Okazas malofte, precipe en Berlin, ke centkapa akademia publiko sekvas prelegon pri Esperanto. La prelego de profesorino Feierstein pri la temo »Esperanto: pri lingvo kaj utopio« la 18an de januaro 2017 okazis en la kadro de »Ringvorlesung zur Berliner Kulturwissenschaft«.
Prof. Feierstein koncentiĝis al la ekesto de Esperanto kaj sukcesis montri, ke ĝi sole estas komprenebla per la enradiko de Zamenhof en la judismo. Ŝi klarigis la signifon de lingvo ĝenerale en la pensado de eŭropaj judoj kaj prilumis tion en la agado de Zamenhof. Li okupiĝis pri gramatiko de la jida lingvo, kiu longtempe estis forgesita kaj pretervidata de la lingvistoj. Sed li komencis kompreni, ke la jida lingvo ne povas esti la komuna lingvo de la judoj. kiu aspektis al li kiel ligilo de kulturo sen propra ŝtato. Li baldaŭ cedis de la ideo de cionismo kun la fondo de propra juda ŝtato.
Prof-ino Feierstein eksplikis la situacion de la judoj je la fino de la 19a jarcento, inter persekuto kaj subpremo en oriento kaj kontraŭsemitismo en meza- kaj okcidenta eŭropo, kiu ankaŭ gravis por la evoluo de Esperanto.
La lingva projekto de Zamenhof ne estis akceptata de la preferata celgruode de la judoj kun la esperita entuziazmo, sed ekestis intereso de aliaj grupoj, kiuj pro diversaj motivoj interesiĝis pri internacia interkompreniĝo kaj komuna lingvo.
La aktivaj propagandistoj de Esperanto en Francio konvinkis Zamenhof rezigni pri ĉiuj aspektoj, kiuj povus provoki kontraŭsemitajn antaŭjuĝoj. Estis tuj post la Dreyfus-Affäre
Gaston Moch (Pazifisto kaj Esperantisto, juddevena) vizitis kun Dreyfus en la militakademion, kiel mencias Paul-Henri Bourrelier en sia libro „Gaston Moch, polytechnicien combattant de la paix.“ Moch estis la sola, kiu levis la voĉon por sia kamerado. Moch estas grava por Berlin, ĉar li konvinkis Fried lerni Esperanton. Poste li fondis la unuan Esperanto-grupon de Berlin gegründet – duonjaron antaŭ Borel. (R. Schnell)
Zamenhof ek de la komenco rezignis pri ĉiuj rajto de la proponita lingvo kaj transdonis en la senco de Open Source la evoluon al la manoj de la uzantoj. Tamen li ĉiam provis per liaj paroladoj dum la Universalaj Kongresoj efiki, ke liaj idealismaj ideoj ne estu forgesitaj. Per la „interna ideo“ de Esperanto la lingvo estu pli ol ilo por komercistoj kaj teknikistoj, kiu nur faciligas la komunikadon. Analoge al la ponto lingvo Zamenhof kaŝe laboris pri projekto de ponta religio, al kiu li donis la nomon »Homaranismo«.
Prof-ino Feierstein koncize traktis la historion de Esperanto post la morto de Zamenhof en la jaro 1917 ein. Ŝi prilumis la vastan akcepton de Esperanto de la laboristaro per anekdoto, kaŭ kiu Trotzkij estis inspirita de la verda stelo de la Esperantistoj al la ruĝa stelo de la komunista movado. Ŝi menciis la persekutojn kaj la melpermeson sub Stalin kaj Hitler.
La manpleno de Esperanto-veteranoj en la aŭditorio devis konfesi, ke la prelego eĉ al ili donis novajn informojn.
Prof. Liliana Ruth Feierstein pri
Esperanto: Über Sprache und Utopie
Esperanto: Pri lingvo kaj utopio
18a de januaro 2017
18 – 20 h / Hör-/Lehrsaal im Institutsgebäude – 208 Dorotheenstraße 26 (DOR 26)
Pingback: Prelego pri Zamenhof | Esperanto in Berlin und Brandenburg