MeksikaInformo

Informoj pri la konata Martin Schäffer (ĜD de UEA kaj en respondecaj pozicioj diversloke). Mi ricevis retmesaĝon de persono, kiu esprimis zorgojn pri la perspektivoj de la “Movado”

ESPERANTO, UEA KAJ LA LANDAJ ASOCIOJ; LA MEKŜIKA KAZO

Guillermo Macías, Akvascalienteso, Mekŝiko

Dum la nunaj tagoj (fino de Julio, 2019ª), kiam en Lathio, Finnlando, okazas monda kongreso de homoj ligitaj al Esperanto, venas bona ŝanco por pripensi rilate al la nacia disvastigo de la lingvo internacia, disvastigo fare de la agado de landaj asocioj. Ni okupiĝos pri la kazo de Mekŝiko.

Oni scias ke en Hispanameriko la disvastigo de Esperanto estas povra. La kaŭzo estas la manko de neceso de ia komuna lingvo, ĉar ja ekzistas iu kiu estas la Hispana. De Mekŝiko (en Nordameriko) ĝis la plej suda pinto de Sudameriko oni parolas la saman lingvon, la Hispanan. Eĉ kun la brazilanoj, kiuj parolas la Portugalan, eblas interkompreniĝi, ĉiuj parolante sian propran lingvon; tiam oni diras ke oni parolas “Portuñol”.

Malgraŭ la komuna lingvo en tiu vastega mondoparto, la hispanparolantoj de Ameriko ne estas izolitaj. Malgraŭ ke ni estas for de la babeltura Eŭropo, la hispana mondo de la “nova mondo” estas parto de la tuta mondo. Tial fakte ekzistas neceso de interparolilo. Tial Esperanto estas necesa en tiuj ĉi teroj kaj, kompreneble, en Mekŝiko, kiu troviĝas en la norda Ameriko.

Fakte, Esperanto alvenis frue al Mekŝiko, en la jaro 1903ª. Dum la unua duno de la lasta jarcento, ĝi certe disvastiĝis tra la lando, tamen ne tiel vaste nek rapide kiel en Eŭropo, sed poste la diskonigo haltis, speciale dum la fino de la dudeka jarceto kaj dum la unua kvina parto de la nuna jarcento, malgraŭ la ebloj por rapida kaj efika diskonigo de la lingvo internacia (ebloj teknologiaj, de interkonatiĝo, de transporto kaj por aranĝi); do, oni povas diri ke Esperanto estas tute malkonata en la lando.

Kial tio okazas? La respondo estas simpla: la manko de forta, efika laboro pere de organizaĵoj. Unue, UEA, la monda organizaĵo, tute ne atentas la laboron de la landaj asocioj; UEA ne zorgas pri la agado de tiaj entoj al kiuj ĝi rekonas kiel landaj asocioj. UEA ne havas planon nek programon por gvidi la agadon de la organizaĵoj (ne nur de la landaj asocioj) por efike diskonigi Esperanton en la mondon. Sufiĉas vidi la programon de la nuna 104ª UK kiu okazigas en Finnlando, por rimarki ke ne estas eĉ unu programero nek temo por la diskutado, analizo, proponado kaj prenado de decidoj rilate al la deviga agado de la organizaĵoj kiujn ĝi rekonas aŭ kun kiuj ĝi rilatiĝas. Tie kaj tiel ekkomencas la problemo.

Tamen, en la mekŝika kazo, speciale estas grava situacio: la “alpropiĝo” de la tielnomata “landa asocio”, fare de Martin Schaffer kaj lia edzino, Majeli. La tielnomata “Federación Mexicana de Esperanto, A.C.” (FME) estas strukturo ŝajne por la nura profito de la paro kaj de kelkaj aliaj familianoj.

FME, leĝe fondita en 1996 de kelkaj esperantistoj, agadis bone dum ties unua jardeko, ĝis kiam en la jaro 2006ª ricevis kiel vizitantojn al kunsido en kafejo “Vips” (de Mekŝiko-urbo) al Schaffer kaj Majeli. Ekde tiam la lokaj problemoj komenciĝis. Baldaŭ Sĉhaffer kaj Majeli ekkomencis intermiksiĝi en la aferoj de la asocio, kaŭzante multajn problemojn kiuj kondukis dum la du sekvaj jaroj al la rezigno de la membraro, de tiuj veraj, fluparolantaj esperantistoj, precipe de Mekŝiko-urbo. La rezulto estis ke ili du restis en la asocio kaj la organiza agado malaperis; la movadon dividis ili.

Venis la jaro 2008ª. Por ne perdi la rekonon de UEA, oni diras ke Sĉhaffer, regante la restojn de la asocio, ekkomencis membrigi homojn kiuj ne estis esperantistoj nek sciis eĉ vorton de Esperanto, kaj organizis kongreson, kune kun homo kiu ankoraŭ kredis je ili, en la urbo Aguascalientes (Akvaskalienteso, varmaj akvoj) en la centro de lando, loka homo –Vicente Valdés, “Ĉente”- kiu tiame instruadis Esperanton en la ŝtata Universitato.

Por tiu “kongreso de Esperanto”, okazita en Majo, 2008ª, ŝajne Schaffer pagis al kelkjaj homoj de Mekŝiko-urbo la elspezojn por vojaĝi al Akvaskalienteso, urbo kie tiutempe celebris sian jaran faman Foiron, plena de festoj; la kondiĉo por ricevi la eblon vojaĝi al la festa urbo estis partopreni en asembleon kaj voĉdoni favore de Majeli kiel Prezidantino de FME.

Manipulinte la membroliston, unuaflanke, ili eĉ membrigis elstaran, eksterlandajn esperantistojn kiuj partoprenis la “kongreson”, inter ili Atilio Orellana; aliflanke, ili rifuzis aligi pli ol tridek esperanto-lernantojn proponitajn de Ĉente. Kompreneble Majeli rezultis “elektita” kaj, ekde tiam, ŝi estas estanta prezidantino; jam dum pli ol dek unu jaroj.

En la jaro 2012 estis kunvoko por elekti la estraron de FME por la periodo 2012-2016; tamen tiu kunvoko ne plenumis la leĝajn postulojn, samkiel la kunsido mem. Sen leĝa nek fidebla registro de la membraro kaj kun la sola pago de kotizo, eblis voĉdoni. Kompreneble Majeli rezultis reelektita. Ekde tiam, oni ne faris alian kunvokon, malgraŭ ke la periodo finiĝis jam antaŭ tri jaroj.

La rezulto de la agado de Schaffer en Mekŝiko, dum la jaroj, estas katastrofa, ĉar la altrudado de sia superregado sur la aferoj de la organizaĵo kaj la altrudo de sia edzino kiel prezidantino produktis la jenon. Unue, la apartiĝo de veraj fluparolantaj esperantistoj, kiuj lasis la organizan agadon, malriĉigis la movadon en Mekŝiko. Sekve, ne ekzistas vera asocio de esperantistoj, sed grupeto de neparolantoj aŭ nuraj “kielvifartasuloj” kiuj nomiĝas “esperantistoj”. Estus interese scii kiom da homoj atingis C-1 atestilon de Esperanto laŭ la KER-ekzameno, organizita de FME dum la lastaj jaroj. Certe tre povra numero.

Aliaj rezultoj de la agado de Schaffer-Majeli estas la jeno: la publikigo nure de ses bultenoj de 2008ª ĝis 2012ª kaj de neniu dum la lastaj sep jaroj! La manko de organizado de vere tutlandaj kongresoj. Ekde 2008 ili organizis aranĝeton en Gvadalaĥara en 2011, pompe nomata “kongreso” kiu okazis en hejma garaĝeto, aranĝo farita kiel reago al la fondiĝo en 2010ª de Mekŝika Esperanto-Asocio, A.C. (MEA), sekve de la nulaj agado kaj kongresado dum la jaroj 2009ª kaj 2010ª. Poste, dum la jaroj 2012ª, 2013ª kaj 2018ª okazis aranĝetoj, kiuj nur senhonte oni povas nomi “kongresoj”, en la urboj Keretaro, Mekŝiko kaj Puebla. Tute ne estis kongresoj en la jaroj 2014ª, 2015ª, 2016ª kaj 2017ª; por la 2019ª ne estas ia kunvoko.

La financoj de la asocio estas tute ne konataj. Kiom da mono enspezas kaŭze de la kotizoj? Kiuj estas la elspezoj? Esperantujo ŝajne estas profita minejo. Schaffer regas FME pere de sia edzino. Ne forgesu ni ke li estas Ĝenerala Sekretario de Germana Esperanto-asocio. Li estas Direktoro de la Centra Oficejo de UEA. Schaffer intencis malfermi gravan oficejon de UEA en Mekŝiko, kompreneble sube de sia regado. Kial? De kiuj aliaj fontoj de enspezoj li volas profiti? Pri liaj enspezoj, kial UEA decidis redukti laborhorojn, kaj sekve la salajron, al kvin homoj de la CO, escepte de Schaffer kaj alia? Kial ne al ĉiuj? Dum la UK en Vjetnamio, Schaffer publike parolis pri la kreado de monda reta asocio kaj alvokis la esperantistojn fari donacojn al ĝi. Majeli profitis de ties posteno kaj de la rimedoj de la asocioj mem (membrolistoj kaj adresaroj) por peti, per retpoŝto, mondskale, donacojn okaze de la naskiĝo de sia filo; la donaco devus esti mono deponita en ŝia bankonto. Kion pli ili faris kaj faras?

Finfine, eblas diri ke la pli ol dekjara regado de Schaffer sur la mekŝika landa “asocio” prezentas negativajn rezultojn kaj tio ĉi estas montro de la agado, malfavore de Esperanto, de unu landa asocio. Ĉio, kaŭze de ke UEA faras nenion por regi la agadon de siaj “landaj asocioj”.

Tiel Esperanto ne disvastiĝos kaj la organizaĵoj de Esperantujo povus resti kiel fonto de profito por kelkaj homoj.