Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
6-a de oktobro 2025 je 19h30
La urbo de la 110-a UK de Esperanto – rerigardo
De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025 okazis la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno. Ni rerigardas al la grava internacia evento. Partoprenintoj rakontas.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko