Helmut Lehmann – provo de malfrua nekrologo

Helmut Lehmann (*1932-01-29, Berlino; 2018-07-16, Frankfurt (Oder))

Kun la ĝisosta esperantisto kaj komunisto mi nur pli bone konatiĝis nur post la politikaj ŝanĝoj en la 1990-aj jaroj. Povas esti, ke ni jam renkontiĝis pli frue en Frankfurto ĉe Odro dum iuj aranĝoj, kiujn mi hazarde vizitis. Mi translokiĝis al tiu urbo ja ne pli frue ol en la jaro 1984.

Helmut Lehmann naskiĝis la 29-an de januaro 1932 en Berlino. Inter la 1950-aj jaroj kaj 1964 li tie tre aktivis i.a. kiel prezidanto de la EJB (Esperanto-Junularo Berlino) en Berlin-Novkolonjo. Pri tiu tempo li multe raportis al mi dum montrado de diversaj bildoj. Parton de tiuj mi ankaŭ ricevis kiel heredaĵon por la esperantistaro.

En Novkolonjo regis tre vigla Esperanto-agado, i.a. danke al li. Okazis multaj „grupaj vesperoj, aranĝoj, kursoj, junularaj vojaĝoj…“ (Wollenberg, 2017). Precipe multe li parolis pri la tielnomataj Interzonaj Renkontiĝoj kaj diversaj internaciaj aranĝoj, en kiuj li aktive kunagadis.

En la jaro 1964 li translokiĝis al Frankfurt (Oder), lasinte ĉion malantaŭ de si, eĉ sian pensionon kiel oficisto. En la iama GDR ne ekzistis oficistoj.

Jam en 1965 li aliĝis al la Kulturligo. En la jaro 1971 li iniciatis la fondon de distrikta laborrondo de Esperanto. Li estis ties prezidanto ĝis la jaro 1981.

En 1971 li prezentis prelegon pri la „Esenco kaj senco de Esperanto“. Ekde tiam komenciĝis aktiva Esperanto-vivo en la distrikto Frankfurt (Oder). Li sukcesis organizi plurajn kursojn, en kiuj partoprenis gejunuloj kaj ankaŭ instruistoj. Kun kelkaj el ili mi poste daŭrigis la lecionojn.

Dum siaj lastaj jaroj li estis grave malsana kaj tamen devis translokoĝi ene de Frankfurt (Oder) al alia kvartalo. Li frutempe pensis pri konservado de siaj esperantaĵoj, i.a. li transdonis la imponan kronikon pri la distriktaj kaj enurbaj aktivecoj sur la Esperanto-kampo kaj multajn fotojn kaj eĉ filmetojn.

Helmut Lehmann estis grava pioniro por la Esperanto-movado en la regiono de Frankfurt (Oder) kaj ankaŭ internacie. Speciale li flegis tre bonajn rilatojn al niaj polaj geamikoj.

Daŭris longan tempon, ĝis mi eksciis pri lia morto. La urbo bone protektis liajn datumojn, sed finfine mi eksciis, ke li jam mortis dum la somero de 2018. Porokazaj bildkartoj ne revenis, mi nur miris pri liaj mankantaj pertelefonaj revokoj.

Multjara amiko de li, Johano Skonieczka el Bydgoszcz-Pollando, menciis ke: „Li estis por mi unua eksterlanda instruisto kiu kuraĝigis min konversacii en Esperanto dum la 1970-dekaj jaroj. Ĉiam amika, helpema, bonkora kaj pacienca por komencanto de Esperanto.“

Bärbel Kulisch, multjara Esperanto-akompanantino de Li emfazis, ke: „Mi havas tre bonajn memorojn pri Helmut Lehmann. Li estis mia instruisto. Mi faris distancan kurson por Esperanto kun li. Kiam li rezignis sian funkcion kiel honora prezidanto de la distrikta asocio, mi estis elektita kiel lia posteulo. Helmut estis ĉiam mia kunulo kaj li multe subtenis min. Li estas parto de mia vivo kaj mi dankas, ke mi ekkonis lin.“

Kara Helmut,

Ripozu en Paco!

195x – Vendejo Esperanto – Berlin-Neukölln Richardstr 61

1958 – Urbodomo Berlin-Neukölln (H. Lehmann parolas dum Interzona Renkontiĝo)

1973 – Distrikta Renkontiĝo Frankfurt (Oder)

Lehmann + K Ahrens – en Frankfurto kun ĵurnalo PACO – 19xx

This entry was posted in Beileidsbekundung, Berlin, Frankfurt/Oder. Bookmark the permalink.

1 Response to Helmut Lehmann – provo de malfrua nekrologo

  1. Pingback: Vor 50 Jahren |

Comments are closed.