Ekonomia internacio katolika.

Ekonomia internacio katolika

Propono de Dro M. J. Metzger, Graz.

Estas fakto konata, ke en ekonomiaj rilatoj la kapitalistoj, precipe judoj, framasonoj k. a. formas tre firman internacion. Unuj ili helpas la aliajn kaj kiu ne apartenas al ilia „ringo“, tiu ne estas allasata al negocoj. Per tio ili multe ntilas al si mem, ofte, pro trogandaj iliaj profitoj, malutilante la konsumantaron. La grandegaj kapitalistoj formas internacion tiom firman, ke W. Rathenau, la bone konata Germana verkisto kaj li mem kapitalisto, povis diri: tricent viroj, kiuj konas unuj la aliajn, vere regas la mondon.

Ĉu la katolikoj devas kontentiĝi, ke tiuj „aliaj“ dividas inter si la mondon? Ĉu ili ne povos formi inter la samkredanoj similan ekonomian „ringon“, same internacian, kia estas la ,,ringo“ de kapitalistoj ? Ĉu ili ne devas krei tian ekonomian internacion, por batali kontraŭ la malutilega „ringo“ de tiuj, kiuj jam regas la tutan literaturon, la gazetaron, la arton k. a. en maniero tute kontraŭ-Kristana, kontraŭ-katolika ?

Jes, tia ekonomia internacio estas necesego por ni katolikoj; tial ni komencu, krei ĝin.
Sed, kiamaniere? Mi proponos ĉi tie kelkajn vojojn, petante la katolikojn en aliaj ŝtatoj, seiigi siajn opiniojn pri miaj proponoj.

En Aŭstrujo ekz. ni bezonas importon de faruno, de oleo, graso, sukero k. a. Kiamaniere oni aranĝas nuntempe tiun importon? Ekzistas importistoj aŭ import-firmoj (apenaŭ ĉiuj judaj), kiuj aĉetas la nomitajn komercaĵojn ĉe grandaj eksportistoj aŭ eksport-firmoj eksterlandaj (ofte same judaj). Oni bone scias, ke tiuj import- kaj eksport-perantoj faras la plej grandajn profitojn — absolute kaj proporcie — multe pli grandajn ol senpere vendantoj, kiuj ofte havas nur tre modestan gajnon el iliaj negocoj.

Kial ni katolikoj aĉetas ĉe tiuj judaj makleristoj ? Car ĝis nun ni tro malmulte pripensis la aferon kaj forgesis, organizi ekonomian internacion katolikan. Cu ne estos eble, ke, estonte, ni katolikoj Aŭstrujaj aĉetos nian farunon, oleon k. a. ĉe katolikaj importistoj kaj same aĉetas ĉe katolikaj eksportistoj en aliaj ŝtatoj ? Cu ni ne formu katolikajn import- kaj eksport-societojn, kiuj liveras precipe al la grandaj katolikaj institucioj sociaj, karitaj k. a., eble ankaŭ al katolikaj societoj de la konsumantaro ?

E1 Austrujo oni eksportas lignon, arbofruktojn, fabrikaĵojn. La ekstcrlandaj katolikoj samamaniere aĉetas tiujn komercaĵojn de importistoj, regule judaj, kiuj same aĉetis ilin ĉe Aŭstrujaj eksportfirmoj, ĉiam judaj. Ĉu niaj eksterlandaj samkredanoj ne aĉetus pli volonte kaj pli bone ĉe katolikaj import-aŭ katolikaj eksportsocietoj ?

Samo estas en ĉiuj ceteraj reciprokaj rilatoj de diverslandaj katolikoj. Se oni do organizos tiun reciprokecon de intemaciaj katolikaj komercrilatoj, oni jam grandaparte havos ekonomian internacion katolikan.

En Graz (Aŭstrujo-Stirio, Karmeliterpl. 5) kaj en Wien (I., Kleeblattg. 7) oni jam komencis tian organizadon de ekonomia internacio katolika. Dum la printempo 1920 oni fondis „Kristanan komunon ekonomian, akcian societon de katolikoj. Ĝi celas realigon de vere Kristanaj principoj en la ekonomia vivo, kunigas produktantojn kaj konsumantojn en unu societo kaj peras ĉiujn komercajojn sen ne necesaj interkomercistoj je justaj prezoj.

Precipe al katolikaj institucioj, ĝis nun ofte dependintaj de judaj pogrande vendistoj, ĝi liveras jam kaj esperas, ke en aliaj ŝtatoj similaj societoj estos fondataj, kiuj tiam komerce interrilatos, formante veran katolikan komunon ekonomian en la tuta mondo.
Kompreneble, Esperanto estas ankaŭ la katolika komerco-lingvo:

La celo estas granda. Ĉu ĝi estos realigebla? Tio dependos de la agemo de ĉiulandaj katolikoj. En la nuna momento la kunlaborado de la eksterlandaj katolikoj tre povus helpi, ke la Aŭstrujaj katolikoj liberigu sia de la juda regado kaj samtempe garantiu grandan profiton al eksterlandaj katolikoj, kiun ĝis nun havis la judoj.