj“ kaj siaj temoj) / Max-Taut-Aŭlo (Lichtenberga parlamento, Komuna Pola-Dana-Germana Esperanto-Kongreso 2012, Zamenhoffesto 2009, Rilatoj al Bialistoko) / ponto Elsenbrücke – rivero Spree, Treptowers, Mole
cule Man, hotelo Estrel
11-a h Esperantoplaco (distrikto Neukölln-Novkolonjo)
Solenaĵo ĉe Zamenhof-kverko
Esperantoplaco – estiĝo, historio, tradicioj de Esperanto-Ligo Berlino kaj de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio, someraj festoj kaj aliaj eventoj sur la placo, Esperanto en Novkolonjo
Richardplatz (Rixdorf) / Richardstraße / Komenio-ĝardeno (Komenio kaj la Universala Lingvo, antaŭuloj de Zamenhof, antaŭhistorio de la ideoj de Zamenhof, la Bohemia Vilaĝo en Novkolonjo) / Karl-Marx-Straße (Junulara
Esperanto-grupo en Novkolonjo – 50-aj/60-aj jaroj – Ursula Grattapaglia –Bona Espero, Berlina Informilo, urbodomo Neukölln – Wilhelm Wittbrodt – Esperanto-instruisto) / Hermannstr. (Kindl-Festsalonegoj – Germana Esperanto-Kongreso 1960) / Werbellinstraße (Esperanto-Centro Falkstraße 25 – familio Tautorat) / Hobrechtstraße (fondo de Esperanto-Ligo Berlino 1949, Esperanto-poeto Karl Vanselow) / Nansenstraße – Nikodemuspreĝejo (Zamenhof kaj la religioj, eventoj en la preĝejo – teatraĵoj ktp.)
Prinzenstraße (distrikto Kreuzberg, metroo, linio 1, Esperanto-eldonejo, Fried, Borel, Zamenhof kaj la fondo de la unua berlina Esperanto-grupo 1903, rilatoj al la pacmovado) / Lindenstraße (Juda Muzeo, judaj radikoj de Zamenhof, eldonejo Borel, Ellersiek) / Kochstraße (Berlina Muro, la dividita urbo kaj la Esperanto-movado) / Anhalter Straße (stacidomo Anhalter Bahnhof, vojaĝoj de Zamenhof tra Berlino)
12h30 Esperanto-Laden (Oficejo de Germana Esperanto-Asocio,
Katzbachstraße/Viktoria-parko – Tagmanĝa paŭzo (eblecoj tagmanĝi en bierĝardeno Golgatha favorpreze (vidu: http://www.golgatha-berlin.de/) aŭ en restoracio Tomasa (vidu: http://www.tomasa.de/tomasa-restaurant/tomasa-villa-kreuzberg-berlin) (Vilao Kreuzberg – Esperanto-renkontiĝejo 80-aj kaj 90-aj jaroj)
14h00 daŭrigo de la busveturado post la tagmanĝa paŭzo
Bülostraße / Winterfeldtplatz (distrikto Schöneberg, lokoj el la romano “Kiel akvo de l’rivero“ de R. Schwartz)
Hohenstaufenstraße (Bavaria Kvartalo, iama W.-Siemens-Gimnazio, Wilhelm Wetekamp – reformpedagogo, naturprotektanto, Esperanto-instruisto kaj –organizanto)
14h45 Domo ĉe Lietzensee/ICC (distrikto Charlottenburg, Esperanto-grupo Lietzensee, UK de Esperanto 1999 en Berlino) / Knobelsdorffstraße (Lena Karpunina, Esperanto-literaturo, Gerd Bussing, Ĵaŭda Rondo, Berlina Esperanto-Biblioteko)
Bismarckstraße (Deutsche Oper – Germana Operejo), Ernst-Reuter-Platz (Teknika Universitato, profesoroj kaj Esperanto-kursoj)
Straße des 17. Juni / Großer Stern (Granda Stelo – kruciĝo de stratoj, Siegessäule – Kolono de Venko, distrikto Mitte, Brandenburger Tor – Brandenburgia Pordego, Reichstagsgebäude – Bundestag – parlamentejo) / Luisenstraße (Mori-Oogaj-memorejo) / Schumannstraße (Deutsches Theater – Germana Teatro – famaj aktoroj kaj Esperanto, Emanuel Reicher kaj Zamenhof)
Friedrichstraße / Chaussestraße (oficejoj de GDR-Esperanto-Ascoio 1989 kaj de Germana Esperanto-Junularo 90-aj jaroj, stacidomo Friedrichstraße – Zamenhof en la Unua Mondmilito) /Mittelstraße (Zamenhof 1910) / Charlottenstraße 60 (oficejo de GDR-Esperanto-Asocio 60-aj jaroj, gazetoj „Paco“, „der esperantist“)
16h15 Gendarmenmarkt – Kafopaŭzo
16h45 daŭrigo de la busveturado post la kafopaŭzo
Unter den Linden (Esperanto-Junularo en GDR 1989, Ŝtata Biblioteko –
Esperanto-kolekto, Humboldt-Universitato – profesoroj – kursoj, Förster, Zamenhof kaj la Ido-krizo, Instituto pri Kulturscienco, historiaj kaj aktualaj konstruaĵoj kaj monumentoj en la strato Unter den Linden, Insulo de Muzeoj, Humboldt-forumo, nova metro-linio U5, Pola Instituto (Burgstraße kaj Liebknechtstraße – eventoj kun esperantistoj, Jan Fethke, Roman Dobrzyński – „La Zamenhofstrato“)
17h30 Berlina Urbodomo (Zamenhof 1908, Andreo Cseh, Julius Glück – Esperanto en radio, Marien-preĝejo, Luther kaj lingvoplanado en germana lingvo)
Dircksenstraße (Oficejo de Laborista Esperanto-Asocio), Alexanderplaco (Televida turo, loko el la romano “Metropoliteno” de Varankin), Prenzlauer Allee (distrikto Prenzlauer Berg, Kulturliga Klubo 60-aj jaroj, tradukisto Karl Schulze)
18h30 danziger50 (Esperanto-skribo ĉe la fasado, Kulturunuiĝo Prenzlauer Berg, aktualaj Esperanto-renkontiĝlokoj en Berlino)
Ekde la 21-a de aprilo 2017 estas aĉetebla la dulingva (Esperanto kaj germana lingvo) Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio por 1903-2014 “Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“, eldoninto: EABB, redaktoro Fritz Wollenberg, eldonejo: Mondial – Novjorko, Berlino, 509 paĝoj, proksimume 200 ilustraĵoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (USono) prezo: 24€.
Berlino kaj Brandenburgio daŭriganta la unuan volumon “Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino – 100 jaroj“, aperigita en 2006 ankaŭ en la eldonejo Mondial okaze de la jubileo en 2003.
Kelkaj lokoj de Esperanto-kulturo en Berlino kaj Brandenburgio estas speciale menciitaj kaj montritaj sur bildoj. Post ĉiu el la 111 jarnombroj ekde 1903 estas nomitaj kelkaj gravaj eventoj, el kio rezultas informriĉa historia superrigardo.
kantofaristino kaj muzikistino Lena Wilke, pri la kantofaristo Stephan Schneider, pri la sciencistoj d-ro Cyril Brosch kaj d-ro Karl Hermann Simon (forstisto), pri la Esperanto-instruistoj Julius Glück kaj Andreo Cseh ktp. Unikaj dokumentoj kiel raportoj de Karl Maier pri lia vojaĝo al Usono, lia vivo tie kaj en Ĉinio kaj la revojaĝo kun edzino al Germanio en 1955 (tradukita el la angla de Jessica Grasso) kaj la manskribita Esperanto-gazeto “La Rondiranto” el la tempo de la Unua Mondmilito, redaktita de Adolf Spoeck, estas amplekse prezentitaj kaj komentitaj. Aŭtobiografiaj tekstoj de la Esperanto-verkistino Lena Karpunina ĉi-libre estas unuafoje presitaj.









