Esperanto science 2020

Internacia Kongresa Universitato

Dokumentado de la prelegoj: senpage elŝutebla (8 MB)

Multaj el la kontribuantoj havas rilaton al Berlino

  • IKU / AIS 1 – Grant Goodall – Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?
  • IKU / AIS 2 – François Lo Jacomo – La ora nombro
  • IKU 3 – Geoffrey Greatrex – Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo
  • IKU 4 – Pascal Dubourg Glatigny – Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj
  • IKU 5 – Javier Alcalde – Geopolitiko, remalkovrita fako
  • IKU 6 – Keyhan Sayadpour Zanjani – Genetiko kaj Koro
  • IKU 7 – Carlos Spinola – Veturado tra la interplaneda spaco
    Scienca Kafejo

Redakcio:  Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko und Amri Wandel erstellt.

Natalie varbas 2017 sur Potsdamer Platz por  Grésillon

La matematikisto François Lo Jacomo vojaĝis en 2017 per noktotrajno al Moskvo, kie li aliĝis al karavano tra siberio al la UK en Seulo. Akompanis lin Natalie Kesler, kiu varbis por la  Esperanto-kastelo Grésillon.

La historiisto Pascal Dubourg Glatigny esploris ekde 2008 en Berlino en Centre Marc Bloch de  Humboldt-Universitato kaj intertempe estas porfesoro en Parizo. Berlinanoj konas lin kaj la kardiologon  Keyhan Sayadpour Zanjani pro partopreno en  Esperanto plenbuŝe, dato je la fino de ĉiu monato.

Ankaŭ Anna und Dmitrij estis en 2019 foje en  Berlino survoje de Moskvo al Roterdamo, kie ili redaktas  la  »Revuon Esperanto« erstellen. Ili prezenstis sian laboron kaj prelegis en  Literarischen Picknick en Zamenhofparko.

Posted in Plenbuŝe, Geschichte, Uncategorized | Tagged , , , , , , | Leave a comment

Rudolf Sprotte † 1920

La berlina Esperantisto Rudolf Sprotte mortis en la jaro 1920 pro gripo. Estas nur mallonga mencio sen mortodato kaj kun malĝustas antaŭnomo en la Esperanto-gazetaro. La mencio en Enciklopedio de Esperanto ne estas multe pli detala:

Rudolf SPROTTE [ŝprote] estis germana esperantisto. Li estis aŭtoro de Aoro, sistemo de internacia stenografio (germana, rusa, hispana, 1908) propagandita antaŭ la unua mondmilito. Li tradukis Esperanto-lernolibron de Michael Becker kaj Émile Grosjean-Maupin al la germana (Praktisches Esperanto-Lehrbuch, Paris 1910).

Li lernis Esperanton en Charlottenburg kaj aktivis en la berlina grupo.

Li lernis, malkutime komence de la 20a jacento, la araban lingvon kaj komencis traduki la Koranon.

La literatura suplemento de la »Germana Esperantisto« publikis la suratojn 104, 107, 109, 110 und 112 en numero 11 de novembro 1909. Jaron pli frue estis la pli populara Unus Surato.

La Unua Surato: „La Malfermo de l’ Korano

Pro la nomo de l’ indulgema kaj malsevera Dio!

Laŭdo estu al Dio, la majstro de l’ mondoj,

  1. la indulgema, malsevera,
  2. reĝo en la tago de l’ juĝo!
  3. Al vi servu ni, kaj al vi ni preĝu,
  4. ke vi konduku nin en la ĝusta vojo,
  5. en la vojo de tiuj, al kiuj vi afablas,
  6. kaj nek de tiuj, al kiuj vi koleras, nek de l’ erarulo!

Sed lin ne restis en Charlottenburg, sed komencis migradon, kiu gvidis lin al Parizo, Londono, Gibraltaro kaj finfine al Bagdado. De Gibraltaro li demadis pri adresoj de islamaj Esperantistoj.

Vizito en Londono

Dum vespero en la londona klubo li surprizis per siaj variaj talentoj:

La vizitanto de la vespero estis S-ro Rudolf Sprotte, el Germanujo originale, sed nun Parizano. Ni petis, ke li kantu, sed ni tute ne sciis, kian mirindan aron da kantoj li posedas. Sen ia helpo de fortepiano, li kantis en itala, pola, franca, maŭra, araba kaj germana lingvoj, ĉiam kun kelkaj vortoj de klarigo, kaj ĉe kelkaj kun esperanta traduko, farita de li mem. Sajnas, ke S-ro Sprotte, kvankam nur juna homo, multe vojaĝis, kaj studis, inter aliajn aferojn, la kantojn de la diversaj popoloj. La sekvintan vendredon li konsentis fari paroladon pri siaj vojaĝoj. La rakonto estis plena de tre amuzaj anekdotoj, kaj pri liaj renkontiĝoj kun ĉiulandaj Esperantistoj. Krom lingvisto, S-ro Sprotte estas evidente ankaŭ antropologo, kaj entute ĉiuj tre guis lian instruan parolon. Ciuj — ĉar li parolis tiel bele, ke ĉiu persono en la ĉambro povis kompreni ĉiun vorton, kaj lia stilo, eĉ ĉe flua parolado, estis klasika.

Nova adreso: Bagdad

Sub la titolo »Esperanto en Turka Azio« The British Esperantist de la jaro 1911 menciis:

Ni ricevis de nia vagegema amiko, S-ro Rudolf Sprotte, “La Longulo,” nun definitive loĝiĝinta en Bagdad, interesan leteron kun peto publikigi la jenon :— BAGDAD, “MAISON ESPERANTO,” 30 Sepi., 1911 “

En Bagdad proksimume 50 junuloj, el diversaj nacioj, decidis fondi Esperanto-Societon kaj, samtempe, Esp.— Bibliotekon. Sed bedaŭrinde, en ĉi tiu urbo eĉ unu librovendisto ankoraŭ ne ekzistas! Kaj ĉiu mendo al Eŭropo bezonas 7 semajnoĵn, ĝis respondo venas. Pro tio, kaj pro la financa stato de nia naskiĝanta Societo, ni adresas al la tuta samideanaro la peton: se Vi posedas z’ajn esperant-lingvaĵ0jn ——ĉu propagandilojn aŭ lernolibrojn en ia lingvo ajn, ĉu librojn aŭ gazetojn—-— kies fordono ne malutilus Vin, d0 bonvolu ilin sendi por nia biblioteko al jena adreso : S-ro Lim’, Meiwn Espcmnto, Bagdad. Samtempe ni petas. ke oni bonvo1u sendi ankaŭ librojn nacilingvaj (ĉefe en angla, franca, germana, itala lingvoj), ekz. romanojn, poeziojn, teatraĵojn, sCiencaĵojn, lernolibrojn de fremdaj lingvoj, lernejmlibrojn, k.t.p , k.t.p., k.t.p., ĉar en Bagdad ĝis nun ne ekzistas publika biblioteko, kaj ni Esperantistoj volas esti tiuj, kiuj ĝin fondos kun 13. nomo “ Internacia Biblioteko Publika de Bagdad,” kaj ĝia monproĥto per librodispruntado servos sole la plifortigon de la Esp.—movado en nia urbo kaj regiono. }am ni prosperadas ; se Vi helpos nin, ni prosperadegos. Al ĉiu sendonto tutkore ni dankas ! “

En Bagdad ekde 1912 delegio de UEA estis Raoul Leòr kaj laŭ la jarlibro de U.E.A. de la jaro 1914 li havis la adreson Sejd Sultan Ali,1

Rund um die Welt, 1912 Seite 6

La peto pri varba-kaj instrua materialo pri Esperanto kaj fremdlingva literauro ankaŭ aperis 1912 germanlingve en la revuo »Rund um die Welt«.

Simila alvoko en la »Revuo Esperanto« de 1913 montris abundan liston de varoj, pri kiuj estis bezono en Bagdado:

sukero, papero, armiloj, fajenco, malkara fenestra vitro, emajlaĵoj, malkaraj bicikloj, kotonaĵoj, silkaĵoj, pluŝoj, stano, konservaj manĝaĵoj, brulalkoholo, tendoj, kovriloj, ŝtofoj, ĉemizoj, trikotaĵoj, kravatoj, ŝelkoj, ŝtrumpoj, poŝtukoj, ĉampano, vinoj, bieroj kaj likvoroj, petrolgas-kuiriloj, petrolmotoroj, kudriloj, fadenaĵoj, butonoj, malkaraj puntoj kaj rubandoj, alumetoj, sapoj, parfumaĵoj, malkaraj horloĝoj arĝentaj kaj alimetalaj, skribmaŝinoj (se eble por araba kaj turka lingvoj)

Ni petas proponon kun nur C. i. f. prezoj; sciigojn prikreditajn pri Bagdado kaj Mezopotamio ni plej diskrete plenumas. — Leòr & Co.

Neniu estas konata pri la sukceso de la alvoko, ĉar la komenco de la Unua Mondmilito en somero 1914 interromis la pacan komercon. La Osmana Imperio decidis batali sur la flanko de Germanio.

Surpriza vizito en Berlin

En la mezo de Unua Mondmilito Sprotte reaperis en Berlino. En »Germana Esperantisto« de  dezembro estis mencio pri grupvespero:

Berlin — E-Gruparo. La 13. IX. okazis en „Rothes Haus“, Nollendorfplatz 3, tre bonvizitata adiaŭa kunveno. S-ro supera instruistro Sprotte, reironte Bagdad’on, parolis i. a. pri sia E-istigo. Ankaŭ s-ro Döring, P de la Königsberga Grupo, ĉeestis kaj faris E-paroIadon. S-ro Wagenführ varbis adeptojn por la nove fondirestis ta „Frybund“ estiĝinta per la iniciato de nia fervora samideano Dro Kliemke, aŭtoro de „Fürsten ohne Krone“. La propono estis aprobe akceptata, kaj s-ro Dro Rumpel iĝis P. 

La reveno al Bagdado restis pura  revo, ĉar la britoj okupis  la tutan mespotamion en la jaro 1917 kaj ne pretis lasi de la surtera vojo al Barato.

Posted in Geschichte | Tagged , , , , , , , , , | Leave a comment

Vituala somero 2020

Virtuala Kongreso de Esperanto

UK en Bonaero 2014

La Virtuala Kongreso (VK) okazos kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝia nomo, dato kaj daŭro, la VK estas omaĝo al la Universala Kongreso (UK), kiu en 2020 ne okazis pro la kronvirusa pandemio.[1]

Konsisto

VK ofertas virtualan aliron al esencaj programeroj de UK kaj donas okazon por enkonduko de novaj ideoj. La VK estas senpaga por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ ne-membroj de UEA povas partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo. VK utiligos teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la etoson de UK, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj menuon de prelegoj.

Programo

La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭros averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.

La VK-programo enhavos kelkajn el la tradiciaj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo[2]. La IKU-libro, kun la tekstoj de la prelegoj, haveblos elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazos virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.

Ne mankos specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭos virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝos “Internacia Arta Aranĝo”. Ankaŭ la Ekskursa Tago okazos virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj.

Referencoj

  1. Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 885 de la 16a de junio 2020.
  2. Resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

 

La konkurso okazos en du sesioj:

    • elimina sesio: malferma al ĉiuj partoprenantoj, ĝi okazos ĵaŭdon, la 30-an de julio, 11:00-16:00 UTC.
    • fina sesio: la kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon denove merkredon, la 5-an de aŭgusto, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidi la tri premiotojn.

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo kiuj aliĝis al la kongreso. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la elimina rondo al la estrarano pri kulturo Orlando Raola, kiu kunorganizas la eventon (<>oraola</>@gmail.com).

La partoprenantoj de la Oratora Konkurso devas elekti unu el la jenaj temoj:

    • Kiam mi estis infano, mia plej kara revo estis…
    • Mi neniam komprenis kial …
    • Mia plej rimarkinda sperto pri virtualaj eventoj estas…

La parolado daŭros ĝis 10 minutoj, en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono ĉi jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto).

El Gazetaraj Komunikoj

Montreale, virtuale: Kanado en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 895 (2020-07-23)

Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso – MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)

Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)

MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage

Posted in virtueller Kongress, Konzert, UK2020 | Leave a comment

Antaŭ 50 jaroj

Ĝuste antaŭ 50 jaroj en 1970, la Esperanto-amikoj de GDR en la regiono, kiu nun estas la tereno de la Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio, povis ricevi novaĵojn per la revuo “der esperantist” ĉiun duan monaton. Ĉi tiu revuo nun estas ciferece alirebla kaj facile ŝerĉebla.

Berlino (ĉefurbo de GDR) kaj la distriktoj de Frankfurto (Odro) Cottbus kaj Potsdamo, el kiuj formiĝis la ŝtatoj Berlino kaj Brandenburgio, gravas por nia loka historio. En Berlino ekzistis la oficejo de la Esperanto-fako en la Kulturligo kaj la redaktejo de la revuo “der esperantist” kun jenaj informoj en 1970 en la kolofono:

Herausgeber: Deutscher Kulturbund (Zentraler Arbeitskreis Esperanto der DDR).

Redaktion: 108 Berlin, Charlottenstraße 60. Fernruf: 22 59 91 (ne plu validas).
Verantwortl. Redakteur: Detlev Blanke, ♥
Redaktionskommission:

Almenaŭ la personoj kun la indikilo ♥ havis rilaton al Berlino aŭ Brandenburgio (naskiĝurbo, loĝloko, laborejo, eĉ portempe).

—–Traduko sekvos, kiam la germana versio estos preta.

Im Jahr 1970 waren in der DDR sowohl die Feierlichkeiten zum Jubiläum der 25. Jahrestag (7. Oktober 1949) der Gründung des Staates, als auch des 100. Geburtstags von Lenin (22. April). An beidem beteiligten sich die Esperanto-Freunde.

Der Zentrale Arbeitskreis hatte schon am 13. 12. 1969 eine Festsitzung an­läßlich des Jubiläumsjahres der DDR in Berlin durchgeführt und den Fernsehturm (esperantist 38/39 Seite 8) besichtigt.

Die Situation in Berlin wurde von Bundesfreund Ernst Schonert. dem Vorsitzenden des BAK Berlin, skizziert. Er betonte, daß die bis­ her zu einem Teil erreichte Kon­inuität in der Arbeit nicht, darüber hinwegtäuschen dürfe, daß viele abseits der Arbeit im DKB stehen.

Tatsächlich sind Berichte über Berlin deutlich seltener als auch anderen Städten und Regionen. Allerdings waren viele Berliner in der  zentrale Organisation aktiv.

In der Nr. 42 Juni—August 1970 wird auf Seite 42 unter den »Leninfeiern in der DDR« auch Potsdam genannt. Es wurde der in Esperanto synchronisiert sowjetische Tonfilm »Lebengier Lenin« gezeigt und auf das Erzählgedichts von Bert Brecht „Die Teppichweber von Kujan Bulak ehren Lenin“ in einer Esperanto-Übersetzung vorgetragen.

In der Nr. 43 September—Oktober 1970 wird über eine Delegation zum 55. Esperanto-Weltkongreß (Wien 1. —8.8.1970) berichtet:

Aus der Deutschen Demokratischen Republik nahm eine Delegation des Zentralen Arbeitskreises Esperanto im Deutschen Kulturbund (ZAK) unter Leitung von Handelsrat Rudi Graetz teil. Dieser Delegation ge­hörten weiterhin die ZAK-Mitglieder Dr. Till Dahlenburg, Dr. Hans Eichhorn, Ernst Schonert (BAK-Vorsitzender Berlin) und Detlev Blanke an.

In einer Gemeinschaftsaufführung mit den sowjetischen Esperantisten wurden die sowjetischen Filme „Die Erde,
die ich liebe” (Farbfilm), „Dagestaner Ballade” und der DDR-Farb­film auf ORWO-Color „Die DDR im 20. Jahr” mit großem Erfolg in Esperanto gezeigt.

Die Beiträge der DDR-Esperantisten werden in Wikipedia nicht erwähnt.

Rektor der Sommer-Universität war Prof. Dr. Eugen Wüster, Wieselburg/Österreich, ein Spezialist von Weltrang für internationale Sprachnormung und Mitarbeiter der UNESCO. Wüster hatte ab 1919 an der Technischen Hochschule Charlottenburg studiert. Zwischen Sommer 1918 und 1920 erarbeitete er als 20- bis 22-jähriger Student im Kern das Großwörterbuch Enzyklopädisches Wörterbuch Esperanto-Deutsch („Enciklopedia Vortaro“), das bis heute hinsichtlich Detailliertheit und Zuverlässigkeit unübertroffen ist.

Der 26. Internationale Esperanto-Jugendkongreß, der vom 10. bis 17. 8.1970  in Graz/Österreich stattfand, hatte das Thema „Schule — Ort der Revolution?“ Es nahmen 200 junge Esperantisten aus 20 Län­dern teil. Aus der DDR waren es Dr. Hans Eichhorn und Detlev Blanke. Eines der Haupt­referate zur Kon­greßthematik kam von und Detlev Blanke (DDR) sowie der Vortrag „Lenin und Esperanto“, den Dr. Eichhorn anläßlich des Leninjahres hielt.

D. Blanke erläuterte in seinem Re­ferat die Einheit von Bildung und Erziehung in den Schulen der DDR und zeigte, wie in unserer Repu­blik der nene, der sozialistische Mensch erzogen wird.

Alle Diskussionen wurden auf sehr  hohem Niveau geführt und zeigten das Suchen vieler Kongreßteilneh­mer aus westlichen Ländern nach Auswegen aus der dortigen Bil­dungsmisere.

Auf Seite 17 / 18 Sept Okt ein Beitrag von Helmut Lehmann über den Arbeitsplan und wie wichtig der ist.

Oft wird er unterschätzt, der Arbeitsplan. Die Arbeit läuft ja, wir sind doch aktiv; heute machen wir dies, morgen jenes. Eine nüchterne Ana­lyse würde jedoch ergeben, daß wir oft nicht systematisch und gründlich genug vorgehen. Es gibt zu viele sogenannte „Stoßaktionen“, und man treibt von einer zur anderen. Was hätten wir aber erreichen können, wenn wir systematisch und völlig realistisch nach einem Plan vorge­
gangen wären? Es ließe sich der Beweis erbringen, daß diese Arbeitsweise ungleich effektiver ist.

Auf Seite  17 eine kurze Notiz über Esperanto-Bücher aus Bulgarien.

Novaj Libroj

Karl-Marx-Buchhandlung en Ber­lin, Karl-Marx-Allee 78/84) havigas al vi jenajn verkojn „Flugas kanto tra la mondo“ (bulgaraj kantoj en Esperanto), M 4,65; Botev: „Elek­tita verkaro“, M 5,15; Esperanto­ disko kun kantoj de M. Nikolova kaj Kiril Semov, M 8,15.

Nr. 44 November—Dezember 1970

Auf Seite 17 eine kurze Notiz über die neue Adresse von  Rudi Graetz
(Prezidanto de Centra Labor­rondo Esperanto de GDR)

102 Berlin, Karl-Marx-Allee 23 (ne plu valida)

Ein Neubaublock neben dem Kino International.

Auf Seite 18 dann ein ausführlicher Bericht im Abschnitt »El la distriktoj« über ein Treffen der Berliner

Distrikta renkontiĝo en Berlin

Pli ol 50 geesperantistoj el Berlino kunvenis la 24-an de oktobro 1970 okaze la dua distrikta renkontiĝo en Glienicke Nordbahn. La ĉefre-ferajon faris la sekretario de la Centra Laborrondo Esperanto de GDR, Detlev Blanke, kiu resumis la ĝis nun atingitajn sukcesojn de la esperantistoj de GDR dum la lastaj 5 jaroj, atentigis pri la an­koraŭ forigendaj mankoj kaj ski­zis la perspektivon por la 70-aj jaroj. Sekvis diskuto pri la kon­kretaj porberlinaj taskoj. La tri rezolucioj de la V-a MEM-konferenco (Vieno 1970) estis unua­nime akceptitaj kiel subtenenda.

Posttagmeze oni montris la GDR-kolorfilmon en Esperanto »La GDR en sia 20-a jaro«. Pri la 55-a UK raportis s-ro E. Schonert, la estro de la distr. laborrondo. Sekvis lumbildoj pri la UK kaj la TEJO-Kongreso en Graz. La vesperon fi­nigis prezentado de sondiskoj kaj ties trafa komento far D-ro H. Eichhorn kaj komuna kantado.

Das auf Seite 19 erwähnte Treffen dürfte auch in Berlin stattgefunden haben.

Kommission Arbeiler-Esperanto-Bewegung

Am 19.12. 70 tagte beim ZAK die Kommission zur Erforschung der Traditionen der Arbeiter-Esperanto-Bewegung, an der 8 Bundesfreunde teilnahmen. Alle Esperantofreunde werden aufgerufen, möglichst alle Materialien über LEA, SAT usw.
dem ZAK bekanntzugeben oder zur Fotokopierung zur Verfügung zu stellen. Kein Dokument darf ver­loren gehen! Forscht bei Bekann­ten! Sprecht mit Euch bekannten Bundesfreunden! Nehmt unverzüg­lich Kontakt auf mit dem Zentra­len Arbeitskreis!

Wenn man Glück hat, sind die Kopien jetzt im Bundesarchiv.

Andere Berliner

In Nummer 43 auf Seite 20/21 ist der Text von »Prelego pri fundamentaj elementoj de Esperanto« Raymund Schwartz.

Nach dem Zweiten Weltkrieg veröffentlichte er seinen großen Roman Kiel Akvo de l’ Rivero, in dem er teilweise autobiographisch das Leben eines jungen Franzosen aus dem deutsch-französischen Grenzgebiet darstellt, der nach seinem Schulabschluss für einige Zeit nach Berlin kommt, bei Kriegsausbruch 1914 aus Berlin fliehen muss.

Der Name von Walter von Waldowski taucht bei einem »Komplementa Vortaro« auf, das in Teilen veröffentlicht wurde. Die Einleitung war in der Nummer 36/37. Im der Nummer 43 sind Teile der Buchstaben F und G. Lediglich bei seiner Frau  Margarete) gibt es einen Hinweis auf eine Übersiedlung nach Westberlin, was angesichts des Alters der beiden nicht unbedingt politische Gründe haben musste.

Presseschau 1970

Das ganze Jahr üben wurde die Berichte in Tageszeitungen registriert.

„Neue Zeit“, Berlin, 8. 9. 70, anonco de la Centra Renk., same en
„Bauernecho“, Berlin, 8. 9. 70, „Märkische Volksstimme“, Potsdam, 26. 9. 70,
Pli ampleksajn informojn pri la Centra Renkontiĝo kaj la aktivado en – kaj eksterlanda troviĝis en „Azet-Abendzeitung“, Leipzig, 7. 9. 70, „Die Union“, Dresden, 10. 9 .70; 11. 9. 70; 29. 9. 70; „Die Union“, Karl-Marx-Stadt, 2. 10. 70; 25. 9. 70; En ampleksaj artikoloj raportis pri la Renkon­tiĝo „Liberal-Demokratische Zeitung“, Halle, 26. 9. 70, „Neues Deutschland“ (Respublika eldono!!) 26. 9. 70, „BZ am Abend“, Berlin, 26. 9. 70, „Freie Presse“, Karl-Marx-Stadt, 28.9.70, „Sonntag“, Berlin, 11. 10.70 (mallonge), „Brandenburgische Neueste Nachrichten“, Potsdam, 23. 9. 70, (ampleksega: „Faŭsto de Goethe en Esperanto“)

„Märkische Volksstimme“, Potsdam. 29. 8. 70, ampleksa artikolo de
L. Schödl „Esperanto havas estontecon“.

„Märkische Volksstimme“, Potsdam, 11. 9. 70, pri loka agado pri sama temo „Thüringer Neueste Nachrichten“, Erfurt, 14.8.70
„Thüringer Landeszeitung“; 11. 9. 70, pri loka agado

„Der Morgen“, 6. 9. 70, pri pola Esperanto-gazeto por blinduloj; same la lecionoj de Peter Levsen kun informoj „BZ am Abend“, Berlin, 30. 10. 70, pri la dua distrikta renk, en Berlin, same „Der Morgen“, 20. 10. 70

„Die Trommel“, Berlin, 1. 9. 70, organo de la pionira organizo de GDR, ampleksa interesaj artikolo „Ĉu oni en la jaro 2000 parolos nur kelkajn lingvojn aŭ, idealokaze, nur unu mondlingvon?“ resp. pozitivas por plan­lingvo, ne menciante Esperanton.

Posted in Berlin, Brandenburg | Tagged , , | Leave a comment

Esperanto tago 26a de Julio

En nekonata virtuala maniero okazis 2020 la Esperanto-Tago. Pro la distanco-konsiloj ne eblis la tradiciaj formatoj, nome informtabloj, legadoj aŭ prezento de libroj en publika spaco.

Roland Schnell antaŭ la unusola oficiala indikilo la placo.

Sur la Esperanto-Placo en Neukölln (apud S-Bahn Sonnenallee) troviĝis sole, sed bele kreskita la  Zamenhof-kverko, plantita en la jaro 1992. Ofte la centro de la somera festo, dum kiu la tuta kvartalo kolektiĝas kaj amuiziĝas sur la placo.

Dimanĉe, la 26an de julio 2020 la plaĉo estis malplena. Eĉ sur la Esperanto-benko estis sidlokoj.

Io kaptis la okaon kaj fiksis sur la 2019 erektita “Stelelo” pri klimatoproblo sian informon.

Roland Schnell

Almenaŭ estas videbla la verda stelo kun surskribo »Esperanto« kaj kun la eksmoda kontakto-ebleco per telefono, sen retadreso aŭ QR-kodo. La numero ne ekzistas.

Lunde dum la renkontiĝo en Lietzensee oni rigardis en la reto pri kontribuoj al la Esperanto-tago.

Am Montag, bei dem Treffen in Lietzensee, wurde recherchiert, wie der Esperanto-Tag weltweit begangen wurde.

Estas kelkaj filmetoj ĉe  YouTube kun la Hashtag #Mondafest2020  aŭ  #IJK2020 .

Ne nur estis trankvile sur la  Esperanto-placo en Berlin-Neukölln sed ankaŭ la tradiciaj aranĝoj ĉiujare ne okazas kun publiko, sed virtuale en la reto

  • Virtuala junulara kongreso (IJK) planita en Nederlando.
  • Virtuala UK planita por Kanado.
Posted in Esperantoplatz, UK2020 | Leave a comment

Helmut Lehmann – provo de malfrua nekrologo

Helmut Lehmann (*1932-01-29, Berlino; 2018-07-16, Frankfurt (Oder))

Kun la ĝisosta esperantisto kaj komunisto mi nur pli bone konatiĝis nur post la politikaj ŝanĝoj en la 1990-aj jaroj. Povas esti, ke ni jam renkontiĝis pli frue en Frankfurto ĉe Odro dum iuj aranĝoj, kiujn mi hazarde vizitis. Mi translokiĝis al tiu urbo ja ne pli frue ol en la jaro 1984.

Helmut Lehmann naskiĝis la 29-an de januaro 1932 en Berlino. Inter la 1950-aj jaroj kaj 1964 li tie tre aktivis i.a. kiel prezidanto de la EJB (Esperanto-Junularo Berlino) en Berlin-Novkolonjo. Pri tiu tempo li multe raportis al mi dum montrado de diversaj bildoj. Parton de tiuj mi ankaŭ ricevis kiel heredaĵon por la esperantistaro.

En Novkolonjo regis tre vigla Esperanto-agado, i.a. danke al li. Okazis multaj „grupaj vesperoj, aranĝoj, kursoj, junularaj vojaĝoj…“ (Wollenberg, 2017). Precipe multe li parolis pri la tielnomataj Interzonaj Renkontiĝoj kaj diversaj internaciaj aranĝoj, en kiuj li aktive kunagadis.

En la jaro 1964 li translokiĝis al Frankfurt (Oder), lasinte ĉion malantaŭ de si, eĉ sian pensionon kiel oficisto. En la iama GDR ne ekzistis oficistoj.

Jam en 1965 li aliĝis al la Kulturligo. En la jaro 1971 li iniciatis la fondon de distrikta laborrondo de Esperanto. Li estis ties prezidanto ĝis la jaro 1981.

En 1971 li prezentis prelegon pri la „Esenco kaj senco de Esperanto“. Ekde tiam komenciĝis aktiva Esperanto-vivo en la distrikto Frankfurt (Oder). Li sukcesis organizi plurajn kursojn, en kiuj partoprenis gejunuloj kaj ankaŭ instruistoj. Kun kelkaj el ili mi poste daŭrigis la lecionojn.

Dum siaj lastaj jaroj li estis grave malsana kaj tamen devis translokoĝi ene de Frankfurt (Oder) al alia kvartalo. Li frutempe pensis pri konservado de siaj esperantaĵoj, i.a. li transdonis la imponan kronikon pri la distriktaj kaj enurbaj aktivecoj sur la Esperanto-kampo kaj multajn fotojn kaj eĉ filmetojn.

Helmut Lehmann estis grava pioniro por la Esperanto-movado en la regiono de Frankfurt (Oder) kaj ankaŭ internacie. Speciale li flegis tre bonajn rilatojn al niaj polaj geamikoj.

Daŭris longan tempon, ĝis mi eksciis pri lia morto. La urbo bone protektis liajn datumojn, sed finfine mi eksciis, ke li jam mortis dum la somero de 2018. Porokazaj bildkartoj ne revenis, mi nur miris pri liaj mankantaj pertelefonaj revokoj.

Multjara amiko de li, Johano Skonieczka el Bydgoszcz-Pollando, menciis ke: „Li estis por mi unua eksterlanda instruisto kiu kuraĝigis min konversacii en Esperanto dum la 1970-dekaj jaroj. Ĉiam amika, helpema, bonkora kaj pacienca por komencanto de Esperanto.“

Bärbel Kulisch, multjara Esperanto-akompanantino de Li emfazis, ke: „Mi havas tre bonajn memorojn pri Helmut Lehmann. Li estis mia instruisto. Mi faris distancan kurson por Esperanto kun li. Kiam li rezignis sian funkcion kiel honora prezidanto de la distrikta asocio, mi estis elektita kiel lia posteulo. Helmut estis ĉiam mia kunulo kaj li multe subtenis min. Li estas parto de mia vivo kaj mi dankas, ke mi ekkonis lin.“

Kara Helmut,

Ripozu en Paco!

195x – Vendejo Esperanto – Berlin-Neukölln Richardstr 61

1958 – Urbodomo Berlin-Neukölln (H. Lehmann parolas dum Interzona Renkontiĝo)

1973 – Distrikta Renkontiĝo Frankfurt (Oder)

Lehmann + K Ahrens – en Frankfurto kun ĵurnalo PACO – 19xx

Posted in Beileidsbekundung, Berlin, Frankfurt/Oder | 1 Comment

Lietzensee ekagas

Dum la pasintaj semajnoj kaj monatoj estis trankvila en la mult-generacia domo en Herbartstr. 25 en Berlin-Lietzensee pro mezuroj kontraŭ la viruso. Ne utilis sendi invitojn aŭ anonci la datojn en la gazetaro, se oni ne scias, ĉu la domo estos malfermita kaj se jes, laŭ kiuj kondiĉoj.

La unua kunveno okazis la 21an de julio en perkaŭ normalaj kondiĉoj. La partoprenantoj komune rigardis la filmeton  “Esperanto: Lingvo por la mondo – Zamenhofa Tago 2019″ kaj Hans Moser atentigis pri  la libro “Kisa Malsano”.

La filmeto »Esperanto: Lingvo por la mondo – Zamenhofa Tago 2019« estas amuza

Hans Moser kun masko

Ĉeestis Hans Moser, kiu estis dum pli ol du jardekoj la ĉefo de la domo, kiu tiam estis ĉefe dediĉita al prizorgado de maljunuloj en la distrikto. Li kontentiĝis pri la renovigo kaj estis feliĉa, ke li povis ludi per sia malnova piano. Ĝi ankoraŭ troviĝas en la granda salono, kiu nun estas ĉefe uzata de la Ruĝa Kruco por kursoj.

Sinjoro Moser modele agis  per masko, kiu estis ornamita  per verdaj Esperanto-steloj.

All-focus

Li prezentis ankaŭ la libron “Kisa Malsano” de Claude Piron. Ĝi ankaŭ temas pri pandemio, sed unu, kiu transdoniĝas per kisado. La infektitoj sentas la nerezisteman deziron kisi pli da homoj kaj transdoni la infekton. La solaj, kiuj estas imunaj kontraŭ ĝi, estas la esperantistoj, kiuj estas suspektata, ke ili alportis la malsanon en la mondon. La rakonto estis eldonita en 1991 de la eldonejo »Pro Esperanto, Vieno«. La recenzo de Sten Johansson en »esperanto.net« estis devastiga. Hodiaŭ oni konsiderus ĝin pli videra.

La grupo kunvenos lunde de la 2-a ĝis la 16-a horo en Herbartstrasse 25. Okaze de bona vetero, eblas okazigi la promenadon ĉirkaŭ la lago Lietzensee, kiu estis anoncita por la Monda Akvo-Tago la 23an de marto, sed bedaŭrinde estis  nuligita

La Granda Akvofalo sur Dernburgplatz nun funkcisas.


Webergebnisse


Google Übersetzer

translate.google.com › …
Der kostenlose Service von Google übersetzt in Sekundenschnelle Wörter, Sätze und Webseiten zwischen Deutsch und über 100 anderen Sprachen.

Google Translate – Google Übersetzer

translate.google.de › translate_t
Für diese Seite sind keine Informationen verfügbar.

translate.google.com – German translation – Linguee

www.linguee.com › english-german › translate.google….
Many translated example sentences containing “translate.google.com” – German-English dictionary and search engine for German translations.

DeepL Übersetzer – DeepL Translate

www.deepl.com › translator
Die Übersetzungen [von Google Translate] sind gut, doch die von DeepL sind nach einigen Testversuchen, die diese Zeitung vor der Markteinführung von …

Google Übersetzer – Apps bei Google Play

play.google.com › store › apps › details › id=com.goog…

Texte übersetzen: Texte über die Tastatur eingeben und zwischen 103 Sprachen übersetzen • Tap to Translate: Text aus einer beliebigen App kopieren und …

Bewertung: 4,5 – ‎7.236.633 Ergebnisse – ‎Kostenlos – ‎Android – ‎Dienstprogramme/Tools

Google Übersetzer – Google Chrome

chrome.google.com › webstore › detail › google-translate
Vom Team für Google Übersetzer. This extension adds a button to your browser toolbar. Click the translate icon whenever you want to translate the page you’re …

translate google – LEO: Übersetzung im Englisch ⇔ Deutsch …

dict.leo.org › englisch-deutsch › translate google
Lernen Sie die Übersetzung für ‘translate google‘ in LEOs Englisch ⇔ Deutsch Wörterbuch. Mit Flexionstabellen der verschiedenen Fälle und Zeiten …

Google Übersetzer – Wikipedia

de.wikipedia.org › wiki › Google_Übersetzer

Google Übersetzer (englisch Google Translate) ist ein Online-Dienst von Google LLC, der Wörter, Texte und ganze Webseiten maschinell übersetzt. Eingeführt …

Sprachen‎: ‎103
Erschienen‎: ‎April 2006
Beschreibung‎: ‎Maschinelle Übersetzung
Registrierung‎: ‎Google-Konto optional

Google Translate (Google Übersetzer)-News: Infos … – IT-TIMES

www.it-times.de › tag › google-translate
Google Translate, auf Deutsch als „Google Übersetzer“ bezeichnet, wurde 2006 eingeführt. Der Dienst versteht über hundert Sprachen. Er ist entweder als …

‎Google Übersetzer im App Store

apps.apple.com › app › google-übersetzer

Fußzeilenlinks

Deutschland

BerlinLaut meiner IP-AdresseGenau
Posted in Berlin, Lietzensee | 2 Comments

Zamenhof kiel kuracisto

Travivi la 20an jarcenton en Eŭropo kiel judo estas respektinda sukceso. Gabriel Berger, la nepo de Josef Berger prezentas la biografion de sia avo sub la titolo »Auf der Suche nach einer Heimat« (serĉante heimlandon) kiel volumo VI en la serio »Die Unruhe der Zeitzeugen des Holocaust« ĉe Beggerow Verlag, Berlins

Respondeca por la serio estas Dr. Philipp Sonntag, kiu ankaŭ estas estrarano de la Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburg.

En la memoroj de Josef Berger aperas vizito ĉe la okulkuracisto Ludoviko Zamenhof, kiu vivis en la juda kvartalo de Varsiovio, kiu helpu al la malgranda filino Lyba. Zamenhof sukcsis kuraci ŝin kaj Gabriel Berger vizitis la onklinon Lyba 1988 en ŝia nova loĝloko Meksiko, kie ŝi mortis 2004 en aĝo de 96 jaroj (paĝo 59 – 63).

La eldono permesis prezenti kaj traduki la paĝon 65 – 68 el la libro.

La aŭtoro Gabriel Berger – pro la kontakto de sia avo kun Zamenhof – okupiĝis pli detale pri Esperanto. Li vizitis eĉ Bialystok, la naskiĝurbon de Zamenhof.

En la libro troviĝas la konata tabulo en Varsovio, kiu informas, ke estis la apartemento de la kuracisto Zamenhof, kaj kie lin konsultis la avo Josef Berger.

La domo kaj la tuta kvartalo estis detruato post la ribelo 1943 de la germanaj faŝistoj.

Gabriel Berger alludas kun bedaŭro, ke la nomo Zamenhof estas bone konata en Pollando, sed ofte mankas la informo, ke li estis judo.

 

Posted in Zamenhoffest, Geschichte, Zamenhof | Leave a comment

Memorigo pri 100-aj naskiĝtagoj

En junio 2020 ni memorigas pri la 100-aj naskiĝtagoj de du esperantistinoj, ludintaj elstaran rolon en la berlina Esperanto-movado

Hella Sauerbrey instruas en 1980

Hella Sauerbrey (1920-1981), la sperta kaj kompetenta Esperanto-instruistino en Orienta Berlino en la 1970-aj jaroj kaj recenzinto de literaturaj verkoj prefere el Vjetnamio kaj Orient-Eŭropo naskiĝis la 10-an de junio 1920.

Eva Hoffmann kaj urbokonsilanto Bodo Manegold post malkovro de la placŝildo – Esperantoplaco Berlino Neukölln 1991

 

 

 

 

 

 

 

Eva Hoffmann (1920-2008), la kunfondintino de Esperanto-Ligo Berlino en 1949 kaj iniciatinto de nomigo de Esperantoplaco en Berlino Neukölln en 1991 naskiĝis la 19-an de junio 1920.

 

Pri ambaŭ vi povas pli detale informiĝi en Esperanto-Vikipedio.

 

 

Posted in Berlin, Geschichte | Tagged , , | Leave a comment

Promenado apud lago Lietzensee okaze de monda tago de akvo

Pro koronvirusa protekto, la “Haus am Lietzensee” fermiĝos lundon, la 23an de marto 2020, kie la Esperanto-Grupo renkontiĝos en la kamenoĉambro ĉiun lundon je la 14a horo. Anstataŭe, okaze de la Monda Tago de Akvo (la 22-an de marto) estas ekskurso ĉirkaŭ la Litzensee kun informoj pri akvo en Berlino kaj la mondo.

Aliaj eventoj en la Esperanto-mondo estis nuligitaj (Raportas Libera Folio la 14an de marto)

La Esperanto-Grupo intencas uzi la printempajn tagojn por promeni en la parko ĉirkaŭ Lietzensee. La kunveno estos lunde la 23an de marto 2020 je 14a horo, kunvenejo estas la »Grosse Kaskade« apud Dernburgstrasse flanke de la supra baseno apud la informa tabulo.

Roland Schnell, instruisto pri daŭripovo kaj sperta pri administrado de akvo kaj rubaĵo ĉe la SRH-Universitato (Charlottenburg, Ernst-Reuter-Platz) informos pri la geologia kaj ekologia situacio de la Lietzensee kaj aliaj berlinaj akvoj.

Akva tago 2020 en la signo de klimata ŝanĝo

Unuiĝintaj Nacioj vokas ĉiun jaron ekde 1993 por trakti akvajn problemojn la 22an de marto. La alvoko por 2020 estas: »Ni ne havas tempon por atendi. Ĉiuj povas fari ion!« kaj atentigas pri la diversaj rilatoj inter klimata ŝanĝo kaj akvo. Pli efika akvoprovizado reduktas emision de klimataj gasoj kaj adaptiĝo de la tuta akva sektoro al klimata ŝanĝo protektas sanon kaj savas vivojn.

Promenante ĉirkaŭ la Lietzensee, unu el la multnombraj malfermaj akvoj en Berlino, kiu bezonas protekton, ankaŭ Berlinaj problemoj estas pritraktitaj. La Esperanto-Grupo Lietzensee havas la devizon “Esperanto kiel terapio” kaj zorgas pri korpa kaj mensa lerteco en maljuneco laŭ holisma koncepto. Ĉi tio inkluzivas ankaŭ trinki suficxe da akvo, kion oni povas en Berlino vi senprobleme trinki el la krano. En aliaj landoj, pura trinkakvo ofte troveblas nur en plastaj boteloj, kiuj siavice reprezentas ekologian problemon kaj revenas kiel mikroplastoj en la akvo.

Esperanto-fontano en Kongo

fontano Ans donas akvon

Donacoj de Esperanto-amikoj el la tuta mondo ebligis konstrui akvoprovizadon en la urbeto Kalima kun 20.000 loĝantoj en orienta Kongo. La publika disponejo, kiu ricevas akvon de tubo de 1 km distanco, ricevis la nomon »Ans« pro nederlanda esperantistino, kiu kune kun ŝia edzo Hans Bakker okupiĝis pri Afriko dum multaj jardekoj. En 2020, pliaj donacoj por la etendo estis kolektitaj. Raporto en Esperanto al la Ĉina Radio (CRI online) de 2015.

La vojo laŭ la orienta bordo de la Lietzensee kondukas al la tiel nomata »Parkwächterhaus« (domo por la gardisto de la parko), en kiu iam ekzistis vendejo por minerala akvo kaj lakto, sed aktuale fermita por renovigo. De la gazono sur la norda bordo vi povas atingi la subpasejon (U2) ĉe Sophie-Charlotte-Platz.

Pri la Lietzensee

Lietzensee estas unu el la Grunewald-lagoj , kiuj ekestis dum la lasta glaciepoko. La densa arbaro, kiu laŭdire ĉirkaŭis ĝin, estis transformita al parko de la prusa ministro pri ŝtato kaj milito Job von Witzleben en 1824.

La nomo de la lago estas devenas de la vilaĝo Lietzow aŭ Lützow, kiu apartenis al la benediktina monakinejo de Sankta Marien, kaj estis uzata kiel fiŝa lageto. Terminoj kiel Lietzow, Lützow, Lusce, ktp. devenas de la slava vorto »luccina«, kiu signifas ion kiel ‘marĉo’ aŭ ‘naĝejo’.

Post la morto de Witzleben en 1837, la lago plurfoje ŝanĝis posedantojn. La artĝardenisto Ferdinand Deppe transformis ĝin vidindaĵo en 1840 pro la rozoj kaj kartvela bredado. De 1905, elegantaj apartamentaj konstruaĵoj estis konstruitaj rekte ĉe la orienta bordo, lasante tri verdajn spacojn neuzataj: Witzlebenplatz, Kuno-Fischer-Platz kaj Dernburgplatz. Decido de la urbodomo de Charlottenburg en 1910 malhelpis la totalan disvolviĝon de la okcidentaj kaj nordaj bordoj, kio daŭre estis tia ĝis nun.

La digo por la Neue Kantstrasse de 1904, dividas la lagon en du partojn. Planoj por rearanĝo de la lago ekestis de 1912, kiam Erwin Barth estis nomumita ĝardenodirektoro de Charlottenburg. De 1918 ĝis 1920, novaj verdaj spacoj en Art Nouveau estis kreitaj por doni laboron al senlaboruloj. La Granda Akvofalo, kreita de Erwin Barth kaj Heinrich Seeling en 1912/1913 ĉe la suda fino de la lago, kaj la Parkwächterhaus de 1924/1925 estas protektitaj arkitekturaj monumentoj.

2020 – jubilea jaro

La 100 jaroj de ĝia ekzisto estas festotaj la 13an kaj 14an de junio 2020. La asocioj “Bürger für den Lietzensee (Civitanoj por Lietzensee) e.V.” kaj “Parkhaus Lietzensee e.V.” preparas festivalon por junuloj kaj nejunuloj, kun la subteno de multaj homoj el nia kvartalo.

Parkwächterhaus

La Parkwächterhaus estis konstruita en 1925 najbare de la “Volks- und Spielwiese” laŭ planoj de la Charlottenburg Urbodelegitaro Rudolf Walter de la Mauerei & Zimmerei August Spahr. Ĝi situas sur Wundstraße 39, (antaŭe Königsweg) kaj havis publikajn necesejojn por viroj kaj virinoj en la teretaĝo, ĉambro por la administra parko kaj vendopunkto por lakto kaj minerala akvo. Sur la supra etaĝo estis serva apartamento por la parko. La parkeja domo estas fermita ĝis 2021 pro renovigo. Financita de la federacia registaro (245.000 €) kaj la loteria fondaĵo (600.000 €). La asocio enspezis € 30,000 per donacojn. (Anonco en la Berliner Morgenpost de la 21-a de novembro, 2019 kun foto). Tiucele li starigis moveblan glaciaĵan kafejon en 2016 post kiam la bierĝardeno estis fermita en 2012.

Bonega akvofalo

La Granda Akvofalo situas ĉe la suda fino de la parko sur Dernburgstrasse. Ekzistas ankaŭ malgranda akvofalo kun cirkla naĝejo kaj fontano en la norda parto sur Wundtstraße. La du akvofaloj estis kreitaj de Erwin Barth kaj Heinrich Seeling en 1912-13.

Suf informtabulo legeblas, ke la urbo Charlottenburg aĉetis la lagon kun la neevoluinta okcidenta bordo en 1910. Por plibonigi la akvokvaliton, oni devas liveri dolĉan akvon kaj reprezenti akvofalon

Ĝi estis renovigita en 2006 per financoj de la Berlina Monumenta Protekto-Fondaĵo.La distrikta oficejo ankaŭ riparis la akvajn sistemojn (246.000 €) por ke la akvo el Lietzenseo estu uzebla por akvofunda akvumado laŭ kosto kaj ekologie sentiva maniero. al la dezajno de ĝardenarkitekto Erwin Barth. La ravinoj estis denove aranĝitaj, la ŝtuparo ŝtuparo – adaptita al la akvoniveloj – kaj la ŝtuparoj estis redesegnitaj kaj la pavimoj parte renoviĝis.

Pliaj informoj (germanlingve)

Posted in Ausflug, Senioren | Tagged , , | 1 Comment