Perloj de Esperanto-novelarto el Berlino

Al la 61-a naskiĝdatreveno de Lena Karpunina

Lena hodiaŭ havas sian firman lokon en la historio de la originala Esperanto-literaturo.*

Lena Karpunina voĉlegas el sia libro en Kafejo mittendrin la 19-an de februaro 2001Foto: Fritz Wollenberg

Lena Karpunina voĉlegas el sia libro en la Kafejo mittendrinen la 19-an de februaro en 2001, Foto: Fritz Wollenberg

 

 

Ŝia naskiĝtago la 17-an de februaro estas bona okazo por legi unu el ŝiaj rakontoj. Por la Lena-Karpunina-vespero kadre de la serio Lunde ĉe Viktoriaparko mi elektis du rakontojn: La motorciklo kaj Mortpafitaj pomoj. Ambaŭ noveloj estas legeblaj en ŝia libro La bato kaj peras profundan enrigardon en la vivon de la aŭtorino.

Kiam ŝi havis 16 jarojn, la patro aĉetis por ŝi motorciklon. Ŝi ne deziris ĝin. Ŝia unua veturo fariĝis katastrofo. Legante la rakonton oni ridegas, sed ankaŭ sentas kompaton kaj konsternon. Alternas la sentoj. La priskribo de ekskurso al magia montara lago nome Iskanderkul enhavas denove multe da situacia komikeco. Sed ankaŭ estas amdeklaro de la aŭtorino al sia hejmregiono – Duŝanbeo en la valo kun la pitoreske ĉirkaŭantaj montoj,

Jam en aĝo de 3 jaroj ŝi kun la gepatroj translokiĝis de la rusa regiono Kaluga en la ĉefurbon de Taĝikistano, kie ŝi plenkreskiĝis kaj vizitis la Taĝikan Ŝtatan Politeknikan Instituton. Poste ŝi laboris kiel inĝeniero en la aŭtoindustrio.

En 1988 ŝi lernis Esperanton, partoprenis la tendarojn de la Soveta Esperanto-Junulara Movado kaj aliajn Esperanto-aranĝojn. Finfine ŝi mem instruis la lingvon.

Kvankam la rakonto Mortpafitaj pomoj kontraŭe al la unue menciita rakonto ne estas skribita en mi-formo, la enhavo permesas la konkludon, ke ĝi estas aŭtobiografia.

Lena rakontas pri vizito de virino ĉe parencoj en Duŝanbeo post jaroj de foresto. Ŝi serĉas spurojn de la intercivitana milito (1992-1997).

Lena mem en 1992 decidis, resti en Germanio, edziniĝis en Berlino al la esperantisto Gerd Bussing kaj entreprenis prelegvojaĝojn por prezenti Taĝikion.

En Duŝanbeo la heroino de la rakonto spertas ŝajne normalan vivon kvazaŭ la milito tute ne okazis. Sed finfine onklo Aleksej rompas la silentadon kaj rakontas, ke la 16-jara filino de kolego kune kun amikinoj aĉetis pomojn en la bazaro kaj parolante kaj ridante kun la pomoj sur la brakoj transiris straton, kie subite haltis buso, el kiu saltis militiste vestitaj viroj, kiuj mortpafis la knabinojn, verŝajne pro la vestaĵoj, kiuj malkaŝis, ke la knabinoj devenas de la Pamiro

Lena per vizito de voĉlegado el verkoj de premiitoj de la Belartaj Konkursoj dum la UK en Prago en 1996 estis instigita mem verki novelojn, el kiuj 18 estis premiitaj aŭ honore menciitaj en Belartaj Konkursoj.

Ŝiaj verkoj aperis en Esperanto-revuoj kaj kiel kolektoj libroformaj en 2001 kaj 2007 (La bato kaj Neokazinta amo).

Ŝi entreprenis aŭtorvojaĝojn al Granda Britio kaj Francio kaj al renkontiĝo de verkistoj en Kroatio. Tie ŝi ne nur voĉlegis el siaj libroj, sed ankaŭ kantis kaj ludis gitaron.

Ekde 2001 ŝi estis membro de la Esperantllingva Verkista Asocio, ekde 2008 Akademio Literatura de Esperanto. Ŝin ligis amikeco kun la elstara verkistino Marjorie Boulton. Sed ŝi ankaŭ havis kontaktojn al la populara verkistino Spomenka Štimec.

En 2010 ŝi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto pro siaj literaturaj meritoj.

Lena estis aktiva membro de la Esperanto-Ligo Berlino. Ŝia frua morto en 2013 estis grava perdo por la Ligo.

Henryk Wenzel en 2017 aperigis legindan eseon pri ŝi en la Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio.**

*Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: Historio de la Esperanta Literaturo. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2015 (Geschichte der Esperanto-Litaratur), S. 526–527.

*Josip Pleadin: Leksikono de verda plumo. Leksikono pri Esperantlingvaj verkistoj. Grafokom kunlabore kun Esperantlingva Verkista Asocio, Durdevac 2006, (Lexikon esperantosprachiger Schriftsteller), S. 121–122.

**Henryk Wenzel: Memore al Lena Karpunina (1963–2013). En Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2.

Fritz Wolleneberg

This entry was posted in Uncategorized and tagged , , . Bookmark the permalink.