Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
Kontakto
Meta
(Deutsch) primetime theater (Wedding) wirbt für Esperanto
Maĥmut, la tigro de Wedding (en la foto dekstre) persone renkontiĝas la vizitantojn de prime time Theater antaŭ la komenco de la aktuala episodo de “Gutes Wedding Schlechtes Wedding” (Bona Wedding, malbo na Wedding). Li demandas pri gastoj kun specialaj biografioj kaj je la 24-a de aŭgusto li demandis pri “Instruistino el Darmstadt, kiu parolas Esperanton” Ŝi kompreneble estis en la salono kaj ricevis la kutimal ĉokoladon. Spontane la “instruistino el Darmstadt, kiu parolas Esperanton” iĝis parto de la aktuala teatraĵo: En akto, kiu ludas en klasĉambro, ŝi estis menciita denove.
Kiu ĉeestis la legadon pri germana literaturo en Esperanto merkrede, konis la “instruistinon el Darmstadt” Ŝi transprenis spontane kaj sen preparo la legadon de la Esperant-lingva versio.
La mencio ne okazis tute hazarde, ĉar “Mahmut” kutime troviĝas ĉe la enirejo kaj bonvenigas ĉiujn gastojn. Li konis Esperanton, ĉar lia oficiala nomo estas “Oliver Tautorat” kaj li sciis, ke ekzistas virino kun la sama nomo (Ina Tautorat), kiu ludas rolon en Esperanto-organizo.
Oliver Tautorat, eble sen parencaj rilatoj kun la aliaj Tautoratoj, ludas, kiel ĉiu aktoro en prime time Theater diversajn rolojn: la proletan leterportiston Kalle, la haŝiŝema junulon Curly, kaj multaj aliaj laŭ la bezono de la rakonto. Se oni alklakas lian retpaĝon , www.tautorat.com oni senkompate estas sendata al prime time Theater
Posted in Uncategorized
Leave a comment
Reading of Heine during literaturfestival in Esperanto
Prezento de Heine
Intereso pri Esperanto ekestas, se oni estas rimarkebla tie, ke ekzistas intereso pri literaturo. Post la legado de la poemo “reĝo Harald Harfargar” la demandoj pri la sorto kaj strukturo de Esperanto venis aŭtomate.
Okaze la “internationales Literaturfestival” estas prezento en Esperanto. Estis la sola prezento de Esperanto dum la festivalo.
4. September 2012, 17:00
Ingeborg-Drewitz-Bibliothek
Adreso: im Einkaufscenter “Das Schloss”, (Aufzug 3. OG), Grunewaldstr. 3, 12165 Berlin, Stadtplan – Verkehrsverbindungen: U-Bhf Rathaus Steglitz, S-Bhf Steglitz, Bus 170, 186, 188, 282, 283, 284, 285, 380, M48, M82, M85, X83
Philipp Sonntag legas la poemojn:
Kurt Tucholsky: Die Tagung, (germanlingve)
Heinrich Heine: König Harald Harfagar (esperanto)
Tekstoj de Heinrich Heine kaj aliaj germanaj aŭtoroj estis prezentitaj ankaŭ dum la vespero So klingt deutsche Literatur auf Esperanto (Tiele sonas germana literatur en Esperanto)
La legado estas videbla en YouTube.
Posted in Lesung, Steglitz, Ingeborg-Drewitz-Bibliothek
Leave a comment
(Deutsch) Sommerfest auf dem Wasser
La somera festo ĉijare okazos surakve. La 1an de septembro, ni krozos ŝipe sur la lago de Tegel norde de Berlin. La itinero gvidas nin tra fascina insularo preter la vilao Borsig, Konradshöhe, Alt Heiligensee, Nieder Neuendorf en la federacia lando Brandenburg ĉe Niederneuendorfer See kaj reen tra Saatwinkler Enge kun la insuloj Valentinswerder, Baumwerder kaj Scharfenberg.
Poste, ni ĝuos la posttagmezon en la glaciaĵejo Florida-Eiscafé
Renkontiĝejo: 01.09.12, 12:45, Greenwichpromenade, Berlin-Tegel
por itinero H3 kostoj: 9 € – 10,50 € (depende de grupa rabato).
Sekve (ĉ. 15:30): Florida-Eiscafé, Alt-Tegel 8, 13507 Berlin
Posted in Berlin, Verein, Brandenburg, Termin
1 Comment
Generalprobe überstanden
Posted in Lesung, Berlin, Lichtenberg, Anton-Saefkow-Bibliothek, VHS, Neuigkeiten
Leave a comment
Termin: 4 .9. 2012 – 17 h Lesung (int. Literaturfestival) Heinrich Heine auf Esperanto
Die einzige Lesung in der internationalen Sprache Esperanto im Rahmen des internationalen Literaturfestivals findet am 4. September um 17:00 in der Ingeborg-Drewitz-Bibliothek Steglitz (im 3. Stock im Infobereich) statt.
Der Berliner Schriftsteller Philipp Sonntag (http://www.philipp-sonntag.de/) liest die Texte
Die Tagung (deutsch) von Kurt Tucholsky:
König Harald Harfagar (esperanto) von Heinrich Heine:
Adresse: im Einkaufscenter “Das Schloss”, (Aufzug 3. OG), Grunewaldstr. 3, 12165 Berlin, Stadtplan – Verkehrsverbindungen: U-Bhf Rathaus Steglitz, S-Bhf Steglitz, Bus 170, 186, 188, 282, 283, 284, 285, 380, M48, M82, M85, X83
Weitere Informationen zu Esperanto in Berlin und Brandenburg:
http://www.esperanto.de/bb
Einbecker Str. 36
10317 Berlin
Pressesprecher: Roland Schnell
Mobil: 0 176 / 53 79 14 51
Festnetz 0 30 / 39 88 99 81
Mail:
Board games in Danziger 50 (Aug 1)
Loko: Danziger Str. 50, Prenzlauer Berg, Berlin
Dato: 1-a de aŭgusto je la 19:00
Ni organizas tabulludan vesperon en la kulturcentro de Danziger 50 en Prenzlauer Berg. Vi ĉiuj bonvenas! Ni havos Dominion, 7 Wonders kaj Kingdom Builder (la ludo de la jaro). Se vi volas ludi ion alian, bonvolu kunporti ĝin aŭ peti, ke alia kunportu. Mi esperas vidi multajn el vi tie! Cetere, libere invitu viajn neesperantistajn amikojn. Ju pli da homoj, des pli bone! 🙂
Posted in Uncategorized
Leave a comment
News from the library
Venu trovi rarajn librojn kaj subteni la bibliotekon dum la Komuna Kongreso! Por gajni spacon sur la bretaroj kaj monon por aĉeti novajn librojn, la biblioteko vendos librojn, kiujn ĝi havas multfoje.
En la biblioteko laboras nun nova bibliotekisto, Anja EISEMANN (jes, estas mi, kiu skribas). Ri estas finstudita bibliotekisto kaj helpas al Johano PACHTER kaj Christiane ALTROGGE plibonigi la bibliotekan oferton.
La biblioteko nun ankaŭ havas ŝatindan paĝon ĉe Fejsbuko! Bonvolu alliĝi kaj resti en kontakto kun ni!
Posted in Berlin, Bibliotheko, Neuigkeiten
4 Comments
