Tago de virinoj

La amikoj en Bjalistoko kompilis virinojn, kiuj ludis rolon por Esperanto. Kiu konas la nomojn?

Esperantistinoj 8aMarto

Posted in Uncategorized | 3 Comments

Berlinano Lu en “Ondo”

En la retejo de “Ondo de Esperanto” estas kontribuo de Lu, kiu donas konsilojn por la varbado por Esperanto.

Bv. legi la tutan.

Lia proponoj estas direktitaj al UEA, kiu instalu “dungiton” por informado.

En la senpage ricevabla kajero (PDF) estas raportoj de Ronald Schindler pri la Zamenhof-festo en Berlin kaj de Lu pri la “Zamenhofa matenmanĝo”

Posted in Presse | Leave a comment

Karavano Berlin al la UK en Seulo (KR)

La organizanto de la karavano, prof. So Gilsu, informis, ke estas kelkaj partoprenantoj, kiuj ekas de Berlin kaj estas kelkaj sxangxoj.

Pro la kriza situacio sur la Korea duoninsulo oni devas rezigni pri vizito en Norda Koreio. Alternativo estas pliaj turismaj tagoj en Moskvo, Pekino kaj Seulo kun la ebleco viziti almenau la landlimon.

La karavano forlasos Berlin la 2-an de julio 2917 per EN441 de Ostbahnhof al Varsiovio. Estas tri minuta halto en Frankfurt/Oder je 19:44.

Estos ekira  ceremonio de  la  Karavano  ekde 14:00  ĉe  la Korea
»Pavilono  de  Unuiĝo«  en  Potsdamer  Platz.  poste  vizito de
»Brandenburger Tor«,  »Checkpoint  Charlie«  kaj  Berlina  Muro (Eastside Gallery).

Kelkaj partoprenantoj de okzidenta euxropo (Francio, Nederlando) kaj Azio (Japanio, Koreio) alvonos tagon pli frue kaj eble pretas renkonti lokan Esperantistaro. Estas kelkaj kongresanoj el Berlin, kiu vojagxas alimaniere.

Fotoj de la vizito en 2016 en Berlin okaze de la karavano al UK en Nitra.

La reloj al oriento laux Gleisnost.de

Posted in UK 2017, UK 2016 | Tagged , , , | Leave a comment

Rekonstruo Max-Josef-Metzger-Platz en Wedding

La aktuala situacio de Max-Josef-Metzger-Platz dum vintro 2017. La memorejo restos, kie ni kutime metis florbukedon okaze de la mortotago.MJM 2015 Majo vizitoMetzger-Platz 2017 Februar Web

Pri Metzger kaj lia rilato al Esperano

Posted in Max Josef Metzger | 2 Comments

Opinio de berlinano Chuck Smith

En la revuo “Balta Ondo” estas la opinioj pri sukcesoj kaj malsukcesoj dum la jaro 2016 de konataj Esperantistoj, interalie la berlinano Chuck Smith, kiu mencias la kontribuon de Judith Meyer por renovigi esperanto.net

La redakcio skribas

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Chuck Smith, Humphrey Tonkin, Trezoro Huang Yinbao, José Antonio Vergara, Łukasz Żebrowski.

Kaj prezentas la tekston de Chuck:

SmithChuck Smith (Usono/Germanio)

Kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu

Mi plej proksimas al la «reta movado», do mi raportos ĉefe pri la pozitivaj rezultoj tiuflanke.

Telegramo: la nova mesaĝilo aperis de nulo de Duolingo-lernantoj, kiuj volis ĉiutage babili inter si kaj ekzerci sin en Esperanto. Estas nun du ĉefaj grupoj, 54 temaj grupoj kaj 29 dulingvaj grupoj. La ĉefa ĉambrego (grupo) havas pli ol 1200 membrojn. https://www.telegramo.org/

Nova kurso de Esperanto por hispanlingvanoj aperis ĉe Duolingo en oktobro. Nuntempe 2400 homoj aliĝas ĉiutage al la E-kurso de Duolingo (1400 angle, 1000 hispane): https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online

La kvinkapa teamo de Amikumu kolektis 26.500€ por financi telefon-aplikaĵon por trovi kaj kontakti apudajn esperantistojn. https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near

Esperanto pli videbliĝis en la anglalingva reto per la lanĉo de StackExchange. Tie homoj starigas demandojn pri Esperanto kaj spertuloj respondas. http://esperanto.stackexchange.com/

Krome, UEA kun la helpo de Judith Meyer sukcesis renovigi esperanto.net, granda atingo por informado pri Esperanto.

Negative mi povas diri nur, ke mi bedaŭras, ke la movado estas tiom disigita en du movadoj: la reta kaj tradicia movadoj. Tio estis bele priskribita de Robert Nielsen en lia artikolo (vd. p. 40). Espereble ni vidos pli da unuiĝo en tiuj movadoj en 2017.

Posted in Berlin | Tagged , , , , , | Leave a comment

Marta ludado 2017

Al la februara ludado venis 14 homoj. La ideo organizi tablon por infanoj ankoraŭ ne sukcesis, sed denove venis unu familio kun junaj infanoj, do eble estis komenco. Ni denove ĝuis la novajn memfaritajn supojn de la kafejo, kaj kompreneble la glaciaĵojn, eĉ dum vintro. Ni ludis la jenajn ludojn: Evolution, Splendor, Phase 10, Sushi Go, Tabuo en Esperanto, Kingsburg, kaj Das verrückte Labyrinth.

20170204_152954

20170204_200809

20170204_164243

La sekva ludado okazos je sabato, la 11a de marto, ekde la 14a horo kiel kutime, gis la 21a horo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 11a de marto 2017, 14:00 ĝis ? (kafejo nun fermiĝas je la 21a horo dum vintro)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/435602850105353/

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

Esperanto-aranĝoj en danziger50 – rerigardo 2016 – antaŭenrigardo 2017

La  aranĝoj de la Fakgrupo Esperanto je ĉiu dua kaj kvara lundo monate en la kulturdomo danziger50 en 2016 ĉefe  temis pri la kreopovo de la lingvo danziger50 prelego cbrosch 2016 kEsperanto kaj peris al la vizitantoj imagon pri la kapabloj de la internacia lingvo laŭ la jara moto

„Ponta lingvo – internacia lingvo – literatura lingvo – Kion kapablas la lingvo Esperanto?“

D-ro Kirilo Brosch, vicprezidanto de la Asocio por Interlingvistiko, malfermis la jaron per esplorraporto pri la projekto „MIME – Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo“, en kiu kunlaboras sciencistoj el kelkaj  eŭropaj universitatoj. Li eksplikis, en kiuj rilatoj kun kiu sukceso Esperanto estas uzata en Eŭropo kiel lingvafrankao. La itala sciencisto d-ro Michele Gazzola klarigis, kion signifas lingva justeco kaj kiel ĝi statas en Germanio kaj Aŭstrio.

Kiam la honora prezidanto de Asocio por Interlingvistiko d-ro Detlev Blanke en aprilo prezentis la tradukojn de la Biblio en planlingvoj kaj eksplikis la historion de la Biblio-traduko en Esperanto kun ĝiaj problemoj kaj lingvaj specifaĵoj, ni ne supozis, ke estis la lasta el multaj prelegoj de tiu ĉi produktiva, internacie agnoskita lingvosciencisto en nia klubo.

En novembro ni renkontiĝis al emocia memorvespero kun Wera Blanke, por omaĝi al la forpasinta interlingvisto, sciencorganizanto kaj aktivulo de la Esperantlingva komunumo pro lia eksterordinara vivoverko.

La serio de literaturaj vesperoj estis daŭrigataj kaj uzataj por voĉlegi tre diversajn literaturajn verkojn en Esperanto kaj diskuti pri ili. Thomas Würfel donis al ni impreson pri la aktuala stato kaj la progresoj de sia traduko de la sciencfikcia romano „Sur du planedoj“ de Kurd Lasswitz. En la klubo denove eĉ Esperanto-aŭtoro mem elpaŝis, temas pri la rusa Esperanto-poeto kaj ĵurnalisto Grigorij Arosjev. La vizitantoj kunportis poeziajn librojn de li el diversaj tempoj, ekzemple lian „Sonet“ el 1998. El la „Beletra Almanako“, regule aperanta en Mondial-eldonejo Novjorko, ni en Berlino konas liajn pli novajn verkojn. En la Literatura Kafejo de danziger50 li voĉlegis kvar el liaj ankoraŭ ne publikigitaj literaturaĵoj. Speciala malkovraĵo en la Literatura Kafejo estis kelkaj verkoj el la antologio, kiun enhavas la „Historio de Esperanto literaturo“, publikigita en 2015. Tiu ĉi literaturhistoria libro estas apud la verkista leksikono „„ORDENO DE VERDA PLUMO“ grava fonto por ni pri Esperanto-aŭtoroj, iliaj vivoj kaj verkoj.

Tra la lingva ĝangalo gvidis nin ankaŭ ĉi-jare nia spertulo Gerd Bussing per specifaj lingvaj pripensoj kaj ekzercoj pri la uzado de la refleksiva pronomo kaj pri neologismoj en la Esperanta lingvo. Pritrakto de Judith Meyer ilustris por ni la uzadon de afiksoj en diversaj lingvoj kaj videbligis, kiel rilatas Esperanto al tio kaj pri kia produktiva sistemo de afiksoj  ni disponas en Esperanto.

Por interesuloj pri komputiloj kaj smartfonoj estis speciale interesaj la enkonduko de Chuck Smith, la esperantisto de la jaro 2015, en la novan aplikaĵo-projekton „Amikumu“ kaj la praktika instrukcio de Thomas Würfel pri la instalo de Esperanto en multaj programoj kaj pri ĝia uzado en la ĉiutaga agado.

La prelegoj de d-ro Kirilo Brosch pri la hitita lingvo kaj de prof. Christoph Knabe pri la invento de la komputilo montris la efikecon de Esperanto en la koncernaj fakoj.

Kelkaj aranĝoj, kiel ekz. tiu pri la UK de Esperanto en Nitro (Slovakio) kaj pri la somera festo sur la Esperantoplaco en Berlino-Neukölln, ebligis enrigardojn en la Esperanto-kulturon inernacian kaj enurban, same kiel vizito de Esperanto-amikoj el Taĝikio, Irlando, Hispanio, Kazaĥio, Pollando, Ruslando kaj pluaj landoj.

La vesperoj fine de la jaro enhave jam kondukis en la jaron 2017, por kiu UNESCO instigis mondvastan omaĝon por Ludoviko Zamenhof, la fondinto de Esperanto kaj ĝia kulturo, okaze de lia 100-a mortotago en aprilo.

La pacesploristo kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag parolis pri siaj pensoj pri la rolo de la Lingvo Internacia kiel neŭtrala bazo de mondvasta etiko de paco kaj pritraktis tiurilate ankaŭ la homaranismon, la etike-socian instruon de la Esperanto-fondinto.

Laŭ la jarmoto de 2017 „La Esperanto-kulturo – 100 jarojn post la morto de Ludoviko Zamenhof“ tuj en la unuaj monatoj de la nova jaro okazas aranĝoj pri la germanlingvaj biografioj de Zamenhof, pri la Zamenhof-omaĝo en aprilo en Berlino kaj pri la internacia junulara Esperanto-kulturo.

 

Posted in Berlin, Danziger 50 | Tagged | Leave a comment

Ofertoj de Hans Moser

Hans Moser invitas, partopreni siajn gruparaĝojn.

Kontakto: Hans Moser, +49 30 86 21 411

Ili okazas en 3 diversaj lokoj:
U= 10717 Berlin Herbartstraße 25 vidalvide preĝejo en kulturdomo “Nachbarschaftshaus”
A= 10717 Berlin Neue Kantstraße 19 angulo Herbartstraße en kafejo “La Pergola”
O= 14057 Berlin Trautenaustraße 6 en teretaĝo de lia loĝdomo

dato
2017-2- 7 12 h en A : jarkunveno, poste lerni Esperanton
2017-2-28 15 h en O : lerni Esperanton
2017-3- 7 12 h en U : unuvoĉe germanlingve kanti
2017-3- 7 14 h en U : lerni Esperanton
2017-3-21 12 h en U : unuvoĉe kanti germanlingve
2017-3-21 14 h en U : lerni Esperanton
2017-3-29 15 h en O : lerni Esperanton
2017-4- 4 14 h en U : lerni Esperanton
2017-4-11 12 h en U : unuvoĉe kanti naskiĝfestajn, maristajn kaj aliajn kantojn, lerni Esperanton
2017-4-26 15 h en O : lerni Esperanton
2017-5 -212 h en U : unuvoĉe kanti germanlingve
2017-5 -2 14 h en U : lerni Esperanton
2017-5 -9 14 h en U : lerni Esperanton
2017-5-24 15 h en O : lerni Esperanton
2017-6-13 15 h en U : festo kaj ekspozicio, ĉar Hans Moser antaŭ 40 jaroj ekestris en Herbartstraße 25

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Karavano Seoul al UK en Nitra pasis Berlin

Dum somero 2016 estis de 1a ĝis 21a de julio korea karvano, kiu pasis unu tagon en Berlin. Ili alvenis per trajno el Varsovio, tranoktis en Berlin kaj daŭrigis sian vojaĝon la venontan tagon al Dresden, Praha kaj finfine Nitra.

La fotoj kaj raportoj estas videblaj en blogo kun komenco en la stacidomo de Seoulo.

La horoj en Berlin estas dokumentita sum la dato de 19a de julio 2017. La grupo intencis vidi la restaĵojn de la Berlina Muro, ĉar por ili tre gravas, ke en germanio ne plu estas du ŝtatoj, kiel en Koreio. La unua etapo de la vojaĝo de Seoulo al Ĉnio ne povas pasis la teritorion de norda koreio.

Bedaŭrinde ne estes trovebla berlinano, kiu havis tempon por akompani la grupon. Tiel nur la grupo aperas sur la foto antaŭ la koreia paviliono sur Potsdamer Platz.

Koreaner Mauer 2016

En la blogo estas multaj interesaj fotoj pri la trajnvojaĝo tra siberio. Por la venonta UK en 2017 oni planas kavanon en la alian direkton. Laŭdire la elirpunkto estos Berlin.

La invito al la karavano kun mapoj.

Koreanischer Pavillion der Einheit am Potsdamer Platz im Januar 2017

Koreanischer Pavillion der Einheit am Potsdamer Platz im Januar 2017

Posted in Berlin, UK 2016 | Tagged | 2 Comments

Prelego pri Esperanto

Feierstein

Prof-ino. Feierstein prelegante kun pli aŭ malpli konataj ilustraĵoj

 

Okazas malofte, precipe en Berlin, ke centkapa akademia publiko sekvas prelegon pri Esperanto. La prelego de profesorino Feierstein pri la temo »Esperanto: pri lingvo kaj utopio« la 18an de januaro 2017 okazis en la kadro de »Ringvorlesung zur Berliner Kulturwissenschaft«.

Prof. Feierstein koncentiĝis al la ekesto de Esperanto kaj sukcesis montri, ke ĝi sole estas komprenebla per la enradiko de Zamenhof en la judismo. Ŝi klarigis la signifon de lingvo ĝenerale en la pensado de eŭropaj judoj kaj prilumis tion en la agado de Zamenhof. Li okupiĝis pri gramatiko de la jida lingvo, kiu longtempe estis forgesita kaj pretervidata de la lingvistoj. Sed li komencis kompreni, ke la jida lingvo ne povas esti la komuna lingvo de la judoj. kiu aspektis al li kiel ligilo de kulturo sen propra ŝtato. Li baldaŭ cedis de la ideo de cionismo kun la fondo de propra juda ŝtato.

Prof-ino Feierstein eksplikis la situacion de la judoj je la fino de la 19a jarcento, inter persekuto kaj subpremo en oriento kaj kontraŭsemitismo en meza- kaj okcidenta eŭropo, kiu ankaŭ gravis por la evoluo de Esperanto.

Hörsaal

La duona dekduo de  Esperanto-veteranoj en la aŭditorio (Fotis Carlos)

La lingva projekto de Zamenhof ne estis akceptata de la preferata celgruode de la judoj kun la esperita entuziazmo, sed ekestis intereso de aliaj grupoj, kiuj pro diversaj motivoj interesiĝis pri internacia interkompreniĝo kaj komuna lingvo.

La aktivaj propagandistoj de Esperanto en Francio konvinkis Zamenhof rezigni pri ĉiuj aspektoj, kiuj povus provoki kontraŭsemitajn antaŭjuĝoj. Estis tuj post la Dreyfus-Affäre

Gaston Moch (Pazifisto kaj Esperantisto, juddevena) vizitis kun Dreyfus en la militakademion, kiel mencias Paul-Henri Bourrelier en sia libro Gaston Moch, polytechnicien combattant de la paix.“ Moch estis la sola, kiu levis la voĉon por sia kamerado. Moch estas grava por Berlin, ĉar li konvinkis Fried lerni Esperanton. Poste li fondis la unuan  Esperanto-grupon de Berlin gegründet – duonjaron antaŭ Borel. (R. Schnell)

Zamenhof ek de la komenco rezignis pri ĉiuj rajto de la proponita lingvo kaj transdonis en la senco de Open Source la evoluon al la manoj de la uzantoj. Tamen li ĉiam provis per liaj paroladoj dum la Universalaj Kongresoj efiki, ke liaj idealismaj ideoj ne estu forgesitaj. Per la „interna ideo“ de Esperanto la lingvo estu pli ol ilo por komercistoj kaj teknikistoj, kiu nur faciligas la komunikadon. Analoge al la ponto lingvo Zamenhof kaŝe laboris pri projekto de ponta religio, al kiu li donis la nomon »Homaranismo«.

Prof-ino Feierstein koncize traktis la historion de Esperanto post la morto de Zamenhof en la jaro 1917 ein. Ŝi prilumis la vastan akcepton de Esperanto de la laboristaro per anekdoto, kaŭ kiu Trotzkij estis inspirita de la verda stelo de la Esperantistoj al la ruĝa stelo de la komunista movado. Ŝi menciis la persekutojn kaj la melpermeson sub Stalin kaj Hitler.

La manpleno de Esperanto-veteranoj en la aŭditorio devis konfesi, ke la prelego eĉ al ili donis novajn informojn.

Deponie

Post la prelego kelkaj kunsidis en apuda restoracio „Deponie“ (Lu, Carlos, Roland, Peter, Peter)

 

Prof. Liliana Ruth Feierstein pri

Esperanto: Über Sprache und Utopie

Esperanto: Pri lingvo kaj utopio

18a de januaro 2017

18 – 20 h / Hör-/Lehrsaal im Institutsgebäude – 208 Dorotheenstraße 26 (DOR 26)

 

Posted in Vortrag, Geschichte, Zamenhof | Tagged | 8 Comments