Revuo Esperanto en Ŝtata Biblioteko Berlino – La redaktoroj dum preleg- kaj inform-vojaĝo

Anna Striganova kaj Dmitri Ŝevĉenko ekde aprilo 2017 estas redaktoroj de la UEA-revuo „Esperanto“. La eldonista paro gvidas en Moskvo la eldonejon „Impeto“.

Anna finis studadon de literaturo, Dima studadon de ĵurnalistiko. Ambaŭ laboras en la Rusia Universitato de Popola Amikeco en Moskvo, kie lernas studentoj el multaj landoj.

GEA-prezidanto Ulrich Brandenburg, Anna Striganova kaj Dmitri Ŝevĉenko antaŭ la GEA-oficejo
Foto: Fritz Wollenberg

Je la unua tago de ilia dutaga restado en Berlino, la 23-an de aprilo, ili renkontis la prezidanton de la Germana Esperanto-Asocio Ulrich Brandenburg, kiu gvidis ilin tra la GEA-Oficejo en Katzbachstraße 25.

Vespere la paro konatiĝis kun la Esperanto-renkontiĝejo „danziger50“ en la urboparto Prenzlauer Berg, je kies fasado legeblas Esperantlingve la moto de la kulturcentro: „En Prenclova Monto al Apolono kaj al la Muzoj“.

Anna kaj Dima en la kulturcentro “danziger50”
Foto: Fritz Wollenberg

Tie ili informis la berlinajn Esperanto-amikojn pri la aktuala koncepto de la UEA-revuo kaj diskutis kun ili pri ĝi. Ekzemple estis priparolitaj necesa enhavo de la revuo, limigita al 24 paĝoj kaj ĝiaj limigitaj ebloj, publikigi recenzojn. Ludis ankaŭ rolon la influo de la kolora aranĝado al la atraktiveco de la revuo kaj eĉ la demando, kial ĝuste skribi la titolon Esperanto per majuskla E.

La revuo rigardas sin mem kiel „anteno kaptanta la tendencojn, la ardon, la aspirojn de la esperantoj ĉiulande”. Ĝi volas prezenti “aktualan, interesan, inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA kaj pri la evoluo de Esperanto en monda skalo”.

Anna prezentas librojn el la eldonejo “Impeto”
Foto: Fritz Wollenberg

La redaktoroj spertis ondon da simpatio. Ili trovis multe da konsento pri ilia koncepto por strukturo kaj aranĝado de la revuo kaj laŭdon por la regula apero. Dima akcentis, ke la nombro de la abonantoj estas stabila kaj ke la revuo estas sendata al multaj publike efikaj ricevantoj, ekz. bibliotekoj.

Memkompreneble Anna kaj Dima prezentis ankau sian eldonejon “Impeto” kaj ekspoziciis elekton de libroj. Ili respondis al demandoj pri aŭtoroj kaj libroj kaj pri mem verkitaj publikaĵoj.

La publiko speciale interesiĝis pri noveldonoj de “Impeto”, inter alie pri la filozofiaj fabeloj de Anna, por kiuj la aŭtorino kreis pupojn.

Scienca bibliotekistino Susanne Henschel gvidas tra legosalonegoj de la Ŝtata Biblioteko
Foto: Fritz Wollenberg

La 24-an de aprilo antaŭtagmeze Anna kaj Dima en la Ŝtata Biblioteko (domo Potsdamer Straße) estis akceptitaj de la scienca bibliotekistino Susanne Henschel, respondeculino por la Esperanto-kolekto. Ŝi gvidis ilin al lokoj en la legosalonegoj, kie troveblas Esperanto-publikaĵoj.

Nature la redaktoroj volonte registris, ke la aktualaj eldonoj de ilia revuo ĉiam estas libere alireblaj en legosalonego (Fako HB5 Lingvistiko kaj literatura scienco).

Anna kaj Dima ĉe la loko de la UEA-revuo en legosalonego
Foto. Fritz Wollenberg

Iom da tempo restis al Anna kaj Dima, por ĉirkaŭrigardi en la urbo kaj renkonti Esperanto-amikojn antaŭ daŭrigo de la vojaĝo al Kolonjo.

Ĉi tiu Berlin-vizito alportis revidon kun konataj Esperanto-amikoj kaj ekkonon de kelkaj novaj kaj inspirojn por la partoprenintoj.

Fritz Wollenberg

This entry was posted in Vortrag, Danziger 50, Deutscher Esperanto-Bund, UEA, Uncategorized. Bookmark the permalink.