Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2024 – 100 germanaj Esperanto-kongresoj – nova publikaĵo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2024 – Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2024 – Kuirado kun koro
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2024 – La UK en Aruŝo – unuaj raportoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2024 – Antaŭ 25 jaroj – UK en Berlino
- Lunde ĉe Viktoriaparko – julio 2024 – Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo – retrorigardo
- 50. Berliner Seniorenwoche, 2024
- Prezento de la Kuirlibro „Kuirado kun koro“
- renkontigxoj 2024 / 2
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2024 – Pri la libro „BEFORE THEY DISAPPEAR“
- Metzger & Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2024 – La 24-a Israela Kongreso de Esperanto
- Memorigo Metzger Aprilo 2024
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2024 – La Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2024 – Maltrankvilaj tempoj – kun kontempla Esperanto
- Ĉiutago apud krizoj
- Metzger 13a de Marto 2024
- Perloj de Esperanto-novelarto el Berlino
Kontakto
Meta
Pola Esperantisto goes back home to Białystok
Posted in Pressemitteilung, Berlin, Polen, Bialystok, Uncategorized
1 Comment
Plenbusxe November 2012
La lasta tago de la monato novembro kunigis dudekon da berlinaj esperantistoj en la brita restoracio East London (Mehringdamm 33 apud la U-haltejo Mehringdamm).
La celo de la restoracio estas prezenti modernajn britajn pladojn, peparatajn el freŝaj kaj aŭtentikaj produktoj.
Oni ofertas tradiciajn britajn manĝaĵojn, kiel Bangers & Mash, Fisch & Chips aŭ Cornish Pasty, rostaĵojn kaj Burger. Ĉiuj partoprenantoj estis ege kontentaj.
La lasta dato por 2012 estos la 28-a de decembro.
Posted in Uncategorized
Leave a comment
(Deutsch) Zamenhof-Fest 2012
Ni kore invitas vin al nia ĉijara Zamenhof-festo.
Tempo: 15.12.2012, 16h-21h
Loko: danziger50, Danziger Str. 50, 10437 Berlin-Prenzlauer Berg (U2 Eberswalder Straße, M10 Husemannstraße)
Kion kunporti: Bv. kunporti: kukojn, keksojn, frandaĵojn, salaton k.s. kaj indiki tion en la komentoj sube. Kompreneble, vi povas ankaŭ veni sen kunporti, sed tiam eble ne sufiĉos manĝaĵoj…
Vespere estos eta malvarma bufedo.
Bitte melde dich auch an, damit wir die Teilnehmerzahl abschätzen können (z.B. für Getränkekauf) http://tinyurl.com/zam1512 bv. enskribi vian nomon tie, por ke ni povu taksi la nombron de partoprenantoj pretigante la kunvenon.
Programo:
15:30 Alveno
16:00 Salutvortoj kun reenrigardo al la jaro 2012
Poste: babili, manĝi, trinki
Varmajn kaj malvarmajn trinkaĵojn ni disponigos surloke je modestaj prezoj.
Ni petas vin kunporti kukojn kaj frandaĵojn por komuna divido aŭ vendo
Akompane, por tiuj, kiuj deziras: Ludi skrablon en Esperanto!
Ni ebligos ludadon de skrablo en Esperanto! Ludu kun viaj amikoj surloke dum la kunveno sur ekrano perkomputile.
18:59 Prezento de la renovigita retejo de www.esperanto.de surekrane
20:00 Klezmer-koncerto (Peter Bäß)
21:00 Fino
(Deutsch) Einladung zur Jahreshauptversammlung
Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin invitas vin al la
Jara Ĉefkunveno en Berlin
Kulturcentro Danziger 50
Danziger Str. 50, 10435 Berlin, Prenzlauer Berg
Dato: 17-a de novembro 2012
Programo:
15:00 h Alveno de la membroj kaj gastoj
15:30 h Komenco de la membrokunveno
- Raporto de la estraroj 2011
- Kasa raporto 2011
- Kasa prognozo por 2012
- Raportoj de la komisionoj
- Raportoj el la grupoj
- Diskuto pri la raportoj
- Senŝarĝigo de la estraroj EABB/ELB
- Balotoj por la novaj estraranoj de ELB
- Eventoj kaj kampanjoj en 2012 kaj 2013
Proponojn por voĉdonado en jarĉefkunveno bonvolu antaŭe sendi al la estraro. Por ELB estas necese, publikigi ilin 10 tagojn antaŭ la kunveno.
Ni kore invitas ĉiujn membrojn de EABB kaj ELB kaj aliajn esperantistojn kiel gastojn.
Felix Zesch, prezidanto de EABB kaj ELB, (030) 81809112, felix.zesch[ĉe]esperanto.de
Alveneblecoj publike: U2 Eberswalder Straße + M10 Husemannstraße
Posted in Danziger 50, Verein, Termin, Uncategorized
Leave a comment
Intensive course on december 1/2
Posted in Berlin, Lichtenberg, Kurso, Anfänger, Termin
Leave a comment
(Deutsch) Mit Esperanto in China als Journalist arbeiten
Post la vizito de la vicprezidanto de ĈEL oktobre en Berlin (raporto en EIBB 656), ni jene publikigas dunganoncon de El Popola Ĉinio:
“El Popola Ĉinio” estas Esperanta retejo, kiu dissendas informojn pri socio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio kaj ankaŭ Esperanto-movado. Nun la redakcio intencas engaĝi fremdlandan e-istan redaktoron, kiu plenumos laboron verki artikolojn por, redakti kaj lingvopoluri artikolojn de la retejo.
La kondiĉoj por kanditatiĝi al la posteno estas, ke li aŭ ŝi devas
- esti malpli-ol-50-jara,
- havi klerecon de supera lernejo,
- posedi relative altan nivelon de Esperanto,
- esti sperta en redaktado kaj koni la ĉinan kulturon.
Aparte bonvena estas tiu, kiu profesie okupiĝas pri historio, sociologio kaj literaturo. Por faciligi la vivon en Ĉinio ni preferas, ke la dungoto povas paroli en la ĉina aŭ angla lingvo. Kiu interesiĝas pri la posteno, bonvolu sendi materialojn inkluzive de nomo, sekso, aĝo, ŝtataneco, loĝ-loko, intereso, profesio, esperantista kariero, eduka diplomo, kaj esperantaj verkoj al nia retpoŝto:
Telefono:86-10-68995930
http://www.espero.com.cn/
GEA-board and advisory council meet in the Esperanto house of Berlin
Posted in Berlin, Deutscher Esperanto-Bund, Termin
Leave a comment
Arema 2012
Arema
[Moabit] Arema
Kie: Kafejo kaj restoracio “Arema”, Birkenstr. 30, 10551 Berlin (metroo U9, stacio Birkenstraße, prenu la elirejon al Putlitzstraße)
Kiam: Nova ekde majo 2012: la duan vendredon de preskaŭ ĉiu monato, de la 19a horo 30 ĝis ĉ. la 22a horo
Vidu ankaŭ: http://esperanto-berlin.blog.de/tags/arema/
Kontakto: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven lu dot esperantoland at gmx dot de,
Posted in AREMA, Uncategorized
Leave a comment