Esperanto revuo de Meksiko

Ŝtata germana biblioteko en Berlin aĉetis Esperanto-revuon el Meksiko.

Estas atentigo el la blogo sub la titolo »Ein Leuchtturm für Esperanto« de la  »Ibero-Amerikanisches Institut«.

La Instituto estas parto de la Stiftung Preußischer Kulturbesitz (SPK), al kiu ankaŭ apartenas la Staatsbibliothek zu Berlin (ŝtata biblioteko, slange StaBi) kun kolekto de historia Esperanto-literaturo.

Okaze de la Zamenhof-Jaro estis prezento de la kolekto en la ĵurnalo »Bibliotheksmagazin« (trifoje jare, senpage kaj elŝutebla (PDF) de la retpaĝo).

Eble menciindas ke ekzistas poemaro »Meksika Etoso« en Esperanto kaj la ĉina.

Jen komento de la aŭtoro mem:
“Kiom da poem-cikloj en la ĉina temas ĉefe pri Meksiko? Kiom en Esperanto? Ambaŭlingve devas temi pri tre malgranda numero.”

Recenzo: En [la pozeio de Peter Browne], troviĝas la magneto de la kvar dimensioj kaj la sesa senso, kaj tuŝeblaj estas sunluma spirito kaj spuroj surskribitaj sur tajfuno.

PaperCover. 137 pages. 2008. USA. 987-988-97558-4-3.

 

Posted in Bibliotheko, Geschichte | 1 Comment

Esperanto-kulturo en la Ŝtata Biblioteko Berlino – Legoprovaĵoj el la Jubileaj Libroj de EABB

La Ŝtata Biblioteko en Berlino la 26-an de julio ĉe fejsbuko atentigis pri la naskiĝtago de Esperanto kaj indikis pri la kontribuo de d-ro Ulrich Lins en sia Biblioteka Magazino 2/2017. Per tio la biblioteko envicigis sin en la mondvastajn agadojn por honorigo de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiujn UNESCO iniciatis okaze de lia 100-a mortotago por 2017.

Por la 21-a de septembro 2017 de 18h15 ĝis 19h45 la Ŝtata Biblioteko invitos al metieja interparolado germanlingva kun Fritz Wollenberg, Esperanto-Ligo Berlino, en Schulungsraum im Lesesaal (instruĉambro en la legosalonego) de la domo Potsdamer Straße 33.

Temo: „Esperanto – lingvo entuziasmiga – Pri kulturo kaj historio de subtaksita mondlingvo“

Estos prezentataj kelkaj gravaĵoj kaj mirindaĵoj el la kulturo kaj historio de la lingvo kaj de la lingvokomunumo. Por tio estos uzataj Esperanto-publikaĵoj el la riĉa biblioteka stoko. Kiu fakte scias, ke la unua eldono de la „Fundamento de Esperanto“, eldonita en Parizo en 1905, estas legebla en la Ŝtata Biblioteko, ke la Enciklopedia vortaro esperanta-germana de la fondinto de terminologiscienco Eugen Wüster staras en la legosalonego Unter den Linden kaj ke la infanlibro de  Ottfried Preußler „La malgranda sorĉistino“ en Esperanto pruntepreneblas en la infanlibra fako, Westhafenstraße 1?

Dum la aranĝo la 21-an de septembro estos transdonita la nova dulingva (germana kaj Esperanto) Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio por 1903-2014 al la Ŝtata Biblioteko.

Legoprovaĵo el la nova Jubilea Libro de EABB de 2017

„ Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio  – 111 jaroj“, eld. EABB, Red. Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial – Novjorko, Berlino, 509 paĝoj, ĉirkaŭ 200 ilustraĵoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (Usono)

 

5.5 Esperanto-Sammlungen / Esperanto-kolektoj

La „Staatsbibliothek zu Berlin Preußischer Kulturbesitz“

(„Ŝtata Biblioteko en Berlino Prusa Kulturposedaĵo“)

prezentas sur sia retpaĝaro: … detale sian Esperanto-kolekton. Laŭ ĝi enestas pli ol 2.000 volumoj da literaturo pri Esperanto kaj planlingvoj, precipe tekstoj en Esperanto, en germana, franca kaj angla lingvoj (gazetoj, tekstkolektoj, kongresraportoj, monografioj kaj aktoj de Esperanto-unuiĝoj) kaj estas plene alirebligita en la Laŭtradicia Aferkatalogo (Esperanto-Sammlung). Signara parto: 17 ZZ 1 – 17 ZZ 2810.

Oni informas pri stoko de originalaj verkoj en Esperanto kaj tradukoj, aparte pri beletro, ekzemple tradukoj de klasikuloj de la monda literaturo (Goethe: Faŭsto; Shakespeare: Hamleto; Voltaire: Candide; Mickiewicz: Pan Tadeusz), kolektoj de fabeloj (fabeloj de la fratoj Grimm, Fabeloj el 1001 Noktoj), kaj verkoj pri unuopaj sciencaj fakoj kiel natursciencoj (ekz. terminologiaj vortaroj, nomenklaturoj), tekniko, medicino, ekonomio, historio, politiko, filologio, teologio, filozofio, muziko, arto kaj literaturo rilate al specifaj landoj kaj lokoj (ekz. vojaĝgvidiloj).

Literaturo rilate al Esperanto troveblas ankaŭ en „Alter Realkatalog“ („Malnova Reala Katalogo“) sub:

          Kunstsprachen (Artefaritaj lingvoj)

                    > Sprachen. Literaturen > Linguistik … > Kunstsprachen

                    Notationsbereich: V 8581 – V 8647/280

          Esperanto:

                    > Sprachen. Literaturen > Linguistik … > … > Esperanto

                    Notationsbereich: V 30540 – V 31398

Oni informas pri tio, ke ekde la fondo de Esperanto per Ludwig Lazar Zamenhof en 1887 la biblioteko kolektis la koncernan literaturon.

En la broŝuro “La Vendreda Klubo“, eldonita de Johannes Dietterle en 1921 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, estis publikigita inter la 11 origine en Esperanto verkitaj artikoloj ankaŭ la kontribuo de Elisabeth Wunderlich (1889-) „La ŝtata Saksa Esperanto-biblioteko“ (p. 100-102). Elisabeth Wunderlich estis la sekretariino de la Saksa Esperanto-Instituto (ekde 1923 Esperanto-Instituto por la Germana Regno). Ŝi priskribas la stokon de la instituto en 1921.

Legoprovaĵo el la Jubilea Libro de Esperanto-Ligo Berlino de 2006

„Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino – 100 jaroj“ eld. ELB, red. Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial – Novjorko, Berlino, 368 paĝoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (Usono)

5.7. Esperanto-kolektaĵoj en Berlin (Esperanto-Sammlungen in Berlin)

Esperanto-kolekto en la Ŝtata Biblioteko

La biblioteko de la Esperanto-Instituto por la Germana Regno en Leipzig estis ofertita de ĝia lasta direktoro Albert Steche al la Prusa Ŝtata Biblioteko en Berlino, post kiam „Deutsche Bücherei“ … rezignis pri la oferto. La valora biblioteko ekestis en 1908, kiam fondiĝis en Dresden la Esperanto-Instituto por Saksujo.

Por Novembro 1936 estis planita la dissolviĝo de la instituto. La malpermeso de Esperanto-organizaĵoj jam validis depost Julio.

Pri la tuta afero ekzistas leteroj de la instituto en Leipzig kaj de la biblioteko en Berlin. 1800 volumoj kaj 72 revuoj en 268 volumoj kun katalogo estis senditaj en 25 kestoj al Berlin. En Decembro la biblioteko konfirmis la alvenon de la kestoj. 

En la 60-aj jaroj berlinaj geesperantistoj kiel Karl Maier kaj lia edzino Hedwig ordigis la librojn, purigis kaj katalogis ilin. Kelkajn novajn librojn el tiu tempo ili aldonis al la kolekto.

Artikolo el la „Berlina Informilo“ de septembro 1995:

Finfine: ŝtata zorgo pri Esperanto

Afabla bibliotekisto, post kelkmomenta medito (“esperanto-kolekto? ĉu? kie?”) kondukis min al ĝi, pli ĝuste, al ties katalogo. tiu katalogo troviĝas tute en la malantaŭo de la ĉambro de la Sistema katalogo, en loko, kie situas ankaŭ la aliaj apartaj kolektoj. tio signifas, ke la Esperanto-kolekto ne troviĝas en la ĝenerala katalogo.

ĝi okupas tri tirkestojn, ordigite kaj laŭ alfabeto kaj laŭ temoj, sed ne tro fidu la sisteman parton …

menciendas la franca monata gazeto “la pirato”. ĝi ekaperis en 1933 kaj en la kolekto troviĝas ĝis 1935. Ĝi estas tre sprita “gazeto por satiro, humoro kaj libereco…relative”, kiun ĉefredaktis raymond schwartz…

sebastiano hartviga

Noto: Aktuala priskribo de la Esperanto-kolekto en la  Ŝtata Biblioteko vidu: http://staatsbibliothek-berlin.de/sammlungen/galerie/?tx_sbbcollectionsbe_pi2%5Bdlink%5D=53

Posted in Vortrag, Berlin, Geschichte, Uncategorized | Tagged , , | 1 Comment

Filmoj de la 102a UK

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in UK 2017 | Leave a comment

Eventoj 2017

Krom la regulaj eventoj, kiuj estas troveblaj en la kalendaro, estas en Berlin kaj la proksimeco kelkaj unikaj eventoj:.

Pliaj eventoj tutmonde estas en la  Kalendaro de eventoj por 2017

3. – 5. 8. – Haltejo Woodstock – Kostrzyn (PL)

25. – 28. 8. – 2a ABELO, Apud Berlina Esperanta LudadO

20.9. – Sommer-Fest Esperanto-Platz – Berlin (D)

22 – 24. 9. – ARKONES  32-a ARtaj KONfrontoj en ESperanto –  Poznań (PL)

10. – 12. 11. – Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik – Berlin  (D)

17. / 18. 11. – Spachmesse EXPOLINGUA – Berlin (D)

25. 11. –  Zamenhof-Festo – Berlin (D)

28. 12. – 4. 1. 18 – JES (Junulara Esperanto Semajno) – Szczecin (PL)

Pliaj ofertoj por festi la novan jaron

27. 12. – 3. 1. 18 – LUMINESK  – Haltern am See inter Essen kaj Münster (D)

27. 12. – 3. 1. 18 – NR (Novjara Renkontiĝo) – Saarbrücken (D)

 

Posted in Art der Veranstaltung, Berlin, Kiezspinne | 1 Comment

Naskiĝtago Hildegard Stolpe

La 25-an de junio Hildegard Stolpe, kiu dum multaj jaroj estis membro de Esperanto-Ligo Berlin, plenumos sian 96-an vivojaron. Longan tempon ŝi gvidis la konatan Esperanto-grupon «Kompreno», kiu ĝis sia fino regule kunvenis en la kafejo Kammann en la kvartalo Charlottenburg. Hildegard Stolpe estis plurfoje honorita pro pluraj jardekoj da engaĝiĝo en la profesia kaj honorofica agado, interalie per la Federacia Meritkruco.

Esperanto-Ligo Berlin kaj la berlina esperantistaro elkore gratulas al ŝi okaze de ŝia unika jubileo

Posted in Geschichte | 1 Comment

Esperanto-naskiĝtago

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Vortrag, Pressemitteilung, Danziger 50, Zamenhof, Termin | 1 Comment

Ponta festo Frankfurt

En la konata revuo La ondo de Esperanto  Numero 7 (Julio) 2017 estas sur paĝo 25 kontribuo de nia prezidanto Ronald Schindler pri

Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2017

Kiam esperantistoj demandas, kio okazas la 1-an de majo en la germana urbo Frankfurt (Oder) ĉe la landlimo al Pollando, multaj jam scias, ke temas pri la „Ponta Festo“, kiu okazas en la kadro de la oficiala ponta festo (Brückenfest) de la maldekstraj partioj kaj sindikatoj de Frankfurt (Odro). Ĉefa programero jam daŭre estas la informstando pri Esperanto, kiun ĉijare eĉ vizitis la ĉefurbestro de Frankfurt (Oder), d-ro Martin Wilke, havante kelkajn ĝeneralajn sed ankaŭ specialajn demandojn. Mi supozas, ke li ne tuj eklernis Esperanton, tamen li nun minimume scias, ke en lia urbo ekzistas homoj, kiuj uzadas la pontan lingvon.

Jam tradicie nia stando ankaŭ en la jaro 2017 informis pri Esperanto kaj la diversaj eblecoj de aplikado kaj lernado de la Internacia Lingvo. Ni ankaŭ ofertis lernolibrojn kaj vortarojn, lingvajn gustumaĵojn kaj la Esperanto-kurson, kiu okazu en la kafejo Słubfurt de „Frankfurteto“.

Denove mi sukcesis prezenti kelkajn novajn librojn, kiujn mi i.a. aĉetis dum la Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno 2016.

Al infanoj ni sukcesis transdoni la lastajn aerobalonojn de sufiĉe granda stoko, denove kun faldfolio pri Esperanto kiel instrukcioj.

Ankaŭ en la jaro 2017 la Esperanto-parto de la „Ponta Festo“ estis sufiĉe internacia. La partoprenintoj venis el Pollando kaj Germanio. Eĉ amiko, kiu nomas sin Kubo, kun kiu mi konatiĝis per la intertempe jam renoma apo „Amikumu“ trovis la vojon al Frankfurteto. Grandan admiron kaŭzis delegacio el Szczecin, kiu kune kun Peter Kühnel (Berlin) ĵus venis el Varsovio, kie samtage finiĝis solenaĵo oakze de la 100-a datreveno de la morto de Zamenhof. Ili „varmege“ kapablis raporti pri tiu kortuŝa okazaĵo i.a. ĉe la tombo de Zamenhof. Ili ankaŭ kunportis la freŝeldonitan libron „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“, kiun ni do tuj povis prezenti al la publiko.

Antaŭ la informstando okazis interesaj diskutoj kaj multaj homoj miris, ke Esperanto ekzistas kaj viglas. Sed ankaŭ alproksimiĝis pluraj konatuloj el al pasintaj jaroj. Kelkaj homoj eĉ entuziasmiĝis kaj promesis okupiĝi pri la Lingvo Internacia.

Denove nian standon ankaŭ vizitis kursanino, kvankam ŝi deĵoris en alia stando samtage.

Interesa afero estas, ke najbaro ĉijare estis stando pri „700 jarojn de Booßen“, en kiu urboparto mi ja loĝas ek de 2011. La estrino invitis min al tiu festo, kiu okazu 2017-07-07/09, ke mi aranĝu informstandon tie.

Je la 18-a horo ni komune enpakis ĉiujn ekspoziciaĵojn kaj la restintaj du partoprenintoj iris trans la ponto al la jam tradicia azia restoracio de Słubice.

Jam nun mi invitas al la sekvontjara “Ponta Festo” en 2018.

Ronald Schindler

 

pontafesto2017-raporto

Posted in Infostand, Frankfurt/Oder, Brückenfest | Leave a comment

De Berlin tra siberio al 102a UK en Seulo

Emblemo de la 102a UK

Komence de julio 2017 ekveturos en Berlin internacia vojaĝgrupo per trajno por atingi la 102-an Universalan Kongreson en Seulo (Koreio) 22a. ĝis 29a de julio 2017.

En Berlin-Ostbahnhof ekos geedzoj el Japanio, instruistoj de Francio, inĝeniero el Nederlado kaj grupo el koreio, kiu speciale alvenos por partopreni la trisemajnan vojaĝon. Ili uzos ĝis Moskvo la  novan, komfortan trajnon de la firmao Talgo, kiu aperas en la horaro sub la nomo „STRIZH “ ruse стриж (apuso) kiel EN 441. La ŝanĝo de la radoj ĉe la rusa landlimo estas nun historio. La vagonoj de Talgo bezonas nur 2 minuten de regula larĝeco (1436 mm) al la rusa (1520 mm) kaj reen. La vojaĝdaŭro reduktiĝas al 20 horoj – kontraste al pli ol tago antaŭe.

Ceremonio apud la korea pavilono (Potdamer Platz)

La soleno komenco okazos dimanĉe la 2an de julio 14:00 h  korea  pavilono (Potsdamer Platz).

Sekvos vizito de »Brandenburger Tor« kaj de la Berlina Muro  (Eastside-Gallery). Proksime al Ostbahnhof estos komuna vespermanĝo je 17:30 h.

La ekveturo de la trajno estos laŭplane je 18:50 und kaj survoje en Varsovio aldoniĝas plia partoprenanto. Alveno en Moskvo la 3an de julio en belorusia stacidomo 18:11 h. En Moskvo estos dutaga turismado kaj aldoniĝos du partoprenantoj de Hispanio por ekveturi la 5an de julio de la Jaroslawa stacidomo al Irkutsk (9a- 11a julio), Ulan Bator (13a – 15a Juli), Pekino (16. – 20. Juli). Alveno la 20an de julio en Seulo.

La lasta etapo devas okazi aviadile, ĉar pro la aktuala sitiaco la revo de trajnvojaĝo tra Norda Koreio ne estis realigebla. Alveno en Flughaveno Gimpo je14:10.

Alternativo estos la 21an de julio vizito de la landlimo kun norda koreio en Panmunjeom, kie al karavano post  11.270 km oficiale finiĝos.

Provo en 2016

Vojaĝgrupo de Koreio vojaĝis 2016 sur la sama linio okcidenten.

Survoje al la 101a UK en Nitra ili vizitis Berlinon kaj poste havis ambician programon por konatiĝi al diversaj eŭropaj landoj (Hungario, Serbio, Albanio).

Renkontiĝo antaŭ la foriro

Kelkaj partoprenantoj intencas kontatiĝi al Berlin:

  • Geedzoj Saiki (Masayo kaj Akira) el japanio alvenos la 29an de julio posttagmeze per Tegel.
  • La ses partoprenantoj de Koreio alvenos la 30an de junio tagmeze.
  • Nathalie Kesler kaj François Lo Jacomo de Francio alvenas la 30an de junio vespere per ICE de Frankfurt. Ili vizitis en Aprilo 2917 Nordan Koreion kaj  raportas en »revuo Esperanto« de junio 2017.
  • Ĉiuj partoprenantoj loĝas en Intercity-Hotel im Ostbahnhof kaj  la 1a de julio estas je dispono por individue turismumi.

Grupvojaĝoj kun tradicio

Grupvojaĝo al kongresoj (karavanoj) havas longan tradicion. Ili okazis antaŭ la Unua Mondmilito, kiam la fervojaj kompanioj ofertis konsiderindajn rabatojn.

Kompleta trajno atendis en 1914 sur la reloj de Potsdamer Bahnhof por transporti internacian grupon al la  Xa UK en Parizo. Bedaŭrinde en la nokto al la 1a de aŭgusto 1914 Germanio deklaris militon kaj la vojaĝo al la malamika francio aperis tro riska.

Posted in UK 2017 | 4 Comments

Heredantoj de Silentado (kun la aŭtorino)

Speciala Ĵaŭda Rondo 29a de junio 2017

Libroprezento en la germana. Legado en Esperanto. Diskuto. Laŭnecese okazos tradukado.

La verkistino Sabine Dittrich prezentas la Esperanto-tradukon de sia romano „Erben des Schweigens“, kiu aperis en februaro 2017 kaj al kiu kontribuis esperantistoj el Ĉehio, Italio, Bavario kaj Berlino.

HEREDANTOJ DE SILENTADO

En ĝia atentokapta intrigo rolas du junaj homoj, germana virino kun juda deveno kaj ĉeĥa viro. Ambaŭ decidas esplori la historion de siaj familioj antaŭ, dum kaj post la Dua Monda Milito. Retrospektivoj lumigas la aŭtentikan historian fonon pere de kunsenteme rerakontitaj travivaĵoj de atestantoj de tiamaj okazaĵoj.

Dum la serĉado de la vero – malgraŭ obstakloj kaj konfliktoj – ekfloras amo.

La prezento ekos je la 20-a horo kaj 30 minutoj.

La Ĵaŭda Rondo kiel ĉiam komenciĝos je la 20-a horo.

Aperu frue kaj sidu ĝue!

 

Ĉe Bussing/Karpunina, Knobelsdorffstr. 29/31, 14059 Berlin

Posted in Uncategorized | Leave a comment